Saltu al enhavo

Podkasto Por etaj infanoj: 4 poemetoj

El Vikifontaro
emblemo por podkastado
emblemo por podkastado

Resumo de podkasto el Esperanta Retradio, el decembro 2012:

Por etaj infanoj: 4 poemetoj[1]

[redakti]

NUMEROJ

unu du tri kvar

dancas Urso en arbar'

kvin ses sep ok

ridas laŭte Salikok’

naŭ dek

Pig’ tamburas per la bek’.


KOLOROJ

BLUA estas la ĉielo

FLAVA estas la mielo

RUĜA estas la ĉerizo

BLANKA estas la ĉemizo

NIGRA estas mia kato

Ĝi nomiĝas Karakato.


KARA KATO KARAKATO

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

- Mi atendas la matenon,

por forŝteli la kusenon.

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

- Mi atendas la tagmanĝon,

por forŝteli la fromaĝon.

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

- Mi atendas la vesperon,

por forŝteli la buteron.

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

- Mi atendas la mallumon,

por forŝteli la plenlunon.


VERDA KROKODILO

- Hej vi, kaŝobservanto! Vi, verda Krokodilo!

Kiel vi vespermanĝos sen forko kaj tranĉilo?

- Ho, ve! Ho, fulmotondro! La esperantistaro

forŝtelis mian pladon kune kun manĝilaro!

Sed mi esperantiĝos kaj venĝos kontraŭ ili:

en klubojn mi ja venos, sed nur por krokodili!

Referencoj

[redakti]
  1. Tiun ĉi sonaĵon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo, la 11-an de decembro 2012.