Patra Ĝojo
Aleksander Kielland
H. Th. Thomsen
Indekso : Patra Ĝojo de Aleksander Kielland Tradukita de H. Th. Thomsen |
Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj - de H.Th.Thomsen. Esperanto-Forlaget, Kristiania, 1908. |
Patra Ĝojo
Aleksander Kielland
H. Th. Thomsen
Konfidato Iversen estis travivinta teruretan nokton; konfuze, nesciante kion fari, li kuregis tra salono, kuirejo, en la korton kaj returnen, ĉiam rondirante la dormoĉambron, por li ŝlositan.
Fine, kiam la situacio ŝajnis neelportebla por iu ajn, oni nur puŝis lin en la salonon kun la sciigo, ke li estis ricevinta sian unuan infanon: filineto, negranda sed belforma.
Post tio estis veninta la mallaŭto - la plej profunda mallaŭto, kiun konas la domo, kaj la frua matenbloveto estis portinta la novan, malfortan sonon: la unua infankrieto, estis portinta la unuan odoreton de infano ĉirkaŭen en la ĉambroj, dediĉante la domon al kapetoj, plenigontaj ĉiun angulon kun mil pensetoj kaj demandoj, al maltrankvilo, bruo, spektaklo kaj ĝojego, al tiom da ludo, da odoro kaj da rido.
Iversen iris kaj reiris kunbatante siajn manojn; al li ŝajnis, ke tio estas supermezure bone farita de lia karega edzinjo; ĉiumomente preskaŭ sufokis lin la larmoj meze en lia ĝojego; li aŭdis la malfortan krieton el la dormoĉambro - "estas mia filino," li rakontis al si mem kaj ridis laŭte; li malfermis la fenestron; la suno leviĝis.
Frue li alvenis al la kontoro; ĉar hejme li nur malhelpis; krom tio, la novaĵo eksterigis lin inter homojn. Tamen, kvankam antaŭtempe la kontoron alveninte, li jam renkontis la urban kasiston elirantan; ŝajnis, ke ankaŭ lin io premis.
Tial inter ili ne estas plie parolite, ol ke Iversen anoncis la naskiĝon de sia filino, kaj ke la ĉefo lin manpremis gratulante.
"Ĉu la edzinjo cetere fartas bone?"
"Jes, mi tre dankas - tute bone - laŭcirkonstance," respondis Iversen tiel, kiel oni hejme lernis lin, kaj al li mem tio ŝajnis soni bonege - duonkompetente.
Iversen estis sola kontoristo ĉe la urba kasisto, tial li volonte sin nomis konfidato, kaj efektive li ekspedis la plejmulton de la laboro; ĉar la kasisto estas pasia ĉasisto, famekonata pro siaj ĉashundoj, kiujn li mem edukis.
Neniu alia estis, al kiu Iversen povu sciigi la novaĵon, ol la kura knabo Emilo, kiun cetere li traktadis kiel idioton. La longa Emilo prezentis sian gratulon, kaj la konfidato dankis - superece; oni ja ne povus paroli detale kun tia bubo, kia Emilo, kaj la novaĵo daŭrigis premi lin, tiel ke li decidis forkuri, tuj kiam la kasisto revenos la kontoron.
Dume la kasisto iraĉis foren kontraŭ la fiŝbazaron por renkonti onklon Fredrikon, kiam tiu-ĉi faras sian matenpromenadon por elserĉi bongustaĵojn. Sed li ne trafis onklon, pro tio li aliris lian domon kaj vokis trans la sojlon:
"Fraŭlino Toppe! ĉu la majoro estas en la domo!"
"Ne, li ĵus eliris."
"Por diablo, ĉu vi volas diri al li, ke Flora - o, ne, vi ne bezonas ion diri, fraŭlino Toppe! Supozeble mi renkontos lin dum la tago."
Sed onklo Fredriko hodiaŭ cedis sian ordinaran regulon. Anstataŭ fari sian promenadon antaŭ matenmanĝo, li rapide manĝis kaj foriris kun Hektoro. Fraŭlino Toppe estis aŭdinta la majoron diri al la hundo: "Allons, monsieur Hector, voir votre famille!"
Tiamaniere okazis, ke la du maljunaj sinjoroj ne renkontis unu la alian en tiu-ĉi matena horo.
"Ĉu la kasisto estas en la domo?" demandis onklo Fredriko en la pordo de la kontoro.
"Ne, la kasisto eliris antaŭ momento," respondis gajigite konfidato Iversen. Eble li povus intermeti la novaĵon.
Onklo murmuris - iom ĉagrenete; poste li aldiris sekretece:
"No, Iversen, ĉu iu venis?"
"Ja - laŭd' al dio - sinjoro majoro!" respondis ĝoje Iversen, "ĉio feliĉe pasis."
"Ho! - jen, vidu! Akurate en la tago! Tio plaĉas al mi!" kriis onklo plezurigite.
Konfidato Iversen ridetis, tamen flanke rigardante al la idioto Emilo; tiaj detaloj ne estas io por junulo.
La majoro rapidege estis demetinta la ĉapelon, ĵetis la gantojn en ĝin kaj tiris en la jaka kolumo de Iversen, demandante en la plej ekstrema atendego:
"No! - kiom fariĝis!
"Kiom!" rediris konsternite Iversen, paŝon irante posten, "unu - sinjoro majoro - unu."
"Unu!" kriis malespere onklo Fredriko; - li pensis je la du, kiuj estus por li, se fariĝis ok; "sed, diable, kiel povas tio okazi! - ŝi ja estis tiom ampleksa!"
"Hm - ja" - murmuris la bonkora Iversen; li ja ne povas nei, ke lia mizereta edzinjo en la lasta tempo estis estinta - hm! - iom troa; sed estas tute ne deca por la majoro esti sprita je tio - almenaŭ ne en ĉeesto de la idioto.
La majoro ne rimarkis, ke la vizaĝo de Iversen rigidiĝis, li ekjukis sian nukon, malestime strabante al Hektoro. Sed subite la vizaĝo klariĝis, trankviligante li frapetis sur la ŝultroj de la konfidato.
"Jen mi havas tion - Iversen! - noch ist Polen nicht verloren! Okazas ial - vi komprenu! -, precipe kiam ili naskas unuafoje, ke unue venas unu, kaj post ĉirkaŭ unu horo ĉiuj la aliaj."
La aliaj? - ne, tio estas tro sensenca; Iversen turnis sin; la ŝercemo de la majoro ja devus havi limon; la idioto Emilo tiom ridis en sia angulo, ke oni povis vidi tion dorse.
Sed onklo Fredriko prenis ĉapelon kaj gantojn kaj diris afable, forirante: "Mi vidas internen la dekduan horon; al tiu tempo, vi vidu, la resto estos veninta."
Ne ofte dum la jaro koleriĝis konfidato Iversen, sed nun okazis tio; la idioton li forsendis en la urbon por ne perforte meti manon sur li. Tuta lia patra ĝojo maldolĉiĝis pro la cinikeco de la majoro.
Noch ist Polen nicht verloren! -- ĉu ne prefere estus kuri hejmen por aŭdi, kia estas la stato.
Ekstere sur la strato renkontiĝis fine la du ĉasistoj.
"Kie, diable, vi estadis hodiaŭ? - majoro!" kriis ĉagrene la kasisto; li komprenis, ke aliaj lin estas antaŭveninta kun la novaĵo.
Onklo Fredriko, kiu opiniis, ke la kasisto havas kaŭzon por esti ĉagrena, li havis ja alie prosperon rilate al hundidoj, respondis trankviligante:
"No, no, kasisto! Ne senkuraĝa! Noch ist Polen-"
"Senkuraĝa? Mi? Ĉu ŝajnas al vi -"
"Estis tamen fiasko!"
"Kio estas fiasko?"
"Por diablo! Unu sola hundido, - ĉu tion vi ne nomas fiasko?"
"Unu!" kriis la kasisto, Flora unu idon! - Tutaj ok, paĉjo! - Vi havos viajn du ĉarmajn bestetojn! Venu vidi! Sed kiu en la mondo imagigis vin, ke nur unu estas?"
"Iversen" - diris la majoro, kun aspekto kiel falinto de la nuboj.
"Ĉu Iversen diris, ke nur unu estas?"
"Ja, por dio, kaj eĉ li ŝajnis ĝoji je tio - la azeno! Ĉar li diris, ke 'ĉio pasis bone'."
Antaŭ la urba kasisto ekleviĝis lumo, kaj li ekridis, sed kiam fine li ankaŭ estis ekbruliginta lumon antaŭ sia amiko la majoro, tiu-ĉi tute ne povis partopreni en lia gajeco.
La majoro kontraŭe estas tre honteta, kiam li devis akompani la kasiston domen por mildigi la koleran Iversen.
Sed Iversen ne estis longekolera, kaj la hundidoj estas unuaklasaj.