Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Post la granda milito,1922.djvu/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.

3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en la regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.

4) Ĉiu regno kaj ĉiuj provincoj devas porti ne la nomon de la gento, sed nur nomon neŭtrale-gecgrafian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.

Sinjoroj, diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelketempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al la civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, ke sola rimedo por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉe-