Popolmalamiko/Dua Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unua Akto Indekso : Popolmalamiko
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Dua Akto
Tria Akto


Dua Akto

(La sidĉambro de la doktoro. La pordo de la manĝoĉambro estas fermita. Antaŭtagmeze.)

SINJORINO STOCKMANN. (Kun sigelita letero en la mano venas de la manĝoĉambro, iras al la antaŭa pordo dekstre kaj enrigardas.) Ĉu vi estas hejme, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN. (interne) Jes, mi ĵus revenis. (venas) Ĉu estas io?

SINJORINO STOCKMANN. Letero de via frato. (donas ĝin al li)

DOKTORO STOCKMANN. Aha, ni rigardu. (daŭre legas murmurante) Hm —

SINJORINO STOCKMANN. Kion li do diras?

DOKTORO STOCKMANN. (metas la paperojn en la poŝon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze.

SINJORINO STOCKMANN. Do memoru, ke vi tiam estu hejme.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, mi ja povos; ĉar mi jam finis miajn antaŭtagmezajn vizitojn.

SINJORINO STOCKMANN. Vere mi estas scivola aŭdi kiel li konsideras la aferon.

DOKTORO STOCKMANN. Eble li ne ŝatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron.

SINJORINO STOCKMANN. Jes, ĉu ankaŭ vi tion timas?

DOKTORO STOCKMANN. Nu, funde li kompreneble fariĝos ĝoja. Sed tamen —; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo.

SINJORINO STOCKMANN. Sed sciu, Tomas, — vi devus esti tiel ĝentila, ke vi dividu la honoron kun li. Ĉu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron —?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon.

MALJUNA MORTEN KIIL. (enmetas la kapon ĉe la antaŭĉambra pordo, ĉirkaŭrigardas ekzamene, ridas kaŝe kaj demandas ruze) Ĉu estas — estas vero?

SINJORINO STOCKMANN. (al li renkonte) Patro, — ĉu estas vi!

DOKTORO STOCKMANN. Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon!

SINJORINO STOCKMANN. Ho, sed envenu do.

MORTEN KIIL. Jes, se estas vero; ĉar alie mi foriros.

DOKTORO STOCKMANN. Kio estas vero?

MORTEN KIIL. Tiu stultaĵo pri la akvosistemo. Ĉu ĝi estas vero?

DOKTORO STOCKMANN. Kompreneble estas vero. Sed kiel vi sciiĝis pri tio?

MORTEN KIIL. (envenas) Petra enkuris, kiam ŝi iris al la lernejo —

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu ŝi faris?

MORTEN KIIL. Jes ja; kaj ŝi rakontis —. Mi pensis, ke ŝi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas.

DOKTORO STOCKMANN. Ne, kiel vi povus pensi tiaĵon!

MORTEN KIIL. Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaŭ ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, ĉu?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj ĉu ne estas vera feliĉo por la urbo —?

MORTEN KIIL. (baraktas kun la ridado) Feliĉo por la urbo?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, ke mi faris tiun malkovraĵon ĝustatempe —

MORTEN KIIL. (kiel antaŭe) Ja ja ja! — Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenaĵon pri via propra samsanga frato.

DOKTORO STOCKMANN. Arlekenaĵon!

SINJORINO STOCKMANN. Sed, kara patro —

MORTEN KIIL. (ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Ĉu ne iuj bestoj enrampis en la akvotubojn?

DOKTORO STOCKMANN. Ho jes, infuzorioj.

MORTEN KIIL. Kaj eĉ multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso.

DOKTORO STOCKMANN. Nu jes; ili povas ĉeesti en centmiloj.

MORTEN KIIL. Sed neniu povas vidi ilin, — ĉu ne estas tiel?

DOKTORO STOCKMANN. Ne, vidi ilin oni ne povas.

MORTEN KIIL. (silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, kion mi ĝis nun aŭdis pri vi.

DOKTORO STOCKMANN. Kiel? Kio?

MORTEN KIIL. Sed neniel vi povos kredigi tiaĵon al la magistranto.

DOKTORO STOCKMANN. Nu, ni vidos.

MORTEN KIIL. Ĉu vi imagas lin tiel freneza?

DOKTORO STOCKMANN. Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza.

MORTEN KIIL. La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili bone. Ili estus tiom pli saĝaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; ĉar ili balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenaĵon pri ili, Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN. Sed bopatro —

MORTEN KIIL. Nur arlekenaĵon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros ĉirkaŭe nur flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malriĉuloj.

DOKTORO STOCKMANN. Nu, tio estas ja ĝentila.

MORTEN KIIL. Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere.

(Redaktoro Hovstad venas de la antaŭĉambro.)

HOVSTAD. Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu —

DOKTORO STOCKMANN. Ne, ne. Envenu; envenu.

MORTEN KIIL. (denove klukridas) Li! Ĉu ankaŭ li partoprenas?

HOVSTAD. Kion vi aludas?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kompreneble, li partoprenas.

MORTEN KIIL. Ĉu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas vere la ĝusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros.

DOKTORO STOCKMANN. Ho ne; restu iomete, bopatro.

MORTEN KIIL. Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenaĵojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio.

(Li eliras; Sinjorino Stockmann akompanas lin eksteren.)

DOKTORO STOCKMANN. (ridas) Imagu, — la maljunulo kredas eĉ ne unu vorton el tio ĉi pri la akvoliverejo.

HOVSTAD. Ĉu estis tiu afero —?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaŭ vi venas?

HOVSTAD. Jes, estas pri ĝi. Ĉu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN. Tiom longe kiom vi deziras, kara.

HOVSTAD. Ĉu vi ricevis respondon de la magistranto?

DOKTORO STOCKMANN. Ankoraŭ ne. Li venos post iom.

HOVSTAD. Mi iom pensis pri la afero de post hieraŭ vespere.

DOKTORO STOCKMANN. Nu ja?

HOVSTAD. Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kiel —? Ni eksidu, kara. — Tie en la sofon.

(Hovstad eksidas en la sofon, la doktoro en apogseĝon aliflanke de la tablo.)

DOKTORO STOCKMANN. Nu? Vi do opinias —?

HOVSTAD. Vi diris hieraŭ, ke la putra akvo venas de malpuraĵoj en la grundo.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, ĝi venas sendube de tiu venena marĉo supre en la Muelejvalo.

HOVSTAD. Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke ĝi venas de tute alia marĉo.

DOKTORO STOCKMANN. Kiu marĉo tiu do estus?

HOVSTAD. La marĉo en kiu nia tuta komunuma vivo kuŝas putrante.

DOKTORO STOCKMANN. Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu?

HOVSTAD. Ĉiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de publikaj oficistoj —

DOKTORO STOCKMANN. Nu, oficistoj ili ja ne ĉiuj estas.

HOVSTAD. Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaŭ estas la amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas ĉiuj riĉuloj, ĉiuj tiuj kun la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj regas super ni.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton.

HOVSTAD. Ĉu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon tien, kie ĝi nun kuŝas?

DOKTORO STOCKMANN. Ne, tio kompreneble estis granda stultaĵo de ili. Sed tio ja nun pliboniĝos.

HOVSTAD. Ĉu vi kredas, ke iros tiel glate?

DOKTORO STOCKMANN. Glate aŭ ne glate, — farenda ĝi tamen estas.

HOVSTAD. Jes, se la gazetaro prenos la taskon.

DOKTORO STOCKMANN. Neniam fariĝos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato —

HOVSTAD. Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas trakti la aferon.

DOKTORO STOCKMANN. En la gazeto?

HOVSTAD. Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesaĝon", mia intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan potencon.

DOKTORO STOCKMANN. Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finiĝis; vi ja tiel preskaŭ ruinigis la gazeton.

