Paŭlo la 6-a: Alparolado en Nazaret

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la alparoloj de la papo Paŭlo la 6-a

Nazaret estas modelo

La domo de Nazaret estas lernejo, en kiu ni ekkonas la vivon de Kristo. Ĝi estas la lernejo de la evangelio.

Tie ĉi ni lernas unue observi, aŭskulti, kontempli kaj de interne ekkoni la profundan kaj misteran forton, kiu sin kaŝas en tiu plej simpla, plej humila kaj plej bela revelacio de la Dia Filo. Kaj miaopinie ni tiamaniere ankaŭ sinsekve lernas imiti Lin.

Tie ĉi ni trovas la manieron kaj vojon por facile ekscii, kiu estas Kristo. Tie ĉi ni plej bone komprenos kaj konsideros ĉion, kio difinis kaj fiksis Lian restadon inter ni, do la lokon, tempon, kutimojn, lingvaĵon, religiajn ritojn kaj simple ĉion, kion Jesuo uzis por evidentiĝi al la mondo. Ĉi tie ĉio alparolas nin, ĉio havas sian signifon.

En tiu ĉi lernejo ni klare vidas, kial devas observi la spiritan ordon ĉiuj, kiuj obeas la instruon de la evangelio, kiuj volas esti disĉiploj de Kristo.

Kiel volonte ni revenus al nia infanaĝo kaj denove ekkomencus tiun humilan kaj samtempe noblan lernejon de Nazaret! Kiel arde ni deziras esti apud Maria por kompletigi nian studadon, por ke ni ekkonu la veran vivon kaj kapablu kompreni la Diajn verojn!

Sed ni estas ĉi tie nur kvazaŭ pilgrimantoj, kiuj devas rezigni pri la sopiro daŭrigi en tiu ĉi domo la neniam finiĝantajn studojn de la evangelio. Tamen ni ja ne foriros sen tio, ke ni ne kunportu el la nazareta hejmo almenaŭ pase kelkajn kuraĝigajn ideojn.

En tiu ĉi domo ni lernas antaŭ ĉio silentemon. Se ni nur kapablus estimi kaj aprezi la silentadon, tiun admirindan kaj nepre necesan animstaton, precipe en nia turbulenta tempo, inter tiom da malkvieto, kiam nin atakadas senĉesa bruado, kriado kaj maltrankvilo.

Ho nazareta silentado, instruu nin mergiĝi en bonajn ideojn, atenteme sekvi la profundajn spiritajn intencojn, esti pretaj aŭskulti la voĉon de la saĝa Dia inspiro kaj la konsilojn de veraj instruistoj. Instruu nin, kiel necesa kaj utila estas la spirita sinpreparo, studado, meditado, la interna persona spirita vivo kaj la preĝo, kiun vidas en sekreto nur Dio mem.[1]

Krome ni lernas la veran familian vivon. Nazaret, memorigu al ni tion, kio estas familio, ĝia komunumo de amo, ĝia aŭtentika, brilanta beleco, ĝia sankta kaj netuŝebla karaktero. Montru al ni, kiel afabla estas la familia edukado, kiun nenio alia povas anstataŭi. Instruu nin pri la natura tasko de la familio en la socia ordo.

Kaj finfine ni lernas la noblan signifon de la laboro. Nazareta hejmo, domo de la Filo de metiisto! Tie ĉi ni ekkomprenu kaj agnosku la duran, sed liberigan leĝon de la homa laboro. Tie ĉi ni redonu al la laboro ĝian dignon, kiun ĉiuj sentu. Sub la tegmento de la nazareta domo ni rememoru, ke la laboro ne havas celon en si mem, ke ĝi ne ĉerpas sian liberecon kaj noblecon nur el la ekonomia vidpunkto, sed el ĉio, kio direktas la laboron al nobla celo. Kaj jen, fine, mi volas al ĉiuj laboristoj en la tuta mondo anonci la savon kaj prezenti al ili la grandan modelon, ilian Dian fraton kaj profeton en ĉiuj iliaj justaj postuloj: Kriston, nian Sinjoron.

  1. kp. Mat 6,6

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Paŭlo la 6-a († 1978): Sermo in templo Annuntiantionis Beatæ Mariæ Virginis in urbe Nazareth 5 ianuarii 1964
en: Acta Apostolicæ Sedis 56 (1964), 167-168
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska Tempo > dimanĉo en la oktavo de Kristnasko, aŭ, se ne enestas dimanĉo, la 30-a de decembro: Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo

Vidu ankaŭ[redakti]

Leono la 1-a: Kristnaska Prediko 1 (la 25-a de decembro: Kristnasko)
Fulgentio el Ruspe: Prediko 3 (la 26-a de decembro: Sankta Stefano)
→ (←) Aŭgusteno: Pri la 1-a letero de Johano (1) (la 27-a de decembro: Sankta apostolo kaj evangeliisto Johano)
→ (←) Quodvultdeus: Pri la Kredokonfeso (la 28-a de decembro: Sanktaj Senkulpaj Infanoj)
→ (←) Bernardo el Clairvaux: Prediko 1 (la 29-a de decembro)
Hipolito: Refuto de ĉiuj Herezoj (la 30-a de decembro)
Leono la 1-a: Kristnaska Prediko 6 (la 31-a de decembro)