Pri Cervantes kaj lia famkonata verko "El Quijote"

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Pri Cervantes kaj lia famkonata verko "El Quijote" (1915)
de Antonin Pikhart
Tradukita de Eduard Kühnl




Pri Cervantes
kaj
lia famkonata verko
"EL QUIJOTE"
eldonita de
Madrida Esperantista Grupo

Prezo: Pt. 1.00 (Sm 0.400)

1915
Tip. Pasaje del Comercio, 8
MADRID (España)



Antaŭparolo[redakti]

Estas mirinda la ideo de niaj madridaj samideanoj honori aŭtoron de «El Quijote» [1] Mikaelo'n Cervantes, per eldono de broŝuro enhavanta lian biografion, kiun S-ro Kühnl tradukis el bohema lingvo, ĉar estas pli preferinda laŭdo de fremdulo, ol tiu de samnaciano, kaj opiniojn pri la eminenta aŭtoro.

Mi aplaŭdas la ideon, ne nur ĉar tiel ni, hispanaj esperantistoj, kunhelpas glori nian grandan verkiston, sed ĉar ankaŭ ni pruvas, ke Esperanto ne venis kontraŭi, nek anstataŭi, ian patrolandan idiomon, sed disvastigi kaj tutmondigi la gravecon kaj beletristikan ĉarmon de ĉiu, plenumante tiel ĝian celon: esti nur helpa lingvo por rekte interkomunikigi nin kun la tuta mondo, kvankam ĝi mem ne estas fremda al ĉiuj literaturaj ĉarmoj.

Bona okazo estus estinta la nuna por entrepreni pli gravan verkon: tio estas, la eldono de «El Quijote» esperante. Tiel la senmorta verko estus konata de miloj da esperantistoj pli bone, ol tradukita en iliajn patrolandajn lingvojn, ĉar oni scias, ke nia helpa lingvo estas tiu de la ĝusteco; sed kiu kuraĝiĝas tiom? Ni havas niajn Inglada, Codorniu, Allende, Pujula, Soler y Valls, Villanueva kaj aliajn, kiuj elkonas bone Esperanton kaj nian nacilingvon, sed pro tio mem, ili certe komprenas, ke, kvankam oni povas ĝuste traduki ideojn entenatajn en verko kiel «El Quijote», estus multfoje neeble ĝustigi la belecimpreson, kiu devenas de la persona dirmaniero de Cervantes, de la harmonia kombino de liaj vortoj en la frazoj kaj periodoj, kio estas unu el la plej grandaj ĉarmoj de lia famkonata verko.

Tamen, estas necese serioze intenci tiun celon. Tio estas ŝuldo, kiun ni havas kaj devas saldi des pli bone ju pli frue. Jam Inglada tradukis ĉapitrojn kaj Pujula ankaŭ, sed tio ne sufiĉas.

Tiu ĉi estas la humila opinio, kiu alvenas al mi, okaze de la entrepreno de niaj amikoj de Madrida Esperantista Grupo.


Trinidad Soriano.


Miguel de Cervantes Saavedra: Biografia Skizo[redakti]

La familio de Cervantes devenas el provinco Galicio; de tie ĝi translokiĝis longe antaŭ naskiĝo de la aŭtoro de Quijote en Kastilion; el ĝi eliris eminentaj batalantoj kaj almilitantoj de la Nova Mondo. La avo de la verkisto Juan de Cervantes estis urba oficisto (corregidor) en Osuna. Filo de tiu ĉi, Rodrigo, kaj lia edzino Leonor de Cortinaz, havis kvar infanojn, el kiuj la plej juna, Miguel de Cervantes naskiĝis en Alcalá de Henares la 9. de oktobro 1547.

Lia familio estis tiutempe jam malriĉa kaj en bankroto.

Pri lia junaĝo oni scias apenaŭ pli multe ol kion li mem rakontas en siaj verkoj fragmentforme. Li diras pri si en la unua volumo de Don Quijote, ke li estis tiom sciavida, ke li legadis eĉ la disŝiritajn paperojn, kiujn li trovis sur la strato. En lia naskiĝloko estis universitato kaj oni povas supozi, ke li estis en ĝi edukata. Sed estas ankaŭ konjektate, ke li studis en la fama universitato en Salamanka, ĉar li konas tiel detale la morojn kaj vivon en tiu ĉi urbo, priskribante ilin en la dua volumo de Don Quijote kaj en la noveloj «El licenciado Vidriera» kaj «La tia vingida», ke oni ne povas klarigi tion alimaniere, ol ke li tie pasigis la tempon studante. Sed tamen estas strange, ke malriĉa familio, kiu havis la altajn lernejojn hejme, estus sendinta sian filon studi kun grandaj elspezoj en alian urbon.

Pastro Juan López de Hoyos estis instruisto de Miguel kaj tiu fariĝis pli malfrue profesoro de latina lingvo en Madrido, kaj kiam okazis la 24. de oktobro 1568 en monaĥejo de Piednudulinoj en Madrido enterigaj festoj por la reĝino Isabela de Valois, edzino de Filipo II, estis jam Cervantes en Madrido kaj verkis laŭ deziro de Hoyos funebrajn poemojn (soneton, kvar redondilojn, elegion kaj kanton), per kiuj li atingis grandan laŭdon ĉe sia majstro.

Laŭ similaj, kaj evidente sur aŭtopsio bazantaj priskriboj en liaj verkoj dise lokitaj, estas klare, ke li vojaĝis—sendube la saman jaron akompanante la papan nuncion, la junan Julio Aguaviva—tra Valencio, Katalunlando, suda Francujo, Piemont, Milano kaj Toskano en Romon. Cervantes mem diras, ke li estis ĉambelano de Aguaviva.

Sed jam en la jaro 1569 li dediĉis sin al okupo militista kaj pasigis la jaron 1570 militirante kontraŭ la turka sultano Selim I, kiu uzurpis la insulon Kipron al Venecianoj.

La 20. de majo 1571 estis fondita la fama unuiĝo de la papo, hispano reĝo kaj venecia respubliko kontraŭ la Turkoj kaj kiel ĉefo de la tuta ter- kaj mararmeo estis nomita la nelegitima filo de Karolo V, Don Juan de Aŭstria. La 7. de oktobro 1571 venkis la kristanoj en la fama batalo apud Lepanto, kiun Cervantes partoprenis malgraŭ tio, ke liaj estroj konsilis al li, ke li evitu ĝin pro sia grava febro. Dum la heroa bataldo li estis dufoje pafita en la bruston kaj unufoje en la brakon, kiu restis kripligita. Sed tamen li ne forlasis la armeon; li resaniĝis en la hospitalo en Mesino kaj partoprenis pluajn militirojn, kolektinte en ili spertojn, kiuj li uzis en rakontado de sklavo, metita je fino de la unua volumo de Don Quijote.