HOVSTAD. Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Ĉar danĝero estis, ke ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas ĝin, kaj ni povas malhavi la altajn sinjorojn.

DOKTORO STOCKMANN. Malhavi, jes; sed ni tamen ŝuldas al ili grandan dankon.

HOVSTAD. Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino ne povas malkapti tian ŝancon kiel tiun ĉi. Ni devas skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiaĵojn oni devas elradikigi kiel ĉiaspecajn superstiĉojn.

DOKTORO STOCKMANN. Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas superstiĉo, do forigu ĝin!

HOVSTAD. La magistranto mi ja nevolonte tuŝus, ĉar li ja estas via frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antaŭas ĉiujn aliajn konsiderojn.

DOKTORO STOCKMANN. Kompreneble. (forte) Jes, sed — Jes, sed —!

HOVSTAD. Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj.

DOKTORO STOCKMANN. Sed kara, — kiu pensas tiel?

HOVSTAD. Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis sufiĉan okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. Tio estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon —

DOKTORO STOCKMANN. Tion mi bonege komprenas —

HOVSTAD. Jes, — kaj tial mi pensas, ke ĵurnalisto prenas sur sin pezan respondecon, se li ne profitas de avantaĝa situacio por liberigi la plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, — ke inter la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiaĵojn; sed ili faru kiel al ili plaĉas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen —

DOKTORO STOCKMANN. Ĝuste tio, jes! ĝuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen — diable —! (Iu frapas.) Envenu!

(Presisto Aslaksen ĉe la pordo de la antaŭĉambro. Li estas simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kunĉifita koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano.)

ASLAKSEN. (salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel aŭdaca —

DOKTORO STOCKMANN. (ekstaras) Jen, jen, — presisto Aslaksen!

ASLAKSEN. Jes, ĝuste, sinjoro doktoro.

HOVSTAD. (ekstaras) Ĉu min vi serĉas, Aslaksen?

ASLAKSEN. Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontiĝus ĉi tie. Estas la doktoro mem —

DOKTORO STOCKMANN. Nu, per kio mi servu?

ASLAKSEN. Ĉu estas vero, kion mi aŭdis de sinjoro Billing, ke la doktoro intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, por la banejo.

ASLAKSEN. Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi volas subteni el ĉiuj fortoj.

HOVSTAD. (al la doktoro) Jen vi vidas!

DOKTORO STOCKMANN. Mi kore dankas vin pro tio! Sed —

ASLAKSEN. Ĉar estus eble bezonate havi nin etburĝojn subtenantaj dorse. Ni kvazaŭ konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, — kiam ni vere volas. Kaj estas ĉiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN. Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke ĉi tie apartaj aranĝoj estus necesaj. Ŝajnas al mi, ke tia simpla afero —

ASLAKSEN. Nu ja, povus tamen esti bone; ĉar mi konas la lokajn aŭtoritatulojn sufiĉe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantaĝe, ke ni faru iometan manifestacion.

HOVSTAD. Ĝuste tio, jes.

DOKTORO STOCKMANN. Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii?

ASLAKSEN. Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi ĉiam estas laŭeble modera; ĉar modereco estas la unua deco de civitano, — laŭ mia opinio.

DOKTORO STOCKMANN. Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN. Jes, mi kuraĝas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, ĝi estas ege grava por ni etburĝoj. Aspekte la banejo fariĝos kvazaŭ eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni ĉiuj vivas, kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la institucion per ĉiuj fortoj. Kaj ĉar mi ja estas estro de la asocio de domposedantoj —

DOKTORO STOCKMANN. Jes —?

ASLAKSEN. — kaj ĉar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, — ja, la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kompreneble.

ASLAKSEN. Nu, — sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj ĉar mi estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, — iun potencon, — se mi mem tion diru.

DOKTORO STOCKMANN. Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN. Jes, jes — tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se estus bezone.

DOKTORO STOCKMANN. Manifeston, vi diras?

ASLAKSEN. Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi antaŭenportis tiun ĉi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas ĝin vortumi en la plej deca modereco, ke ĝi ne ofendos la aŭtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni estos singardaj pri tio, neniu povos ofendiĝi, mi pensas?

HOVSTAD. Nu, eĉ se ili ne tion ŝatus —

ASLAKSEN. Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sinjoro Hovstad. Neniun opozicion kontraŭ homoj, kiuj staras al ni tiel proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis sufiĉe dum miaj tagoj; kaj el tio ankaŭ neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj de civitano ne devas al li esti rifuzataj.

DOKTORO STOCKMANN. (agitas lian manon) Mi preskaŭ ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel kore ĝojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi estas tiel ĝoja, — tiel ĝoja! Aŭdu; ĉu ne glaseton da ŝereo? Ĉu!

ASLAKSEN. Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholaĵojn.

DOKTORO STOCKMANN. Nu, sed glason da biero do; kion vi diras?

ASLAKSEN. Dankon, ankaŭ ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la domposedantoj kaj pretigi la etoson.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, estas senmezure ĝentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne povas igi en mian kapon, ke ĉiuj tiuj aranĝoj estus necesaj; mi pensas, ke la afero iros glate de si mem.

ASLAKSEN. La aŭtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio pardonu, mi tion ne diras por mallaŭdi ilin —

HOVSTAD. Morgaŭ ni pelĉasos ilin en la gazeto, Aslaksen.

ASLAKSEN. Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antaŭeniru kun modereco, aŭ vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; ĉar mi rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. — Nu ja, mi diru adiaŭ al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaŭ ni etburĝoj staras malantaŭ vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton ĉe via flanko, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN. Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la manon) Adiaŭ, adiaŭ!

ASLAKSEN. Ĉu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD. Mi venos poste; restas ankoraŭ io por decidi.

ASLAKSEN. Bone, bone.

(Li salutas kaj eliras; doktoro Stockmann sekvas lin eksteren en la antaŭĉambron.)

HOVSTAD. (je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti ĉi tie en tiu kovarda malkuraĝeco kaj malvigleco?

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu vi aludas al presisto Aslaksen?

HOVSTAD. Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marĉo — tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto ĉi tie ĉe ni; ili iras kliniĝante kaj svingante al ambaŭ flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuraĝas fari plenan paŝon.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, ŝajnas al mi.

HOVSTAD. Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo.

DOKTORO STOCKMANN. Mi komplete samopinias kun vi.

HOVSTAD. Tial mi nun volas kapti la ŝancon kaj provi, ĉu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuraĝon. La kulto de aŭtoritato devas esti elradikiĝata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi ĉiujn voĉdonrajtulojn.

DOKTORO STOCKMANN. Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antaŭ ol mi parolis kun mia frato.

HOVSTAD. Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antaŭenigi la aferon —

DOKTORO STOCKMANN. Ho, kiel vi povas imagi tion?

HOVSTAD. Estas imageble. Kaj tiam —?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, tiam mi promesas al vi —; aŭdu, — tiam vi povos presigi mian artikolon, — enpreni ĝin tuta kaj kompleta.

HOVSTAD. Ĉu mi rajtos? Ĉu decidite?

DOKTORO STOCKMANN. (prezentas al li la manuskripton) Jen ĝi estas; prenu ĝin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu ĝin; kaj vi redonu ĝin al mi poste.

HOVSTAD. Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaŭ, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN. Adiaŭ, adiaŭ. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, — vere glate!

HOVSTAD. Hm, — ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN. (rigardas en la manĝoĉambron) Katrine —! Nu, Petra, ĉu vi venis hejmen?

PETRA. (envenas) Jes, mi ĵus venis de la lernejo.

SINJORINO STOCKMANN. (venas) Ĉu li ankoraŭ ne venis?

DOKTORO STOCKMANN. Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, ĉar sciu, ke ĝi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankaŭ metis sian gazeton por mia bezono, se fariĝos necese.

