Mesaĝo de Edward Snowden

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Mesaĝo de Edward Snowden (2013)
de Edward Snowden
Tradukita de Vikifontaro
Parolado de Edward Snowden en Moskvo (2013)

Saluton. Mia nomo estas Ed Snowden. Antaŭ iom pli ol unu monato, mi havis familion, hejmon en Paradizo, kaj mi loĝis en granda komforto. Mi ankaŭ havis la povon, sen jura mandato, serĉi, alpreni kaj legi viajn komunikaĵojn. Ies komunikaĵojn, iam ajn. Tio estas la povo ŝanĝi ies sorton.

Ĝi ankaŭ estas grava malobservo de leĝo. La 4-a kaj 5-a amendoj de la Konstitucio de mia lando, Artikolo 12-a de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj multnombraj statutoj kaj traktatoj malpermesas tiajn sistemojn de amasa, ĉie-penetranta observado. Kvankam la Usona Konstitucio faras tiajn programojn kontraŭleĝaj, mia registaro argumentas, ke sekretaj juĝaj decidoj, kiujn la mondo ne rajtas rigardi, iel laŭleĝigas kontraŭleĝan aferon. Tiaj decidoj simple koruptas la plej bazan ideon de justeco- tiun, ke oni devas vidi ĝin, por ke ĝi okazu. Oni ne povas moraligi la malmoralan per sekretaj leĝoj.

Mi kredas je la principo, deklarita en Nuremberg en 1945: "Individuoj havas internaciajn devojn, kiuj superas la naciajn devojn pri obeado. Do individuaj civitanoj havas devon rompi naciajn leĝojn, por haltigi krimojn kontraŭ la paco kaj la homaro."

Sekve, mi faris tion, kion mi rigardis, kiel justa, kaj komencis kampanjon por ĝustigi la moralan eraron. Mi ne provis min riĉiĝi. Mi ne provis vendi usonajn sekretojn. Mi ne aliĝis kun ia eksterlanda registaro por garantii mian sekurecon. Anstataŭe, mi simple prenis tion, kion mi sciis, al la publiko, por ke ni povu malfermite diskuti tion, kio tuŝas ĉiujn nin, kaj mi petis al la mondo justecon.

La morala decido, informi la publikon pri spionado, kio tuŝas nin ĉiujn, estis kosta, sed ĝi estis la ĝusta faro, kaj mi ne havas bedaŭrojn.

Post tiam, la registaro kaj inteligentecaj servoj de Usono ekprovis fari ekzemplon el mi, averton al ĉiuj aliaj personoj, kiuj eble parolus, samkiel mi parolis. Mi fariĝis senŝtata, kaj oni ĉasas min pro mia ago de politika esprimo. La usona registaro metis min en "ne lasu avii" listoj. Ĝi postulis, ke Hong Kong redonu min, ekster la kadroj de siaj leĝoj, rekte malobservante la principon de neredono de rifuĝintoj- la Leĝo de Nacioj. Ĝi ekminacis per sankcioj landojn, kiuj starus por miaj homaj rajtoj kaj la UN sistemon de azilo. Ĝi eĉ faris senprecedencan agon, ordoni ke militaj aliancanoj surterigu aviadilon, por serĉi politikajn refuĝintojn. Ĉi tiuj danĝeraj pluprenadoj de usona potenco prezentas minacon, ne nur al la digno de Latina Ameriko, sed al la bazaj rajtoj, kiujn havas ĉiu persono, ĉiu nacio, por vivi libere kaj nepersekutate, kaj por serĉi kaj profiti azilon.

Tamen eĉ minicate de ĉi tiu historie malproporcia agreso, landoj ĉirkaŭ la mondo ofertis subtenon kaj azilon. Ĉi tiuj nacioj, inkluzive de Rusio, Venezuelo, Bolivio, Nikaragvo kaj Ekvadoro, ricevas mian dankon kaj estimon, ĉar ili fariĝis la unuajn landojn kontraŭstari tiujn malobservojn de homaj rajtoj, kiujn efektivigis la potenculoj, anstataŭ la senpotenculoj. Pro rifuzo kompromisi siajn principojn fronte al timigado, ili gajnis la estimon de la mondo. Estas mia celo, veturi al ĉiuj tiuj landoj, por persone danki iliajn popolojn kaj iliajn estrojn.

Mi anoncas hodiaŭ mian formalan akcepton de ĉiuj ofertoj de subteno aŭ azilo, kiujn aliaj landoj etendis al mi, kaj ĉiuj estontaj ofertoj. Pro, ekzemple, la dono de azilo, kiun provizis Prezidanto Maduro de Venezueo, mia azila stato nun estas formala kaj neniu ŝtato havas ian leĝan kialon por limigi aŭ malhelpi mian rajton profiti de tiu azilo. Kiel ni jam vidis, tamen, iuj registaroj en Okcidenta Eŭropo kaj Nordamerikaj ŝtatoj montris la volon agi eksterleĝe, kaj tia konduto daŭras hodiaŭ. Tiu kontraŭleĝa minaco neebligas mian veturon al Latinameriko por profiti la azilon, kiun oni donis al mi tie, laŭ niaj kunaj rajtoj.

La volo de potencaj ŝtatoj agi eksterleĝe prezentas minacon al ni ĉiuj, kaj ni nepre ne lasu ĝin sukcesi. Tial, mi petas vian helpon peti garantiojn de mia sekura paso tra la bezonataj nacioj, por sekurigi mian veturon al Latinameriko, kaj ankaŭ por peti azilon en Rusio ĝis tiuj ŝtatoj cedos al leĝo kaj permesos mian laŭleĝan veturon. Mi ofertos mian peton al Rusio hodiaŭ, kaj esperas, ke oni akceptos ĝin favore.

Se vi havas demandojn, mi respondos kiam mi povos.

Dankon.