Parolo de Vytenis Andriukaitis dum Germana Esperanto-Kongreso 2017

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Informoj pri la teksto
Titolo: Parolo de Vytenis Andriukaitis
dum Germana Esperanto-Kongreso 2017
Aŭtoro: Vytenis Andriukaitis
Originala titolo: SPEECH IN THE GERMAN
ESPERANTO CONFERENCE
– FREIBURG, GERMANY – 3 JUNE 2017
Fonto: [1]
Permesilo: EK

Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj

Mi volas danki al ĉi-tiu komuna konferenco de la Eŭropa Esperanto-Unio kaj la Germana Esperanto-Asocio por la invito partopreni. Ĉi-jare ni festas la centjariĝon de la morto de d-ro Ludoviko Zamenhof, pensulo, poeto kaj viziulo, la iniciatinto de Esperanto, kiu estis agnoskita de UNESKO en 1959 (mil naŭcent kvindek naŭ) kiel "unu el la grandaj personecoj de la homaro". Esperanto nun aĝas 130 (cent trikek) jarojn kaj estas en ĉiutaga uzo en pli ol 120 (cent dudek) landoj, kaj estas pli ol 1.500 (mil kvincent) stratoj tra la mondo kiuj nomiĝas "Esperanto" aŭ "Zamenhof". Kiel litovo, kuracisto kiel D-ro Zamenhof, kaj kiel parolanto de Esperanto, estas por mi granda plezuro paroli ĉi tie.

Umberto Eco iam skribis: “Homoj ĉiam perceptas Esperanton kiel la proponon de iu ilo. Ili scias nenion pri la idealo kiu vivigas ĝin. Tamen estas la biografio de Zamenhof kiu sorĉis min. Endas pli bone konatigi tiun aspekton."

Mi ŝatus paroli pri kelkaj aspektoj de la vivo kaj verkoj de Zamenhof. Li estis ŝatata kuracisto kaj okulisto, kiu traktis malriĉulojn senpage. La fakto ke li iniciatis la solan vivantan lingvon, kies naskiĝdaton kaj lokon, la 26-an de julio 1887 (dudek sesan de julio mil okcent okdek sep) en Varsovio, estas konata, aparte de esperantistoj. Oni ofte forgesas, ke estis pli ol 900 provoj dum la historio por krei komunan lingvon por la homaro - ĉiuj el ili malsukcesis krom la provo de Zamenhof! Tamen, mia ĉefa temo hodiaŭ estos la pli politika atingo de Zamenhof, kiel antaŭulo de homaj rajtoj kaj kiel pasia defendanto de paco, la plej baza homa rajto. Por kompreni la kontribuon de Zamenhof en ĉi tiu kampo, endas diri kelkajn vortojn pri la historiaj cirkonstancoj en la 19-a jarcento en la parto de Eŭropo de kiu li venis.

Zamenhof estis judo kiu naskiĝis en Bjalistoko la 15-an (dekkvinan) de decembro 1859 (mil okcent kvindek naŭ). Bjalistoko estas nun en orienta Pollando, sed tiam ĝi troviĝis en la litova provinco de la Rusa Imperio. Liaj ligoj kun Litovio estas multaj, interalie ke li edziĝis kun knabino de Kaunas, Klara Zilbernik. Dum la juneco de Zamenhof Bjalistoko estis urbo de 30.000 loĝantoj kaj estis tre plurlingva: la rusa, la germana, la pola, la belorusa, eĉ la litova, aŭdiĝis en ĝiaj stratoj. La plimulta lingvo estis la jida, ĉar ĉirkaŭ du trionoj de la tiama loĝantaro de Bjalistoko estis judoj. Zamenhof estis frapita per la manko de kompreno, kiu kaŭzis konstantan malamikecon kaj konfliktojn inter la lingvokomunumoj. Kelkfoje tiuj konfliktoj estis perfortaj. Ili ne komprenis la lingvon de la najbaro. Tial Zamenhof sentis ke la unua paŝo al repacigo kaj paco estus havigi al ili komunikilon - lingvo, tre facile lernebla, kie ĉiuj povus renkontiĝi kiel egaluloj kaj kie la fortuloj ne plu altrudus sian lingvon al la aliaj.

La kerna inspiro de la vivlaboro de Zamenhof estis anstataŭigi konflikton kaj militon per paco, harmonio kaj kunlaboro. La lingvo kiun li iniciatis, Esperanto, estis nur ilo, kvankam grava ilo, por atingi tiun celon. En 1915 Zamenhof publikigis sian Alvokon al la Diplomatoj en kiu li ellaboris kelkajn principojn por ke la paco kiu sekvos la Unuan Mondmiliton ne estu nur portempa batalhalto, sed daŭripova paco. Du principoj estas signifaj: la egaleco, aŭ egaleco de estimo, de ĉiuj landoj kaj de la etnoj ene de ĉiuj landoj; kaj alvokon por la starigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, kiu devus havi supernacian Eŭropan Kortumon por certigi ke ĉiu nacia registaro kaj ĉiujn civitanojn respektu la konsentitajn regulojn. Jen kiel Zamenhof esprimiĝis per propraj vortoj:

Memoru, memoru, memoru, ke le sola maniero. por atingi tian pacon estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.

En tre reala senco, la klarvida Zamenhof antaŭvidis la Eŭropan Union, pli ol 40 jarojn antaŭ la komenco de eŭropa integriĝo. Tragike, Eŭropo devis suferi alian mondmiliton, multe pli terura ol la unua, antaŭ ol la plimulto fine komprenis, ke oni leĝe-devigebla kondutkodo necesas inter nacioj kiel inter unuopuloj, kaj ke senbrida nacia suvereneco nepre kondukas al milito. Zamenhof klare antaŭvidis tion en sia Alvoko al la Diplomatoj, sed oni ne atentis liajn avertojn.

Kritikistoj de Zamenhof kelkfoje aserti ke li estis kontraŭpatriota, kaj ke li volas anstataŭigi naciojn per senforma, sentradicia homaro. Fakte, li tre klare disigis la sencon de vera patriotismo - amo al la propra lando - de ŝovinismo – malŝato kaj eĉ malamo por aliaj landoj. Patriotismon li laŭdis, skribante poezie pri sia "kara Litovujo; sed ŝovinismon la kutime milda Zamenhof kondamnis ege forte:

Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo.

La skota poeto William Auld, bazigis sian ofte tradukatan poemon en Esperanto, La Infana Raso, je la ideo ke la plej multaj el niaj nunaj militoj kaj konfliktoj montras ke la homaro kondutas sin kiel 2-jaraĝa infano, kiu insistas pri siaj propraj interesoj sed ignoras la interesojn de ĉiuj aliaj. Iu ajn kiu havis infanojn konas la grandegan evoluon de ilia konduto inter la aĝoj de 2 kaj 3. Kiam temas pri la tuta homaro, tamen, klaras ke granda parto de tiu evoluo ankoraŭ ne okazis. Zamenhof komprenis, ke se la paco devos esti daŭra, ĝi devos baziĝi je justeco. Li vidis klare ke maljusto kondukas al rankoro kaj venĝemo, kiuj frue aŭ malfrue kondutas al konflikto. Lia ideo de justeco entenis ankaŭ lingvan justecon, kaj en tiu senco li estis multe pli moderna ol nia hodiaŭa socio. Zamenhof vidis ke le uzo de iu ajn etna lingvo kiel lingua franca - ĉu la angla, la franca, la germana aŭ la ĉina – kunportas nemeritajn, dumvivajn privilegiojn por la denaskaj parolantoj de tiu lingvo, kaj metas la plejmulton de la homaro je dumviva kaj maljusta malavantaĝo.

En la ĉi-supra senco Zamenhof antaŭeniras sian tempon per jarcentoj. Eĉ nun, 100 jarojn post lia morto, granda parto de la homaro ankoraŭ ne komprenas liajn radikalajn ideojn. Li substrekis la fundamentan unuecon de la homa raso. Liaj ideoj entenis ankaŭ la religian sferon, kie li proponis ke, kompreneble ĉiuj rajtas kredi, aŭ ne kredi, kaj ke ĉiuj religioj rajtas konservi ĉiujn detalojn de la propra doktrino, pli bonus por la homaro, se religioj substrekus la komunajn trajtojn kaj ne la aferojn kie ili malkonsentas.

Mi finiĝas per kelkaj versoj de la fama Zamenhofa Preĝo sub la verda standardo, kiu bone esprimi bone la internan ideon, la idealon kiu vivigis Esperanton kaj helpis ĝin disvastiĝi al ĉiuj partoj de la la mondo dum kvin generacioj. Je la unua Esperanto-konferenco en Bulonjo sur Mer en 1905 tio estis la plej polemika elemento en la parolado de Zamenhof. La francaj Esperantistoj, kiuj timis kontraŭjudismon post la Afero Dreyfus, insistis ke Zamenhof preterlasu la finan strofon, kaj aparte la sekvajn versojn:

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj

Zamenhof konsentis ne legi tiun strofon, kontrau sia pli bona juĝo. Nuntempe, 112 jarojn poste, la zamenhofa alvoko al unueco kaj paco inter kristanoj, judoj kaj islamanoj, inter homoj de ĉiuj religioj kaj de neniu religio, estas pli grava ol iam ajn.

Ni povas gajni tre multe de la studado de la verkoj de Zamenhof, ne nur pri Esperanto, sed antaŭ ĉio pri la profunda ŝanĝo de homa konduto kiun li opiniis necesa por certigi la pacan kunvivadon de nacioj. Kiel Eŭropa Komisionano por Sano, estas por mi granda honoro esti kun vi hodiaŭ por honorigi tiun grandan homon, kaj por ke ni alprenu kiel niajn proprajn la idealojn de paco kaj justeco por kiuj li donis sian tutan vivon.