Patro Nia
Patr/o ni/a (el Unua Libro)[redakti]
Patr/o ni/a, kiu est/as en la ĉiel/o, sankt/a est/u Vi/a nom/o, ven/u reĝ/ec/o Vi/a, est/u vol/o Vi/a, kiel en la ĉiel/o, tiel ankaŭ sur la ter/o. Pan/o/n ni/a/n ĉiu/tag/a/n don/u al ni hodiaŭ kaj pardon/u al ni ŝuld/o/j/n ni/a/j/n kiel ni ankaŭ pardona/s al ni/a/j ŝuld/an/t/oj; ne konduk/u ni/n en tent/o/n, sed liber/ig/u ni/n de la mal/ver/a, ĉar Vi/a est/as la reg/ad/o, la fort/o kaj la glor/o etern/e. Amen!
Pater noster[redakti]
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne.
Amen.
La Preĝo de la Sinjoro
Esperanta teksto:
- ĉie uzata
- inter alie en la oficiala rom-katolika Meslibro
Bibliaj fontoj:
- Mat 6,9-13
- Luk 11,2-4
Melodioj:
- ADORU 048 (ĝenerala, laŭ la latina)
- ADORU 039 (Rimskij-Korsakov, kun alia doksologio)
- ADORU 898 (kalipso, kun tekst-parafrazo)
- ADORU 899 (pola, kun refreno)
The Lord's Prayer in Esperanto[redakti]
- Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
- sanktigitu via nomo.
- Venu via regno,
- plenumiĝu via volo
- kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
- Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
- Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
- kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
- Kaj ne konduku nin en tenton,
- sed liberigu nin de la malbono.
- (Ĉar via estas la regado, la forto kaj la gloro eterne.)
- Amen