Pensoj al mi mem/Libro 2

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Libro 1 Indekso : Pensoj al mi mem
de Marko Aŭrelio
Tradukita de Vikifontaro
Libro 2
Libro 3


Libro 2
Apud la Hron
  1. Frue en mateno diru al vi mem: “Hodiaŭ, mi renkontos homojn kiuj estos nazoŝovemaj, sendankaj, impertinentaj, malsinceraj, enviemaj kaj kontraŭsociaj. Sur ili falis tiuj malvirtoj pro malscio de bono kaj malbono. Sed min, kiu vidis la bonon, ke ĝi estas bela, kaj la malbonon, ke ĝi estas malbela kaj kiu vidas, ke la pekulo estas mia parenco (ne pro sama sango aŭ semo, sed pro tio, ke ni ambaŭ havas menson kaj partoprenas en parteto de la dieco), neniu povas damaĝi, ĉar neniu povas doni sian malbonon al mi. Mi nek povas koleri kontraŭ mia parenco, nek malami lin, ĉar ni naskiĝis en la sama mondo por ke unu helpu la alian kvazaŭ la piedoj, la manoj, la palpebroj kaj la supra kaj malsupra dentovicoj. Do kolero kontraŭas naturon.”
  2. Kio ajn mi finfine estas, mi konsistas de karno, la spiro kaj la animo. Forĵetu viajn librojn. Ne estu distrata - tio ne estas permesata; sed kvazaŭ vi jam mortas, abomenu la karnon. Ĝi estas nenio krom sango, ostetoj kaj reto de nervoj, arterioj kaj vejnoj. Pripensu ankaŭ la spiron. Kia materio estas ĝi? Aero, kiu ne ĉiam estas la sama, sed dum unu momento estas vomata kaj inspirata. Do la trian atentigu, la animon. Komprenu, ke vi estas oldulo. Ekde nun vi nek allasu, ke via animo fariĝas slavon, nek allasu, ke vi kaptiĝas de kontraŭsociaj atakoj, nek suferu de via circumstancaro nek timu la estontecon.
  3. Kio devenas de la dioj, plenas je providenco. Kio devenas de ŝanco estas parto de naturo kaj interteksatas kun tioj, kioj devenas de providenco. De providenco fluas ĉioj. Ĉioj ekzistas pro utilo kaj pro tio, ke ĝi estas plej bona por la universo, de kiu vi estas parto. Kio estas bona por la tuta universo, kaj kio subtenas la naturon de la universo, ankaŭ estas bona por parto de la universo. Estu kontenta kun tiuj maksimoj. Sed ĉesu soifi por libroj por ke vi alvenu morton ne murmurante sed vere, trankvile kaj dankeme al la dioj el via animo.
  4. Memoru, kiom longe vi prokrastis, kaj kiom da fojoj, ke vi malŝparis oportunon de la dioj. Ekvidu de kiu mondo vi estas parto, kaj kiu estras tiun mondon. Ekzistas limo je via tempo, kaj se vi ne uzas ĝin por fari serenon, ĝi foriros kaj vi foriros, neniam reiri.
  5. Ĉiuminute koncentru vin kiel Romo, kiel viro, kaj faru agojn tenere, vole, juste, precize kaj sincere. Liberu vin de aliaj destrantoj. Vi povas, se vi faras ĉiun agon kvazaŭ la lasta ago de via vivo, kaj ĉesas esti sencela, ĉesas permesi vian modon superigi vian menson, kaj ĉesas esti hipokrita, memema, kaj incitebla. Vidu, ke vi nur bezonas fari kelkajn agojn por vivi kontente kaj humile. Se vi farus tiujn agojn, la dioj ne demandus pli.
  6. Damaĝu vin, mia animo, sed baldaŭ vi perdos la ŝancon honori vin. Ĉiuj havas unu vivon, kaj la via preskaŭ finas. Kial vi atendas la animojn de aliuloj anstataŭ traktas vin digne?
  7. Ĉu eksteraĵoj distras vin? Rezervu tempon por lerni valeron kaj ne ĉirkaŭmarŝu kvazaŭ rondo. Sed avertu la alian specon de konfuzo. Kiuj ĉiam laboras, sed ne havas celon al kiu direkti siajn pensojn kaj impulsojn, malŝparas tempon eĉ kiam ili forte laboras.
  8. Neniu iam malfeliĉis pro ignorado de la animoj de aliuloj. Sed se vi ne atentas vian propran animon, kompreneble vi malfeliĉos.
  9. Ĉiam memoru la naturon de la mondo, vian naturon, kiel vi rilatas al la mondo, kiu parto de la mondo estas vi kaj, ke vi estas parto de la mondo, kaj neniu povas halti vin de ĉiamharmonia agado kun la mondo.
  10. Teofastro, en lia komparado (kian oni ofte faras) de pekoj, prave diris, ke la pekoj de deziro estas pli malbona ol la pekoj de kolero. La kolera viro ŝajnas forturni lian dorson de racio pro doloro kaj ia ena konvulsio, sed la viro, kiun deziro kondukas, iel ŝajnas pli sindorloteme kaj malpli vire pro liaj pekoj. Teofastro pravis diri, ke peko de deziro meritas pli severan traktadon ol peko de dolero. La kolera viro estas viktimo de malbono kaj dolero provokas lin koleri. Sed la dezirema viro malbonigas sin kaj deziro provokas lin.
  11. Ĉi-momente vi povas eliri la vivon, do regu viajn agojn kaj pensojn. Se la dioj ekzistas, ne timu abandoni la homojn, ĉar ili ne permesus vin damaĝiĝi. Sed se la dioj ne ekzistas, aŭ se ili ne zorgas pri homaj aferoj, kial vivi sen dioj aŭ Providenco? Sed ili ja ekzistas, ili ja zorgas pri la homoj, kaj ili donis al ĉiu homo la rimedojn por eviti damaĝon.