La 18. de junio 1575 liberlasis lin laŭ lia peto Don Juan de Aŭstria en Neapolo el sia armeo kaj Cervantes, provizita per multe da rekomendaj leteroj skribitaj de la armeestro kaj de aliaj altranguloj, iris kun sia frato Rodrigo sur hispanan galeron «Sol», por reveni hejmen. Sed la 26. de septembro 1575 ili renkontis ŝiparon de Arnaut Mamí, alĝeria admiralo, kaj la hispana ŝipo estis venkita; Cervantes, kiu heroe batalis, estis kun la ceteraj kaptita kaj fariĝis en Alĝero sklavo de Dalí Mamí, nomata Lamulo (li estis turkigita Greko), kies galero supervenkis la ŝipon portintan nian heroon.

Dalí Mamí konjektis laŭ skribaj dokumentoj trovitaj ĉe Cervantes, laŭ lia eleganta aspekto kaj estimo, kiun la ceteraj kaptitoj elmontradis rilate lin, ke li estas iu grandsignifa homo hispana, kaj por eldevigi el li grandan elaĉetan sumon, li traktis lin severe.

Nun komencis Cervantes admirinde kaj persiste batali por ke li reakiru la perditan liberecon.

Kvankam li estis atente gardata, tamen li forkuris kun kelke da kompaniuloj kaj volis veni kun ili piedire ĝis Oran, kies marbordo estis okupita de Hispanoj. Kiel gvidanton ili gajnis unu Maŭron, sed tiu forlasis ilin dumvoje kaj la forkurintoj devis reveni en Alĝeron kaj subiĝi al severa puno. Cervantes estis pli forte katenligita kaj pli atente gardata.

Dum tiu tempo la familio de Cervantes eksciis pri la sorto de Miguel kaj Rodrigo; ĝi vendis malkare la negrandan bienon, metis garantie la doton de ambaŭ ne ankoraŭ edziniĝintaj filinoj, prunteprenis monon de amikoj kaj tiamaniere kolektis elaĉetan sumon, kiu venis en Alĝeron du jarojn post la malliberigo. Sed la sumo ne kontentigis Dalí Mamí kaj li liberigis por ĝi sole la fraton de Miguel. Tiu ĉi restis en Alĝero sen espero retrovi liberecon.

Kiam Rodrigo estis foriranta, Miguel ŝarĝis lin per la tasko, ke li sendu el Valencio aŭ el Balearoj armitan ŝipon, kiu albordiĝus ĉe loko difinita kaj surprenus sur la ferdekon Cervantes kun kelkaj arestitoj.

La interkonsentita loko estis proksime apud la somerdomo (vilao) de Azan, je tri mejloj oriente de Alĝer. En ĝia ĝardeno, kiun administris Juan el Jardinero, sklavo naskiĝinta en Navara, estis kaŝita groto, kaj en tiun rifuĝis la sklavoj, kiuj volis forkuri.

Tiun ĉi groton oni montras ĝis hodiaŭ. La Hispanoj starigis tie antaŭ jaroj statuon de Cervantes.

Per nutraĵoj provizadis ilin Dorador el Melila, kiu dum sia junaĝo turkiĝis kaj pli malfrue rekristaniĝis.

Rodrigo de Cervantes, helpata de amikoj, elsendis armitan fregaton gvidatan de maristo Viana, sperta pri la bordoj. La 21. de septembro proksimiĝis la ŝipo, krozis dum la tago laŭlonge de la bordo kaj volis nokte albordiĝi, sed ekvidis ĝin okaze kelke da Maŭroj, kiuj kriis alarmon kaj la ŝipo devis refoje elveturi sur la maron. Ĝi revenis, sed dume la Maŭroj amasiĝis embuske kaj malliberigis la ŝipanaron.

Cervantes restis kun la ceteraj en la groto kaj dum tri tagoj malsatis sen maĝaĵoj. Dorador ilin dume perfidis.

Kiam estis proksimiĝanta la taĉmento por kapti ilin, restis al Cervantes nur tiom da tempo, ke li admonis la amikojn, ke ili ŝovu la tutan kulpon je li kaj li mem deklaris, ke li starigis la planon kaj delogis la amikojn.

Tiu ĉi grandanimeco mirigis la paganojn kaj ili iris al la vicreĝo demandante, kio okazu.

La vicreĝo Azan ordonis remeti la ceterajn en banejon,[2] kie la sklavoj estis kutime malliberigataj, kaj alkonduki nur la katenligitan Cervantes. Poste li ekzamenadis lin longe, volante lin timigi per minacoj, sed Cervantes persistis, dirante, ke li mem projektis la forkuron kaj delogis la amikojn.

Tial ordonis Azan meti lin, katenitan, ankaŭ en la banejon. La puno estis sekvonta.

Laŭ malnova kutimo apartenis ĉiuj forkurintaj kaj rekaptitaj sklavoj al la vicreĝo, kiu havis da ili pli multe ol du milojn en la banejo. La bedaŭrindan Juan el Jardinero pendigis propramane Azan.

Dalí Mamí, akcentante sian gravan pozicion, petakiris de Azan Cervantes, sed baldaŭ li vendis lin por kvin cent skudoj al la vicreĝo, kiu opiniis, ke li faris bonan komercon, supozante, ke Cervantes estas en Hispanujo grava persono.

Tiu ĉi dume sidis en la banejo kun du mil sklavoj, kaj inter ili estis ankaŭ tri hispanaj nobeloj, parencoj de la hispana reganto en Oran. Post kvin monatoj ili sukcesis per promesoj gajni unu Maŭron, kiu estis transportonta al Oran skriban peton, ke estu senditaj en Alĝeron spionoj kaj fidindaj homoj, kiuj preparus ĉion bezonan por la forkuro. Sed la Maŭron la aliaj perfidis; li estis katenligita kaj rekondukita kaj kiam la vicreĝo vidis sur la leteroj, kiujn oni forprenis de la sendito, la subskribon de Cervantes, li ordonis la Maŭron, kiu eĉ ne unu vorton perfidis, trapike meti sur palison kaj al Cervantes doni du mil bastonbatojn antaŭ ĉiuj kristanoj. Sed Cervantes diris kiel kutime iun ŝercon, la kolero de la vicreĝo kvietiĝis kaj la puno ne estis farita. Sed la ceteraj forkurintoj estis punitaj per bastono.

Nun kondutis Cervantes pli atente, tamen ne malpli energie. Li amikiĝis kun turkigito Giron, nomata de Maŭroj Abdaharramen, kiu naskiĝis en Granada; tiu ĉi volis forkuri kaj rekristaniĝi. Estis intertraktite, ke li aĉetos kaj ekipos fregaton sub preteksto de korsata vojaĝo kaj ke li forkuros kun Cervantes kaj sesdek arestitoj. La bezonan sumon donis al ili Onofre Exarque, valencia komercisto, loĝanta en Alĝero. Sed iu Juan Blanco de Paz, sklavo, kiu estis pli frue dominikana pastro, malbona kaj de siaj samlandanoj neŝatata, eksciis iel pri tiu ĉi plano kaj perfidis ĝin al la vicreĝo. Kiel rekompencon li ricevis unu dukaton kaj kruĉon da porkagraso.

La vicreĝo dume entreprenis nenion, por ke li povu ilin kapri ĉe la ago. Sed la arestitoj eksciis, ke ili estas perfiditaj, ili ektimis, kaj Onofre Exarque, timante ne sole pri sia mono sed ankaŭ pri la vivo, proponis al Cervantes, ke li donos al li sumon bezonan por elaĉeto, kaj konsilis al li poste reveni kaj liberigi la ceterajn amikojn.

Sed Cervantes rifuzis tion, sentante en tio malfidon de Onofre, kiu sole volis, ke Cervantes foriru, por ke li ne perfidu lian nomon. Sed tamen tiu ĉi promesis, ke eĉ per turmentoj oni ne devigos lin fari deklaron, kiu povus malutili al la amikoj. Tiam venis okazo, kiam Cervantes povis forkuri el la banejo kaj li kaŝis sin ĉe iu amiko. Post kelke da tagoj estis anoncite, ke tiu, kiu kaŝas lin, estos mortkondamnita; tiam Cervantes, timante, ke li ne malutilu al sia amiko, sin konigis al turkigito el Murcia, Morato Raez, intima amiko de la vicreĝo, esperante, ke Ruiz helpos lin per sia influo.

La vicreĝo, ekvidinte Cervantes, ekkoleris, ordonis meti pendigan ŝnuron sur lian kolon kaj ligi liajn manojn sur la dorso, kvazaŭ li estus tuj pendigota, sed Cervantes perfidis nenion je siaj amikoj, montrante kulpa ĉiam sole sin kaj kvar nobelojn, kiuj tiutempe estis jam reliberigitaj, kaj li eĉ ne elmontris timsenton.

Azan estis per tiu ĉi vira nobleco venkita; li ne pendigis lin, sed malliberigis lin en sia palaco, kie, katenligita sur la manoj kaj piedoj, pasigis Cervantes kvin monatojn.

Giron estis ekzilita en Fezon. Cervantes elpensis novan planon: li sciis, ke estas en Alĝero dudekkvin mil kristanaj sklavoj kaj li volis ekribeli kun ili, transdoni Alĝeron al Filipo II, kaj tiamaniere detrui la neston de piratoj sur Mediteraneo. Sed la plano estis refoje perfidita, pli frue, ol oni povis pensi pri ĝia plenumo. Cervantes restis en la malliberejo, ĉar la vicreĝo firme estis konvinkita, ke lia restadejo, ŝipoj kaj sklavoj estas ekster danĝero, dum li tenos tiun kriplan Hispanon en katenoj.

Dume la gepatroj de Cervantes kaj post morto de la patro lia patrino penege klopodis kolekti la bezonan elaĉetan sumon. Fine ili trovis tri cent dukatojn, iom aldonis bonfaruloj, iom estis gajnite per komerco, permesita de la reĝo, kiu konsideris la servojn faritajn de Cervantes en lia armeo.

Sed la vicreĝo postulis duoble tiom, kiom li mem estis por Cervantes paginta, t. e. mil skudojn, kaj ĉar lia deĵora tempo baldaŭ finiĝis, li estis jam revenonta Konstantinoplon. Ne povinte atingi rezultaton ĉe la traktado kun la peranto, P. Juan Gil el ordeno de la plej sankta Triunuo, li ordonis forkonduki la katenitan Cervantes sur sian irpreparitan ŝipon kaj sidigi lin sur remistan benkon. Nur en tiu ĉi lasta momento estis interkonsentita la sumo de kvin cent hispanaj oraj skudoj, la pastro Gil pene kolektis la reston inter amikoj kaj komercistoj kaj la 19. de septembro 1580 estis Cervantes liberlasita. Azan tuj poste forveturis.

Cervantes restis en Alĝero ĝis la fino de tiu jaro kaj revenis poste en Hispanujon, kie li refoje eniris en armeon, tiu tempe batalinta en Portugalujo.

Tie li intime amikiĝis kun unu portugala sinjorino, kun kiu li havis filinon Doña Isabel de Saavedra.

En la jaro 1583 li definitive eksiĝis el armeo kaj tiutempe verkis paŝtistan novelon La Galatea, la unuan laboron, kiun li publikigis. Li volis per ĝi montri la riĉecon de sia gepatra lingvo, diri kelke da siaj aventuroj kaj prezenti honoresprimon al poetoj tiame ŝatataj. Li eldonis ĝin en la jaro 1584. Ĝi ne tro multe plaĉis kaj Cervantes ne aludas ĝin tro laŭde en la sesa ĉapitro de la I. volumo de Don Quijote.

Jam antaŭ tio li skribis verkon Filena, pri kiu nenio estas konata krom la nomo, citita de Cervantes en poemo Viaje al Parnaso.

La 12. de decembro 1584 li edziĝis kun Doña Catalina de Palacios Salazar y Vozmediano el eminenta familio en Esquivias. Ĉi tie ili ekloĝis kaj vivis sufiĉe modeste, ĉar Doña Catalina ne posedis tro multe da havaĵo; Cervantes ofte veturadis en proksiman Madridon kaj amikiĝis tie kun tiamaj eminentuloj. Samtempe, serĉanto gajnorimedojn, li verkis dudek aŭ tridek teatraĵojn (El trato de Argel, La Numancia, La batalla naval, La confusa, La única y bizarra Arsinda, La gran turquesca, La Jerusalen, La Amaranta, El bosque amoroso k. a.), kiuj senescepte estis luditaj en Madrido kaj plaĉis, sed Lope de Vega (1562–1635) baldaŭ ombrigis per siaj majstre verkitaj dramoj ĉi tiujn verkojn de Cervantes, kiuj, konsiderante laŭ la konservitaj (la du unualoke nomitaj), ne multe valoris.

La edzeco diktis novajn bezonojn kaj Cervantes serĉis oficon. Li fariĝis komisaro ĉe liveraĵoj por la ŝiparo, poste kolektanto de la impostoj en la Granada reĝolando kaj li translokiĝis en la jaro 1588 en Sevillon, kie li loĝis ĝis la jaro 1594. El la ŝtata mono li pruntedonis kontraŭ kambio 7.700 realojn al komercisto Simon Freir el Lima, sed tiu ĉi bankrotiĝis kaj forkuris; Cervantes estis sekve pro deficito de 2.647 realoj arestita en Sevilla (1597) kaj de multaj malbone suspektata. El la malliberejo oni liberlasis lin nur je promeso, ke li prezentiĝos post tridek tagoj en Madrido por reordigi la aferon.

