Parolado de Kabe ĉe la unua Universala Kongreso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Parolado de Kabe ĉe la unua Universala Kongreso
de Kabe

Sinjorinoj kaj Sinjoroj !

POR SOLVI la problemon pri la Ligo, kiu okupas nun la pensojn de ĉiuj esperantistoj kaj antaŭ ĉio la pensojn de la kongresanoj, ni turnu nin tien, kie oni ĉiam trovas senpartian saĝan respondon, ni demandu la instruanton, kiu en ĉiuj landoj kaj tempoj donis, donas kaj donos seneraran, plene konfidindan konsilon — ni turnu nun, Sinjoroj, al la historio.

Nun kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigadon de nia lingvo, kiam ĉiuj veraj esperantistoj varbas novajn adeptojn por nia ideo, unuvorte kiam ni per ĉiuj rimedoj propagandas Esperanton, ni travivas epokon, kiun mi nomus la propaganda epoko de Esperanto. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dek ok jarojn, ni esperu, ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta mondo, kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun estas por ni celo, fariĝos por ni rimedo. Ni uzos ĝin, mi ne dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio por la bono de l' homaro.

En la unua epoko de la historio de Esperanto, kiun mi nomis propaganda, facile estas distingi tri periodojn. En la unuaj jaroj Esperanto disvastiĝis preskaŭ ekskluzive en Rusujo, la plejmulto de adeptoj, la propagandistoj kaj aŭtoroj preskaŭ ĉiuj estis rusoj. Kofman, Gernet, Zinovjew, Postnikow, Ostrowski kaj multaj, multaj aliaj skribis kaj agis en ĉi tiu periodo, kiun oni devas nomi rusa. Ankaŭ en aliaj landoj ni trovas en tiu tempo nomojn, kiuj ne estos forgesitaj : Waŝniewski, Grabowski en Polujo, Einstein kaj Trompeter en Germanujo, Beaufront en Franclando, Nylén kaj Langlet en Svedujo ; sed ilia agado tre fruktoporta por Esperanto entute ne sukcesis altiri al nia ideo iliajn samlandanojn.

La plej novaj esperantistoj, kiuj vidas la rapidajn nunajn progresojn de Esperanto kaj legas pri la malrapida sukceso de nia ideo en la unuaj jaroj, ne juste juĝas la faktojn kaj ne komprenas la grandegan meriton de la batalantoj de l' unua horo. Por montri ilian eraron mi ripetos la vortojn de S.ro Beaufront, skribitajn en la jaro 1896 al la redakcio de «Lingvo Internacia». Jen ili estas.

«Post la franca revolucio en 1793 jaro elmigrinto reveninta el eksterlando Francujon estis iam demandata : «Kion vi faris ::dum tiu terura tempo ?» «Kion vi faris ?» — respondis li — «Mi vivis !» Tia povus esti nia respondo al tiu, kiu miras, ke ::ni ne sufiĉe vastiĝis en la mondo dum la 19 jaroj de nia ĝisnuna ekzistado. Jes, ni vivis, kvankam ĉio mankis al ni, ::kvankam ĉiutage ni devis batali kontraŭ nova malhelpaĵo, kvankam oni ĉiam anoncis nian morton kaj eĉ penis rapidigi ::ĝin. Ni vivis malgraŭ la malamikoj kaj la persekutantoj, malgraŭ la ĵaluzo, la envio, la mokado, la insulto. Ni ::vivis, kaj ĉiu peno por mortigi nin restis senfrukta. Ĉu tio ĉi ne estas jam io ? io bela, io miriga ?»

La rusa periodo de la historio de nia lingvo estas do tre grava, ĝi estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco.

La lingvo multe gajnis de tio, ke la unuaj aŭtoroj estis slavoj. La simpleco de la slava sintakso, la logika aranĝo de la frazoj en la slavaj lingvoj, ilia absoluta libera kaj natura vortordo estis senkonscie enkondukitaj en Esperanton de la slavaj aŭtoroj kaj estis poste imitataj de neslavoj. Sed krom aferoj imitindaj la rusoj kaj aliaj slavoj enkondukis en Esperanton ankaŭ kelkajn malbonaĵojn, kiuj bedaŭrinde ankaŭ trovis imitantojn. La riĉeco de la slavaj lingvoj dependas de la uzado de prepozicioj-prefiksoj. Ili donas al la radiko tre multajn signifojn, kiuj iafoje tiel ŝanĝas la radikan sencon, ke preskaŭ neeble estas klarigi la kialon de la fakto. Krom tio la prepozicioj-prefiksoj anstataŭas en la slavaj lingvoj la kunmetitajn tempojn. Pri ĉi tiuj du punktoj ofte forgesas la slavaj esperantistoj kaj uzante prepoziciojn laŭ la slava maniero fariĝas iafoje nekompreneblaj. Kiel ekzemplon mi citos la vortojn elrigardi, subaĉeti, kiuj estas teruraj nekompreneblaj idiotismoj.

