Plano Davidov 1914 PE...88
S-ro Georg Davidov el Saratov entreprenas eldoni senprokraste ruslingvan serion de broŝuroj pri apiikoj de Esperanto:
- Esperanto kaj ia Blinduloj.
- " " " Vegetarismo
- " " " Kristanoj Unuiĝoj
- " " " Pacifismo
- " " " Virinoj
Mi jam sendis ai li la problindulan ka privegetaran materialon kaj penados kiel eble plej baldaŭ kolekti ankau pri tri ceteraj temoj.
Sed por ke ĝi estu valoraj propagandiloj de nia movado, mi petas gesamideanojn ĉiulandajn sendi al mi sciigojn pri la diritaj demandoj. Uzonte la materialon por presado, mi citos la nomon de la persono, kiu sendis tion afi alion. Tia solidareca internacia verkado havos pli da signifo.
La broŝuron pri ia blindula demando s-ro Davidov intencas eidoni 50-page kaj dezirante prezenti al la rusa legantaro „Nomaron de biuspecaj verkoj Braille, presitaj por blinduloj, aperintaj de la jaro 1887 ĝis la 1914." Li jam kolektis la titolojn de pli ol 100 diversaj verkoj.
Sed li deziras nepre kompletigi la nomaron kaj petas sciigi pri ĉiuj verkoj ekzistantaj por blinduioj-esperantistoj, ankaŭ de unikaj verkoj t.e. de manskribitaj kaj ekzistantaj nur en unu ekzemplero por la uzo de blinduloj laŭ jenaj demandoj: Titoloi? Aŭtoro? Pagoj? Formato? Jaro? Tradukinto? Eidonejo? Tenejo? Li voionte presus ankaŭ nomaron de naciaj unikaj mansktibitaĵoj por blinduloj.
Dankege mi ricevus tiajn sciigojn de bon- Voluioj, kaj petas gazetojn esperantajn kaj naciajn represi la alvokon.
F-ino Anna Sharapov ĉe P. Birnkoff Onex, pres Geneve Suisse.