Parolado ĉe radiostacio X.E.W.I.

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


PAROLADO ĈE RADIOSTACIO X.E.W.I
Meksiko, 31-5-41

Estimataj geaŭskultantoj,
En mia antaŭa babilado mi konigis al vi, en ironia formo, mian spiritostaton tiaman. Ĉu vi ĉiuj ĝuste komprenis? Estas dube. Ne sufiĉas esti samlingvanoj, por ĉiam perfekte interkompreniĝi. Necesas plie, ke la parolanto kaj aŭskultantoj estu en la sama spiritostato kaj havu la saman intereson pri la temo. Tiaj kondiĉoj tre malofte ekzistas.
Aliflanke, oni devas scii, ke, krom se temas pri sciencaj aŭ teknikaj terminoj, la vortoj ne ĉiam havas tute precize la saman signifon. Lingvistoj instruas, ke la vera senco de vorto varias laŭ cirkonstancoj, laŭ la humoro de la parolanto kaj sekve ankaŭ laŭ tiu de la aŭdanto. Samaj aŭskultantoj povas do ne tute same kompreni la aŭditajn vortojn.
Eĉ rilate al teknikaj terminoj, povas okazi, ke homoj ne havas pri ili tute precize la saman komprenon. Ekzemple, ekzistas personoj, por kiuj la tempo pri rendevuo signifas iun difinitan horon, iun precizan minuton, dum por aliaj, temas nur pri malpreciza momento en la mateno, tagmezo aŭ vespero. Ne ĉiuj homoj ja alvenas akurate ĉe kunveno aŭ rendevuo. Kaj horaro de fervojo havas precizan signifon por pasaĝeroj, nur se la trajnoj foriras je la difinita tempo.
Kelkparte mi parolis ironie, kaj vi scias, ke la ironio konsistas en tio, ke oni diras la malon je tio, kion oni pensas. Jen stranga esprimmaniero, ĉu ne? Sed konvenas ne forgesi, ke etimologie, la vorto ironio havas demandan signifon. Kiam mi diris mian emon dizerti el Esperantio kaj reiri en mian patrion, Normandio, por tie bataladi, por ke ĝi liberiĝu el la jugo de Francio kaj akiru sian noblan sanktan suverenecon, tio iel signifis demandi vin: "Ĉu tiel mi faru?"
Personoj, kiuj ne scias tion, kio estas Esperantio kaj kiuj batalis mem por la sendependigo al sia naskiĝlando, ekz-e, Irlandanoj, Ĉekoj, Poloj, Araboj, Koreoj, k.a., tiuj certe ne komprenus la ĝustan sencon de miaj paroloj kaj sen heziti ili pensus: "Certe! li devas reiri en sian patrion, se li havas oportunon." Sed malnovaj esp-istoj, kiuj konas min persone aŭ per miaj skribaĵoj, ne povus kredi, ke tion mi fakte emis fari.
Tio klare pruvas, ke la ĝusta signifo de parolo dependas de diversaj cirkonstancoj. Se estas aŭdintoj de mia antaŭa parolado, kiuj miskomprenis ties kelkajn partojn, ili do bonvolu memore noti, ke neniel mi intencas dizerti el Esperantio.
Vere ne mankas tialoj, kiuj povas veki dubon en nia spirito kaj nutri pesimismon en nia animo pri la sukceseblo de mondlingvo. Sed oni ankaŭ povas trovi esperigajn motivojn. Verŝajne, en la komenco de sia partopreno en nia movado, ĉiu esp-isto havis pli-malpli forte la iluzion, ke nia lingvo rapide disvastiĝos. Kaj, post kelkaj jaroj, ĉe la konstato, ke la granda publiko tute ne atentas aŭ eĉ mokas nian aferon, multaj seniluziiĝis kaj forlasis la movadon.
Ĝenerale, la personoj, kiujn interesas nur la lingva flanko de la esp-a afero, tiuj ne restas al ĝi longe ligitaj. Mi aludas al tiuj filistroj, kiuj lernis nian lingvon, nur pro motivoj profitcelaj.
Ĉe tia konstato mi jam delonge konvinkiĝis, ke la disvastiĝo de sennacieca lingvo povas okazi nur paralele al la aliiĝo de la homa menso. Por mi estas klare, ke la nuna freneza stato de l’ mondo kaj la indiferento de l’ publiko por nia afero havas la saman kaŭzon.
La homa menso estas ia komplekso el du ĉefaj tendencoj: unu estas mistike spekulativa kaj la alia racieca. Mi kredas, ke ĉi tiu lasta tendenco pli kaj pli malvolviĝos malprofite al la unua, kaj tiel pli kaj pli taŭgiĝos la grundo, por la dissemado de la esp-aj grajnoj. La scienco kaj ĝiaj teknikaj aplikoj influas ja favore al la malvolviĝo de la racieca tendenco. Sed oni devas ne malatenti la fakton, ke, ekster sia fako, eĉ scienculo povas esti superregata de la mistike spekulativa tendenco.
