Petro Krizologo: Prediko 147

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta episkopo Petro Krizologo

Amo sopiras rigardi Dion

Kiam Dio vidas, kiel la mondo tremas pro timo, Li tuj komencas agi kaj afable vokas ĝin al si; Li per graco invitas, per amo subtenas kaj per sento alligas.

Tial per puno de diluvo Li purigas la teron, kie enhejmiĝis malboneco, kaj Noan [1] li nomas patro de nova epoko. Li instigas lin per amaj vortoj, dotas lin per amika konfido, afable lin instruas pri la estanta vivo kaj per graco Li kuraĝigas lin por la estonteco. Li jam ne plu ordonas al li, sed kun li Li fermas en arkeon la rason de la tuta mondo, por ke la afabla kuniĝo forigu la sklavigan timon kaj por ke per reciproka amo daŭru tio, kio saviĝis per komuna penado.

Tial Li alvokas elinter paganoj Abrahamon,[2] plilarĝigas lian nomon, igas lin patro de la kredantoj, akompanas lin dum lia vojo, gardas lin en fremda lando, plimultigas lian havaĵon, glorigas lin per venko, igas lin garantiaĵo de promesoj, liberigas lin de maljustaĵoj, honorigas lin per sia vizito kaj mirakle lin dotas per posteulo, kiam ne estis jam espero. Li plenigas lin per tiom da bonoj kaj altiras per tiom da tenero de la Dia amo, por ke li lernu ami Dion, ne timi Lin, honorigi Lin kun amo, ne kun timo.

Tial Li en sonĝo ĝojigas Jakobon dum lia fuĝo [3] kaj post lia reveno vokas lin lukti [4] kaj dum la luktado Li ebligas al li brakumi Lin, por ke li amu la iniciatinton de la lukto, kaj ne timu Lin.

Tial Li vokas Moseon [5] per patra amo kaj invitas lin fariĝi liberiganto de sia popolo.

Sed en ĉi kazoj, kie homajn korojn obsedis la fajro de la Dia amo, kaj la amraviĝo tute superŝutis la homajn sensojn, la vundita homa koro subite volis vidi Dion per korpaj okuloj.

Sed kiel povus limigita homa vidsenso ekrimarki Dion, kiun eĉ la tuta mondo ne povas percepti?

Amo ja prenas al si la rajton ne atenti pri tio, ĉu io estos, ĉu io povas esti, ĉu io devas esti. Amo ne scias konkludi, ĝi ne havas prudenton kaj ne konas mezuron. Amon oni ne povas konsoli dirante, ke io estas neebla, nek sanigi dirante, ke io estas malfacila. Se amo ne akiras tion, kion ĝi sopiras, ĝi mortigas la amanton, kaj ĝi iras tien, kien ĝi estas altirata, kaj ne tien, kien ĝi devas iri. Amo naskas sopiron, ĝi ardas pasie, ĝi pasie rapidas al tio, kion ĝi ne povas atingi. Kaj kio sekvas poste? Amo ne povas ne vidi tion, kion ĝi amas.

Tial ĉiuj sanktuloj tre malmulte aprezis siajn meritojn, se ili ne povus ekvidi Dion.

Tial, kvankam la amo, sopirante vidi Dion, ne havas ian juĝkapablon, ĝi tamen malkaŝas grandan piecon.

Tial Moseo kuraĝas diri: «Se mi trovis gracon ĉe Vi, montru al mi Vian vizaĝon.» [6]

Tial ankaŭ aliloke staras: «Montru al mi Vian vizaĝon.» [7]

Ja eĉ paganoj tial pretigis al si idolojn, por ke ili - erarintaj - vidu, kion ili adoras.

  1. kp. Gen 6 - 9
  2. kp. Gen 12 - 25
  3. kp. Gen 28
  4. kp. Gen 32
  5. kp. Eli 3
  6. kp. Eli 33,13.18.20
  7. kp. Psa 4,7; 31,17; 67,2; 80,4.8.20; 119,135

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Petro Krizologo († 450): Sermo 147
en: Patrologia Latina 52, 594-595
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 35-36

Envicigo[redakti]

  • Advento > 2-a semajno > ĵaŭdo

Vidu ankaŭ[redakti]

Aŭgusteno: Pri Psa 110 (109) (2-a adventa semajno > merkredo)
Ireneo: Kontraŭ Herezoj, lib. 5, ĉap. 19 (2-a adventa semajno > vendredo)