SINJORINO STOCKMANN. Sed ĉu vi opinias, ke tio estos bezonata?

DOKTORO STOCKMANN. Ho, tute ne. Sed almenaŭ estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron ĉe sia flanko. Jes, kaj imagu — mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj.

SINJORINO STOCKMANN. Nu? Kaj kion li volis?

DOKTORO STOCKMANN. Ankaŭ subteni min. Ĉiuj volas ili subteni min, se estos necese. Katrine, — ĉu vi scias kion mi havas malantaŭ mi?

SINJORINO STOCKMANN. Malantaŭ vi? Ne; kion vi do havas malantaŭ vi?

DOKTORO STOCKMANN. La kompaktan plimulton.

SINJORINO STOCKMANN. Ĉu vere? Ĉu estas bone por vi, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) Ja, bona Dio, kiel ĝojige estas stari tiel en frata ligo kune kun siaj samurbanoj!

PETRA. Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro!

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo!

SINJORINO STOCKMANN. Oni sonorigas.

DOKTORO STOCKMANN. Do ni certe havas lin. — — (Oni frapas.) Bonvole envenu!

LA MAGISTRANTO. (venas de la antaŭĉambro) Bonan matenon.

DOKTORO STOCKMANN. Bonvenon, Petro!

SINJORINO STOCKMANN. Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas?

LA MAGISTRANTO. Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraŭ post oficejaj horoj mi ricevis de vi artikolon rilate la akvokondiĉojn ĉe la banejo.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, ĉu vi legis ĝin?

LA MAGISTRANTO. Jes, mi faris.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero?

LA MAGISTRANTO. (kun rigardo flanken) Hm —

SINJORINO STOCKMANN. Venu, Petra. (Ŝi kaj Petra iras en la ĉambron maldekstre.)

LA MAGISTRANTO. (post ioma paŭzo) Ĉu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaŭ mia dorso?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi —

LA MAGISTRANTO. Kaj nun vi opinias, ke vi scias?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin.

LA MAGISTRANTO. Ĉu vi intencas meti tiun ĉi dokumenton antaŭ la banejan estraron kvazaŭ oficialan dokumenton?

DOKTORO STOCKMANN. Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urĝe.

LA MAGISTRANTO. Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktaĵo. Inter alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas permanenta venenigo.

DOKTORO STOCKMANN. Jes sed, Petro, ĉu ĝi povas alimaniere nomiĝi? Pensu nur, — venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide serĉas sanon ĉe ni, kaj kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon!

LA MAGISTRANTO. Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiaĵojn de la Muelejvalo, kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, ĉu vi do scias pri alia solvo? Mi ne.

LA MAGISTRANTO. Antaŭtagmeze mi faris viziteton al la urba inĝeniero. Kaj al li mi menciis — tiel duone ŝerce — tiujn laborojn, kvazaŭ ion, kion ni devas pripensi iam en la estonteco.

DOKTORO STOCKMANN. Iam en la estonteco!

LA MAGISTRANTO. Li ridetis de mia supozata ekstravaganco — kompreneble. Ĉu vi faris al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj ŝanĝoj eble kostus? Laŭ la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj verŝajne sumiĝus al pluraj ĉentmiloj da kronoj.

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu fariĝus tiom multekoste?

LA MAGISTRANTO. Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro daŭrus minimuman tempospacon de du jaroj.

DOKTORO STOCKMANN. Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj?

LA MAGISTRANTO. Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Ĉu ni fermu ĝin? Jes, tion ni devus. Aŭ ĉu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la onidiro disvastiĝos, ke la akvo estas malsaniga?

DOKTORO STOCKMANN. Sed, Petro, tia ĝi ja estas.

LA MAGISTRANTO. Kaj ĉio tio nun, — ĝuste nun, kiam la institucio estas en progreso. Ankaŭ la najbaraj urboj havas certajn kondiĉojn por fariĝi serĉataj banlokoj. Ĉu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni starus tie; ni devus verŝajne fermi la tutan multekostan institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon.

