PRI LA DEVENO DE ESPERANTO
… Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon
internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto
de l’momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio
de la lingvo, t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris
kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere ĉi tiun periodon de la
lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi;
mi rakontos al vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la
naskiĝo de la lingvo.
Estos por mi malfacile rakonti al vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi — estas ridinde ĝin diri — en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.
Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; ĉiu el