Pliaj 23 500 eŭroj por iam kompletigota retejo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Pliaj 23 500 eŭroj por iam
kompletigota retejo
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 3-a de decembro 2020
Permesilo: CC BY 4.0

TEJO dum sia semajnfina komitata kunsido aprobis la buĝeton por 2021. En ĝi eblas legi interalie, ke UEA venontjare pagos pliajn 23 500 eŭrojn por la reteja renovigo, kiun prizorgas dungito de TEJO. La enspezoj de TEJO ĉefe konsistas el kontribuoj de EU kaj UEA. La kotizoj de membroj kovras nur 2,7 procentojn de la elspezoj.

Ĝis la fino de la jaro 2019 UEA jam elspezis 70 000 eŭrojn por la projekto de nova retejo. Ĉi-jare la laboro pri la nova retejo kostos 23 600 eŭrojn, kaj en 2021 pliajn 23 500 eŭrojn, laŭ la ĵus aprobita buĝeto de TEJO. La ĉefa respondeculo pri la reteja renovigo estas oficisto de TEJO, kies salajron financas UEA.

La suma kosto de la nova retejo do estos iom pli ol 117 000 eŭroj – se ĝi entute pretiĝos venontjare. Ĝis nun la reteja laboro estis financata per mono el la rezervo ”Reteja renovigo”, kiun la komitato laŭ propono de la tiama estraro en 2013 disponigis por la celo.

Por la rezervo oni prenis 100 000 eŭrojn el la kapitalo de la asocio. Tiu sumo elĉerpiĝos komence de la venonta jaro, kaj mankas decido de la komitato disponigi pli da mono por la reteja renovigo.

Sekve ne klaras, el kiu fonto UEA prenos monon por pagi la AKSO-oficiston venontjare. La projekto de la buĝeto de UEA por 2021 nenion mencias pri tia elspezo, kaj estraranoj de UEA ne respondis al demando de Libera Folio pri la temo.

Laŭ la klarigoj en la buĝeto de TEJO, Mia Nordentoft, la oficisto respondeca pri la reteja renovigo (AKSO – Administra Komuna Sistemo Organiza), laboru plentempe ĝis aŭgusto. Eventuala plilongigo ”dependas je decidoj de TEJO/UEA pri evoluo de AKSO”.

Laŭ la buĝeto de TEJO, krom unu plentempa AKSO-oficisto, TEJO almenaŭ dum la unua jarduono de 2021 havos plentempe dungitan subvencipetiston, plentempe dungitan ”eksterrilatiston”, iom pli ol 80-procente dungitan kunordiganton de volontuloj, duontempan komunikiston, kaj krome "aliajn AKSO-oficistojn”. Sume tio egalas al proksimume 4,5 plentempaj dungoj – pli ol nun havas UEA mem.

Parton el la salajroj de la TEJO-dungitoj pagas UEA. Krom la AKSO-oficisto, kiun UEA financas laŭ aparta, nepublika kontrakto kun TEJO, UEA laŭ la buĝeto de TEJO subvencias la dungon de la kunordiganto de volontuloj, dum la plentempan ”eksterrilatiston” financas Esperantic Studies Foundation.

Sume por la salajroj kaj asekuroj de oficistoj en la buĝeto de TEJO estas dediĉitaj 83 000 eŭroj. La tuta sumo de la buĝeto estas 132 000 eŭroj. La buĝeto estas sen deficito pro la subvencioj de EU kaj UEA. La buĝeto ĉi-jare estas malpli granda ol pasintjare pro la malkresko de la EU-subvencioj.

La enspezoj de TEJO el la propraj membrokotizoj laŭ la buĝeto estos proksimume 3 500 eŭroj. Aldone venos 3 000 eŭroj de la patronoj de TEJO – membroj de UEA, kiuj pagas aldonan sumon por subteni la agadon de TEJO. La kotizoj de membroj do kovros nur 2,7 procentojn el la elspezoj de la asocio.

Por pliigi la membrokvanton de la asocio la komitato de TEJO decidis varbi pli da "Junaj amikoj" komence de 2021. La komitato voĉdonis pri tio, ĉu oni celu varbi 100 aŭ 1 000 Junajn amikojn. La voĉdono estis egala, kaj en la plano restis la originala propono: varbi 100 novajn Junajn amikojn.

Sendepende de tio, kiom da Junaj amikoj oni sukcesos varbi, ili donos nenian enspezon al la asocio, ĉar tiu nova membrokategorio estas senpaga. Neniu scias, kiom da Junaj amikoj nun havas TEJO, kaj delonge ne eblas aliĝi kiel juna amiko, ĉar la koncerna retejo misfunkcias kaj neniu sukcesas ĝin ripari.

La varbokampanjo laŭplane estos lanĉita, kiam funkcios la nova retejo de UEA, kaj eblos facile aliĝi. Kiam tio okazos, ne klaras.

En februaro 2018 la tiama prezidanto de UEA, Mark Fettes, promesis novan retejon ene de kelkaj monatoj.

Ĉi-jare la prezidanto de UEA Duncan Charters publike diris, ke la lanĉodato de la nova retejo estos la 15-a decembro 2020, sed dum la kunsido de la komitato de UEA en septembro li modifis tion:

– Do la nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro, li tiam diris.

Post tio ne aperis publikaj eldiroj pri la progreso de la retejo. En la retejo AKSO la progresraporto pri la migrado de la malnovaj sistemoj al la nova retejo daŭre tekstas: ”Diversaj planoj ellaboritaj, mankas fina decido”.

Piednoto: Bedaŭrinde forfalis cifero en la enkonduko. La kotizoj de la membroj kovras 2,7 procentojn el la buĝetitaj elspezoj de TEJO, ne 7 procentojn. La eraro nun estas korektita. Se kalkuli ankaŭ la kotizojn de la patronoj, la kotizaj enspezoj kovros 4,9 procentojn el la buĝetitaj elspezoj.