DOKTORO STOCKMANN. — ruinigus —!

LA MAGISTRANTO. Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi.

DOKTORO STOCKMANN. Sed kion vi elpensu, ke oni faru?

LA MAGISTRANTO. El via traktaĵo mi ne povis konvinkiĝi, ke la akvokondiĉoj ĉe la banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas.

DOKTORO STOCKMANN. Ili estas eĉ pli krizaj! Aŭ ili almenaŭ fariĝos tiaj en la somero. Kiam la vetero fariĝos varma.

LA MAGISTRANTO. Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla kuracisto devas scii fari siajn disponojn, — li devas scii kiel preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj sekve —? Kio poste?

LA MAGISTRANTO. La establita akvoliverejo ĉe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe ne volos esti neinklina preni en konsideron, ĉu kun akceptindaj financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzaĵon!

LA MAGISTRANTO. Ruzaĵon?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, estus ruzaĵo, — trompo, mensogo, rekta krimo kontaŭ la publiko, kontraŭ la tuta komunumo!

LA MAGISTRANTO. Kiel mi antaŭe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda danĝero.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj ĝusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruaĵoj kaj la akvoliverejo fariĝis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas tiu, — estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, — ĉu vi opinias, ke mi ne travidas vin?

LA MAGISTRANTO. Kaj eĉ se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestiĝon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala aŭtoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, — kaj el diversaj aliaj kialoj, — estas grave por mi, ke via prezentaĵo ne direktiĝas al la direkcio de la banejo. Ĝi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, — eĉ neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu ĉi fatala afero.

DOKTORO STOCKMANN. Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro.

LA MAGISTRANTO. Devas esti kaj estu malhelpota.

DOKTORO STOCKMANN. Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas ĝin.

LA MAGISTRANTO. Konas ĝin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesaĝo" —?

DOKTORO STOCKMANN. Ho jes; ankaŭ ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon.

LA MAGISTRANTO. (post mallonga paŭzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Ĉu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem?

DOKTORO STOCKMANN. Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi?

LA MAGISTRANTO. Por vi kaj por la viaj, jes.

DOKTORO STOCKMANN. Kion diable tio signifas?

LA MAGISTRANTO. Mi pensas, ke mi ĉiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin.

LA MAGISTRANTO. Mi ne petas. Iel mi ja ankaŭ devis — pro mi mem. Estis ĉiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton.

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu? Ĉu nure pro vi mem —!

LA MAGISTRANTO. Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj tion vi opinias, ke mi faras?

LA MAGISTRANTO. Jes, bedaŭrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaŭ vian malfeliĉan emon skribi publike pri ĉiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, — tuj vi skribas gazetartikolon aŭ tutan broŝuron pri ĝi.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis!

LA MAGISTRANTO. Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn ĝi jam havas.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj tion vi tiel rekte diras!

LA MAGISTRANTO. Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Ĝis nun mi provis eviti tion, ĉar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la aŭtoritatuloj, jes eĉ pri la registaro, — kritikaĉas ĝin, — pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed ĉu vi povas ion alian atendi, — tia trudema homo, kia vi estas.

DOKTORO STOCKMANN. Nu do, — ĉu mi ankaŭ estas trudema?

LA MAGISTRANTO. Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpaŝas ĉiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico ĉi tie kiel baneja kuracisto —

DOKTORO STOCKMANN. Al tiu mi estis la sole ĝusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis fariĝi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis —

LA MAGISTRANTO. Sendube. Sed tiam la ĝusta tempo ankoraŭ ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis juĝi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi — kaj la aliuloj — prenis la aferon en niajn manojn —

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kaj sekve vi fuŝis mian belan planon. Ho ja, montriĝas efektive nun, kiaj saĝaj uloj vi estis!

LA MAGISTRANTO. Laŭ mia supozo montriĝas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; — estas ja via ĉiama kutimo. Vi ne toleras iun aŭtoritatulon super vi; vi strabas malkontente al ĉiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, — kaj tuj ĉiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la tuta urbo, — kaj sekve ankaŭ por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi.

