Povus esti simple

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Povus esti simple
Aŭtoro: Bertilo Wennergren, Martin Wiese
Fonto: [1]
Permesilo: CC BY-SA 3.0

teksto: Martin & Bertilo
muziko: Martin

Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier’
Ĵetas ni la vortojn kiel sablon tra l’ aer’
Provas mi diveni per geomanci’
Sed la sablaj vortfiguroj nur respondas tion ĉi:

Mi ŝatas ŝin (jes, mi scias)
Ŝi ŝatas min (tiel ŝajnas)
Povus esti simple, sed estas ne

Hejmen en la nokto, malfrua teregal’
La vero kaŝas sin malantaŭ la parolvual’
Se vortoj ne rivelos la enigmon de l’ futur’
Mi en la tefolioj serĉos gvidon de aŭgur’

Mi ŝatas ŝin...

Iam kvazaŭ marionet’
Dancis aĵura siluet’

Je la tria horo ŝi jam iras for
Restas sola mi kun akompano de aŭror’
Ĉu mi ŝin revidos, mi demandas al la sun’
Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun’?

Mi ŝatas ŝin...