Pola Esperantisto n-ro 2, 1934 Odo Bujwid
1934
Indekso : Pola Esperantisto n-ro 2, 1934 (1934) de Odo Bujwid, Tadeusz Hodakowski Enkonduke de la redakcio |
Inter ni |
Publikigita en Pola Esperantisto; skanaĵo de la artikolo ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko |
Pola Esperantisto n-ro 2, 1934 Odo Bujwid
1934
La tasko de redaktado de iu gazeto kelkfoje ne estas facila. Vole-ne-vole oni devas iufoje kontentigadi diversajn ambiciojn, ambicietojn, defendi sin kontraŭ lavango de „poemoj”, verkitaj de freŝbakitaj esp-istoj, trankviligadi tro temperamentplenajn verkistojn, kiuj eble eĉ pravas en siaj argumentoj, sed pro sia tro granda fervoro embarasigas la redaktanton. Kelktempe ni retenadis la fortan surpremon, meditante dume, kion fari: la argumentoj ŝajnas esti pravaj, la aŭtoroj sendube celas la bonon de nia Esp.-movado. Do ĉu ni rajtas silentigi la buŝon, kiu krias pro doloro? Ĉu ni rajtas „meti la lampon sub grenmezurilon”? – Kaj ni ekvidis, ke ne! Ni cedis, enpresante tri artikolojn, verkitajn de plej eminentaj pollandaj esp-istoj.
Certe ni pli ĝojus, se ne estus bezono aperigi ilin, komplete forigi ian ajn politikon, kiel faris du plej gravaj Esp.-ĵurnaloj: „Esperanto” de U. E. A. kaj laste ankaŭ „Heroldo de Esp.”. Sendiskute tio estas plej bona, sed ni ne povis pretervidi la riproĉon de Germana Esp-isto, ke ni „fiinformas”, tial ĝi trovas respondon. Eventualan kritikon oni direktu al la aŭtoroj; ni povas nur sekvi kiel perantoj, por havigi al ili la skribaĵojn.