Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

verk- devas esti la ellaborado de la lingvo; tial, se ia esprimo, kiun ne ĉiuj tuj komprenas (ekzemple «elrigardi», «subaĉeti» k.t.p.), ŝajnas al ili nebona, ili devas peni anstataŭigi ĝin per esprimo pli bona: sed se ili, por ne malbeligi sian stilon, simple evitos tiajn frazojn, ili faros al nia lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en ĉi tio, kiel en ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude, ne tro multe per unu fojo! Novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.

Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro


————————


Pri propaganda artikolo La zorge ellaborita granda artikolo «Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia» (presita en la «Fundamenta Krestomatio» paĝo 268) estas verkita ne de S-ro L. de Beaufront, sed de alia persono, kiu deziras resti anonima. S-ro de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo, (tradukitan de li en lingvon francan) en la kongreso de l’ «Association Franĉaise pour l’Avancement des Sciences» en 1900. Li diris tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto «L’Espérantiste», kiam li represis tie diversajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras, ke al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, —