Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

isto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon — akiri por tio la permeson de la « Lingva Komitato ». Formulu klare vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila; tial se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion faras, k. t. p. — Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj « plibonigoj » kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.

Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto.


————————


(412-15) Elparolado.
Elparolado de « ŭ » kaj « j ».

En la sono la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata laŭ-di.

La Esperantisto, 1889, p. 23.