DOKTORO STOCKMANN. Kia postulo estas tiu?

LA MAGISTRANTO. Ĉar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam ĝi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Ĉiuspecaj onidiroj disvastiĝos ĉirkaŭen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per ĉiuspecaj aldonaĵoj. Tial fariĝas necese, ke vi publike kontraŭdiru tiajn onidirojn.

DOKTORO STOCKMANN. Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin.

LA MAGISTRANTO. Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero eĉ ne proksimume estas tiel danĝera aŭ kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi.

DOKTORO STOCKMANN. Aha, — do tion vi atendas!

LA MAGISTRANTO. Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke ĝi profunde kaj konscience volas okazigi ĉion necesan por plibonigi eblajn difektojn.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fuŝadon kaj flikaĵon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko —!

LA MAGISTRANTO. Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon.

DOKTORO STOCKMANN. (haltas) Ne rajtas —?

LA MAGISTRANTO. Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, — kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto ĉe la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontraŭas tiun de viaj superuloj.

DOKTORO STOCKMANN. Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus —!

LA MAGISTRANTO. La afero ĉi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; ĝi estas kaj teknika kaj ekonomia afero.

DOKTORO STOCKMANN. Ho, ke ĝi estu por mi kio diable ĝi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri ĉiuj aferoj en la tuta mondo!

LA MAGISTRANTO. Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo — Tion ni malpermesas al vi.

DOKTORO STOCKMANN. (krias) Vi malpermesas —; Vi! Tiaj, tiaj —!

LA MAGISTRANTO. Mi malpermesas al vi, — mi, via plej supera ĉefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei.

DOKTORO STOCKMANN. (sin regante) Petro, — se vi ne estus mia frato —

PETRA. (ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru!

SINJORINO STOCKMANN. (post ŝi) Petra, Petra!

LA MAGISTRANTO. Aha, oni staras gvate.

SINJORINO STOCKMANN. Traaŭdeblas; ni ne povis eviti —

PETRA. Jes, mi staris aŭskultante.

LA MAGISTRANTO. Nu, estas ja bone —

DOKTORO STOCKMANN. (iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo —?

LA MAGISTRANTO. Vi mem devigis min paroli en tiu tono.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj mi do en publika deklaro ŝtopu al mi mem la buŝon?

LA MAGISTRANTO. Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian mi postulis.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj se mi ne — obeas?

LA MAGISTRANTO. En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon.

DOKTORO STOCKMANN. Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraŭ vin. Mi persistos; mi pruvu, ke mi pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam fari?

LA MAGISTRANTO. En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon.

DOKTORO STOCKMANN. Kion —!

PETRA. Patro, — maldungon!

LA MAGISTRANTO. Maldungon kiel kuracisto ĉe la banejo. Mi vidos min devigata rekomendi tujan maldungon, forigi vin de ĉiu rilato kun la aferoj de la banejo.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj tion vi kuraĝus!

LA MAGISTRANTO. Estas vi mem, kiu ĉi tie ludas riske.

PETRA. Onklo, tio estas indigniga konduto kontraŭ homo kiel patro!

SINJORINO STOCKMANN. Silentu do, Petra!

LA MAGISTRANTO. (rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej prudenta en ĉi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio —

DOKTORO STOCKMANN. Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem!

LA MAGISTRANTO. — kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li loĝas.

DOKTORO STOCKMANN. Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas senvualigi la mankojn, kiuj frue aŭ malfrue aperos en la plena lumo de la tago. Ho, montriĝos, ke mi amas mian hejmurbon.

LA MAGISTRANTO. Vi, kiu en blinda spito ekiras fortranĉi la plej gravan fonton de prospero por la urbo.