Malgraŭ ĉio ni povas esperi, ke en pli-malpli longa tempo post kelkaj generacioj, la racieca tendenco superregos en la cerbo de multaj milionoj da homoj kaj tiam rilate al la lingva problemo, ili alprenos la racian solvon, kiun proponas la esp-istoj.
Kiel povus nuntempe progresi rapide nia movado, kiam lingvistoj, fakuloj, ankorau skribas dikajn librojn, por "pruvi, ke artefarita lingvo estas kimera afero? Ni ĉiuj tamen scias, ne spekulative sed laŭsperte, ke tia sciencula, sed ne scienca aserto estas ega sensencaĵo.
Sed tio ne signifas, ke tiuj lingvistoj ĉiel eraras en siaj fakaj studoj. Ekz-e, mi tute samopinias kiel ili, kiam ili diras, "ke lingvo fidele spegulas la apartan karakteron de l' popolo, kiu ĝin parolas, kaj aliflanke, ke ĝi reagas laŭ decidiga maniero sur la malvolviĝon de la spirito de tiu popolo".
Estimataj gesamideanoj, mi deziregas, ke tiu aŭtoritata diro engravuriĝu en la cerbo de ĉiuj esperantistoj; mi ŝatus ke ĉiu el ili spertu mem per sia propra eksperimento la pravon de tiu aserto.
Kompreneble, tian eksperimenton povas fari nur ĝismedolaj esp-istoj, t.e. homoj, kiuj praktikadas nian lingvon ĉiutage, kaj ne simplaj diletantoj. Almenaŭ mi mem povis konstati, ke la praktikado de la sennacieca lingvo kondukis min al klara kompreno pri problemoj, kiuj neniam ricevos taŭgan solvon, ĝis Esperantio estos fariĝinta jura konkretaĵo. Se Hitler estus praktikinta esp-on, ekde sia junaĝo, mi asertas, ke li ne estus Hitler… Kaj se Ĉeŭrĉil ne estus konvinkita, ke la angla lingvo devas fariĝi la mondlingvo, kaj ke ĉiuj popoloj devas esti pli-malpli dominionoj de la anglolingvaj ŝtatoj, t.e. Britio kaj Usono, li ankaŭ ne estus… Ĉeŭrĉil.
La francoj ankaŭ iam pensis, ke ilia lingvo fariĝos internacia; ĝis antaŭ duonjarcento la francan lingvon ja uzis ĉiuj diplomatoj kaj nur la franca teksto de la kontraktoj inter nacioj havis juran valoron. Forpasis tiu tempo!…
Dume, en Ĉinio kaj Japanio oni lernas kaj praktikas esp-on. Tie aperas esp-aj gazetoj kaj libroj; embrie vivas nia afero ĉe la flavhaŭtaj popoloj, kiuj en la estonto ludos pli kaj pli gravan rolon en mondpolitiko… Ŝajnas al mi tute racie pensi, ke tiuj popoloj iam rifuzos akcepti eŭropan lingvon nacian, kaj alprenos la racian esp-on sennaciecan.
Kiel mi diris komence, se ne mankas malkuraĝigaj motivoj, ankoraŭ ekzistas aliaj, esperigaj. Mi pensas, ke pesimisma spiritostato estas bedaŭrinda, se ĝi malebligas agadon: sed blindeta optimismo iel estas danĝera; tial ke eventuala malsukceso povas forblovi ĉe entuziasmaj optimistoj ĉian agemon pluan. Optimistoj, ekz-e, sin turnis al la Ligo de Nacioj, por atingi alprenon de esp-o. Vanaj klopodoj! naiva espero: esp-o sukcesos nur per la espistoj mem…
Nia plej grava tasko nuna estas teni nian lingvon viva; estas lertiĝi en ĝia uzado. Eĉ Hitler kaj Stalin ne povas malebligi tion. Tiuj tiranoj ne kapablas tute malhelpi, ke en la landoj, kie ili perfortas, esp-istoj parolu hejme en nia lingvo, traduku librojn, pensu, preĝu en esp-o. La estonto dependas de la estanta embrio, kiun konsistigas la nunaj esp-istoj, disaj tra la tuta mondo.
Per laŭcela praktikado de nia lingvo oni kvazaŭ eniras novan mondon, novan vivon, kaj spertas specialan, ne facile klarigeblan plezuron de la konscienco, ĉe la penso, ke oni ne havas respondecon en la internaciaj frenezaĵoj, kiuj faras el la tero inferon.
Karaj gesamideanoj! ni persiste penadu per ĉiuj fortoj fariĝi ĝisostaj, ĝismedolaj esp-istoj kaj ni tiel boncele uzos nian tempon kaj energion. Kiuj volas konstrui pacan mondon kaj ignoras esp-on, tiuj similas al infanoj, kiuj marborde faras konstruojn el sablo.
Hardiĝu nia volo, fervoriĝu nia koro kaj ne laciĝu niaj manoj, por hisi kiel eble plej alten la verdan standardon…

E. Lanti