Pola Esperantisto n-ro 2, 1934/La mondo atentu!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Inter ni Indekso : Pola Esperantisto n-ro 2, 1934 (1934)
de Izrael Lejzerowicz
La mondo atentu!
Ne riproĉu spegulon, se ĝi montras nigrulon
Publikigita en Pola Esperantisto; skanaĵo de la artikolo ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko


La mondo atentu!

De I. Lejzerowicz.

Miaj lastaj du artikoloj, aperintaj en „Pola Esperantisto”, elvokis tre fortan interesiĝon en multaj esperanto-rondoj de en- kaj eksterlando. El diversaj landoj de Eŭropo, inkl. Germanujo, kaj Azio mi ricevis grandan nombron da leteroj, kies aŭtoroj ĉiuj senescepte esprimas sian aprobon kaj konsenton pri la ideoj de ni esprimitaj. Tiuj leteroj estas por mi vera kuraĝigo en mia decida batalo kontraŭ la hidro de barbareco, kiu lastatempe penas penetri ankaŭ nian movadon — ili pruvas al ni, ke ne ĉio jam estas perdita en la verda anaro, ke ekzistas ankoraŭ profundaj sentoj de humaneco kaj klara konscio de homeco inter la esperantistoj, kiuj — ni varme esperas tion — ne lasos fali la verdan standardon en momentoj tiom krizaj, kiel la nunaj.

Kiam ni antaŭ la kongreso en Kolonjo alarmis ĉe la instancoj de nia movado, atentigante je la kompromitego, kiu minacas nin se la kongreso en Kolonjo okazos; kiam ni alarmis, ke universala kongreso ne povas okazi en lando, kie furiozas plej malnobla reakcio, vandaleco kaj barbareco — oni ne atentis niajn malesperajn vekriojn, sed kun cinika ignoro oni iris tamen al Kolonjo kaj „jubileis” kun brunĉemizaj verdsteluloj, kiuj en sangon kaj torturadon trempis siajn konsciencojn, se ne la manojn mem! Kaj longe la ideaj esperantistoj memoros tiun humiligon kaj profanon, kiun la zamenhofa movado devis suferi en Kolonjo, kie apud la altidea esperantista himno „La Espero” estis kantata la teruron vekanta kanto de „Horst Wessel”, kiu provokas al murdado, al fajro kaj glavo!

Sub kia preteksto niaj instancoj ne volis revoki la kongreson? Sub preteksto de t. n. neŭtraleco, sub preteksto, ke la esperantistoj de Germanujo ne devas suferi pro la reĝimo reganta en ilia lando, sub la preteksto de event. monperdoj, kiujn povas kaŭzi la neokazigo de la kongreso. Tio estas pretekstoj, kiel ni vidas, ŝajnaj kaj tute senkritikaj — ĉiuokaze nur pretekstoj, ĉar nun, post la kongreso, ni konvinkiĝis, kiom erarplena mispaŝo kaj kiom granda kompromito estis la okazigo de la kongreso en Hitlerlando.

Ni alarmis, ke tia neŭtraleco, kiu igas nin silenti pri kruelaĵoj, ke tia „neŭtraleco”, kiu permesas al ni „jubilei” en lando, kie dekmiloj da niaj kunfratoj putras kaj pereas en koncentraciaj tendaroj, estas nenia neŭtraleco, kaj tiaspeca agado de niaj ĉefaj instancoj donas definitivan mortpafon al nia vera sur zamenhofa ideologio bazita neŭtraleco. Rigardu bone kaj vi trovos, kian senreviĝon kaj apation rezultigis la Kolonja kongreso, aŭ pli ĝuste la fakto, ke niaj instancoj okazigis tie la kongreson, en rondoj de ideaj esperantistoj! Observu kaj vi konvinkiĝos, kian baton pro tio suferis nia movado ekstere, kie oni kun ignoro kaj abomeno sciiĝis pri la kongreso en Kolonjo. Se tio estas „neŭtraleco”, kiu ne permesas al ideaj esperantistoj reagi kontraŭ inkviziciaj teruraĵoj, tiam — mi certigas vin, gvidanton de Esperanto-movado — ke centoj, se ne miloj da veraj samideanoj definitive forlasos tiun ĉi „neŭtralan” movadon, kun kiu ili volos havi neniom komunan.

Kiam ni, ideaj esperantistoj, alarmis antaŭ la kongreso, oni penis „kvietigi” nin: Ne bruu tiel forte, sinjoroj, kion certe kulpas la germanlandaj „esperantistoj”, kiuj sendube restis veraj zamenhofanoj kaj sendube ne respondecas pri la politiko de Germanujo? Kaj pluraj naivuloj kredis. Sed nun en la vizaĝon de nia tuta movado, de tiuj, kiuj „jubileis” en Kolonjo, mi kun doloro alkrias: oni cinike trompis nin! La „kora” invito flanke de l’ brunĉemizaj verdsteluloj estis mensogo fia kaj malmalnoblega hipokrito! La samideana „neŭtraleco” estas simpla blufo!

