nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.
Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni
ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto
gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni
ekzemple dividas: «Esper-anto», «ricev-ita» k.t.p. Sed tio
ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi
subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero
havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj
estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de
la lingvo; ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de
la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi
pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple «aparteni-s», ni vidus en
tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia
logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.