Kion li faris en la jaroj 1598 ĝis 1603, ne estas konate, sed oni opinias ĝenerale, ke li pasigis tiun tempon en Mancha. La famo diras, ke li tiutempe refoje estis arestita; en Argamasilla, en la naskiĝloko de Don Quijote, kaj tie, laŭdire, li verkis sian nemorteblan kavaliron.

Unuj rakontas, ke oni arestis lin pro iaj dekumoj, aliaj, ĉar li uzadis ĉe fabrikado de salpetro kaj pulvoro akvon el Guadiana malutilante tiel al najbaroj, kaj aliaj fine, ĉar li diris en Toboso al iu virino ian pipritan spritaĵon, per kiu li indignigis ŝian parencaron. En Argamasilla oni diras ĝis hodaiu, ke en domo, nomata de Medran, estis Cervantes malliberigita kaj ĝi estas versimila, ĉar li mem diras pri sia verko ke li «donis al ĝi vivon en malliberejo, kiu estas sidejo de ĉia maloportuneco».

De post la jaro 1600 loĝis la kortego en Valladolid kaj Cervantes ankaŭ tie ekloĝis, sendube pro la ankoraŭ daŭrinta juĝa procedo rilate la monon, pruntitan al Simon Freir. Sed la verdikto estis sendube favora, ĉar Cervantes restis en Valladolid, vivante modeste per mono gajnata per servoj kaj skribado de diversaj laboroj kaj ĉe tio li redaktis siajn manuskriptojn por la preso.

Liaj favorintoj estis grafo de Lemos kaj la toleda ĉefepiskopo Sandoval.

La unua volumo de «El ingenioso hidalgo Don Quijote de la Mancha» estis presita en Madrido en la jaro 1600 kaj Cervantes esperis, ke la publiko, legonte la rakontadon de la sklavo, memorigos al si la suferojn de la aŭtoro en Alĝero.

Tiu libro (kun la dua volumo) estas la plej bona verko de Cervantes kaj unu el la plej bonaj fruktoj de la tutmonda literaturo entute. Estas malfacile diri ĉu oni pli admiru la amplekson de la imagemo, sprito, kiu la tutan verkon trapenetras aŭ la plaĉan, poluritan lingvon, per kiu la historio estas rakontata. Don Quijote kaj Sancho Panza fariĝis tiel precizaj tipoj en imagemo de la leganto, ke malmultajn oni povus trovi en ĉiuj literaturoj, kiuj estus tiel klare kaj plastike pentritaj.

La unua volumo de Don Quijote plaĉis tiel, ke jam en la unua jaro kvar eldonoj estis elĉerpitaj, sed verkistoj, okupintaj tiame en la hispana literaturo la ĉefan lokon ne taksis ĝin laŭmerite. Mem poeto Villegas ne favoris Quijote kaj Lope de Vega malamikiĝis kun Cervantes kaj ambaŭ korifeoj interbatalis ne kiel agloj en la nuboj, sed kiel la plej malalta bestaro en polvo kaj marĉo. Kaj ankaŭ aliaj verkistoj, precipe tiuj, kiujn Cervantes ŝerce aludis en Don Quijote, tre indigniĝis kontraŭ la libro kaj ĝia aŭtoro.

Kaj nova malfeliĉo trafis Cervantes. La 27 de junio 1605 kunpuŝiĝis sur la bordo de Esgneva iu navara nobelo, Don Gaspar de Ezpeleta, homo aventurema, kun nekonata rivalo; ambaŭ uzis la glavon kaj Don Gaspar ricevis mortovundon. Li atingis, ŝancelirante, la domon, en kies unu apartamento loĝis Doña Luisa de Montoya, vidvino post glora historiografo Esteban de Garibay, kun du filoj, kaj en la alia Cervantes kun sia familio. Pro helpokrio de Don Gaspar eliris filo de Garibay kaj vidante apud la pordo homo sangomakulitan kun nuda glavo kaj malgranda ŝildo, li alvokis Cervantes, kiu jam estis dormanta, kaj ambaŭ enkondukis la vunditon en loĝejon de Doña Luisa de Montoya, kiel li post du tagoj mortis.

La juĝa komisio trovis, kvankam ne klare, ke Don Gaspar estis mortigita, ĉar li amindumis iun el la virinoj loĝantaj en tiu domo, kaj tial la estraro arestis kelke da personoj kaj inter aliaj ankaŭ Cervantes, lian filinon, bofratinon kaj vidviniĝintan fratinon. Sed baldaŭ estis ĉiuj liberigitaj.

En la jaro 1606 revenis la kortego en Madridon kaj Cervantes sendube sekvis ĝin, parte ĉar li gajnis monon per servetoj, parte, ĉar li havis en proksima Esquivias kaj Alcala parencojn.

En la jaro 1608 aperis por la dua fojo la unua volumo de Quijote, multloke ŝanĝita kaj relaborita (ne sen utilo). Cervantes korektis kelke da eraroj tro frapantaj, kiel ekz. kiam li daŭrigas paroli en la rokaro pri la azeno de Sancho, kvankam ĝi estis forŝtelita kaj kiam la mastrino diras post la unua ekskurso de Quijote, ke li forestis ses tagojn, kvankam la tempo estis pli mallonga k. s.

Instigita per favoro, kiun ĝuis en Italujo la rakontoj de Boccaccio (1313–1375) li skribis kaj en la jaro 1613 eldonis Novelas ejemplares, en kiuj li intence ignoris ĉian malĉastaĵon. Inter ili unualoke estas citinda La Gitanilla, romantika historio de cigana kantistino, Rinconete y Cortadillo, scenoj el vivo de du junaj vaguloj, kaj El Licenciado Vidriera, historio de studento, kiu, freneziĝinte, fariĝis iu speco de tipa filozofo.

Je unu jaro pli malfrue eldonis Cervantes poemon Viaje al Parnaso, imitante la vojaĝon al Parnaso, eldonitan en Italujo de Cesare Caporali. Cervantes kritikas en ĝi versforme la hispanajn poetojn. Poste sekvis Adjunta al Parnaso, en kiu li priskribas sian renkontiĝon kun poeto, kiu alportis al li leteron de Apollino.

La novaj dramoj de Cervantes (El Gallardo español, La casa de los celos, Los Baños de Argel, El Rufian dichoso, El Laberinto de amor, La Entretenida, Pedro de Urdemalas, ludoj: El juez de los divorcios, El Rufian vindo, La Eleccion de los alcaldes de Daganzo, La Guarda cuidadosa, El Vizcaíno fingido, El Retablo de las maravillas, La Cueva de Salamanca kaj El viejo celoso) ne havis sukceson, ĉar Cervantes estas ĉeftrajte prozisto, kaj la publiko estis samtempe indundata per belegaj dramverkoj de Lope de Vega.

