Popolmalamiko/Kvara Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tria Akto Indekso : Popolmalamiko
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Kvara Akto
Kvina Akto


Kvara Akto

(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta pordo en la fono kondukas en antaŭĉambron. Sur la maldekstra longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontraŭa muro estas metita podio kaj sur ĝin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la fenestroj. Maldekstre antaŭe staras tablo kun kandelo kaj seĝo. Antaŭe dekstre estas pordo kaj apud ĝi kelke da seĝoj.)

(Granda kunveno de civitanoj el ĉiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da homoj laŭvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono pleniĝas.)

CIVITANO. (al aliulo, kiun li renkontas) Ĉu ankaŭ vi venas ĉi-vespere, Lamstad?

LA ALPAROLINTO. Mi partoprenas en ĉiuj popolkunvenoj, mi.

ĈESTARANTO. Vi ja kunprenis fajfilon, ĉu ne?

LA DUA CIVITANO. Kredu ke mi faris. Ĉu vi ne?

LA TRIA. Ho jes. Kaj ŝipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris.

LA DUA CIVITANO. Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo)

LA KVARA CIVITANO. (alvenas) Aŭdu, diru kio okazos ĉi vespere?

LA DUA CIVITANO. Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraŭ la magistranto.

LA NOVEVENINTO. Sed la magistranto estas ja lia frato.

LA UNUA CIVITANO. Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuraĝa.

LA TRIA CIVITANO. Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesaĝo".

LA DUA CIVITANO. Jes, kredeble li malpravas ĉi tiun fojon; ĉar ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo.

LA UNUA CIVITANO. Eĉ ne la banejan salonon li povis lui.

LA DUA CIVITANO. Ne, kompreneble.

VIRO. (en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en ĉi tiu afero, sinjoro?

ALIA VIRO. (en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel li faras.

BILLING. (kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La Popola Mesaĝo". Koran dankon!

(Li eksidas ĉe la tablo maldekstre.)

LABORISTO. Kiu tiu estas?

ALIA LABORISTO. Ĉu vi ne konas lin? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen.

(Ŝipestro Horster akompanas sinjorinon Stockmann kaj Petra enen tra la pordo dekstre antaŭe. Ejlif kaj Morten sekvas ilin.)

HORSTER. Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de ĉi tie estas facile eliri, se io okazus.

SINJORINO STOCKMANN. Ĉu vi kredas, ke fariĝos tumultoj?

HORSTER. Oni neniam scias —; inter tiom da homoj —. Sed eksidu vi nun tute trankvile.

SINJORINO STOCKMANN. (eksidas) Kiel ĝentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon.

HORSTER. Ĉar ja neniu alia volis, do —

PETRA. (kiu ankaŭ eksidis) Kaj ankaŭ kuraĝe, Horster.

HORSTER. Ho, tio ne postulis multe da kuraĝo, mi opinias.

(Redaktoro Hovstad kaj presisto Aslaksen venas samtempe, sed unuope tra la amaso.)

ASLAKSEN. (iras al Horster) Ĉu la doktoro ankoraŭ ne venis?

HORSTER. Li atendas tie interne. (moviĝo apud la pordo en la fono)

HOVSTAD. (al Billing) Jen la magistranto. Vidu!

BILLING. Jes, dia morto, ĉu li ne tamen venas!

(Magistranto Stockmann senpuŝe faras al si vojon inter la kunvenintoj, salutas ĝentile kaj prenas lokon ĉe la muro maldekstre. Iom poste venas doktoro Stockmann tra la pordo dekstre antaŭe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. Iuj manfrapas necerte, sed silentiĝas per mallaŭtaj tŝŝ. Fariĝas silente.)

DOKTORO STOCKMANN. (duonlaŭte) Kiel vi fartas, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN. Nu, mi fartas bone. (Pli mallaŭte) Ne koleriĝu nun, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN. Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horloĝon, supreniras la podion kaj kapklinas) La horloĝo montras kvaronon post, — kaj do mi volas komenci — (eltiras sian manuskripton)

ASLAKSEN. Unue ni devas elekti prezidanton.

DOKTORO STOCKMANN. Ne; tio ne estas necesa.

KELKAJ SINJOROJ. (krias) Jes, jes!

