Paris 1914 GE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Germana Esperantisto 1914 Serio B paĝo 81

Paris - la urbo de la Deka[redakti]

Ĉu niaj legantoj, el kiuj muitaj jam aliĝis la kongreson, ne ŝatos legi kelkajn paĝojn pri la mondfama ĉefurbo de Francujo, la aliĝintoj por antaŭviziti la urbon, kiun ili poste plej plezure trakuros, la aliaj por tamen ekkonatiĝi, almenaŭ pense, kun tiu tutmonda centro, la nunjara revo de niaj samideanoj? Tion pripensinte ni petis de S-ro Marcel Genermont, Parisa arĥitekto kaj beletristo, komitatano de la Asocio „Amikaro de Paris" kaj sekretario de la komisiono por la Gazetaro ĉe la Xa, ke li bonvolu, speciale por ili, verki artikolon pri tiu demando, kiun li jam ofte pritraktis. „La sekvantaj linioj", li skribas al ni, „ne celas starigi gvidlibron de Paris — tiu eldonita de la Loka Komitato kaj la nacilingvaj gvidiloj plene sufiĉos , sed nur skizi diversajn aspektojn de la ĉefurbo kaj prezenti serieton de impresoj rilataj al la Parisa vivado."

La kliŝaĵoj, kiuj ilustras la artikolon de S-ro Genermont, estas speciale faritaj por G. E. kaj afabie pruntedonitaj de Les Amis de Paris (La Amikaro de Paris). Tiu asocio, kies sidejo estas 167, Rue Montmartre, Paris, celas „diskonigi Paris'on eksterlande, faciiigi ai la fremdlandanoj la viziton de Paris kaj pliagrabligi iiian restadon". (Jara kotizo 7 frankoj.) Les Amis de Paris (Esp. E. de U. E. A.) publikigas ĉiumonate artan revuon senpage sendatan al la membroj; korespondantojn ĝi serĉas en Germanujo. Nia kunlaboranto laŭpete sendos detalojn al inter-esatuloj.

La Redakcio

Iom da historio[redakti]

Se ankaŭ la deveno de Paris ne perdiĝas en la nokto de I' tempoj, oni tamen estas devigata trarigardi multajn kaj multajn paĝojn de la historio kaj malantaŭeniri ĝis la unuaj tagoj de nia epoko, por ĝin retrovi. Paris ja estas unu el la plej maljunaj urboj de l'civilizita Eŭropo. Julius Csesar, la unua, parolis pri la dirita urbo, kiun li nomis Lutetia (el luth, akvo; thoueze, mezo; y, ejo, diras la etimologiistoj) kaj pri ĝiaj loĝantoj, la Parisii. En tiu jaro, la 53 a antaŭ J. K., kuniĝis en Lutetia, kunvokitaj de J. Csesar, la ambasadoroj kaj delegitoj de la venkitaj gentoj; sekvantan jaron Parisanoj, kiuj ne akceptis la pacon kaj ree aeziris starigi la sendependecon de sia nacio, denove estis venkataj de la roma generalo kaj devis definitive sub- metiĝi. Tiam la li- moj de Ia urbo estis tiuj de la Cite (la Civito), sed ili baldaŭ etendiĝis, surkov- rante parton de la maldekstra bordo de la Seine, kie impe- riestro Constantius Chlorus konstruigis gravan kastelon, kies restojn oni hodiaŭ nomas la „Terma Palaco". Cirkaŭ la jaro 250a Lutetia estis episkopejo, kaj ĝi iom post iom perdis sian unuan nomon, por akcepti tiun de la popolo mem: ekaperis la termino de Paris, kiun ĝi poste neniam plu rorlasis. i En 497 la frankoj perforte malfermis ĝiaĵn pordojn, kaj ilia ĉefo Clovis loĝis en la Terma Palaco. La 27 an de Novembro 511 li mortis, post nelonge sekvata en la tombon de Sanktu- lino Genevieve, pa- tronino de Paris.

