Por la malsanuloj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mia Dio, kies boneco estas senlima, volontu mildigi la amarecon de la situacio de N..., se tia estas Via volo. Bonaj Spiritoj, en la nomo de Dio Ĉiopova, mi petegas vin helpi lin en liaj afliktoj. Se, en lia intereso, la afliktoj ne povas esti ŝparataj al li, igu lin kompreni, ke ili estas necesaj al lia progreso. Donu al li konfidon al Dio kaj la estonteco, kiuj faros al li malpli amaraj la afliktojn. Donu al li ankaŭ la forton por ne perei pro malespero, kiu perdigus por li la fruktojn de la sufero kaj farus ankoraŭ pli peniga lian estontan situacion. Konduku mian penson al li, kaj povu ĝi subteni lian kuraĝon.