Popolmalamiko/Unua Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Popolmalamiko Indekso : Popolmalamiko
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Unua Akto
Dua Akto


Unua Akto

(Vespero en la sidĉambro de la doktoro; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksima al la laborĉambro de la doktoro. Sur la kontraŭa muro, rekte kontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceteraj ĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun ŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tie vidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.)

(Billing sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono. Sinjorino Stockmann staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ la tablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finita manĝo.)

SINJORINO STOCKMANN. Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma manĝaĵo.

BILLING. (manĝante) Gustas bonege, — vere bonege.

SINJORINO STOCKMANN. Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro —

BILLING. Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tiel sola kaj manĝi senĝenate.

SINJORINO STOCKMANN. Ja, ja, kiam bongustas al vi — (aŭskultas en la direkto de la antaŭĉambro) Jen eble venas ankaŭ Hovstad.

BILLING. Jes eble.

(Magistranto Petro Stockmann en surtuto kun uniformĉapo kaj bastono envenas.)

LA MAGISTRANTO. Altestime bonan vesperon, bofratino.

SINJORINO STOCKMANN. (alvenas en la sidĉambron) Ha, jen, bonan vesperon. Ĉu estas vi? Ĝentile de vi fari viziton.

LA MAGISTRANTO. Mi ĵus preteriris, kaj — (kun ĵetrigardo al la manĝoĉambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn.

SINJORINO STOCKMANN. (iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmanĝeti!

LA MAGISTRANTO. Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manĝaĵon vespere; Ne estas por mia stomako.

SINJORINO STOCKMANN. Ho, unu solan fojon —.

LA MAGISTRANTO. Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. Estas en la daŭro pli sane, — kaj ankaŭ pli ŝpareme.

SINJORINO STOCKMANN. (ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malŝparemuloj.

LA MAGISTRANTO. Ne vi, bofratino; mi eĉ ne aludus —. (montras al la oficejo de la doktoro) Ĉu — Ĉu eble li ne estas hejme?

SINJORINO STOCKMANN. Ne, li eliris por promeneto post la manĝo, — li kaj la knaboj.

LA MAGISTRANTO. Ĉu tio estas saniga? (aŭskultas) Jen li verŝajne venas.

SINJORINO STOCKMANN. Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (Redaktoro Hovstad envenas de la antaŭĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN. Ha ĉu estas sinjoro Hovstad, kiu —?

HOVSTAD. Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO. (salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj aferoj?

HOVSTAD. Parte. Estas io por la gazeto.

LA MAGISTRANTO. Mi komprenas. Laŭdire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La Popola Mesaĝo".

HOVSTAD. Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesaĝo", kiam li pro la vero devas esprimi sian opinion pri io aŭ alia.

SINJORINO STOCKMANN. (al Hovstad) Sed ĉu vi ne volas —? (montras al la manĝoĉambro)

LA MAGISTRANTO. Kompreneble; mi tute ne riproĉas lin pro tio, ke li skribas por tiu legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne havas kaŭzon por malŝati vian gazeton, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD. Ne, vere ankaŭ mi opinias ke ne.

LA MAGISTRANTO. Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; — vere bona civitana spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon kune, aferon, kiu samgrade rilatas al ĉiuj honestaj civitanoj —

HOVSTAD. La banejo, jes.

LA MAGISTRANTO. Ĝuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La banejo fariĝos la plej grava vivkondiĉo de la urbo, sinjoro Hovstad. Sendube!

SINJORINO STOCKMANN. Tion saman ankaŭ Tomas diras.

LA MAGISTRANTO. Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruaĵoj kaj grundo plivaloriĝas de tago al tago.

HOVSTAD. Kaj la senlaboreco malkreskas.

LA MAGISTRANTO. Ankaŭ tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malriĉuloj estas konsiderinde malaltigita — feliĉe, kaj malaltiĝos ankoraŭ pli, se ni ĉi tiun jaron havos vere belan someron; — multajn vizitantajn fremdulojn, — sufiĉan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la institucio.

HOVSTAD. Kaj por tio estas ja ŝancoj, mi aŭdas.

LA MAGISTRANTO. Aspektas tre promesplene. Ĉiun tagon envenas demandoj pri loĝejoj kaj similaj aferoj.

HOVSTAD. Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro ĝustatempe.

LA MAGISTRANTO. Ĉu li skribis ion ankaŭ nun?

HOVSTAD. Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, priskribanta la favorajn sanigajn kondiĉojn ĉe ni. Sed tiam mi flankenmetis la artikolon.

LA MAGISTRANTO. Aha, estis supozeble iu manko en ĝi?

HOVSTAD. Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi ĝis nun, printempe; ĉar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri somerrestado —

LA MAGISTRANTO. Tute ĝuste; treege ĝuste, sinjoro Hovstad.

SINJORINO STOCKMANN. Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo.

LA MAGISTRANTO. Nu, li ja estas en la servo de la banejo.

HOVSTAD. Jes, kaj estas ja ankaŭ li, kiu ĝin kreis komence.

LA MAGISTRANTO. Ĉu estas li? Nu tiel? Jes mi foje aŭdas, ke certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaŭ mi faris modestan kontribuon al tiu entrepreno.

SINJORINO STOCKMANN. Jes, tion Tomas ĉiam diras.

HOVSTAD. Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antaŭenigis la aferon kaj realigis ĝin; tion ni ja ĉiuj scias. Sed mi nur pensis, ke la ideo origine venis de la doktoro.

LA MAGISTRANTO. Jes, da ideoj mia frato efektive havis sufiĉe dum sia tempo — bedaŭrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu ĉi domo —

SINJORINO STOCKMANN. Sed, kara bofrato —

HOVSTAD. Kiel do la magistranto —

SINJORINO STOCKMANN. Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos.

HOVSTAD. Dankon; peceton eble. (Li iras en la manĝoĉambron.)

LA MAGISTRANTO. (iom mallaŭte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon.

SINJORINO STOCKMANN. Sed kiom valoras zorgi pri tio? Ĉu ne vi kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj?

LA MAGISTRANTO. Aspekte povus esti tiel; sed laŭŝajne ne estas ĉiuj kiuj estas kontentaj pri divido.

SINJORINO STOCKMANN. Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordiĝas. (aŭskultas) Jen li estas, mi pensas.

(Ŝi iras kaj malfermas la pordon de la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN. (ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Ĉu ne ĝojige; ĉu? Bonvolu, ŝipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskaŭ ne volis supreniri kun mi.

(Ŝipestro Horster envenas kaj salutas la sinjorinon)

DOKTORO STOCKMANN. (ĉe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! Venu, ŝipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovaĵon —

(Li puŝetas Horster en la manĝoĉambron. Ankaŭ Ejlif kaj Morten eniras.)

SINJORINO STOCKMANN. Sed, Tomas, ĉu vi do ne vidas —?

DOKTORO STOCKMANN. (turnas sin ĉe la pordo) Nu, ĉu estas vi, Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere ĝojige.

LA MAGISTRANTO. Bedaŭrinde mi devas baldaŭ foriri —

DOKTORO STOCKMANN. Babilaĵo; baldaŭ ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN. Ne, ne; la akvo jam bolas. (Ŝi iras en la manĝoĉambron.)

LA MAGISTRANTO. Ankaŭ grogon —!

DOKTORO STOCKMANN. Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.

LA MAGISTRANTO. Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj.

DOKTORO STOCKMANN. Sed tio ĉi ja ne estas iu grogfesteno.

LA MAGISTRANTO. Ŝajnas al mi — (ekrigardas al la manĝoĉambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton da manĝaĵo.

DOKTORO STOCKMANN. (frotas la manojn) Jes, ĉu ne estas benate vidi junulojn manĝi? Ĉiam apetiton! Estas kiel devas esti. Manĝaĵon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de la estonteco, Petro.

LA MAGISTRANTO. Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi vortumas?