Apenaŭ la kongreso finiĝis, la esperanto-grupoj en Germanujo estis reorganizataj, „adaptataj” al la nova reĝimo (gleichgeschaltet), kaj oni ekaplikis en Esperanto-grupoj la arjan paragrafon! Kaj gvidanto de tia Germana Esperanto Asocio konsentis fariĝi ne iu alia ol la prezidinto de la lasta kongreso „Jubilea”, tiu, kiu antaŭ apenaŭ du monatoj estis la ĉefa reprezentanto de la Esperanto-afero, tiu, kiu antaŭ du monatoj tiel varme kaj kore invitis ĉiujn „senescepte”! Kion vi nun diras, sinjoro Karl Minor? Kion vi nun diras, sinjoro prezidanto Merchant? Ĉu vi nun jam kredas, ke Zamenhof ne rajtus hodiaŭ aparteni al Esperanto-grupo? Ĉu vi nun jam kredas, ke al tia jubilea kongreso Zamenhof, via Majstro, neniam estus povinta iri?!

Kaj nun tio, kio estas la plej cinika en la tuta afero, tio, kio vekis indignon kaj sanktan koleron en ĉiu homo, kiu vidis tion: la informa broŝuro pri la „Nova Germanlando”, kiun bonvolis traduki s-ro Behrendt, ĥa, ĥa! la prezidinto de la „kongreso” en Kolonjo! La „informilo” pri la tro granda nombro da judaj advokatoj, kuracistoj, artistoj kaj scienculoj en Germanujo, kiun informilon eldonis — ho ironio! — malnova esperanto – organizaĵo, la Unuiĝo de Instruistoj Esperantistaj en Saksujo! Tiuj du senhontaj dokumentoj, kiujn la brunĉemizaj verdsteluloj dissendis tra Esperantujon sub la flambrila krieganta titolo LA MONDO ATENTU! Kiu faris tion? Oficiala Esperanto-unuiĝo, kiu apartenas al la universala tutaĵo de la movado! „Samideanoj”, pri kiuj ni ĝis hieraŭ havis la iluzion, ke ili estas bravaj kunbatalantoj por la Zamenhofaj idealoj! Ĉu tio estas neŭtraleco, sinjoro Merchant? Ĉu per tio oni volas rompi la murojn inter la popoloj? Nun — kiu estas prava?

Se tiujn broŝuraĉojn estus dissendinta s-ro Goebbels, nu — ni povus nur mordi la lipojn — li rajtas disponi pri Esperanto. Sed ilin dissendis malnovaj Esperantistoj, oficiala persono de nia movado tradukis la dokumentojn, kaj oficiala Esperanto – unuiĝo dissendis ilin! Kaj niaj instancoj plue silentos, ĉu ne? Kaj niaj instancoj plue insistos: ne bruu tiel forte, sinjoroj, ni estas neŭtraluloj!

LA MONDO ATENTU! LA ESPERANTISTA MONDO ATENTU! LA ESPERANTISTA MONDO RESPONDU! Kiu publike kondamnos tiun humiligon, kiun oficiala esperanto-organizaĵo faras al tuta popolo, al tuta raso, kiu — kiel ili mem informas — havis tiel potencan influon en la scienco kaj arto de Germanujo, de lando glora de sia scienca kaj artokrea tradicio!? Kiu publike eldiros sian indignon — en nomo de la grandaj kaj altaj idealoj, kiujn la verda standardo reprezentas, en respekto al la granda Majstro, kiu al tiu raso apartenas — kiu publike eldiros sian indignon kaj koleron kontraŭ tio, ke Esperantistoj distretas kaj frakasas la honoron kaj dignon de tuta raso, kiu tiom da gloraj filoj donis al la germana nacio, kion la „informantoj” mem cinike konfesas! Kiu vera idea esperantisto havos la kuraĝon publike deklari, ke li kun abomeno kaj indigno deturnas sin de tiaj „samideanoj”, kiuj trempas siajn konsciencojn en malnobla, fia malamo!

Kiam ni eldoloris nian proteston, ni klare substrekis, ke ne kontraŭ la germanan popolon ĝi estas direktita, sed kontraŭ la barbaraĵoj, kiujn kelkcent senrespondecaj individuoj (el kiuj cetere ne ĉiuj estas germanoj, eĉ unu, kaj la ĉefa, tute ne estas germano) faraĉas en Germanujo. Kaj ankaŭ nun ni ne kulpigas la germanan nacion, kiu sole respekton vekas en ni pro sia malnova kultura tradicio, kaj kompaton pro la nunaj suferoj. Kaj tamen oni superkriis nin, ke ni ne estas sufiĉe „neŭtralaj”. Ni defendis la rajtojn de homeco, ni pledis por klara difino de esperanto-ideo, por respekto de nia afero. Ni indikis, ke „jubilea kongresado” sub takto de Horst Wessel Lied estas terura profano al la plej noblaj idealoj de Zamenhof kaj nun LA MONDO ATENTU kiom pravaj ni estis! La urso elrampis el sia felo. Cinike trompitaj ni estas, trompitaj kaj perfiditaj!

Kiam venontan someron ni denove kunvenos en Stockholmo kaj mi, filo de l' fie humiligata raso renkontos „samideanon” en bruna ĉemizo, kia povos esti la rilato inter ni ambaŭ? Kia povos estis la rilato de mi, idea esperantisto, oferanta ĉiun sian korpovibron al aferoj de mondpaco kaj intergenta amo, al homo, kiu prikraĉis mian honoron? Kaj kia povos esti la rilato de ĉiu homo al brunĉemiza estaĵo, mokanta la ideon de homeco, kaj distretanta la esencon de tiuj altaj devizoj, en kies nomo ni en Stokholmo kunvenos?