Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono «j»
ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne
devas miri, ke ekzemple en la vorto «panjo» la plimulto de la
Esperantistoj elparolas la «nj» kiel unu molan sonon (simile al la
franca «gn»). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare
antaŭ «g» aŭ «k» elparolas la sonon «n» naze, aŭ ke antaŭ
vokalo oni elparolas la «i» ordinare kiel «ij». Batali kontraŭ
tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela
kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la
elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan
maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin «la
sole ĝusta») ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en
Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas
esti rigardata kiel «erara») ni devas elparoli ĉiun sonon severe
aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli
«pan-jo», «san-go», «mi-a».
… Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas
senfrukta kaj danĝera, ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj,
se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. La
defendantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon,
kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas