Popolmalamiko/Tria Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dua Akto Indekso : Popolmalamiko
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Tria Akto
Kvara Akto


Tria Akto

(La redaktejo de "La Popola Mesaĝo". Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitraĵoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaŭe maldekstre estas fenestro kaj apud ĝi estas skribopupitro kun alta seĝo. Paro da apogseĝoj staras ĉe la tablo kaj kelkaj aliaj seĝoj laŭ la muroj. La ĉambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseĝoj malpuraj kaj ŝiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)

(Redaktoro Hovstad sidas ĉe la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre Billing kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)

BILLING. Nu, jen vere io —!

HOVSTAD. (skribante) Ĉu vi tralegis ĝin?

BILLING. (metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris.

HOVSTAD. Ĉu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiĉe akra?

BILLING. Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Ĉiu vorto falas peze, kiel — mi diru — kiel frapo de hakilkapo.

HOVSTAD. Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.

BILLING. Vere; sed ni daŭre frapos, — frapon post frapo, ĝis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion ĉi, mi kvazaŭ vidis la revolucion veni de fore.

HOVSTAD. (turnas sin) Tŝ; ne diru tion kun Aslaksen aŭskultanta.

BILLING. (mallaŭtigas la voĉon) Aslaksen estas cedema malkuraĝulo; ne troviĝas vira kuraĝo en li. Sed tiun ĉi fojon vi do trapuŝos vian volon? Ĉu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?

HOVSTAD. Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, —

BILLING. Tio estus diable ĉagrene.

HOVSTAD. Nu, ni povas feliĉe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos ĉiujn etburĝojn sur la nukon, — la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ĝin, li ekhavos kiel kontraŭulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ĝis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj —

BILLING. Jes, jes bone; ĉar ili devos ja elspezi grandan sumon —

HOVSTAD. Jes, ho ĵuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en ĉiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj.

BILLING. Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, — mi vidas; ni staras ĵus antaŭ la komenco de revolucio!

(Oni frapas.)

HOVSTAD. Tŝ (vokas) Envenu!

(Doktoro Stockmann venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD. (iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu?

DOKTORO STOCKMANN. Ekpresu, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD. Tiel do rezultis?

BILLING. Hura!

DOKTORO STOCKMANN. Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!

BILLING. Milito kun nuda tranĉilo, mi esperas! La tranĉilo al la gorĝo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN. La traktaĵo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar aŭ kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?

BILLING. (vokas en la presejon) Aslaksen, venu ĉi tien momenton!

HOVSTAD. Kvar aŭ kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?

DOKTORO STOCKMANN. Ho ne, — multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed ĉio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, — ĝuste tiel.

BILLING. Estas, dia morto, vero; ŝajnas ke oni neniam finis, antaŭ ol la tuta domaĉo estas malkonstruita.

ASLAKSEN. (venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon?

HOVSTAD. Absolute ne; ne timu.

DOKTORO STOCKMANN. Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktaĵo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD. Ĝi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuraĝas diri, ke vi havos ĉiun kleran homon ĉe via flanko.

ASLAKSEN. Kaj ankaŭ ĉiujn prudentajn, ĉu?

BILLING. Prudentajn kaj malprudentajn, — jes, mi pensas preskaŭ la tutan urbon.

ASLAKSEN. Nu, do ni kuraĝas presi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, tion mi opinius.

HOVSTAD. Ni enprenos ĝin morgaŭ frue.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, morto kaj plago, ni devas perdi eĉ ne unu solan tagon. Aŭdu, sinjoro Aslaksen, pri tio mi petas vin: Vi devas persone okupiĝi pri la manuskripto.

ASLAKSEN. Mi faros.

DOKTORO STOCKMANN. Atentu pri ĝi kvazaŭ pri oro. Neniun preseraron; ĉiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovaĵon. — Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, — ĵetege disigita —

BILLING. Disĵetita, — jes kvazaŭ fulmo!

DOKTORO STOCKMANN. — submetita al la juĝo de ĉiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiaŭ devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn raĵtojn —

BILLING. Kion! Viajn homajn rajtojn!

DOKTORO STOCKMANN. — oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantaĝon antaŭ mian internan, sanktan konvinkon —

BILLING. Tio estas, dia morto, tro kruda.

