Pereemo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Patro de pestuloj en El-Arish Indekso : Pereemo
de Seneca
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
La pluva tago
Pereemo
ellatinigis Antoni GRABOWSKI

 Omnia tempus edax depascitur, omnia carpit,
 Omnia sede movet, nil sinit esse diu.

Ĉion temp' manĝegema forglutas, ĉion forprenas,
   Ĉion formovas ĝi, ĉion detruas en fin'.

Malaperas riveroj, la maron bordoj sekigas,
   Malaltiĝas la mont', falas malsupren la pint'.

Kial mi diras nur tion? La bela ĉiel'-firmamento
   Iam subite eĉ ĝi — forbruliĝos de flam'.

Ĉion la morto atingos. Pereo — jen leĝo, ne puno;
   Venos do iam la temp', ke ne ekzistos la mond'.