DOKTORO STOCKMANN. Nu, pri tio vi devas demandi la junularon — en pleneco de la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentaŭguloj kiel vi kaj mi —

LA MAGISTRANTO. Nu do! Estas mirige stranga nomigo —

DOKTORO STOCKMANN. Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Ĉar sciu, mi estas arde ĝoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble feliĉa meze en tiu ĉi ĝermanta, vigla vivo. Estas ja promesriĉa tempo en kiu ni vivas! Estas kvazaŭ nova mondo elkreskas ĉirkaŭ ni.

LA MAGISTRANTO. Ĉu vere vi tion trovas?

DOKTORO STOCKMANN. Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja ĉiujn viajn tagojn vivis meze en tiu ĉi urbo; kaj tial la impres-kapablo malakriĝas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj multaj jaroj, preskaŭ neniam vidante fremdan homon kun vekanta vorto, — sur min efikis kvazaŭ mi translokiĝis mezen en vivoviglan metropolon.

LA MAGISTRANTO. Hm; metropolon —

DOKTORO STOCKMANN. Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun aliaj lokoj. Sed ĉi tie estas vigla vivo, — promesoj, sennombraj taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj jen la ĉefa afero. (krias) Katrine, ĉu ne la poŝtisto venis?

SINJORINO STOCKMANN. (en la manĝoĉambro) Ne, li ankoraŭ ne venis.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni vivis en malsato —

LA MAGISTRANTO. Nu ja, kompreneble —

DOKTORO STOCKMANN. Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaŭ ekzemple ni manĝis rostbovaĵon por tagmanĝo! Nu, ni ankaŭ krome havis por la vespermanĝo. Ĉu vi ne volas gustumi pecon? Aŭ ĉu mi do almenaŭ montru ĝin al vi? Venu —

LA MAGISTRANTO. Ne, ne, tute ne —

DOKTORO STOCKMANN. Nu, sed jen do. Ĉu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon?

LA MAGISTRANTO. Jes, mi tion rimarkis.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj ni ankaŭ ekhavis lampŝirmilon. Jen vidu! Por ĉio Katrine ŝparis. Kaj tio faras la ĉambron vere hejmeca. Ĉu vi ne samopinias? Staru ĉi tie; — ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; kiam la lumo radias tiel faske —. Mi vere trovas, ke aspektas elegante. Ĉu ne?

LA MAGISTRANTO. Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksaĵojn —

DOKTORO STOCKMANN. Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi enspezas preskaŭ same multe kiom ni foruzas.

LA MAGISTRANTO. Preskaŭ, jes —!

DOKTORO STOCKMANN. Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi.

LA MAGISTRANTO. Jes, mi vere kredas! Guberniestro, aŭtoritatulo —

DOKTORO STOCKMANN. Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli —

LA MAGISTRANTO. Jes ja, laŭ ties kondiĉoj.

DOKTORO STOCKMANN. Cetere mi ne disipas por senutilaĵoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne povas rezigni pri la ega ĝojo vidi homojn ĉe mi. Mi tion bezonas, komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, — por mi estas nepra vivkondiĉo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj —; kaj tiaj ili estas, ĉiuj tiuj kiuj sidas tie manĝante tiel bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad.

LA MAGISTRANTO. Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi.

DOKTORO STOCKMANN. Artikolon de mi?

LA MAGISTRANTO. Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre.

DOKTORO STOCKMANN. Ho tiun, jes! — Ne, ĝin mi ĝisplue ne volas presigi.

LA MAGISTRANTO. Ĉu ne? Laŭ mi ja estas la plej oportuna tempo.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj — (paŝadas sur la planko)

LA MAGISTRANTO. (postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun?

DOKTORO STOCKMANN. (haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; almenaŭ ne ĉi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aŭ eble eĉ nenio. Eble estas nur imago.

LA MAGISTRANTO. Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Ĉu io estos okazanta? Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro de la baneja estraro —

DOKTORO STOCKMANN. Kaj mi opinius, ke mi —; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro.

LA MAGISTRANTO. Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas plej firme postuli, ke ĉiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per la leĝe elektitaj aŭtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras laŭ insidaj vojoj malantaŭ niaj dorsoj!

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu mi iam iras laŭ insidaj vojoj?

LA MAGISTRANTO. Vi almenaŭ havas enradikiĝintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj tio estas en bone ordigita socio preskaŭ same nepermesebla. La individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aŭ, pli ĝuste, sub tiuj aŭtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de la tutaĵo.

DOKTORO STOCKMANN. Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi?

LA MAGISTRANTO. Jes, ĉar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, — frue aŭ malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu vi estas freneza? Vi tute eraras —

LA MAGISTRANTO. Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras — (salutas en la manĝoĉambron) Adiaŭ, bofratino. Adiaŭ sinjoroj.

(Li foriras.)

SINJORINO STOCKMANN. (revenas en la sidĉambron) Ĉu li foriris?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kaj furioza.

SINJORINO STOCKMANN. Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li?

DOKTORO STOCKMANN. Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton antaŭtempe.

SINJORINO STOCKMANN. Pri kio vi farus al li raporton?

DOKTORO STOCKMANN. Hm; lasu tion al mi, Katrine. — Tamen estas strange, ke la poŝtisto ne venas.

(Hovstad, Billing kaj Horster ekstaris de la manĝotablo kaj venas en la sidĉambron. Ejlif kaj Morten venos iom poste.)

BILLING. (streĉas la brakojn) Aĥ, post tia manĝo, je dia morto, oni sentas sin kiel nova homo.

HOVSTAD. La magistranto ne estis en la bona angulo ĉi-vespere.

DOKTORO STOCKMANN. Venas de la stomako; li havas malbonan digeston.

HOVSTAD. Certe estis ni el "La Popola Mesaĝo", kiujn li ne povis digesti.

SINJORINO STOCKMANN. Vi ja sufiĉe bone akordiĝis kun li, laŭŝajne.

HOVSTAD. Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpaŭzo.

BILLING. Jen la vorto! Ĝi rezumas la situacion.

DOKTORO STOCKMANN. Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne havas hejmon por ĝui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do seĝojn al la tablo, knaboj! Katrine, ĉu nun la grogon?

SINJORINO STOCKMANN. (irante al la manĝoĉambro) Tuj mi ĝin alportos.

DOKTORO STOCKMANN. Kaj eksidu en la sofon ĉe mi, ŝipestro Horster. Rara gasto kiel vi —. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj.

(La sinjoroj eksidas ĉirkaŭ la tablo. Sinjorino Stockmann alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj necesaĵoj.)

SINJORINO STOCKMANN. Jen arako, kaj tio ĉi estas rumo; kaj jen konjako. Nun ĉiu helpu sin mem.

DOKTORO STOCKMANN. (prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksiĝas) Kaj nun la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, trovu mian pipon. (La knaboj iras en la ĉambron dekstre.) Mi suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi ŝajnigas nescianta. (vokas) Kaj ankaŭ mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi metis ĝin. Nu, li ja ĝin havas! (La knaboj alportas la pridemanditajn aĵojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, vi scias; tiu ĉi faris kun mi multajn ekskursojn en aĉa vetero tie supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Aĥ, verdire estas iom pli bone sidi ĉi tie sekure kaj agrable.

SINJORINO STOCKMANN. (trikante) Ĉu vi baldaŭ forvelos, ŝipestro Horster?

HORSTER. Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta.

SINJORINO STOCKMANN. Kaj vi ja iros al Ameriko?

HORSTER. Jes, mi intencas.

BILLING. Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton.

HORSTER. Ĉu okazos novaj elektoj?

BILLING. Vi tion ne scias?

HORSTER. Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn.

BILLING. Sed vi do tamen interesiĝas pri la publikaj aferoj, ĉu?

HORSTER. Ne, tiujn mi ne komprenas.

BILLING. Tamen; voĉdoni oni ja devas.

HORSTER. Eĉ tiuj, kiuj ne komprenas la aferon?

BILLING. Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaŭ ŝipo; ĉiuj devas meti la manon sur la stirilon.

HORSTER. Eble tio estas avantaĝa sur la tero; sed sur ŝipo tio efikus malbone.

HOVSTAD. Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesiĝas tiom malmulte pri la aferoj de la lando.

BILLING. Vere strange.

DOKTORO STOCKMANN. Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro Hovstad. Ĉu aperos io komune utila en "La Popola Mesaĝo" morgaŭ?

HOVSTAD. Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaŭ mi intencas enpreni vian artikolon —

DOKTORO STOCKMANN. Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, aŭskultu, vi devas atendi pri ĝi.

HOVSTAD. Ĉu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj ŝajnas al mi, ke estas la plej oportuna momento —

DOKTORO STOCKMANN. Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al vi post iom —

(Petra, en ĉapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la brako, envenas el la antaŭĉambro.)

PETRA. Bonan vesperon.

DOKTORO STOCKMANN. Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas?

(reciprokaj salutoj; Petra demetas la vestaĵojn kaj la kajerojn sur seĝon apud la pordo.)

PETRA. Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro.

DOKTORO STOCKMANN. Nu, do partoprenu la komforton ankaŭ vi.

BILLING. Ĉu mi pretigu glaseton por vi?

PETRA. (venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi ĉiam faras ĝin tro forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la seĝo, kie kuŝas la vestaĵoj)

DOKTORO STOCKMANN. Leteron! De kiu?

PETRA. (serĉas en la mantelpoŝo) Mi ricevis ĝin de la poŝtisto ĵus kiam mi eliris —

DOKTORO STOCKMANN. (ekstaras kaj iras al ŝi renkonte) Kaj nur nun vi ĝin donas!

PETRA. Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen ĝi estas.

DOKTORO STOCKMANN. (kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la surskribon) Jes, ĝuste —!

SINJORINO STOCKMANN. Ĉu estas tiu kiun vi tiel atendis, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN. Jes ĝuste; nun mi tuj devas eniri — Kie trovos mi lampon, Katrine? Ĉu denove ne troviĝas lampo en mia ĉambro!

SINJORINO STOCKMANN. Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo.

DOKTORO STOCKMANN. Bone, bone. Pardonu momenton —

(Li iras en la ĉambron dekstre.)

PETRA. Kio do tio estas, patrino?

SINJORINO STOCKMANN. Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la poŝtisto.

BILLING. Supozeble eksterurba paciento —

PETRA. Kompatinda patro; li baldaŭ havos tro multe da laboro. (pretigas sian glason) Ho, bone gustos!

HOVSTAD. Ĉu ankaŭ hodiaŭ vi instruis en la vesperlernejo?

PETRA. (trinketas) Du horojn.

BILLING. Kaj antaŭtagmeze kvar horojn en la instituto —

PETRA. (eksidas ĉe la pordo) Kvin horojn.

SINJORINO STOCKMANN. Kaj ĉi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas.

PETRA. Amaseton, jes.

HORSTER. Aspekte vi havas sufiĉan laboron.

PETRA. Jes; kaj bone. Oni tiam fariĝas tiel kontentige laca.

BILLING. Vi tion ŝatas, ĉu?

PETRA. Jes, ĉar tiam oni poste dormas tiel bone.

MORTEN. Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra.

PETRA. Pekulino?

MORTEN. Jes, ĉar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rørlund diras, ke laboro estas puno pro niaj pekoj.

EJLIF. (spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiaĵon.

SINJORINO STOCKMANN. Nu, nu, Ejlif!

BILLING. (ridas) Jen, bonege.

HOVSTAD. Ĉu vi ne volas multe labori, Morten?

MORTEN. Ne, mi ne volas.

HOVSTAD. Nu, sed kio vi do volas fariĝi en la vivo?

MORTEN. Mi plej ŝatus fariĝi vikingo, mi.

EJLIF. Kaj do vi devus ja esti pagano.

MORTEN. Ja, ja; mi povus ja fariĝi pagano.

BILLING. Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras ĝuste la samon.

SINJORINO STOCKMANN. (faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing.

BILLING. Jes, dia morto —! Mi estas pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, baldaŭ ni estos paganoj, la tuta aro.

MORTEN. Kaj ĉu ni tiam rajtos fari ĉion laŭ nia volo?

BILLING. Jes, vidu, Morten —

SINJORINO STOCKMANN. Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaŭ.

EJLIF. Mi povus tamen resti tempeton —

SINJORINO STOCKMANN. Eĉ vi ne; eniru ambaŭ.

(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la ĉambron maldekstre.)

HOVSTAD. Ĉu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj aŭdi tiaĵon?

SINJORINO STOCKMANN. Mi ja ne scias; sed mi ne ŝatas.

PETRA. Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsaĝe de vi.

SINJORINO STOCKMANN. Jes, povas esti; sed mi tion ne ŝatas; ne en la hejmo.

PETRA. Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaŭ la infanoj.

HORSTER. Vi devas mensogi, ĉu?

PETRA. Jes, ĉu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne kredas?

BILLING. Jes, estas ja tro certe.

PETRA. Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruiĝus tute alimaniere.

BILLING. Ho ĉu, rimedojn —

HORSTER. Nu, se vi pri tio pensas, fraŭlino Stockmann, vi povos de mi volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro staras ja preskaŭ malplena; tie estas granda manĝosalono sur la teretaĝo —

PETRA. (ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektiviĝos.

HOVSTAD. Ho ne, fraŭlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi pensas. Sed aŭdu, ĉu vi havis tempon iom trarigardi la anglan rakonton, kiun vi promesis traduki por ni?

PETRA. Ne, ankoraŭ ne; sed vi ricevu ĝin en ĝusta tempo.

(Doktoro Stockmann venas de sia ĉambro kun la malfermita letero en la mano.)

DOKTORO STOCKMANN. (svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke aŭdiĝos novaĵo en la urbo!

BILLING. Novaĵo?

SINJORINO STOCKMANN. Kia novaĵo?

DOKTORO STOCKMANN. Granda malkovro, Katrine!

HOVSTAD. Ĉu?

SINJORINO STOCKMANN. Kiun vi faris?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, ĝuste mi. (paŝas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas!

PETRA. Sed, patro, diru do pri kio tio temas.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu ĉion. Imagu se mi nun havus Petron ĉi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas ĉirkaŭiri kaj juĝi kiel la plej blindaj talpoj —

HOVSTAD. Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN. (haltas apud la tablo) Ĉu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas saniga loko?

HOVSTAD. Jes, kompreneble.

DOKTORO STOCKMANN. Eĉ eksterordinare saniga loko, — loko, kiu meritas la plej ardan rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj —

SINJORINO STOCKMANN. Jes sed, kara Tomas —

DOKTORO STOCKMANN. Kaj rekomendi ĝin kaj laŭdi ĝin ni ja faris. Mi skribadis kaj en "La Popola Mesaĝo" kaj en flugfolioj —

HOVSTAD. Nu jes, kaj sekve?

DOKTORO STOCKMANN. Tiu banejo, kiu nomiĝas la arterio de la urbo, kaj ĝia vivnervo kaj — kaj diablo scias kion oni elpensis —

BILLING. "La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi —

DOKTORO STOCKMANN. Ho jes, ankaŭ tio. Sed ĉu vi vere scias, kio estas ĉi tiu granda, grandioza, laŭdata banejo, kiu kostis tiom da mono, — ĉu vi scias kio tiu estas?

HOVSTAD. Ne, sed kio ĝi do estas?

SINJORINO STOCKMANN. Nu, kio ĝi estas?

DOKTORO STOCKMANN. La tuta banejo estas pestejo.

PETRA. La banejo, patro!

SINJORINO STOCKMANN. (samtempe) Nia banejo!

HOVSTAD. (same) Sed, sinjoro doktoro —

BILLING. Absolute nekredeble!

DOKTORO STOCKMANN. La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece danĝerega! Ĉiuj tiuj malpuregaĵoj supre en la Muelejvalo, — ĉio tio kio odoras tiel abomene, — tio infektas la akvon en la kondukaj tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpuraĵo sorbiĝas en la plaĝon —

HOVSTAD. — kie la marbanejoj situas?

DOKTORO STOCKMANN. Ĝuste tie.

HOVSTAD. De kio vi scias tion ĉi tiel certe, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN. Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn de malsano inter la vizitantoj ĉe la banejo, — kaj tifaj kaj gastraj —

SINJORINO STOCKMANN. Jes, vere okazis.

DOKTORO STOCKMANN. Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, — vintre, — mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la akvon kiel eble plej zorge.

SINJORINO STOCKMANN. Do estas pri tio, ke vi estis tiom okupata!

DOKTORO STOCKMANN. Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed ĉi tie mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto.

HOVSTAD. Kaj ĝin vi nun ricevis?

DOKTORO STOCKMANN. (montras la leteron) Jen mi havas ĝin! Li trovis ĉeeston de putrantaj organikaj materioj en la akvo, — infuzorioj amase. Estas absolute malsanige ĉu uzata interne ĉu ekstere.

SINJORINO STOCKMANN. Estas dia feliĉo, ke vi malkovris tion ĝustatempe.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, en tio vi pravas.

HOVSTAD. Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN. Kompreneble plibonigi la aferon.

HOVSTAD. Ĉu tio eblas?

DOKTORO STOCKMANN. Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, — detruita. Sed ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari.

SINJORINO STOCKMANN. Sed kara Tomas, ke vi tenis tion ĉi tiel sekreta.

DOKTORO STOCKMANN. Ĉu mi kurus ĉirkaŭe en la urbo babilante, antaŭ ol scii certe? Ho ne; tiel freneza mi ne estas.

PETRA. Nu, sed al ni hejme —

DOKTORO STOCKMANN. Eĉ ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaŭ vi povos kuri vizite al la "melo" —

SINJORINO STOCKMANN. Sed Tomas do —!

DOKTORO STOCKMANN. Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu —; nun ili vidu —! (paŝadas ĉirkaŭe frotante la manojn) Fariĝos ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro estu refosota.

HOVSTAD. (ekstaras) La tuta akvotubaro —?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu ĝin al loko multe pli alta.

PETRA. Kaj tiel vi tamen finfine praviĝas.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, ĉu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraŭ ili, kiam ili estis konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis aŭskulti min. Nun, kredu, mi donos al ili plenan salvon; — jes, ĉar mi kompreneble skribis raporton al la banejestraro; ĝi kuŝis preta tutan semajnon; mi nur atendis tiun ĉi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj ekspedos ĝin (iras en sian ĉambron kaj revenas kun pakaĵo da paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovraĵo. Bone; jen; donu ĝin al — al —; (stamfas) kiel diable ŝi nomiĝas? Nu, donu ĝin al la servistino; diru, ke ŝi tuj portu ĝin al la magistranto.

(Sinjorino Stockmann iras kun la pakaĵo tra la manĝoĉambro.)

PETRA. Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro?

DOKTORO STOCKMANN. Kion li do dirus? Li certe estos ĝoja vidante, ke tia grava vero malkovriĝas, mi pensas.

HOVSTAD. Ĉu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesaĝo" pri via malkovro?

DOKTORO STOCKMANN. Jes, vere dankon pro tio.

HOVSTAD. Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue.

DOKTORO STOCKMANN. Jes, certe estas.

SINJORINO STOCKMANN. (revenas) Nun ŝi foriris kun ĝi.

BILLING. Vi fariĝos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN. (kontente paŝadas ĉirkaŭen) Ho ĉu; funde mi ja nur faris mian devon. Mi estis bonŝanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed tamen —

BILLING. Hovstad, ĉu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por doktoro Stockmann?

HOVSTAD. Tiun ideon mi ĉiuokaze subtenos.

BILLING. Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio.

DOKTORO STOCKMANN. Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenaĵon; mi ne akceptos iujn aranĝojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon de la salajro, mi ne akceptos ĝin. Katrine, mi diras al vi, — mi ne akceptos ĝin.

SINJORINO STOCKMANN. Kaj vi faras ĝuste, Tomas.

PETRA. (suprenlevas sian glason) Je via sano, patro!

HOVSTAD kaj BILLING Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro.

HORSTER. (tuŝetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur feliĉon el tio ĉi.

DOKTORO STOCKMANN. Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore ĝoja —; ho, estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por sia naskiĝurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine!

(Li kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉirkaŭ la kolo kaj turniĝadas kun ŝi. Sinjorino Stockmann krias kaj kontraŭbatalas. Ridado, aplaŭdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn ĉe la pordo.)