Post la rusa venis la franca periodo de Esperanto. La senlaca dekjara agado de S.ro Beaufront alportis fine fruktojn kaj en la jaro 1898, en kiu estis fondita la franca societo por la propagando de Esperanto kaj la gazeto «L'Espérantiste», Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la lando, kiu tiel gasteme nun akceptas nin en Boulogne. Sed se mi nomas la duan periodon franca, mi faras ĝin ne sole pro la granda disvastiĝo de nia lingvo en Francujo, sed antaŭ ĉio pro la gravegaj verkoj, kiuj estis skribitaj en tiu tempo de francoj. La lernolibroj, kiuj ekzistis antaŭe, enhavis nur tre malgrandajn klarigojn pri la signifo de la prefiksoj kaj sufiksoj kaj tute ne posedis sintakson. Tiun mankon forigis la verkoj de S.ro Beaufront : La grammaire de la langue Esperanto kaj Le commentaire sur la langue Esperanto. Se ni rememoros, ke S.ro Beaufront verkis la unuan pli vastan Esperanto-nacian vortaron, ni rajte kaj prave povos diri, ke li kodigis Esperanton. Sed S.ro Beaufront ne estis la sola talenta kaj senlaca batalanto en Francujo. Mi ne ripetas ĉi tie la nomojn, kiuj estas konataj de ĉiuj esperantistoj : Méray, Cart, Bourlet, Fruictier kaj aliaj faris dum kelkaj jaroj tiom por nia ideo, ke la atingita rezultato sendube superis eĉ iliajn proprajn esperojn.

La franca periodo, tiel fruktoporta por nia afero, ankaŭ lasis kelkajn malbonaĵojn en nia lingvo. Se en la unuaj jaroj al ni mankis la teorio, post la apero de la francaj lernolibroj oni komencis tro zorgi pri la teorio, penis skribi tro klare kaj enkondukis multepezan stilon. La trouzado de la kunmetitaj tempoj kaj aliaj Beaufront'ismoj estas la postsigno de la franca periodo.

Post la rusa kaj franca periodo, en la lastaj jaroj venis la tempo, en kiu Esperanto rapide disvastiĝis en ĉiuj landoj. Aliĝis tiel longe indiferentaj por nia ideo Anglujo kaj Germanujo, en aliaj landoj nia movado komenciĝis en tiuj jaroj aŭ faris grandajn kaj rapidajn progresojn — unuvorte venis la multenacia periodo de Esperanto, venis tempo, en kiu oni povas rajte diri, ke en Esperantolando la suno neniam subiras.

Superflue estas insisti pri la grandegaj utiloj, kiujn la multenacieco alportis al nia lingvo : ĉiu popolo, ĉiu idiomo donacis al Esperanto ion el sia trezorejo ; pliriĉiĝis nia frazeologio kaj fariĝis kapabla esprimi ĉion, eĉ plej delikatajn nuancojn. Sed, ho ve, ni ne kaŝu ankaŭ la malbonaĵojn liveritajn de tiu periodo. Pro manko da analizo, pro nekompreno de la principo de l' internacieco, la diversnaciaj aŭtoroj uzas tre ofte idiotismojn de siaj idiomoj, kio iafoje faras nekompreneblaj frazojn de iliaj artikoloj. Ni esperu, ke eĉ tiu periodo ne longe daŭros, ke baldaŭ ĉiuj aŭtoroj komprenos, ke ne sufiĉas skribi Esperante, sed oni devas skribi internacie — egale kompreneble kaj facile kompreneble por ĉiuj nacioj. S.ro Cart diras :

«En Esperanto estas, unue, nur unu stila regulo : skribi plej klare ; kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed ::neniam malbona ; due, unu malpermeso : skribi malklare ; kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona.
La principo de l' internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn.»

La historio de Esperanto liveras do sufiĉe da pruvoj, ke ni bezonas ion, kio certigos la unuecon de la lingvo, kio gardos la zamenhofan fundamenton, solvos ĉiujn dubojn pri la senco de la vortoj, pri la uzado de la esprimoj kaj pri la akceptebleco de novaj vortoj — unuvorte, ke ni bezonas lingvan internacian komitaton. Kiam aperos la fruktoj de ĝia agado, la multenacia periodo de Esperanto fariĝos internacia — la lasta de la propaganda epoko. Tiun ĉi periodon malfermos jam nia kongreso, kie la reprezentantoj de dekduo da lingvoj parolas unuj kun la aliaj, havas la eblon juĝi, kia maniero de parolado estas plej bona, plej facile komprenebla, kie ni lernas evitadi la malbonaĵojn kaj imitadi ĉion imitindan. Kvankam S.ro Bourlet en sia artikolo antaŭdiris, ke ne plej spertaj sed plej riĉaj esperantistoj venos kongreson, tamen mi estas certa, ke hodiaŭ li ŝanĝis sian opinion. Li sendube konsentos, ke li eraris, ĉar ĉiuj landoj sendis eminentajn, spertajn samideanojn, kies reciproka interparolado kreas unuforman, internacian stilon.

SE LA HISTORIO de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian lingvan komitaton, ĝi montras ne malpli konvinke, ke ni bezonas internacian organizacion por ĉiuj ĝeneralaj aferoj, kiuj koncernas ne apartajn societojn aŭ grupojn, sed la tutan esperantistaron. Multajn, tre multajn aferojn povas aranĝi kaj plenumi nur internacia federacio de niaj societoj, grupoj kaj izolitaj esperantistoj. Ĝi kaj nur ĝi povas kunigi la fortojn de ĉiuj samideanoj. Mi citos nur kelke da ekzemploj. De du jaroj S.ro Ménil eldonas tutmondan jarlibron, kiu enhavas la nomaron de la esperantistoj en la tuta mondo. S.ro Ménil kaj liaj helpantoj faris ĉion eblan por doni al ni verkon plenan kaj konfidindan kaj ni ĉiuj estas dankaj al ili, sed ĉu tian laboron povas plenumi privataj personoj ? Scii, kiom da anoj ni havas en la tuta mondo, kiom da aprobantoj kaj kiom da veraj esperantistoj, kiom da societanoj kaj kiom da izolitaj anoj, estas afero ekstreme por ni grava. La kvanto kaj la kvalito de la esperantistaj batalionoj — mi ripetas la trafan esprimon de S.ro Seynaeve — devas esti bone konata de ni. Sed tian statistikon povas liveri al la tutmonda jarlibro nur organizita Ligo de niaj societoj. Nia centra komitato prilaboros planon, dissendos cirkulerojn al ĉiuj societoj, kaj ili facile kolektos en ĉiuj urboj la nomojn de esperantistoj, antaŭ ĉio de veraj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la afero kaj kiuj... ne forlasis ankoraŭ nian mondon.

Kaj aliaj ĝeneralaj aferoj ? Esperantistaj kongresoj, ekspozicioj, reprezentado de Esperanto en neesperantistaj kongresoj kaj ekspozicioj, vasta propagando kaj multaj aliaj aferoj povas esti aranĝataj nur de internacia organizacio. Ĝi naskos ankaŭ la lingvan komitaton.

La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos eĉ ĝiaj kontraŭuloj. Sed laŭ ilia opinio krom utilo ĝi alportos ankaŭ malutilojn, tiel grandajn kaj danĝerajn, ke ĝi pereigos nian aferon. Kiuj estas ĉi tiuj danĝeroj ? La kontraŭuloj nomas du : unue, ke la Ligo neniigos la liberecon de ekzistantaj societoj kaj, due, ke la internacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni. Pri unua punkto sufiĉas diri, ke la kontraŭuloj de la Ligo atakas fantomojn, imagas kaj divenas en la projekto intencojn, kiujn havas neniu. La Ligo regos nur aferojn, kiuj koncernas la tutan esperantistaron. Ni partianoj de la federacio de niaj societoj ankaŭ opinias, ke ĉiuj nunaj societoj devas resti tute sendependaj kaj liberaj ; kiel S.ro Moch, ni ankaŭ postulas, ke «la federacio estu organizita formo de libereco, la celo, kiun devas alkuri egaluloj liberaj, kiam ili volas kunlabori».

Eraras ankaŭ personoj, kiuj supozas, ke registaroj de kelkaj landoj persekutos nin. Sinjoroj, la registaroj kontraŭbatalas ne ĉion, kio havas la nomon «internacia», sed nur tion, kies esencon ili opinias danĝera por la ŝtato. La registaroj ne timas la verdan koloron. Kiel la bovon sur la areno ilin timigas nur la ruĝa. Ili ne estas daltonistoj kaj distingas la kolorojn ne malpli bone, ol la bovo. Eĉ se ni supozos, ke en iu lando oni persekutos la liganojn, ĉu tio devas deteni nin de la fondo de la Ligo ? Ne, certe ne ! Esperanto ne estas kreita por unu lando kaj vivas ne per unu lando. La malpermeson de la registaro atentu la esperantistoj de tiu lando, ĉi tio estas ilia afero. Oni povas esti certa, ke eĉ sen oficiala permeso ili partoprenas en la agado de la Ligo, same kiel la anoj de la landoj liberaj ; se ili ne faros ĝin, aliaj laboros en la Ligo sen ili. Sed ĉar ekzistas landoj-malliberejoj, ĉu ĉiuj devas porti katenojn ?

Fine, Sinjoroj, ankoraŭ kelke da vortoj. La grava demando pri la Ligo, sendepende de la rezultato de niaj disputoj, ne devas dissemi malpacon en nia anaro. Kun la Ligo aŭ sen la Ligo, nia celo ĉiam restas la sama :

«Ni ĝin atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni ĝin atingos per pacienco
Kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l' afero,
La venko — baldaŭ ĝi venos.
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos.»

(Longa aplaŭdego.)

Kabe, Bulonjo-ĉe-Maro, 8 aŭg. 1905.