HOVSTAD. Ho jes, oni povas atendi ĉion de tiu flanko.

DOKTORO STOCKMANN. Sed antaŭ mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Ĉiun tagon mi nun kvazaŭ ĵetos ankron en "La Popola Mesaĝo", kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj laŭvice —

ASLAKSEN. Jes, sed aŭskultu —

BILLING. Hura; ni havos militon, militon!

DOKTORO STOCKMANN. — mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikaĵojn antaŭ la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!

ASLAKSEN. Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere —

BILLING. Ho ne; ho ne! Ne ŝparu la dinamiton!

DOKTORO STOCKMANN. (same nekonfuzebla) Ĉar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota —

BILLING. Jen la liberiga vorto!

DOKTORO STOCKMANN. Ĉiuj flikuloj ni forĉasos. Kaj tio en ĉiuj ejoj! Malfermiĝis por mi senfinaj vizioj hodiaŭ. Ankoraŭ ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas serĉi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en ĉiuj antaŭpostenoj.

BILLING. Aŭdu, aŭdu!

DOKTORO STOCKMANN. Estu ni nur solidaraj, kaj ĉio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazaŭ ŝipo lanĉiĝos el la ŝipglitejo. Jes, ĉu vi ne tion kredas?

HOVSTAD. Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie ĝi juste devas kuŝi.

ASLAKSEN. Kaj antaŭenpaŝante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio ĉi estu danĝera.

DOKTORO STOCKMANN. Kiu, diable, atentas, ĉu tio estas danĝera aŭ ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.

HOVSTAD. Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.

ASLAKSEN. Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas.

BILLING. Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!

ASLAKSEN. Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaŭ uzos tiun esprimon.

DOKTORO STOCKMANN. (tuŝita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; — tio ĉi estas por mi konsolo: — mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfeliĉan diablon —. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; — kaj precipe forstreku eĉ ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiaŭ ĝis poste; adiaŭ, adiaŭ!

(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.)

HOVSTAD. Li fariĝos netakseble utila homo por ni.

ASLAKSEN. Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.

HOVSTAD. Hm, dependas de —

BILLING. Vi estas ja damne timema, Aslaksen.

ASLAKSEN. Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antaŭ la registaro mem, kaj jen vidu ĉu mi estas timema.

BILLING. Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraŭeco en vi.

ASLAKSEN. Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenaŭ ne malutilas al la socio; ĉar tiuj homoj ne ĝenas sin pri tio; — ili restas starantaj same firme. Sed la lokaj aŭtoritatuloj, ilin oni povas elĵeti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon ĉe la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.

HOVSTAD. Sed la civitana edukado pere de memregado, — ĉu vi ne pensas pri ĝi?

ASLAKSEN. Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri ĉio ajn, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD. Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!

BILLING. Aŭdu, — aŭdu!

ASLAKSEN. (ridetas) Hm. (montras al la seĝo) Sur la redaktortabureto tie sidis antaŭ vi guberniestro Stensgard.

BILLING. (kraĉas) Fi! Tia dizertulo.

HOVSTAD. Mi ne estas ŝancelisto — kaj neniam fariĝos.

ASLAKSEN. Politikisto priĵuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.

BILLING. Mi —!

HOVSTAD. Ĉu vi, Billing!

BILLING. Nu ja. — Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn.

ASLAKSEN. Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontraŭdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kuŝas aperta por ĉiu ajn. Mi ne subiĝis al alia ŝanĝo ol fariĝi pli modera. Mia koro daŭre estas ĉe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, — jes, nome al la lokaj.

(Li iras en la presejon.)

BILLING. Ĉu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?

HOVSTAD. Ĉu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj?

BILLING. Damnite ke ni ne havas sufiĉan komerckapitalon.

HOVSTAD. (eksidas ĉe la pupitro) Jes, se ni nur tiun havus —

BILLING. Ĉu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?

HOVSTAD. (foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.

BILLING. Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, — "la melon", kiel homoj nomas lin.

HOVSTAD. (skribante) Ĉu vi scias certe, ke li ion posedas?

BILLING. Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ĝi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi — almenaŭ la infanojn.

HOVSTAD. (turnas sin duone) Ĉu vi bazas vin sur tio?

BILLING. Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.

HOVSTAD. Estas saĝe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; ĉar mi povas certigi vin, — vi ĝin ne ricevos.

BILLING. Ne, ĉu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos ĝin. Tia neglekto flamigas la batalemon; — oni kvazaŭ ricevas provizon de freŝa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta.

HOVSTAD. (skribante) Nu ja; nu ja.

BILLING. Nu, — ili baldaŭ aŭdos de mi! — Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj.

(Li iras en la ĉambron dekstre.)

HOVSTAD. (sidas ĉe la pupitro, maĉas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, — ĉu tiel? — (Oni frapas.) Envenu!

(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD. (ekstaras) Ĉu estas vi? Vi venas ĉi tien?

PETRA. Jes, mi petas pardonon —

HOVSTAD. (antaŭentiras apogseĝon) Bonvolu eksidi.

PETRA. Ne dankon; mi tuj foriros.

HOVSTAD. Ĉu eble estas io de via patro, kio —?

PETRA. Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelpoŝo) Jen la angla rakonto.

HOVSTAD. Kial vi redonas ĝin?

PETRA. Ĉar mi ne volas traduki ĝin.

HOVSTAD. Sed vi ja promesis al mi certe —

PETRA. Jes, tiam mi ankoraŭ ne estis ĝin leginta. Kaj ankaŭ vi certe ne legis ĝin?

HOVSTAD. Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed —

PETRA. Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serĉi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu ĉi ne taŭgas en "La Popola Mesaĝo".

HOVSTAD. Kaj kial ne?

PETRA. Ĉar ĝi tute kontraŭas viajn proprajn opiniojn.

HOVSTAD. Nu, pro tio —

PETRA. Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas ĉion al la plej bona por ili, — kaj ke ĉiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon.

HOVSTAD. Tamen tiel ĉio estas ja nur bone. Estas ja ĝuste tiaĵo, kion la homoj volas havi.

PETRA. Ĉu vi do volas esti tiu, kiu donas tiaĵon al la homoj? Vi mem ja kredas eĉ ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco.

HOVSTAD. Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas ĉiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaŭ la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la ĉefa afero en la vivo — almenaŭ por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; — ili kvazaŭ fariĝas pli konfidemaj.

PETRA. Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo.

HOVSTAD. (ridetas) Dankon, ĉar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.

PETRA. De Billing!

HOVSTAD. Jes, li almenaŭ parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.

PETRA. Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj —!

HOVSTAD. Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaŭ petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi aŭdas.

PETRA. Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiaĵo?

HOVSTAD. Nu, pri tio vi devas demandi lin.

PETRA. Neniam mi imagus tion pri Billing.

HOVSTAD. (rigardas ŝin fikse) Ĉu ne? Ĉu tio venas al vi tiel neatende.

PETRA. Jes. Aŭ tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias —.

HOVSTAD. Ni gazetskribistoj ne multe taŭgas, fraŭlino.

PETRA. Ĉu vi vere tion diras?

HOVSTAD. Foje mi tion pensas.

PETRA. Jes, sub la ĉiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj —.

HOVSTAD. Tio ĉi pri via patro, vi aludas?

PETRA. Ĝuste tio, jes. Ŝajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu taŭgas antaŭ la plimulto.

HOVSTAD. Jes, hodiaŭ mi sentas ion tian.

PETRA. Jes, ĉu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjuĝitaj veroj kaj por novaj, kuraĝaj opinioj —; jes, antaŭeniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo —

HOVSTAD. Pleje ĉar tiu maljuste traktata homo estas —, hm, — mi ne ĝuste scias kiel mi —

PETRA. Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?

HOVSTAD. (pli mallaŭte) Pleje ĉar li estas via patro, mi pensas.

PETRA. (subite kiel frapita) Tio?

HOVSTAD. Jes, Petra, — fraŭlino Petra.

PETRA. Ĉu estas tio, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?

HOVSTAD. Jes, — ja kompreneble, ankaŭ tio.

PETRA. Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn.

HOVSTAD. Ĉu vi ofendiĝus pro tio, ke estas pleje pro vi —?

PETRA. Tio pro kio mi ofendiĝas, estas ke vi ne estis sincera antaŭ patro. Vi parolis kun li, kvazaŭ la vero kaj la bono de la socio kuŝus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi ŝajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi — neniam!

HOVSTAD. Tion vi ne diru tiel akre, fraŭlino Petra; kaj malpli nun.

PETRA. Kial ne nun?

HOVSTAD. Ĉar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.

PETRA. (rigardas lin kvazaŭ de supre) Ĉu vi ankaŭ estas tia? Fi do!

HOVSTAD. Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.

PETRA. Mi scias kion kredi. Adiaŭ.

ASLAKSEN. (el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad — (vidas Petra) Aj, domaĝe —

PETRA. Jen kuŝas la libro; donu ĝin al iu alia. (iras al la elirejo)

HOVSTAD. (sekvas ŝin) Sed, fraŭlino —

PETRA. Adiaŭ. (ŝi foriras.)

ASLAKSEN. Sinjoro Hovstad, aŭskultu do!

HOVSTAD. Nu, nu do; kio estas?

ASLAKSEN. La magistranto staras en la presejo.

HOVSTAD. La magistranto, vi diras?

ASLAKSEN. Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaŭa pordo, — ne volis esti vidata, vi komprenas.

HOVSTAD. Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem —

(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la magistranton enveni)

HOVSTAD. Staru observante, Aslaksen, ke neniu —

ASLAKSEN. Komprenas — (iras en la presejon)

LA MAGISTRANTO. Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min ĉi tie.

HOVSTAD. Ne, tion mi vere ne atendis.

LA MAGISTRANTO. (ĉirkaŭrigardas) Ĉi tie vi ja aranĝis la ejon hejmece, vere hejmece.

HOVSTAD. Ho —

LA MAGISTRANTO. Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.

HOVSTAD. Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed ĉu mi ne devas liberigi vin de —? (metas la kepon kaj la bastonon de la magistranto sur seĝon) Kaj ĉu la magistranto bonvolas sidi?

LA MAGISTRANTO. (eksidas ĉe la tablo) Dankon.

(Ankaŭ Hovstad eksidas ĉe la tablo.)

LA MAGISTRANTO. Mi havis — vere ĝenan travivaĵon hodiaŭ, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD. Nu? Jes tiom da farendaĵoj, kiom la magistranto havas, —

LA MAGISTRANTO. Tio ĉi hodiaŭ rilatas al la doktoro de la banejo.

HOVSTAD. Nu ja; al la doktoro?

LA MAGISTRANTO. Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn.

HOVSTAD. Ho, vere?

LA MAGISTRANTO. Jes, ĉu li ne diris al vi —? Ŝajnas al mi, ke li menciis —

HOVSTAD. Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali —

ASLAKSEN. (el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton —

HOVSTAD. (ĉagrenita) Hm; ĝi ja kuŝas sur la pupitro.

ASLAKSEN. (trovas ĝin) Bone.

LA MAGISTRANTO. Sed tie ja ĝuste estas —

ASLAKSEN. Jes, estas la traktaĵo de la doktoro, sinjoro magistranto.

HOVSTAD. Nu, do estas tiu, pri kiu vi parolas?

LA MAGISTRANTO. Ĝuste tiu. Kion vi opinias pri ĝi?

HOVSTAD. Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ĝin supraĵe.

LA MAGISTRANTO. Sed vi tamen presigos ĝin?

HOVSTAD. Al homo kiu elpaŝas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi —

ASLAKSEN. Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO. Kompreneble.

ASLAKSEN. Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.

LA MAGISTRANTO. Tute en ordo.

ASLAKSEN. Kaj tial mi devas — (iras al la presejo)

LA MAGISTRANTO. Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad —

HOVSTAD. Mi petas, sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO. Vi estas saĝa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN. Ĝojigas min, ke la magistranto tiel pensas.

LA MAGISTRANTO. Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.

ASLAKSEN. Nur pleje inter etburĝoj, ja.

LA MAGISTRANTO. La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto — ĉi tie kiel en aliaj lokoj.

ASLAKSEN. Efektive ili ja estas.

LA MAGISTRANTO. Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Ĉu ne?

ASLAKSEN. Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO. Jes, — kaj ĉar regas tia laŭdinda oferemo inter la malpli bonstataj burĝoj, —

ASLAKSEN. Kiel tio?

HOVSTAD. Oferemo?

LA MAGISTRANTO. Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.

ASLAKSEN. Jes, sed sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO. Kaj efektive ne fariĝos eta ofero, kiun la urbo verŝajne devos fari.

HOVSTAD. La urbo?

ASLAKSEN. Sed mi ne komprenas —. Estas ja la banejo —!

LA MAGISTRANTO. Post intertempa kalkulo la ŝanĝoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumiĝas al kelkaj centmiloj da kronoj.

ASLAKSEN. Estas ja granda sumo; sed —

LA MAGISTRANTO. Kompreneble fariĝos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.

HOVSTAD. (ekstaras) Ĉu estas la intenco, ke la urbo —?

ASLAKSEN. Ĉu pagiĝus el la kaso de la urbo! El la malriĉaj poŝoj de la etburĝoj!

LA MAGISTRANTO. Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?

ASLAKSEN. Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.

LA MAGISTRANTO. La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj streĉi sin pli foren ol ili jam faris.

ASLAKSEN. Ĉu certe, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO. Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn ŝanĝojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn.

ASLAKSEN. Sed dia morto kaj plago — pardonu! sed tio ĉi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD. Jes, tia ĝi efektive estas.

LA MAGISTRANTO. La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj.

HOVSTAD. Fermi? Tute fermi!

ASLAKSEN. Du jarojn!

LA MAGISTRANTO. Jes, tiom longe daŭrus la laboro — minimume.

ASLAKSEN. Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe?

LA MAGISTRANTO. Al tio estas bedaŭrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Ĉu vi opinias ke ni ricevos eĉ unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni loĝas sur venena grundo, la tuta urbo —

ASLAKSEN. Kaj ĉio estas nur imagaĵo?

LA MAGISTRANTO. Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia.

ASLAKSEN. Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann —; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed —

LA MAGISTRANTO. Estas bedaŭrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato ĉiam estis impeta homo.

ASLAKSEN. Kaj tamen vi volas subteni lin en tiaĵo, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD. Sed kiu do povus pensi, ke —?

LA MAGISTRANTO. Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ĝi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaĝoj laŭespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo.

HOVSTAD. Ĉu vi havas tiun artikolon ĉe vi, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO. (foliumas la poŝon) Jes, mi kunprenis ĝin okaze, ke vi —

ASLAKSEN. (rapide) Morto kaj plago, jen li estas!

LA MAGISTRANTO. Kiu? Mia frato?

HOVSTAD. Kie, — kie?

ASLAKSEN. Li iras tra la presejo.

LA MAGISTRANTO. Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj mi ankoraŭ havas multon priparolendan kun vi.

HOVSTAD. (montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.

LA MAGISTRANTO. Sed —?

HOVSTAD. Vi trovos nur Billing.

ASLAKSEN. Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.

LA MAGISTRANTO. Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaŭ foriru.

(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun Aslaksen malfermas kaj fermas post li.)

HOVSTAD. Trovu iun okupon, Aslaksen.

(Li eksidas kaj skribas. Aslaksen foliumas en amaso da gazetoj sur seĝo dekstre.)

DOKTORO STOCKMANN. (venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas ĉapelon kaj bastonon)

HOVSTAD. (skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urĝu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufiĉas por ni hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN. (al Aslaksen) Ankoraŭ neniu provpresaĵo, mi aŭdas.

ASLAKSEN. (ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?

DOKTORO STOCKMANN. Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas eĉ ne momentan kvieton antaŭ ol mi vidos ĝin en la gazeto.

HOVSTAD. Hm; daŭros certe ankoraŭ ioman tempon. Ĉu vi ne pensas, Aslaksen?

ASLAKSEN. Jes, mi preskaŭ timas tion.

DOKTORO STOCKMANN. Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, — la bonfarto de la tuta urbo —; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed aŭdu, — ankoraŭ estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi.

HOVSTAD. Pardonu; sed ĉu ni povus alian fojon —?

DOKTORO STOCKMANN. Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, — ke kiam oni morgaŭ legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo —

HOVSTAD. Jes, sed doktoro —

DOKTORO STOCKMANN. Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, — simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu —; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min —

ASLAKSEN. Jes, la civitanoj amas vin ĝis tiun ĉi tagon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kaj ĝuste tial mi timas, ke —; jen kion mi volis diri: Kiam nun tio ĉi venas al ili — precipe al la senhavaj klasoj — kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn —

HOVSTAD. (ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kaŝi por vi —

DOKTORO STOCKMANN. Aha, — ĉu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian —

HOVSTAD. Kion do?

DOKTORO STOCKMANN. Nu, ion aŭ alian, — standard-procesion aŭ festmanĝon aŭ subskripcion al honora donaco — aŭ kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankaŭ vi, Aslaksen; ĉu vi aŭdas?

HOVSTAD. Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron —

(Sinjorino Stockmann, kun ĉapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.)

SINJORINO STOCKMANN. (vidas la doktoron) Jes, ĝuste!

HOVSTAD. (iras al ŝi renkonte) Jen jen, ankaŭ la sinjorino?

DOKTORO STOCKMANN. Kion, diable, volas vi ĉi tie, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN. Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.

HOVSTAD. Bonvolu sidi. Aŭ eble —

SINJORINO STOCKMANN. Dankon; ne ĝenu vin. Kaj vi eĉ ne devas esti ĉagrenita pro tio, ke mi venas por serĉi Stockmann; ĉar sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj.

DOKTORO STOCKMANN. Babilaĵo; tion ni ja bone scias.

SINJORINO STOCKMANN. Ĉu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiaŭ; ĉar alie vi ne irus ĵeti nin ĉiujn en malfeliĉon.

DOKTORO STOCKMANN. Sed ĉu vi estas tute freneza, Katrine! Ĉu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, — ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, — ne havu permeson servi la urbon en kiu li loĝas!

SINJORINO STOCKMANN. Ĉio kun modereco, Tomas!

ASLAKSEN. Tion ankaŭ mi diras. Modereco en ĉio.

SINJORINO STOCKMANN. Kaj tial vi faras pekon kontraŭ nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion ĉi.

HOVSTAD. Mi ja ne forlogas iun en —

DOKTORO STOCKMANN. Forlogas! Ĉu vi kredas, ke mi lasas min forlogi!

SINJORINO STOCKMANN. Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al Hovstad) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon ĉe la banejo, se vi presos lian artikolon —

ASLAKSEN. Kio do!

HOVSTAD. Sed aŭdu, sinjoro doktoro —

DOKTORO STOCKMANN. (ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi —! Ho ne, — ili certe gardos sin. Ĉar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaŭ mi!

SINJORINO STOCKMANN. Jes, estas ja ĝuste la malfeliĉo, ke vi havas tian teruraĵon malantaŭ vi.

DOKTORO STOCKMANN. Babilaĵo, Katrine; — iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj ĝoja? (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burĝaron ariĝi en venkantan armeon —! (haltas ĉe seĝo) Kio — kio diablo estas jeno?

ASLAKSEN. (rigardas tien) Aj do!

HOVSTAD. (same) Hm —

DOKTORO STOCKMANN. Jen kuŝas ja la pinto de la aŭtoritatulo.

(Li prenas zorgeme la kepon de la magistranto per la fingropintoj, kaj suprenlevas ĝin.)

SINJORINO STOCKMANN. La kepo de la magistranto!

DOKTORO STOCKMANN. Kaj jen ankaŭ la komandobastono. Kiel diable kaj fantome —

HOVSTAD. Nu jeno do —

DOKTORO STOCKMANN. Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la ĝustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo —. (ekridas) Ĉu li kuris, sinjoro Aslaksen?

ASLAKSEN. (rapide) Je Dio li kuris, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN. Kuris de bastono kaj —. Babilaĵo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, — tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN. Tomas, — mi petas vin —!

ASLAKSEN. Gardu vin, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN. (Li metas la kepon de la magistranto sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ĝin, kaj salutas per la mano al la ŝirmilo de la kepo.)

(La magistranto envenas, ruĝa de kolero. Malantaŭ li Billing.)

LA MAGISTRANTO. Kion tiuj tumultoj signifu?

DOKTORO STOCKMANN. Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la aŭtoritato en la urbo.

(Li paŝadas tien kaj reen.)

SINJORINO STOCKMANN. (preskaŭ plorante) Ne, sed Tomas do!

LA MAGISTRANTO. (postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon!

DOKTORO STOCKMANN. (kiel antaŭe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, — mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu!

LA MAGISTRANTO. Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas laŭregulara uniformkepo!

DOKTORO STOCKMANN. Ba; ĉu vi opinias, ke la vekiĝanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Ĉar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaŭ. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, — maldungos vin de ĉiuj viaj konfiditaj postenoj —. Ĉu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesaĝo", kaj presisto Aslaksen elmarŝos antaŭe de la tuta asocio de domposedantoj —

ASLAKSEN. Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN. Certe vi faros —

LA MAGISTRANTO. Aha; sinjoro Hovstad eble aliĝos al la agitado?

HOVSTAD. Ne, sinjoro magistranto.

ASLAKSEN. Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagaĵo.

DOKTORO STOCKMANN. (ĉirkaŭrigardas) Kion do jeno signifu?

HOVSTAD. Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni ĝin.

BILLING. Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, —

DOKTORO STOCKMANN. Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktaĵon; mi estos viro por defendi ĝin.

HOVSTAD. Mi ne presigos ĝin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraĝas presigi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN. Vi ne kuraĝas? Kia babilaĵo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!

ASLAKSEN. Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.

LA MAGISTRANTO. Feliĉe, jes.

ASLAKSEN. Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj ĉiuj aliaj; tiuj regas la gazetojn.

DOKTORO STOCKMANN. (sinrega) Kaj ĉiujn tiujn potencojn mi havas kontraŭ mi?

ASLAKSEN. Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burĝaro, se ni presus vian artikolon.

DOKTORO STOCKMANN. Nu tiel. —

LA MAGISTRANTO. Mian kepon kaj mian bastonon!

(Doktoro Stockmann demetas la kepon kaj kuŝigas ĝin sur la tablon kune kun la bastono.)

LA MAGISTRANTO. (prenas ambaŭ al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.

DOKTORO STOCKMANN. Ni ankoraŭ ne atingis la finon. (al Hovstad) Do neeblas presigi mian traktaĵon en "La Popola Mesaĝo"?

HOVSTAD. Tute neeblas; ankaŭ pro konsidero pri via familio.

SINJORINO STOCKMANN. Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.

LA MAGISTRANTO. (prenas paperon el la poŝo) Kiel informo por la publiko sufiĉas tion ĉi: Estas aŭtentika klarigo. Bonvolu.

HOVSTAD. (prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.

DOKTORO STOCKMANN. Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron ĝis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ĝin kiel flugfolion — je mia propra kostopago, — en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.

ASLAKSEN. Eĉ ne se vi ofertus al mi oron, kuraĝus mi ludoni mian presejon al tiaĵo, sinjoro doktoro. Mi ne kuraĝas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos ĝin.

DOKTORO STOCKMANN. Do redonu ĝin al mi.

HOVSTAD. (donas al li la manuskripton) Bonvolu.

DOKTORO STOCKMANN. (serĉas ĉapelon kaj bastonon) Publikigota ĝi tamen estu. Mi legos ĝin en granda popolkunveno; ĉiuj miaj samcivitanoj aŭdu la voĉon de la vero!

LA MAGISTRANTO. Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.

ASLAKSEN. Eĉ ne unu sola; tion mi ja certe scias.

BILLING. Ne, dia morto, ĉu ili faros!

SINJORINO STOCKMANN. Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraŭ vi, ĉiuj?

DOKTORO STOCKMANN. (kolera) Jes, tion mi diru. Estas ĉar en tiu ĉi urbo ĉiuj viroj estas timoplenaj virinoj — kiel vi; ĉiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio.

SINJORINO STOCKMANN. (kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu — unu virinon, kiu povas esti viro — fojon. Ĉar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN. Bone dirite, Katrine. Publikigota ĝi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi laŭtlegos ĝin ĉe ĉiuj stratanguloj.

LA MAGISTRANTO. Tiel ege freneza vi do ne estas?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, mi estas!

ASLAKSEN. Vi havos eĉ neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.

BILLING. Ne, dia morto, ĉu vi ekhavos!

SINJORINO STOCKMANN. Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.

DOKTORO STOCKMANN. Bona ideo!

SINJORINO STOCKMANN. Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaŭ li.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kaj ankaŭ Petra! Kaj vi mem, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN. Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros.

DOKTORO STOCKMANN. (ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi ĉu la fiaĵo kapablas kunkudri la buŝon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!

(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)

LA MAGISTRANTO. (malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaŭ ŝin freneza.