Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
51
LINGVAJ RESPONDOJ
Pri la pronomo por bestoj.


Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon «ĝi», — ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton «li» aŭ «ŝi»; sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn «li» kaj «ŝi» nur por homoj.

Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo.


Pri pronomo por «homo».


Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por «homo» la pronomon «li». Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter «homo» kaj «homino», tiam ni devus por la unua uzi «li» kaj por la dua «ŝi»; sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple «homo» = homo aŭ homino, «riĉulo» = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus