Preĝetaro por katolikoj (1893)/La Preĝo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Préface Indekso : Preĝetaro por katolikoj (1893)
Tradukita de Louis de Beaufront
La Preĝo
Estu! Estu!


La Prière
Lamennais.

Quand vous avez prié, ne sentez-vous pas votre cœur plus léger, et votre âme plus contente ?

La prière rend l’affliction moins douloureuse, et la joie plus pure : elle mêle à l’une je ne sais quoi de fortifiant et de doux, et à l’autre un parfum céleste.

Que faites-vous sur la terre, et n’avez-vous rien à demander à celui qui vous y a mis ?

Vous êtes un voyageur qui cherche la patrie. Ne marchez point la tête baissée : il faut lever les yeux pour reconnaître sa route.

Votre patrie, c’est le ciel ; et quand vous regardez le ciel, est-ce qu’en vous il ne se remue rien ? est-ce que nul désir ne vous presse ? ou ce désir est-il muet ?

Il en est qui disent : À quoi bon prier ? Dieu est trop au-dessus de nous pour écouter de si chétives créatures.

Et qui donc a fait ces créatures chétives, qui leur a donné le sentiment, et la pensée, et la parole, si ce n’est Dieu ?

Et s’il a été si bon envers elles, était-ce pour les délaisser ensuite et les repousser loin de lui ?

En vérité, je vous le dis, quiconque dit dans son cœur que Dieu méprise ses œuvres, blasphème Dieu.

Il en est d’autres qui disent : À quoi bon prier ? Dieu ne sait-il pas mieux que nous ce dont nous avons besoin ?

Dieu sait mieux que vous ce dont vous avez besoin, et c’est pour cela qu’il veut que vous le lui demandiez ; car Dieu est lui-même votre premier besoin, et prier Dieu, c’est commencer à posséder Dieu.

Le père connaît les besoins de son fils ; faut-il à cause de cela que le fils n’ait jamais une parole de demande et d’action de grâces pour son père ?

Quand les animaux souffrent, quand ils craignent, ou quand ils ont faim, ils poussent des cris plaintifs. Ces cris sont la prière qu’ils adressent à Dieu, et Dieu l’écoute. L’homme serait-il donc dans la création le seul être dont la voix ne dût jamais monter à l’oreille du Créateur ?

La Preĝo

Kiam vi preĝis, ĉu vi ne sentas vian koron pli malpeza kaj vian animon pli kontenta?

La preĝo faras la malĝojon malpli dolora kaj la ĝojon pli pura: ĝi miksas al la unua mi ne scias kion fortigantan kaj dolĉan, kaj al la dua ian bonodoron ĉielan.

Kion vi faras sur la tero, kaj ĉu vi havas nenion por peti al Tiu, kiu vin metis sur ĝin?

Vi estas vojaĝanto, kiu serĉas la patrujon. Ne marŝu kun kapo mallevita: oni devas levi la okulojn por rekoni sian vojon.

Via patrujo, ĝi estas la ĉielo; kaj kiam vi rigardas la ĉielon, ĉu nenio sin movas en vi? ĉu nenia deziro vin premas? aŭ ĉu estas muta tiu ĉi deziro?

Estas homoj, kiuj diras: « Por kio servas preĝi? Dio estas tro alte super ni por aŭskulti kreitojn tiel mizerajn! »

Sed kiu do faris tiujn mizerajn kreitojn? Kiu donis al ili la sentadon, kaj la pensadon, kaj la parolon, se ne Dio?

Kaj se Li montris sin tiel bona al ili, ĉu ĝi estis por ilin poste forlasi kaj forĵeti malproksimen de Li?

Certe mi diras al vi: kiu ajn pensas en sia koro, ke Dio malestimas Siajn faritaĵojn, tiu blasfemas Dion.

Estas aliaj, kiuj diras: « Por kio servas preĝi? Ĉu Dio ne scias pli bone ol ni, kion ni bezonas? »

Pli bone ol vi Dio scias, kion vi bezonas, kaj tial volas, ke vi ĝin petu de Li; ĉar Dio estas mem via unua bezono, kaj preĝi Dion estas komenci posedi Dion.

La patro ja konas la bezonoj de sia filo: ĉu, pro tio, la filo devas neniam elparoli unu vorton de peto kaj de dankado por sia patro?

Kiam la bestoj suferas, kiam ili timas aŭ havas malsaton, ili plende kriadas. Tiuj kriadoj estas la preĝo, kiun ili prezentas al Dio, kaj Dio ĝin aŭskultas. Ĉu do, en la kreitaro, la homo estus la sola estaĵo, kies voĉo suprenflugus neniam al la orelo de l' Kreinto?