LA MAGISTRANTO. Ankaŭ mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata.

DOKTORO STOCKMANN. Sed mi kunvokis ĉi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro!

LA MAGISTRANTO. La prelego de la baneja kuracisto eble kaŭzus esprimojn de diverĝantaj opinioj.

PLURAJ VOĈOJ. Prezidanton! Prezidanton!

HOVSTAD. La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton.

DOKTORO STOCKMANN. (sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon.

ASLAKSEN. Ĉu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon?

TRI SINJOROJ. (manfrapas) Bravo! Bravo!

LA MAGISTRANTO. Pro pluraj facile kompreneblaj kaŭzoj mi devas rifuzi. Sed feliĉe ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke ĉiuj povas akcepti. Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro presisto Aslaksen.

MULTAJ VOĈOJ. Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen.

(Doktoro Stockmann prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la podio)

ASLAKSEN. Ĉar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina —

(Manfrapado kaj aplaŭdo. Aslaksen supreniras la podion.)

BILLING. (skribas) Do — "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplaŭdo" —

ASLAKSEN. Kaj ĉar mi nun staras sur tiu ĉi loko, mi petas la permeson diri kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu ŝatas prudentan moderecon — kaj moderan prudenton; tion scias ĉiu ajn, kiu konas min.

MULTAJ VOĈOJ. Jes, jes, Aslaksen!

ASLAKSEN. En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco estas la virto, kiu plej bone decas al civitano —

LA MAGISTRANTO. Aŭdu!

ASLAKSEN. — kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaŭ por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al ĉi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco.

VIRO. (apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco!

VOĈO. Fi pro diablo!

MULTAJ. Tŝŝ, tŝŝ!

ASLAKSEN. Neniuj interrompoj, sinjoroj! — Ĉu iu petas la parolrajton?

LA MAGISTRANTO. Sinjoro prezidanto!

ASLAKSEN. Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton.

LA MAGISTRANTO. Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri ĉi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuraĝas supozi, ke neniu el la ĉeestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondiĉoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj.

MULTAJ VOĈOJ. Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas!

LA MAGISTRANTO. Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto laŭtlegi aŭ prelegi sian prezenton de la afero.

DOKTORO STOCKMANN. (impete) Ne permesas —? Kio do!

SINJORINO STOCKMANN. (tusas) Hm — hm!

DOKTORO STOCKMANN. (regas sin) Nu; do ne permesas.

LA MAGISTRANTO. En mia klarigo en "La Popola Mesaĝo" mi prezentis al la publiko la ĉefajn faktojn, tiel ke ĉiuj bonvolemaj burĝoj facile povas fari sian juĝon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, — krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, — vere signifas ŝarĝi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj.

(malkontento, kaj kelkaj fajfas)

ASLAKSEN. (sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankaŭ mia opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaŭ mi estas amiko de popola memregado, kiam ĝi ne fariĝas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed tio estus la okazo ĉi tie; kaj tial —; je dia morto — pardonu — mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun ĉi fojon. Oni povas ankaŭ aĉeti oron tro multekoste; tio estas ja mia opinio.

(vigla aplaŭdado de ĉiuj flankoj)

HOVSTAD. Ankaŭ mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado —

DOKTORO STOCKMANN. Falsa —!

HOVSTAD. Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto montris. Mi esperas, ke neniu en ĉi tiu loko malfidas mian liberalan animstaton; la sinteno de "La Popola Mesaĝo" en la grandaj politikaj problemoj estas bone konata de ĉiuj. Sed de spertaj kaj saĝaj homoj mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antaŭeniri kun ioma singardemo.

ASLAKSEN. Mi tute samopinias kun la parolanto.

HOVSTAD. Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas la publikan volon kontraŭ si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Ĉu ne estas agi konforme al siaj legantoj? Ĉu li ne ricevis kvazaŭ silentan mandaton por fervore kaj senlace antaŭenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aŭ ĉu mi eble erarus en tio?

MULTAJ VOĈOJ Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas!

HOVSTAD. Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi lastatempe estis ofta gasto, — viro, kiu ĝis ĉi tiu tago ĝuis la senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, — viro, kies sola — aŭ almenaŭ plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el sia koro ol el sia kapo.