Jam en la jaro 1604 promesis Cervantes al la legantoj la duan volumon de Don Quijote kaj naŭ jarojn pli malfrue li anoncis, ke ĝi tuj aperos. Sed dume profituzis alia aŭtoro, sin kaŝanta sub la nomo Alonso Fernández de Avellaneda, favoron, kiun renkontis la unua volumo kaj eldonis en 1614 sian verkon kiel duan volumon de Don Quijote. En tiu li malĝentile parolas pri Cervantes kaj eĉ insultas lin. Tiu ĉi apokrifa libro instigis Cervantes, tiel ke li finis sian duan volumon, en kies 59a ĉapitro, ĵus verkata, li aludas la unuan fojon la libron de Avellaneda. En la antaŭparolo li ankaŭ sprite kaj modere vipis sian rivalon kaj lian verkon.

Ankaŭ la dua volumo havas ĉiujn bonajn kvalitojn, kiuj jam en la unua estis laŭdindaj, kvankam kelkloke oni vidas, ke la verkisto rapidis. Sed Don Quijote estas en ĝi pli konsekvenca kaj Sancho Panza diras en ĝi amasegon da proverboj taŭgaj malplej konvene. Majstre estas en ĝi pentrita la karaktero de nova persono, bakalario Sanson Carrasca.

Interesa dokumento pri la estimo, kiun Cervantes ĝuis en tempo de eldono de la dua volumo jam ankaŭ ekster la landlimo de sia patrujo (tiutempe sciis en Francujo ĉiu pli klera homo la lingvon hispanan), estas la aproba dekreto, kiun skribis licenciato Francisco Marquez de Torres, oficisto de la episkopo en Toledo kaj cenzuristo de tiu ĉi dua volumo. Jen ĝia teksto:

«Mi atestas laŭ vero, ke la dudekkvinan de la monato februaro, kiam lia moŝto Señor Don Bernardo de Sandoval y Rojas, episkopo de Toledo, mia estro, estis foririnta por fari viziton, redanke por tiu, kiun faris ĉe li la franca ambasadoro, kiu alvenis kaŭze de grava traktado pri edziĝo inter liaj estroj kaj la hispanaj, alvenis multe da francaj kavaliroj el sekvantaro de la ambasadoro, tiom ĝentilaj, kiom noblaj kaj literaturamaj al mi kaj al la ceteraj kapelanoj de mia estro, kardinalo, kaj volis ekscii, kiuj bonaj libroj estas nun plej ŝatataj; kaj kiam okaze estis aludita tiu ĉi, kiun mi ĵus estis recenzanta, kaj kiam ili ekaŭdis la nomon de Miguel Cervantes, ili tuj komencis laŭdi lin kaj akcenti la ŝaton, kiun en Francujo kaj en la najbaraj landoj trovas liaj verkoj, Galatea, kies fragmentojn pli ol unu scias parkere, kaj Novelas.

Oni tiom laŭdis lin, ke mi faris proponon, ke mi ilin akompanos al la aŭtoro, kaj ili, dankante, multe tion deziris. Detale ili demandis pri lia aĝo, okupo, karaktero kaj rilatoj. Mi devis diri al ili, ke li estas maljunulo, soldato, nobelo kaj malriĉulo, kaj unu el ili respondis al mi per ĉi tiuj seriozaj vortoj:

—Ĉu Hispanujo ne faris tian homon riĉa kaj ne liveras al li, kion li bezonas, el kazo publika?—kaj alia el la kavaliroj respondis tiun ĉi profundan ideon:

—Se la mizero devigas lin verki, volu Dio, ke li neniam vivu en superfluo, tiel, ke mem malriĉa, li riĉigadu per siaj verkoj la tutan mondon.»—

Kia granda aprobo! Oni povas nur bedaŭri, ke Cervantes tiom malmulte povis ĝin profiti!

Pro manko de mono kaj esperante ricevi iun donacon, dediĉis Cervantes la unuan volumon de Don Quijote al duko de Béjar. Sed ŝajnas, ke sinjoro duko ne montris sin por tio tro dankema, almenaŭ por tio, ke lia titolo fariĝis nemortebla, Cervantes neniam plu aludas lin kaj dediĉas la duan volumon al sia vera bonfaranto grafo de Lemos. En ĝia nelonga antaŭparolo li sprite vortatakas Quijote de sia rivalo kaj promesas samtempe, ke baldaŭ aperos libro Trabajos de Persiles y Sigismunda, kiun li antaŭanoncis jam en la jaro 1613 kaj kiun li malprave konsideras la plej bona libro de sia verkaro.

Sed la eldonon de tiu ĉi libro ne ĝisvivis Cervantes; ĝi estis eldonita post lia morto de lia vidvino.

Malsana kaj kaduka Cervantes skribis (aŭ diktis) la 19. de Aprilo 1616 ankoraŭ dankesprimon al sia mecenato grafo de Lemos kaj mortis sabaton, la 23. de Aprilo 1616.

Oni enterigis lin ĉe la monaĥinoj de S. Triunuo en kies domo vivis kiel monaĥino ankaŭ lia filino. En la jaro 1633 translokiĝis la tuta monaĥejo en novan domon, el strato León en straton de Cantarranas kaj ĉe tiu okazo la monaĥinoj elfosigis siajn mortintojn kaj enterigis ĉiujn ostojn en unu komunan tombon. Ne posedas sekve la Hispanoj restaĵojn de sia granda Miguel. Ili eĉ ne havas lian aŭtentikan portreton, sole kopion de originala, perdita portreto, faritan dum Filipo IV (1621–1665).

Liaj samtempuloj taksis lin, sed ne sufiĉe, ne laŭmerite. Li oponis la ĝeneralan intereson, ridindigante tion, kio dum longa tempo estis en Hispanujo ŝatata, kaj kio, krom la religia ekstazo, plej multe identiĝis kun la hispana karaktero—la kavalireco. Kontraŭ legado de kavalirecaj romanoj, kies danĝeron jam dum tempo de Cervantes multaj vidis, vane laboris nobeloj, registaro kaj unuopaj personoj (Luis Vives, Alejo Venegas, Benito Arias Montano k. a.), sed nur Don Quijote ĝin plene detruis.

Tri jarojn antaŭ ĝia eldono aperis ankoraŭ la lasta kavalireca romano «La crónica de Don Policisne Boecia». Post Quijote aperis neniu plu.

Kaj aŭtoro de libro tiel grandioza, tiel originala vivis kaj mortis malriĉa!

Pri tiu ĉi libro oni rakontas ankaŭ tiun ĉi anekdoton:

Filipo III, laŭdire, ekrimarkis foje, rigardinte tra fenestro de sia madrida palaco, iun studenton, kiu sidis sur bordo de Manzanares kun libro en la mano kaj kiu oftefoje sinsekve interrompis la legadon, frapante per la mano sian frunton kaj vidigante per vivaj gestoj sian ĝojon kaj kontentecon. La reĝo diris:

«Tiu studento aŭ freneziĝis, aŭ li legas rakontadon pri Don Quijote».

La servistaro tuj rapidis konvinkiĝi, kio el ambaŭ estas vero kaj revenis post momento kun ĝentila sciigo, ke la reĝa moŝto divenis; la studento legis Quijote.

La hispanaj verkistoj esprimas la supozon, ke tiu ĉi okazintaĵo fariĝis nur post morto de Cervantes, ĉar la reĝo estus eble pruvinta al aŭtoro de libro tiel humorplena sian aprobon ankaŭ laŭ alia maniero ol per sola vorto.

Sed la gloro de Cervantes kreskis el tiu ĉi verko ĉiam pli kaj pli alten, elmetadis radikojn ĉiam pli fortajn kaj disvastiĝis tra la tuta mondo.

Ne estas eble kalkuli, kiom da eldonoj de Don Quijote originalaj kaj tradukitaj en ĉiujn lingvojn ĝis nun estas aperintaj.


Boheme skribis
A. Pikhart
trad. Ed. Kühnl.

Cervantes kaj Don Quijote[redakti]

En la celo malaperigi la ridindajn kaj frenezigajn librojn pri aventuroj de vagiraj kavaliroj, Cervantes, princo de la hispanaj verkistoj kaj reĝo de ĉiunaciaj literaturistoj, kreis Don Kiĥoto. Sed preterpaŝante la celon, la libro montriĝis la plej majstra verko, kiun iam elpensis homa cerbo, la tutmonda poemo de homara vivado.

Inter la genia kontrasto, kiun prezentas la superbeleco de la ideala koro de Don Kiĥoto kaj la ruza profiteco de la reala karaktero de Sanĉo, Cervantes sukcesis interlokigi ĉiujn nuancojn de la homa spirito, tia, kia ĝi ĉiam ekzistis kaj ekzistos. La priskribado de la homaj pensoj kaj faroj estas tiel fidele farita en Kiĥoto, ke ĝi estas plej reala en sia idealeco, plej ideala en sia realeco.

Lingvo plej mirinde lerte uzita, dialogo plenĉarma kaj sprita, fantazio riĉe kreanta, interesto ĉiam kreskanta, muzikaranĝo de la frazoj, kiel ĉiela melodio, kaj fleksebla alkonformiĝo al ĉiuj nuancoj de homa personeco kaj al ĉiuj momentoj de nia senfine-diversa vivado, ĉio troviĝas en Kiĥoto kun superbela harmonio de tutaĵo.

Tial la ĉefverko de Cervantes ne estas hispana, sed tutmonda. Tial la agado, kiun ĝi priskribas, ne estas mortinta pasintaĵo, sed ĉiama estantaĵo aŭ eterna estontaĵo.

Tri jarcentoj forpasintaj nur pligrandigis ĝian superan meriton. La tempo nur penos plipurigi tiun juvelon, kiu jam nun blindigas per sia brilegeco.

Kiel prave diris nia eminenta lingvisto Cejador:

«Cervantes estas la monarĥo de la novelo kaj Kiĥoto la plej bela novelo de la mondo».


Vicente Inglada

La Ora Epoko[redakti]

«Feliĉa tempo kaj jarcentoj feliĉoj estas tiuj, kiujn la antikvuloj alnomis oraj.....; ankoraŭ ne estis kuraĝinta la peza ferpinto de la kurbigita plugilo malfermi nek viziti la internaĵon de nia unua patrino-tero, ĉar ĝi, ne estinte perfortigita, prezentis sur ĉiuj partoj de sia fruktodona kaj vasta brusto tion, kio sufiĉos por satigi, nutri kaj plezurigi la gefilojn, kiuj tiam ĝin posedis.»

Ĉi tion dirigis la glora hispana verkisto Cervantes al la famkonata junkro «Don Kiĥoto», en la unua parto XLa ĉapitro de sia senmorta verko.

Sed kvankam la ora epoko pasis, la homoj, kutimintaj de tiu malproksima tempo atingi, kion ili bezonis por sia ĉiutaga nutrado, nur levante siajn manojn, klopodis, laŭ sia povo, daŭirig tiun oportunan procedon, nur forlasitan kiam ili konvinkiĝis, pro malagrabla sperto, pri tio, ke, ĉar nun estas jam tre multe da gefiloj de nia unua patrino, ĝi povas nek supersatigi, nek nutri nin, kiam ĝi ne estas perfortigita tion fari per la plugilo, la vegetnutraĵoj kaj tiel plu.

Plie, la homoj anstataŭ depreni de la tero la produktaĵojn kaj donacojn, elŝiris ĝin, kaj tiamaniere oni ripetis ĉie la fablon pri la kokino kiu demetis orajn ovojn. Jen kio okazis en la montaroj:

Tiuj ĉi proponis siajn arbojn, kaj la homoj dehakis ĉiujn, ne antaŭvidinte la estontecon. Poste la montoj produktis herbejojn, sed la homoj enirigis tro multajn brutarojn en ilin kaj la malsataj bestoj anstataŭ falĉi la herbojn per siaj dentoj, elradikigis ilin. Tiamaniere mankis al la montoj la vegetala ŝirmaĵo, la pluvo forrabis la teron, elĉerpiĝis la fontoj, la riveretoj aliformiĝis je torentoj kaj la superakvegoj ruinigas la valon.

La ora epoko forpasis por neniam reveni, kaj nun estas la epoko por la laborado, por la antikveco; sekve la tera patrino kaj ĝiaj gefiloj nur devas ripozi dum estas necese por rekomenci ageme la taglaboron.

Mi ja estas filo de la XIXa jarcento sed mi envie rememoras la oran epokon, kiam «ne estis konataj la artifiko, la trompo, la malico» kaj kiam «ĉio estis paco, ĉio interkonsento», tial ke nun post centjaroj kaj centjaroj de progresado, eble pli ŝajna ol reala, «homaro sin dividas batale,

popolo popolon atakas kruele,
frat' fraton atakas ŝakale.»

Tamen ne allogas min kion diris «Don Kiĥoto» pri la tiama ripozanta vivado, kaj mi varme deziras por la patrujo de la glora Cervantes, ke baldaŭ alvenu la vera feliĉa tempo, kiam ne terpeceto nek unu sola homo en tiu amata lando estu senfruktodonaj, kaj ke ĉio kaj ĉiu produktu per la plugilo, per la plumo aŭ per la maŝino kiel eble plej multe, sed sen klopodoj kaj penoj, kiuj ruinigos ilin.


R. Codorniu

Cervantes[redakti]

Ĉiam, kiam mi intencis koncentrigi mian penson pri aŭtoro de «Don Quijote», por difini aŭ reenkarnigi lin laŭ mia maniero, kaj eniri poste en misterojn de lia spirito, mia fantazio kuras en absolutan neon pri la unuecon de homa speco.

Sendube Cervantes ne estis filo, posteulo, de la paradiza paro, nek de fiŝo, nek de simio. Li ne venis en la mondon por okupi iun lokon, nek li estis rezultato de la leĝo pri disvastiĝo de la speco, nek substancoj de lia cerbo estis ĥemie egalaj al tiuj de l' cerboj de liaj samtempuloj, nek li mortis pro arteriosklerozo, kiel oni diras, ke hodiaŭ povas morti homoj. Estas neeble, ke la naturaj fortoj per siaj ordinaraj procedoj estu farintaj similan kreitaĵon.

Mi subitpensas, ke, eble, estas en la mondo iu mistera, nevidebla kaj senmorta patro, kies filoj estas nomitaj Homero, Kristo, Mahometo, Cervantes.....

Granda Patro, altega Artisto, li metas ilin kvazaŭ orajn bukojn, kiuj fermas libron pri tutmonda epoko, aŭ kvazaŭ stelojn, kiuj gvidas civilizacion por venki barbarecon.

Kiam oni faros studon kaj analizon, ankoraŭ ne projektitajn, pri tio, kion la lanco de «Don Quijote» mortigis, kaj pri tio, kion «Don Quijote» kreis dum sia migrado tra la lando, oni ekkonos la supernaturan naturecon de Cervantes, kaj la Historio, kiu hodiaŭ neas korpon kaj animon al Homero, helpita de la Scienco, diros al ni, kiel kaj el kio estis kreita tiu cerbo, tiu koro kaj tiu spirito.


E. Barriobero y Herrán
Esperantigis el hispana lingvo

La plumo kaj la spado[redakti]

Tre ofte ili marŝis apude en Hispanujo!

El multaj citindaj viroj, mi nur citos Jorge'n Manrique[3] dum la infaneco de nia lingvo; dum ĝia juneco, Garcilaso'n de la Vega, kiu mortis en bataleto apud Niza, kaj Alonso'n de Ercilla; en nia epoko, Villamartin, generalon Arteche kaj generalon Leopoldo Cano,[4] eminenta poeto.

Cervantes, kiu plej korekte verkis per hispana lingvo, ankaŭ estis soldato; ĉiuokaze li fieriĝis pro tio, kaj tion li konstatas en la antaŭparolo de la dua parto de sia ĉefverko; ĉiuokaze li esprimis sian simpation por la militprofesio, kaj tion li certigas per la parolado pri la armiloj kaj la literaturo, kiun li dirigas al «Don Quijote».

En la LIVa ĉapitro de la dua parto, Cervantes dirigas al maŭro ekzilita el Hispanujo, kaj kiu parolas kun «Sancho»[5] «...nun mi konas kaj sentas tion, kion oni kutimas diri: ke la amo al patrujo estas milda..... Mi foriris al Italujo, kaj mi alvenis al Germanujo, kaj tie ŝajnis al mi, ke oni povas vivi ĝuante pli grandan liberecon, tiel, ke ĝiaj loĝantoj atentas nenion pri bagateloj; ĉiu vivas kiel li deziras, ĉar en granda parto el ĝi, oni vivas kun granda libereco pri konscienco».

Amo al patrujo! Libereco pri konscienco! Nur Cervantes, granda kuraĝulo kunligis tiujn du belegajn ideojn per unu sola alineo, en epoko, kiam la Inkvizicio estis tiel multepova!

Krom la militistoj, multaj aliaj verkistoj estas esprimintaj en siaj literaturaĵoj sian revon pri la libereco, kiu en la mezepoko estis en Hispanujo pli vasta, ol en la cetero de Eŭropo.

Hodiaŭ, samtempe ni honoras Cervantes, ni ankaŭ honoru tiujn idealojn, kiuj, defendataj de la spado kaj kantataj de la plumo, lulis nian lingvon, kaj kiuj de antaŭ tre longe nestas en la internaĵo de la hispana animo.


Fernando Redondo

Kiu estas "Don Quijote"?[redakti]

Ofte oni aŭdas ĉe ni frazon «ne estu Quijote» aŭ aliajn similajn, kiel «li estas Quijote» laŭ malŝata senco, kaj iam mi enprofundigis min en meditadon pri la signifo de tiuj frazoj.

Ĉiu altruista, sindonema, sinoferema spirito estas kvalifikata kiel «Quijote» en ĉi tiu epoko en kiu oni rekomendas esti «Sancho», sed ĉi tiu epoko de barbara egoismo ne povos persisti.

Jes, «Don Quijote» ekzistis, ekzistas kaj ekzistos feliĉe por la homoj. Kaj «Don Quijote» ne estas privilegio eksklusiva de tiu ĉi aŭ tiu lando, de ĉi tiu aŭ tiu gento aŭ raso, ĉar la altruismo estas havaĵo de la Homaro, kaj altruismo kaj quijotismo estas la samo; ĝi estas io netuŝebla nevidebla kaj eterna, kio ĉie floras; ĝi estas unu el la elementoj de la Eternulo, kies elemento enkorpiĝas pli aŭ malpli forte, kaj kiu fariĝas reala al niaj okuloj per tiom da famkonataj kaj bonfarantaj homoj, kies nomojn oni legas en multaj paĝoj de la homa Historio. Ĉu ne estis «Quijotes» Mikaelo Servet, Johano Hus.....?

Se ni, hispanoj, tralegas nian Historion, ni trovos de «Indivil kaj Mandonio», tra «Viriato», «El Cid», «Colon» (Kolon), «Los Comuneros de Castilla» (Komuneros de Kastillando), «Cervantes» mem, «El Empecinado», «Monturiol», «Prim», «Concepcion Arenal», «Peral», ĝis «Torres Quevedo» (Kevedo), «Balsera» kaj «Ramon y Cajal» (Kaĥal), multe da viroj kaj eĉ virinoj, kiuj estis kaj estas efektive «Quijotes». Kiam la spirito de «Don Quijote» enkorpiĝis en la plimulto, nia patrujo estis granda, sed, malfeliĉe, la spirito de Sancho anstataŭis tiun de «Don Quijote» en niaj generacioj kaj la sekvo estas la ruino de nia amata Hispanujo.

La egoista spirito de Sancho enkondukis Eŭropon en la nunan katastrofon. Ni esperu la sekvon de tiom da buĉado kaj ruino, kaj ĝi estu la jena: La spirito de «Don Quijote» elpelu tiun de Sancho el la nuntempaj infanoj, kaj ĝi enkorpiĝu en la estontaj generacioj por la feliĉo de la Homaro!


Julio Mangada Rosenörn

Cervantes, kavaliro de la idealo[redakti]

Kiel belegan stelon, mi rigardis ĉiam la gloran verkiston sur la firmamento de l' monda literaturo. Kiel mi povus do havi la kuraĝon laŭdi liajn verkojn? Ĉu hazarde la steloj estas des pli belaj, ju pli la homoj,—vermoj en la profundego de l' senfinaĵo,—kantas ilian belecon?

En mia memoro la nomo Cervantes sekvigas ĉiuokaze la titolon de lia ĉefverko «Don Kiĥoto». Ne tial, ke mi ne ŝatas liajn ceterajn verkojn,—kiuj ja povus fari la famon de aro da verkistoj!—sed ĉar min allogas la majstreco de «Quijote». Majstreco, ne rilate ĝian superbelan stilon; majstreco je kono pri la Homo.

Mi timis ĉiutempe implikiĝi en la labirintan reton de la alegorioj kaj simboloj, kiujn recenzistoj ekvidis en «Kiĥoto». Potenco de la Genio! La verkoj, naskitaj de perfekta spirito, perfektaj estas: iliaj trajtoj, kiel facetoj de diamanto, estas egalaj, kaj tamen kiom riĉaj je diverseco de nuancoj. El la Cervantes'a ĉefverko oni ĉerpis simbolaĵojn, pri kiuj certe la glora kripligito neniam pensis!

Sed, en efektiveco, kiel lerte per sia verko li scias prediki novan doktrinon! Kiel saĝe li delogas la samtempularon el la legado de utopiaj prikavaliraj libroj, per ŝajne simila verko, kiu kvazaŭ sorĉa spegulo prezentas al la rigardanto ne la belan eksteraĵon, sed tra ĝi la makule nigran internon! Kiel gustiĝas dolĉe la amara satiro! Nur pro tio, ke Cervantes posedis kompletan konon pri la homoj, lia verko triumfis. Nur tial, ĉar ĝi estas kodo de moralo, de supere alta moralo,—spite la influo de atavismaj antaŭjuĝoj kaj kredoj—, kiu povis neplaĉi, kiu povis ĝeni al la tutaĵo de tiamuloj.

Ĝia spirito, malgraŭ la forpasintaj jarcentoj, estas ankoraŭ aktuala: ĉu ne por la esperantistoj ŝajnas skribita la jena frazo?: «Kaj ne pensu, sinjoro, ke mi nomas ĉi tie vulgo nur la plebejan kaj humilan personaron; ĉar ĉiu, kiu ne scias, eĉ se li estas sinjoro kaj princo, povas kaj devas enkalkuliĝi en nombron de vulgo».[6] Ĉiu, kiu ne scias: kaj..... kiu pli multe ne scias, ol tiu ne volanta scii? kiom da tiaj homoj, ni esperantistoj, ĉiupaŝe renkontas?

Tamen ni ne malkuraĝiĝas; kial ni farus? Ĉu ja ni ne estas konvinkitaj, ke ni «pli devas atenti al la gloro de la venontaj jarcentoj, kiu estas eterna en la eteraj kaj ĉielaj regionoj, ol al la vanteco de la famo, kiun en ĉi tiu estanta kaj finiĝonta jarcento oni atingas?»[7]

Mi devas fini. Ke la Princo de l' diskreteco pardonu al mi la malspertan komentarion!


Josep Grau Casas

La glora Cervantes![redakti]

Cervantes estis la plej glora hispana literaturisto kaj unu el la plej talentaj kaj kleraj homoj, kiuj ekzistis. Li estis kvazaŭ sintezo de la plej altaj homaj kvalitoj. Li, do, gloras Homaron montrante, kian mirindan perfektecon povas atingi la homa cerbo.

Lia literatura stilo estis kiel eble plej bela, sed ĉu estas nur la stilo kion oni admiras? Ne, tute ne! Per siaj verkoj li montris klerecon maloftegan en lia epoko kaj eĉ en la nia. Ankaŭ li montris observademon vere rimarkindan, precizajn juĝojn, ekzaktan konon de homaj karakteroj kaj emoj, kaj tian koran noblecon kaj moralecon, ke ĉiuj kiuj tralegas liajn verkojn, nepre respektas, admiras kaj amas lin.

Tia brila estis lia klereco, ke specialistoj pri tre diversaj sciencoj sin dediĉis rimarki la eksterordinarajn sciojn de Cervantes pri la difinita scienco, kaj estas verkoj per kiuj ili studas la laboron de la granda genio el la vidpunktoj Geografia, Medicina, Socia, Morala k. t. p.

Cervantes estis serioza verkisto, kiu sciis tuŝi la koron kaj eksciti la spiriton, ekzemple: en «La fuerza de la Sangre» (La efekto de la parenceco), «El Celoso Extremeño» (La ĵaluza Estremadurano) kaj en aliaj, li montris la moralajn malsanojn de sia epoko per maniero tiel realisma kiel tiu de la modernaj romanistoj, ekzemple: «Rinconete y Cortadillo», «El coloquio de los perros» (La interparolado de la hundoj), k. a. Li sciis verki idealismajn romanojn (Pérsiles y Sigismunda), romanstilo, kiu estis ŝatata en lia epoko. Li estis ankaŭ gaja spritulo, kiu ridigis eĉ la plej seriozajn homojn; en «Don Quijote» oni povas trovi sciencon, arton, filozofion kaj spritaĵon. Li, do, estis granda literaturisto kaj scienculo, kaj li estis samtempe kuraĝa soldato, kiu pacience elportis suferojn de vundoj, malliberecon kaj ĉiujn malfeliĉojn. Per sia intelekto, nobleco kaj kuraĝo li prezentis la spiriton de Hispanujo.

La apero de grandega kometo aŭ de kiu ajn brila ĉiela fenomeno neniam estas forgesita de Homaro, kaj Cervantes trapasis tra la Mondo same kiel granda brilega stelo, kiun ĉiuj vidis kaj kiun la generacioj neniam forgesos; ja, ĉiuj vidis lin, ĉar liaj verkoj estis presitaj en ĉiuj lingvoj, kaj neniu lin forgesis ĉar lia rememoro estos glorata ne nur en Hispanujo sed en la tuta Terglobo.

Cervantes estis Hispano, sed ni, la Hispanoj, devas konfesi, ke li ne apartenas ekskluzive al ni, ĉar la homoj, kiuj atingis tian altan gloron, apartenas al la tuta Homaro.


Rafael de San Millán

Rimarkigo[redakti]

La vorto «Don», kiun en Hispanujo oni metas antaŭ la antaŭnomo, estis moŝta titolo, kiun antikve nur rajtis uzi la plej altaj nobeloj. En la epoko de Cervantes ĉiuj Kavaliroj rajtis uzi ĝin. Nun al ