La vorto «bezonesti» estas kunmetita tute regule, kaj vi povas
ĝin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn
anstataŭ kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de
la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan
riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli
naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj, sed uzata
aparte.
Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun
pseŭdosufiksoj «cio», «toro» k.t.p. (ekzemple: «civilizacio»,
«redaktoro» k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni
nur la radikan formon (ekzemple: «civiliz», «redakt») kaj
ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finiĝo pure Esperanta
(ekzemple: «civilizo», «redaktejo», «redaktisto» anstataŭ
«civilizacio», «redakcio», «redaktoro»). Kompreneble, se tia
vorto, kiel ekzemple «redaktejo», estus tute identa kun la vorto
«redakcio» kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni
plendus, se la vorto «redakcio» baldaŭ malaperus el nia lingvo;
sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ-Esperantaj,
aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj,
mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple «redakcio»,
«civilizacio» estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek
novaj, ĉar laŭ la §15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia
lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi,
ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj «fremdaj» fariĝos
arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj «pure esperantaj»; ni
povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj