por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aŭ tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj, tiu ĉiam devas ĝin fari.
La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta
maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo,
mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.
La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi «h»
anstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio
ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas
protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ
per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj, tiel
same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per «h» anstataŭ
supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj estos
kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron
kun «h» anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas
ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de
gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en «ĉ» kaj
«ŝ», vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en «ĵ», «ĥ» kaj «ĝ»,
ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia
lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo
kaj kondukus al ĥaoso. — Se vi volas skribi per «h» anstataŭ
supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson;
sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, aŭ — tiom pli — se vi
volas uzi sisteme la tute novajn literojn «y» kaj «w», anstataŭ
«j» kaj «ŭ» (mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam
tio eble estas necesa) vi devas — se vi deziras esti lojala Esperant-