Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la § 15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj « pure Esperantaj ». Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple : « evolucio » kaj « evoluo »); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian « embarason de riĉeco », ol malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa.

Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222.


Pri la prefikso « re ».

Ĉi tiu prefikso montras revenon al la loko aŭ al la stato, de kiu oni iris. Sekve:

1. — Se A donis ion al B, kaj la donita objekto estas denove ĉe A, ni diras, ke B redonis ĝin, A reprenis ĝin, la objekto revenis al A. Spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falas sur ĝin. La pilko resaltis de la tero.

En ĉi tiuj okazoj re montras revenon al la punkto de deiro.

2. — Se mi faris ion, kaj mi ĝin faras ankoraŭ unu fojon, mi ankaŭ revenas (en mia ago) al la punkto, de kiu mi iris. Sekve ni diras refari (fari denove tion, kion oni jam faris), rekanti (ripeti kanton), rejuniĝi (fariĝi denove juna), resaniĝi (farigi denove sana) k. t. p.

En ĉi tiuj lastaj okazoj re montras la ripeton.

(Ĉi tiu klarigo estas donita de Dro Zamenhof mem.)

L. de Beaufront, Grammaire et exercices
de la langue internationale Esperanto
, p. 109. Tradukis W. Bailey.