DOKTORO STOCKMANN. Tiu fonto estas venena, homo! Ĉu vi estas freneza! Ni vivas ĉi tie vendaĉante malpuraĵojn kaj putraĵojn! Nia tuta floranta publika vivo suĉas sian nutron el mensogo!

LA MAGISTRANTO. Fantaziaĵo — aŭ io ankoraŭ pli malbona. Homo, kiu elĵetas tiajn ofendajn akuzojn kontraŭ sian propran hejmlokon, tiu efektive estas malamiko de la socio.

DOKTORO STOCKMANN. (kontraŭen al li) Kaj jenon vi kuraĝas —

SINJORINO STOCKMANN. (ĵetas sin inter ilin) Tomas!

PETRA. (kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro!

LA MAGISTRANTO. Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion vi ŝuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaŭ.

(Li eliras.)

DOKTORO STOCKMANN. (paŝas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!

SINJORINO STOCKMANN. Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas —

PETRA. Se eblus por mi iel gorĝe kapti onklon —!

DOKTORO STOCKMANN. Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraŭ ili antaŭ longe, — grinci dentojn, — morde ataki! — Eĉ nomi min malamiko de la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluiĝi sur min!

SINJORINO STOCKMANN. Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon —

DOKTORO STOCKMANN. Jes, sed estas mi, kiu pravas!

SINJORINO STOCKMANN. Aĥ jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi ne havas potencon?

PETRA. Sed patrino do, — kiel vi povas paroli tiel?

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, Katrine. Kaj aŭdu, — ĉu mi ne havas la liberalan gazetaron antaŭ mi, — kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas sufiĉa potenco, mi opinias!

SINJORINO STOCKMANN. Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas —?

DOKTORO STOCKMANN. Kion mi ne intencas?

SINJORINO STOCKMANN. — kontraŭstari vian fraton.

DOKTORO STOCKMANN. Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri ĝusteco kaj vero!

PETRA. Jes, pri tio ankaŭ mi demandas?

SINJORINO STOCKMANN. Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.

DOKTORO STOCKMANN. Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al venko.

SINJORINO STOCKMANN. Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, — tion vi faros.

DOKTORO STOCKMANN. Tiam mi almenaŭ farus mian devon al la publiko, — al la socio. Mi, kiu nomiĝas malamiko de la socio!

SINJORINO STOCKMANN. Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Ĉu ŝajnas al vi, ke tio estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?

PETRA. Ho, ne pensu ĉiam unue pri ni patrino.

SINJORINO STOCKMANN. Jes, vi povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, se gravas. — Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaŭ iom pri vi mem, kaj pri mi —

DOKTORO STOCKMANN. Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel mizere, malkuraĝe submetigus min antaŭ tiun Petro kaj lian kanajlaron, — ĉu mi plu iam havus feliĉan momenton en mia vivo?

SINJORINO STOCKMANN. Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaŭ tiu feliĉo, kiun ni ĉiuj ricevos, se vi daŭre obstinos. Tiam vi denove staros sen vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Ŝajnas al mi, ke ni sufiĉe spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio kunportos.

DOKTORO STOCKMANN. (tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiaĵon tiuj oficejsklavoj ĵetu sur liberan honestan homon! Ĉu ne estas terure, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN. Jes, vere estas granda peko kontraŭ vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom multaj maljustaĵoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. — Jen la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio fariĝu el ili? Ho ne, ne, vi do neniam povos —

(Ejlif kaj Morten, kun lernolibroj, dume envenis.)

DOKTORO STOCKMANN. La knaboj —! (subite li staras firme kaj sinrege.) Eĉ ne se la tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon.

(Li iras al sia ĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN. (post lin) Tomas, — kion vi volas fari!

DOKTORO STOCKMANN. (ĉe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la okulojn, kiam ili fine fariĝos plenkreskaj, liberaj homoj.

(Li iras en sian ĉambron)

SINJORINO STOCKMANN. (ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin ĉiujn!

PETRA. Patro, li estas brava! Li ne cedas.

(La knaboj mire demandas, kio okazis; Petra signas al ili por silenti.)