Kun Karlo la Granda Paris iom malkreskis pro la translokado de la ĉefurbaj servoj al Aachen; poste venis la invadoj, precipe tiu de la Normandi anoj, kiuj 30.000-ope t sieĝis la civiton dum 13 monatoj, sed vane, dank* al la kuraĝa defendo de la grafo Eudes kaj de la episkopo Gozlin. „Per tiu heroa sieĝo — skribas ]a historiisto H. Martin —, Paris in- aŭguris siajn altajn fatojn. De tiam ĝi reale fariĝis kapo kaj koro de Francujo."

La unuaj Parisanoj[redakti]

Venis poste la unuaj reĝoj „Capetiens", sed neniu grava ŝanĝo estis farata ĝis la reĝado de Filipo-Aŭgusto. Kun tiu princo, male, stariĝis multaj konstruaĵoj: preĝejoj kiel Notre-Dame, mo- naĥejoj, kolegioj, gimnazioj, hospitaloj; konstruiĝis »la 3 a remparzono de Paris, ankoraŭ nomata „remparzono de Filipo-Aŭgusto" (1190 — 1220), kaj kelkaj stratoj de la urbo estis pavimataj. Ĉirkaŭ la jaro 1204 la sama reĝo metis la fundamenton de la palaco Louvre, kiun Karlo la Va kom- pletigis kaj plibeligis.

De tiu epoko ankaŭ datumas la kreado de la urbaj lernejoj, kiuj kunigis ĝis 20.000 lernantojn, kaj tiu de la Universitato Parisa. Dum la XIVa jarcento estis samtempe tri urboj en la granda: la Civi- to, koro, el kiu poste disradiis ĉiuj fortoj; Ia Universi- tato, sur la maldekstra riverbordo de la Seine, kaj la propredirita Urbo, grupita ĉirkaŭ la Hotel-de-Ville.

Karlo Va konstruigis la Bastille, unue fortikaĵo por la defendo de Paris kaj poste politika malliberejo; ĝi ludis en la historio la rolon, kiun ĉiu konas. Sub Ia regado tie Fran cisko Ia, gravaj laboroj ŝanĝis ia as- pekton de Paris: nova urbdomo estis kreata kaj Le Louvre, parte detruita, ree aperis, tiam en la renesanca stilo. En 1594 Henriko IV a, kies jenaivortoj estas famaj: „Paris ja valoras meson", konvertiĝis kaĵ eniris sian novan ĉefurbon, kiun li |enĉese pligrandigis, plibeligante la Louvre kaj Tuileries, la Piace Dauphine, transformante la Civiton, finigante la Ponton Novan {le Pont-Neuf, kie nun staras lia statuo), kaj kreante la Samaritaine, uaua maŝino por disdoni ia akvojn en la stratoj de 1' urbo.

De nun ĉiutage kreskis en la mondo la re- putacio de Paris kaj de ĝiaj feliĉaj loĝantoj: „Prenu — skribas V. Hugo en sia antaŭparolo de Paris —, la sinsekvajn planojn de Paris je ĝiaj diversaj aĝoj. Ilin surmetu, unu sur la alian, kun Notre-Dame kiel komuna centro. Mireginde montriĝas^ la pligraviĝado. Sajnas, ke vi vidas, ĉe la ekstremaĵo d; lorno, la pligrandiĝantan alproksimiĝon de astro." Efektive de tago al tago multobliĝis la posedaĵoj de la Luma Urbo: kun Ludoviko la XIIIa, la XIVa, la XVa, la XVIa estis kon- struataj le Palais Royal (Reĝa Palaco), llnstitut, les Invali des, Observatoire, les Gobelins ktp. Same la reĝoj konstruigis trans la riveron novajn pontojn, taŭge aranĝis la placojn Vendôme, des Victoires kaj du Caroussel, malfermigis la grandajn pordojn St. Martin kaj St. Denis kaj triumfajn arkojn (Trone, St. Antoine).

