Pola Esperantisto n-ro 1, 1909
Leono Zamenhof
1909
Nova jaro |
Novan turnon ĵus finis la tempo,
Freŝan paĝon komencas homaro,
Fermis pordon la vivo pasinta,
Nin alvokas al ag’ nova jaro.
Ĉu pesante la lastan rikolton,
Per malĝoj’ ni plenigos la koron,
Ke ne dece ni portis standardon,
En batal’ al ni mankis fervoro?
Aŭ fiere ni levos la frunton,
Rigardante la fruktojn kun ĝojo,
En la koroj sentante la flamon
Kaj la forton ne fali sur vojo?
Gaje sonas responde tintiloj,
Bruas venke standard’ kun fiero,
Super mi ĉiam lumas la stelo,
Klara, brila, la stel’ de l’espero.
Ĝoje festas amika tendaro
Jaron venkan post pena laboro
Kaj al nova pretiĝas nun vojo
Por daŭrigi batalon kun gloro.
Nova jaro, malfermu do pordon,
Al ni vojon ne baru al celo
Ne timigos nin tondroj, ventegoj,
Ĉar espera kondukas nin stelo!
Lozo.
|