KELKAJ DISAJ VOĈOJ Jen vero! Hura por doktoro Stockmann!

HOVSTAD. Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaŭ estas alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraŭ lin kaj, se eble, haltigi lin sur la fatala vojo, laŭ kiu li nun iras; estas la konsidero al lia familio —

DOKTORO STOCKMANN. Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako!

HOVSTAD. — la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenaĝaj infanoj.

MORTEN. Ĉu tiuj estas ni, panjo?

SINJORINO STOCKMANN. Tŝ!

ASLAKSEN. Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub voĉdonon.

DOKTORO STOCKMANN. Vi ne bezonas! Ĉi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiaĵo tie malsupre en la banejo. Ne; vi aŭdos ion tute alian.

LA MAGISTRANTO. (duonlaŭte) Kio do nun estas?

EBRIA VIRO. (supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi ankaŭ estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan — firman — nekompreneblan opinion ke —

PLURAJ VOĈOJ. Silentu tie!

ALIAJ. Li estas ebria! Elĵetu lin! (Oni elĵetas la ebriulon.)

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu mi rajtas paroli?

ASLAKSEN. (sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos!

DOKTORO STOCKMANN. Ke tio okazus nur antaŭ kelkaj tagoj, ke oni kuraĝus provi kiel ĉi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; ĉar nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli.

(La amaso densiĝas ĉirkaŭ li. Morten Kiil aperas inter la ĉestarantoj.)

DOKTORO STOCKMANN. (daŭrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, — cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turniĝi en mia kapo.

LA MAGISTRANTO. (tusas) Hm —!

DOKTORO STOCKMANN. — sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras ĉi tie hodiaŭ. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kaŝitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravaĵon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kuŝas sur infektita grundo.

MULTAJ VOĈOJ (kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas aŭdi tion. Nenion pri ĝi.

DOKTORO STOCKMANN. Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, — la malkovro, ke ĉiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kuŝas sur la infektita grundo de la mensogo.

KONSTERNITAJ VOĈOJ (duonlaŭte) Kion li diras?

LA MAGISTRANTO. Kia kulpigo —!

ASLAKSEN. (kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi.

DOKTORO STOCKMANN. Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojaĝis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazaŭ ĵetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn.

(disaj manfrapado kaj aplaŭdo aŭdiĝas)

DOKTORO STOCKMANN. Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj loĝis dise inter la ŝtonejoj, ŝajnis al mi multfoje, ke estus pli avantaĝe por la bedaŭrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataŭ homon kiel mi. (murmurado en la salono)

BILLING. (demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam aŭdis —!

HOVSTAD. Tio estas insulto kontraŭ estiminda laborista klaso!

DOKTORO STOCKMANN. Atendu nur iomete! — mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaŭ kuŝis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion mi elkovis, — estis la plano por la banejo ĉi tie.

(manfrapado kaj protestoj)

DOKTORO STOCKMANN. Kaj fine, kiam la sorto aranĝis ĉion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, — jes, miaj kuncivitanoj, tiam ŝajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko.

LA MAGISTRANTO. (rigardas aeren) La maniero estas iom stranga — hm.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj jen mi ĉirkaŭiris glutante la feliĉon de blindeco. Sed hieraŭ antaŭtagmeze, — ne, vere estis antaŭhieraŭ vespere — tiam tute malfermiĝis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la aŭtoritatuloj —

(Bruo, krioj, kaj ridado. Sinjorino Stockmann tusas ripete.)

LA MAGISTRANTO. Sinjoro prezidanto!

ASLAKSEN. (sonorigas) Per la rajto de mia aŭtoritato —!

DOKTORO STOCKMANN. Estas malgrandanime kroĉi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiaĵon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri eĉ se estus pri mia morto; — mi havis sufiĉe da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; ĉie ili malutilas; ili kontraŭstaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, — kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn —

(bruo en la salono)

LA MAGISTRANTO. Sinjoro prezidanto, ĉu tiaj esprimoj povas pasi?

ASLAKSEN. (kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro —!

DOKTORO STOCKMANN. Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; ĉar mi havis ja ĉiun tagon antaŭ mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, — mia frato Petro, — inerta kaj obstina en antaŭjuĝoj —

(Ridado, bruo, fajfado. Sinjorino Stockmann tusadas.)

(Aslaksen sonorigas fortege)

LA EBRIA VIRO. (kiu denove envenis) Ĉu estas mi, kiun vi aludas? Ĉar efektive mi nomiĝas Petersen; se ne diablo serĉu min —

KOLERAJ VOĈOJ Elĵetu la ebriulon! El la pordo!

(La viro elĵetiĝas.)

LA MAGISTRANTO. Kiu estas tiu persono?

PROKSIMA VIRO. Mi ne konas lin, sinjoro magistranto.

DUA. Li ne estas el nia urbo.

TRIA. Laŭdire estas iu lignokomercisto el —

(La fino de la frazo estas neaŭdebla.)

ASLAKSEN. La viro verŝajne estas ebria de bavara biero. — Daŭrigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera.

DOKTORO STOCKMANN. Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn estrantulojn. Se iu el tio kion mi ĵus diris, imagu al si, ke mi volas faligi tiujn sinjorojn ĉi-vespere, li eraras, — ege eraras. Ĉar mi havas la kontentigan konsolon, ke ĉiuj tiuj postiĝintoj, ĉiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas tiaj homoj, kiuj estas la plej minacanta danĝero por la socio; ne estas tiuj, kiuj plej ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub ni; ne estas tiuj, kiuj estas la plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj libereco en nia socio.

KRIOJ EL ĈIUJ FLANKOJ. Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Ĉar tio estas ĝuste la granda malkovro, kiun mi faris hieraŭ. (laŭtigas la voĉon) La plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, — estas tiu! Nun vi scias.

(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. Kelkaj iom maljunaj sinjoroj ŝtele interŝanĝas okulĵetojn kaj aspekte amuziĝas. Sinjorino Stockmann timeme ekstaras; Ejlif kaj Morten iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. Aslaksen sonorigas kaj admonas al trankvilo. Hovstad kaj Billing parolas ambaŭ, sed ne aŭdiĝas. Fine fariĝas silento.)

ASLAKSEN. La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn eldirojn.

DOKTORO STOCKMANN. Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi al mi eldiri la veron.

HOVSTAD. La plimulto ĉiam pravas.

BILLING. Kaj ĝi ankaŭ havas la veron; dia morto!

DOKTORO STOCKMANN. La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj mensogoj, kontraŭ kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj konsistas la plimulto de la loĝantoj en iu lando? Ĉu el la saĝaj aŭ la malsaĝaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsaĝuloj ĉeestas en terurega plimulto ĉirkaŭe sur la tuta tero. Sed, pro diabla eterno, ne povas esti ĝuste, ke la malsaĝuloj regu super la saĝuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi ne povas kontraŭdiri min. La plimulto havas la potencon — bedaŭrinde —; sed pravaj ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj opaj uloj. La malplimulto ĉiam pravas. (denova bruego)

HOVSTAD. Ha-ha; doktoro Stockmann do fariĝis aristokrato depost antaŭhieraŭ!

DOKTORO STOCKMANN. Mi diris, ke mi ne emas forĵeti vortojn sur tiun pulmomankan, anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, kiuj alproprigis al si la junajn ĝermantajn verojn. Tiuj homoj staras kvazaŭ inter la antaŭpostenoj, tiel fore antaŭe, ke la kompakta plimulto ankoraŭ ne tien atingis, — kaj tie ili luktas por veroj, kiuj ankoraŭ estas tro novnaskitaj en la monda konscio por havi iun plimulton kun si.

HOVSTAD. Nu, do la doktoro fariĝis revoluciulo!

DOKTORO STOCKMANN. Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari revolucion kontraŭ la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj estas tiuj veroj, ĉirkaŭ kiuj la plimulto kutimas ariĝi? Estas la veroj, kiuj estas tiom aĝaj, ke ili estas survoje fariĝi senilaj. Sed kiam vero fariĝis tiom maljuna, ĝi estas ankaŭ survoje fariĝi mensogo, miaj sinjoroj!

(rido kaj krioj el moko)

DOKTORO STOCKMANN. Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj eternaj Metuŝelaĥ-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale konstruita vero vivas — diru — ĝenerale 17 — 18, maksimume 20 jarojn; malofte pli. Sed tiaj aĝaj veroj estas ĉiam ostece malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. Sed ne estas granda nutraĵa valoro en tia manĝaĵo, mi povas certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Ĉiuj tiuj veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara peklaĵo; ili estas kvazaŭ rancaj, ŝimaj, verdiĝintaj ŝinkoj. Kaj el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas ĉirkaŭe en la socioj.

ASLAKSEN. Ŝajnas al mi, ke la parolanto devojiĝas flanken de la teksto.

LA MAGISTRANTO. Mi ĉefe devas samopinii kun la prezidanto.

DOKTORO STOCKMANN. Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja kiel eble plej strikte al la teksto. Ĉar tio, kion mi volas priparoli, estas ja ĝuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto — ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni.

HOVSTAD. Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, ĉar ĝi estas sufiĉe saĝa por laŭdi nur la certajn, akceptitajn verojn!

DOKTORO STOCKMANN. Aĥ, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj.

HOVSTAD. Sed anstataŭ paroladi tiel en la aeron, estus amuze aŭdi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin.

(aplaŭdo de pluraj flankoj)

DOKTORO STOCKMANN. Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiaĵoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola Mesaĝo" kaj la tuta disĉiplaro de "La Popola Mesaĝo".

HOVSTAD. Kaj tiu estas —?

DOKTORO STOCKMANN. Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, — la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, — ke ĝi estas la popolo mem, — ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni aŭ akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj.

BILLING. Nun mi neniam, dia morto —

HOVSTAD. (samtempe, krias) Civitanoj, notu tion!

EKSCITITAJ VOĈOJ. Ho-ho, ĉu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Ĉu estas nur la altranguloj, kiuj regu!

LABORISTO. Elĵetu tiun viron kiu babiladas tiel!

ALIULOJ. Ĵetu lin el la pordo!

CIVITANO. (krias) Blovu la kornon, Evensen!

(Fortaj kornosonoj aŭdiĝas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.)

DOKTORO STOCKMANN. (kiam la bruo iom silentiĝis) Sed estu do iom moderaj! Ĉu vi ne toleras unu fojon aŭdi la voĉon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi ĉiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo —

SURPRIZIĜINTAJ DEMANDOJ (mallaŭte) Liberpensulo, li diris? Ĉu? Redaktoro Hovstad liberpensulo?

HOVSTAD. (krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite?

DOKTORO STOCKMANN. (pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; — tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Ĉar nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesaĝo" senhonte tiras vin per la nazo, kiam ĝi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn.

(grumblado, ridado kaj bruo en la salono)

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn ĝi demetas? Iu simpla korniko aŭ korvo povas demeti preskaŭ same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan aŭ japanan kokinon, aŭ rigardu noblan fazanon aŭ meleagron; — jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan ĉieshundon, — mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundaĉon, kiu kuras laŭstrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundaĉon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie ĝi ricevis delikatan manĝaĵon kaj povis aŭskulti harmoniajn voĉojn kaj muzikon. Ĉu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundaĉo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobataĵojn. Tiaĵojn ordinara farmisthundaĉo povas neniam lerni, eĉ se ĝi starus sur sia kapo.

(bruo kaj ridado aŭdiĝas ĉirkaŭe)

CIVITANO. (krias) Ĉu vi volas trakti nin kiel hundojn?

ALIA VIRO. Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN. Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni ĉiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne troviĝas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundaĉa specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj —

HOVSTAD. Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas.

DOKTORO STOCKMANN. Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la leĝon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuraĝas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn ĝisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesaĝo", ke la farmistkokino kaj la strathundaĉo — tiuj estas la veraj elstaruloj en la menaĝerio. Sed tiel ĉiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco.

HOVSTAD. Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokiĝas.

MULTAJ LABORISTOJ. Hura por Hovstad! Hura! Hura!

DOKTORO STOCKMANN. La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne troviĝas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas ĉirkaŭ ni, — eĉ ĝis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de ŝuoj —

(ridado kaj tŝŝado)

LA MAGISTRANTO. Mi protestas kontraŭ tiaj personaj aludoj.

DOKTORO STOCKMANN. (neĝenita) — kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aŭ ie tie, — jes, ĉar de li ni devenas —

LA MAGISTRANTO. Absurdaj tradicioj. Neiĝas!

DOKTORO STOCKMANN. — sed li tia estas, ĉar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj ĉar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, — kaj sekve ankaŭ malmulte liberala.

LA MAGISTRANTO. Sinjoro prezidanto —!

HOVSTAD. Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere nova informo.

(ridado en la asembleo)

DOKTORO STOCKMANN. Jes, ankaŭ tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaŭ tio, ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesaĝo", ke ĝi tagon post tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto posedas la liberalecon kaj moralon, — kaj ke malvirtoj kaj koruptiĝo kaj ĉiuspecaj spiritaj fiaĵoj estas io, kio fluas el la kulturo, kiel ĉiuj fiaĵoj fluas al la banejo el la tanejoj en la Muelejvalo! (bruo kaj interrompo)

DOKTORO STOCKMANN. (neĝenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola Mesaĝo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli altstataj vivkondiĉoj! Sed, pro diabla haŭto kaj osto, — se la doktrino de "La Popola Mesaĝo" estus ĝusta, suprenlevi la amason, tio do estus ĝuste la sama kiel puŝi ĝin rekte en la pereon! Sed feliĉe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malriĉeco, malbeleco en la vivkondiĉoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne aerumas kaj ne balaas la plankon ĉiun tagon —; mia edzino Katrine insistas, ke la planko ankaŭ estu lavata; sed pri tio oni povas disputi; — nu, — en tia domo, mi diras, la homoj post du — tri jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marĉo de mensogo kaj trompo.

ASLAKSEN. Tia kruda akuzo ne estu ĵetata kontraŭ tutan civitanecon.

SINJORO. Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli.

FERVORAJ VOĈOJ. Jes, jes! ĝuste! Malpermesu al li paroli!

DOKTORO STOCKMANN. (ekscitita) Tiam mi elkrios la veron ĉe ĉiuj stratanguloj! Mi skribos en eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel ĉi tie statas!

HOVSTAD. Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus ĝin ol vidus ĝin prosperi sur mensogo.

ASLAKSEN. Forta esprimo.

(Bruo kaj fajfado. Sinjorino Stockmann senutile tusas; la doktoro ne plu aŭdas.)

HOVSTAD. (krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burĝaro, kiu volas ruinigi tutan socion!

DOKTORO STOCKMANN. (en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Ĝi devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili estu, ĉiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan landon; vi kaŭzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se fariĝos tiel ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu la landon; pereigu ĉi tiun popolon!

VIRO. (el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko.

BILLING. Dia morto, jen la voĉo de la popolo!

LA TUTA ARO. (krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian landon! Li malamas la tutan popolon!

ASLAKSEN. Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde ŝokata de tio, kion mi ĉi tie devis aŭskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en maniero, kiun mi eĉ en sonĝo ne kredus. Bedaŭrinde mi devas akcepti la opinion, kiun ĵus esprimiĝis de respektindaj civitanoj; kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi proponas jenon:

"La kunveno deklaras, ke ĝi rigardas la banejan kuraciston, doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon."

(Tondrantaj huraoj kaj aplaŭdo. Multaj ĉirkaŭas la doktoron kaj fajfas kontraŭ lin. Sinjorino Stockmann kaj Petra ekstaris. Morten kaj Ejlif luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaŭ ili fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin)

DOKTORO STOCKMANN. (al la fajfantoj) Ho, vi malsaĝuloj, kiaj vi estas, — mi diras al vi, ke —

ASLAKSEN. (sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula voĉdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn ĝi devas okazi skribe kaj sen nomo. Ĉu vi havas puran paperon, Billing?

BILLING. Jen kaj blua kaj blanka papero —

ASLAKSEN. (malsupreniras) Bone; tiel ĉio okazos pli rapide. Tondu la paperon —; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas jes. Mi mem kolektos la voĉojn.

(La magistranto forlasas la salonon. Aslaksen kaj kelkaj aliaj civitanoj ĉirkaŭiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn en ĉapelojn)

SINJORO. (al Hovstad) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiaĵo?

HOVSTAD. Vi ja scias kiel impeta li estas.

ALIA SINJORO. (al Billing) Aŭdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Ĉu vi rimarkis, ke li drinkas?