Dum la franca revolucio multe suferis la ĉefurbo pro la ĝenerala detruademo, kiu ĉie renversis la domojn, forbruligis la monumentojn: la Bastille estis detruata; falis partoj de la malnovaj palacoj aŭ preĝejoj. Sed la alveno de Napoleon la dotis Paris'on je la kolono Vendome, je la tri- umfarko de l'Etoile, je la Bourse, je la novaj pontoj lena, des Arts, je la Cite, Austerlitz. . . Pasis la sangaj tagoj de 1830 kaj 1848, poste tiuj de 1870—1871; kun la paco la III a Respubliko of ordonis al sia ĉefurbo la plej urĝajn reformojn kaj multajn plibeligojn: finado de 1'Opera, konstruado de la Trocadero, de la preĝejo Sacre-Coeur de Montmartre, de la ponto Alexandre III, de la 2 palacoj des Champs~Elysees, de la Sorbonne, pligrandiĝo de Ja stacidomo St Lazare, Opera- Comitfue, Palais de justice, Bourse, Lomire k. a....

La nunaj Parisanoj[redakti]

En tiu nova urbo, ĉiutage plibeligata, ĉiujare pliagrabligata per la novaj aranĝoj de ĝiaj avenuoj kaj promenadoj, per la multobligado de ĝiaj veturiloj kaj tramvojoj, per senĉesaj klopodoj por higieno kaj beleco, vivas tiu tipo de la franca karaktero, tute apar ta, tute speciale edukita, samtempe pli laborema kaj pli ĝojema, sprita inter ĉiuj, frivola aŭ ku- raĝa laŭbezone . . . le Parisien . . . Malbone kaj neĝuste konataj de la nefrancoj estas la ĉefaj karakteroj de tiu nedifinebla tipo, kaj por ĝin bone ekkoni, multaj preferas veni Paris'on, por ĝin detale kaj en ĝia mezo mem studi. Esence la Parisano estas mokema: li facile ridas pri novaĵo, kiun li ne konas, sed same facile li aprobas novan ideon, kiam li estas ekkoninta ĝian grandecon kaj ĝian oportunecon. Ofte neinformitaj Parisanoj ridis pri la esperantistoj. Kiam en Aŭgusto ili estos vidintaj ilian seriozecon, la samaj certe konvinkiĝos pri la grava rolo de nia movado.

Jen kial la Organiza Komitato varme re- komendas, ke la kongresanoj, dum sia restado en Paris, metode propagan- du, ne bruante aŭ montrante strangajn verdkolorajn kostu- mojn aŭ diversmode- lajn insignojn, kiuj donus al la mokemo de la Parisanoj tro facilajn okazojn. Sed gravan rolon por la propagando ili devos tamen ludi, parolante ĉie Esperanton, ĝin uzante tute nature en la magazenoj, kaj tiamaniere la Xa Kongreso postlasos la plej daŭran kaj la plej utiian impreson en Paris.

Paris, franca ĉefurbo[redakti]

Paris estas la unua urbo de Francujo pro la nombro de siaj loĝantoj. En 1800 ĝi kalkulis

547.756 loĝantojn, nun ĝi havas tri miiionojn.

Se estus aneksataj la ĉirkaŭurboj, certe la enlo- ĝantaro — kiu nuntempe estas la plej densa el ĉiuj eŭropaj urboj —, pli ol duobliĝus. Ne estas urbestro de Paris, kiel en aliaj ĉefurboj, sed Prefekto de la Seine, por la ĝenerala administrado, kaj Prefekto de Polico, por la policaj servoj. Plue Paris estas dividita en 20 arondismentojn; je la centro de ĉiu estas unu urbestro kaj 3 aŭ 5 vicurbestroj. Kelkaj ciferoj eble donos taŭgan ideon pri la graveco de Paris. Gi posedas 2345 stratojn, 82 bulvardojn, 115 avenuojn, 166 placojn, 42 kajojn, 31 pontojn kaj proksimume 90000 domojn. La avenuoj, kun siaj 87.000 arboj kaj 8.103 benkoj, etendiĝas sur 270 kilometroj. Trimil elektraj kaj 53.000 gasaj lampoj lumigas nokte la Lum-Urbon. Rilate al la diversspecaj veturiloj oni kalkulas 15000 ĉevalfiakroin kaj 6000 aŭtofiakrojn, nomi- taj „taxiautos", kiuj transportas 30000000 da vojaĝantoj, 2500 tramveturilojn kun ĉiujare 300.000.000 da pasaĝeroj, 160.000 bicik- lojn, 70000 privatajn veturilojn kaj fine subteran fervojon kun 150000000 da vojaĝantoj. Paris enhavas pli ol 2.000 firmojn por financaj aferoj, 30.000 kafejojn aŭ restoraciojn, 24.500 komercejojn rilatajn al la nutrado, 3.200 por la loĝado, 9.500 por la vestado kaj tualeto.

Fine la industrio havas 75.000 firmojn, 43.000 oficistojn kaj 500.000 gelaboristojn.

La bulvardoj kaj teatroj La Parisaj bulvardoj estas mondfamaj, ebk ne ĉiuj el ili, sed precipe tiuj ĝenerale nomataj france „Ies grands boulevards", kiuj eten- diĝas de la Place de la Republique ĝis la Made- bine. Forirante el la Place de la Republique, kie alte staras la monumento al la Respubliko, ĉefverko de Morice, kaj tute proksime la Labor- borso, oni sinsekve trapasas la B. St. Martin, (te- atroj de la Porte St. Martin, Ambigu kaj Renais- sanee), la B. St. Denis, post la triumfa pordego St. Martin, kaj la B. Bonne-Nouvelle post la por- dego St. Denis; la B. Poissonniere, (kun la granda konstruaĵo okupita de la ĉiutaga gazeto Le Matin), la B. Montmartre(teatro Varietes, kinematogr. Pathe), la B. des Jta- liens (granda hotelo de la Credit Lyonnais, kaj tute prok- sime l Opera - Comique, la oficejo de la gazeto Le Temps), la B, des Capucines (teatro du Vaudeviŭe, nacia teatro de VOpera) kun, meze, la placo de 1'Opera, kie komenciĝas la du plej belaj stratoj de la Parisa centro : L'avenue de l'Opera ĝis Le Louvre, kaj la Rue de la Paix ĝis la kolono Vendome; fine la B. de la Madeleine kun la samnoma preĝejo, unu el la plej luksaj de Paris.

La aliaj ĉefaj teatroj, kiuj ne kuŝas sur tiu triumfa vojo, estas la Comedie-Frangaise (apud Louvre kai Palais - Royal), l'Odeon (en la Latina Kvartalo) kaj la multaj scenejoj kaj aliaj Fspektaklejoj de Montmartre. Preĝejoj kaj Muzeoj Paris posedas 70 katolikajn preĝejoin, ne kalkulante lamultnombrajn kapelojn, privatajn aŭ ne. Por havi precizan ideon pri la riĉeco kai diverseco de tiaj konstruaĵoj, el kinj keikaj estp veraj ĉefverkoj de la franca arhitektarto, necese estas viziti: Notre-Dame (mezepokaj skulptaĵoj; trezoro: vitraĵoj...) Sta. Chapelle (mtrin- dajvitraĵoj), St Etienne-du-Miml (jjubeo, tombejo de St. Genevieve), St. Germmn-desJPrmi (la plej mal- nova, skuiptajoj de Girardon» G. Coustou .. .), la Madeleine (modernaj pentraĵoj) St. Sulpice (sunnuraj pentraĵoj), Val-de-Grace (freskoj), N.D.des Victoires (pilgrimcelo, ĉiuspecaj tnemoraĵoj), la Sorbonne (tombejo de Richelieu), la Trinite (modernaj pen- traĵoj), St. Vincent-de-Paul (freskoj de H.Flandrin) ktp. . . Plie Paris posedas proksimume dek-kvinon da protestantaj preĝejoj (tute speciale vidinda estas /' Oratoire, malnova kapelo de la Congregation de 1' Oratoire; ĝi datumas el la XVII jarcento kaj nur de 1811 estas dediĉita al la reformita kulto) — 1 rusan preĝejon, 1 grekan kaj 4 izra- elidajn templojn.

La muzeoj de Paris — proksimume 20 aŭ 25 —, estas mondfamaj, sed, inter ili, la vizitantoj neniam forgesos doni specialan atenton al M. du Louvre, (antikvaĵoj, pentraĵoj de ĉiuj nacioj, ĉiuj artistoj kaj ĉiuj iarcentaj; skulptaĵoj kaj diversaj artaĵoj), M. du Lŭembourg (moderna pentrarto), M. de Cluny (mezepokaj objektoj), M. Carnavalet (historia muzeo de la urbo), M. des Gobelins (ta- piŝoj), M. du Trocadero (komparita skulptarto).

La Latina Kvartalo[redakti]

Estas unu el la plej kuriozaj kvartaloj de la ĉefurbo, tiel nomita pro la multnombraj lernejoj, Iiceoj, kolegioj, superaj institutoj kaj aliaj centroj de latina kulturo. La Sorbonne, kiu reĝas sur la Latina Kvartalo kaj estas kvazaŭ la ĉefurbo de tiu mondeto, surkovras 20000 kvm. Gi estis fondata en 1253 de Robert de Sorbon, pastro de St. Ludoviko, franca reĝo, sed tute rekonstruita de 1885 ĝis 1900 laŭ la planoj de Nenot. Gi estas la sidejo de la vicrektoro de la Parisa Akademio kaj enhavas 29 katedrojn por la bele- tristika fakuitato kaj 25 por la scienca; ĝi plue enhavas la praktikan lernejon de la superaj studoj, la lernejon des Chartes kaj la. bibliotekon de la universitato (200.000 vol.). Fine la Sorbonne estas la kunvenejo de la Grupo Esperantista de Paris. En la sama kvartalo kuŝas ia fakultato por leĝoscienco, fakultato por medicino, lernejoj de la dekoraciaj artoj, de I' belartoj, de la minoj, de farmacio, de politikaj sciencoj kaj aliaj. Du grandaj bulvardoj, St. Germain kaj St. Michel, estas la gravaj arterioj de la kvartalo, senĉese trapasataj, tage de lernantoj aŭ studentoj rapi- dantaj al la kursoj, kaj nokte de La samaj junuloj, akompanataj de siaj amikinoj, iom bruantaj kaj pitoreske vivigantaj la trotuarajn trinkejojn de la kafejoj. Estas tre kurioza spektaklo, tute mal- simila de la aliaj kaj pro tio speciaie vidinda.

Paris pitoreska[redakti]

A1 la amatoroj de pitoreskaj aspektoj kaj al tiuj, kiuj ŝatas vidi ion alian, krom la ordinara Paris de la muzeoi, de la teatroj aŭ de la komunaj stratoj, rekomendindaj estas iuj spektakloj, tute apartaj kaj donontaj tre precizan ideon pri moroj kaj kutimoj specialaj al la franca ĉefurbo kaj kiuj kaŭzas ĝian originalecon kaj kuriozecon.

Promenado estas deviga, mi diris, tra la Latina Kvartalo, proksimume je la 8a aŭ 11a matene, por vidi la en- aŭ eliradon ĉe la lernejoj; je la 9a vespere, por ĝui la iaoktan amuzadon de tage laborema junularo, kiu senhonte kaj senĝene amuziĝas; alia tre pitoreska vizito estas farota al la grandaj bulvardoj inter la 5a kaj 7a vespere aŭ post la fermo de la teatroj, meznokte. Oni tre ĝuste diris, ke la bulvardoj estas la animo mem de Paris, elegantaj je iuj horoj, popolemaj dum aliaj, bruemaj dum la voĉdonaj tagoj, emociplenaj okaze de gravaj manifestacioj, kelkfoje tragediaj. . . . Sed ĉiutage, dum la kutima vivo, ili certe prezentas la plej neatenditan spektaklon kaj la plej ĉarman promenadon. Precipe dum la vespero tiu vigleco Fariĝas pli videbla kaj pli nerva. Dum la laboraj kvartaloj ekripozas, la bulvardo heliĝas je mil fajroj: fulmaj lumoj de la elektraj Iampoj kaj orbrilaj radioj de Ia gaso, moviĝantaj lumetoj de la fiakroj, multkoloraj montraĵoj kaj magazenafiŝoj. Sentede la rigardo trakuras tiun radian riveron, vera muzeo de la nuntempa lukso.

Ankoraŭ vere tipaj estas: la strato Mont- martre je la 6a vespere, kiam la vendistoj cent- ope atendas la finpresadon de la vesperaj ga- zetoj, kiujn ili poste disvendos sur la bulvaraoj, febre kriante la titolojn: „La Presse, La Liberte, lasta eldono, ĉiuj detaloj, sensaciaj konfesoj . . ."; la strato de la Paix, je la 5a, kiam la plej famaj riĉulinoj, reĝinoj de la modo, princinoj de la Parisaj salonoj, venas al la unuaj tajloroj aŭ al la grandaj juvelistoj; Montmartre, nokte, kun siaj trinkejoi kaj kantejoj . . . .; ankoraŭ la kvartalo de la Halles, sed je tre frua horo, je la 2a aŭ 3a matene, kiam alvenas cent kaj cent veturiiegoj alportantaj al la ĉefurbo fruktojn, iegomojn kaj ĉiuspecajn manĝaĵojn senditajn de la proksimaj urboj. Sed tiu lasta vidaĵo, tute pitoreska, ne estas priskribebla: kuraĝuloj kaj fruemuloj iatos ĝin vidi per siaj okuloj mem.

Al Paris[redakti]

Kaj tiei, je kia ajn horo, en kiu ajn kvartaio, Paris prezentas al ia fremdulo tute neatenditajn surprizojn kaj plej pitoreskajn vidaĵojn. „Kia ensorĉo! Kia adorinda urbo!" ekkrias Rodin, la fama artisto. „Gi delogas kaj ĝi ebriigas! Oni ne povas ĝin ami modere. Oni ĝin ŝatas kiel amegatan kaj protektantan patrinon." Giaj mal- novaj konstruaĵoj estas akceptemaj kaj ĉarmplenaj. Ili havas diversajn stilojn laŭ la aspiroj de la jarcentoj, kiuj ilin starigis, sed ĉiuj similas per iu afableco kaj radia bonveneco. Paris iostnias al ni la gracion, ia liberan bonvenon, la elegantecon kaj ĉiujn virtojn, kiuj igas tiian vivon vivinda.

„Bonvenon al Eŭropoi" Kun la samaj vortoj, kiujn, en 1867, okaze de la Universala Ekspozicio de Paris, Victor Hugo adresis ai Ja nacioj kun- vokitaj por tiu tutmonda festego, ni salutas la de ni invititajn samideanojn, aŭ pli ĝuste, per nova ekkrio: „Bonvenon al tuta homaro!". Kaj kun la fama verkisto ni aldonas: „Ĝi eniru sian hejmurbon. Gi ekposedu tiun Paris'on kiu al ĝi apartenas kaj al kiu ĝi apartenas! Ĝi senĝene venu kaj plenpulme spiru en tiu urbo de ĉiuj kaj por ĉiuj, kie estis starigitaj, debatitaj kaj por liberigo solvitaj ĉiuj gravaj de- mandoj de nia epoko: individuaj rajtoj, bazo kaj deveno de la sociaj leĝoj, laborrajto, virinrajto, infanrajto, abolicio de 1' nescio, abolicio de 1' mizero, abolicio de ĉiuformaj glavoj, netuŝebleco de ia homa vivo.

Kaj ankoraŭ uzante la terminojn mem de nia granda Victor Hugo, tiu tuthomara ge- nio, tiu vera praesperantisto, la Parisa esperantistaro kunvokas siajn samide- anojn por la paca laboro de nia Deka, festo de frateco kaj de unueco: „Urboj estas ŝtonaj biblioj.

Ne estas en tiu ĉi iu kupolo, iu pavimo, kiu ne ion diras por la unueco aŭ ne donas iun lecionon, iun ekzemplon, iun konsilon. Venu la popoloj en tiun mirindan alfabeton de monumentoj, de tomboj kaj de trofeoj por eksilabi la pacon kaj mallerni la malamon! Ili konfidu: Paris jam faris siajn pruvojn, kaj decidajn!"

Marcel Genermont