BILLING. Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo ĉiam staras sur la tablo, kiam iu vizitas.

TRIA SINJORO. Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza.

LA UNUA SINJORO. Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, ĉu?

BILLING. Povas esti.

KVARA SINJORO. Ne; tio ĉi estas nur pura malico; estas venĝo pro io.

BILLING. Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne ricevis.

ĈIUJ SINJOROJ. (samvoĉe) Aha; do estas ja facile kompreneble!

LA EBRIA VIRO. (en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaŭ volas havi blankan!

KRIOJ. Jen denove la ebriulo! Elĵetu lin!

MORTEN KIIL. (proksimiĝas al la doktoro) Nun, Stockmann, ĉu vi nun vidas, kio sekvas el tia arlekenaĵo?

DOKTORO STOCKMANN. Mi faris mian devon.

MORTEN KIIL. Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo?

DOKTORO STOCKMANN. Vi ja aŭdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiaĵo venas.

MORTEN KIIL. Ankaŭ de mia tanejo?

DOKTORO STOCKMANN. Bedaŭrinde, via tanejo estas la plej malpuriga.

MORTEN KIIL. Ĉu tion vi volas presi en la gazetoj?

DOKTORO STOCKMANN. Mi kaŝos nenion.

MORTEN KIIL. Tio estos por vi multekosta, Stockmann.

(Li foriras.)

GRASA SINJORO. (iras al Horster, sen saluti la virinojn) Nu, ŝipestro, vi pruntedonas vian domon al popolmalamiko?

HORSTER. Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedaĵo laŭdezire, sinjoro grandkomercisto.

LA GRANDKOMERCISTO. Do vi eble ne kontraŭas, ke mi faras la samon pri la mia.

HORSTER. Al kio aludas la grandkomercisto?

LA GRANDKOMERCISTO. Vi aŭdos de mi morgaŭ.

(Li turnas sin, kaj foriras.)

PETRA. Ĉu li ne estas via ŝipposedanto, Horster?

HORSTER. Jes, estas grandkomercisto Vik.

ASLAKSEN. (kun la voĉdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per ĉiuj voĉoj kontraŭ unu —

JUNA SINJORO. La unu estas tiu de la ebria viro!

ASLAKSEN. Per ĉiuj voĉoj kontraŭ tiu de ebria viro tiu ĉi kunveno de civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann estas popolmalamiko. (krioj kaj aplaŭdo) Vivu nia malnova, honesta, civitana socio! (denova aplaŭdo) Vivu nia taŭga kaj aktiva magistranto, kiu tiel lojale subpremis la voĉon de la sango! (Hura) La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.)

BILLING. Vivu la prezidanto.

LA TUTA ARO. Hura por presisto Aslaksen!

DOKTORO STOCKMANN. Mian ĉapelon, kaj mian redingoton, Petra. Ŝipestro, ĉu vi havas lokon por pasaĝeroj al la nova mondo?

HORSTER. Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN. (dum Petra helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! Venu, knaboj!

(Li prenas la brakon de sia edzino.)

SINJORINO STOCKMANN. (mallaŭte) Kara Tomas, ni iru la malantaŭan vojon.

DOKTORO STOCKMANN. Neniujn ŝtelvojojn, Katrine. (per laŭta voĉo) Vi aŭdos de la popolmalamiko, antaŭ ol li estos elbrosinta la polvon de siaj ŝuoj! Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi pardonas al vi, ĉar vi ne scias kion vi faras.

ASLAKSEN. (krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann!

BILLING. Estas, dia mor — —. Tiaĵo estas kruda por sincera homo.

KRUDA VOĈO Li eĉ minacas!

EKSCITAJ VOĈOJ Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo!

VIRO. (en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu!

(Kornosonoj, fajfado kaj sovaĝaj krioj. La doktoro iras kun la siaj al la elirejo. Horster faras vojon por ili.)

LA TUTA AMASO. (krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! Popolmalamiko!

BILLING. (ordigante siajn notaĵojn) Dia morto ĉu mi volus trinki grogon ĉe Stockmann ĉi-vespere!

(La kunvenintoj interpremiĝas al la elirejo; la bruo disvastiĝas eksteren; el la strato aŭdiĝas la krio:)

"Popolmalamiko! Popolmalamiko!"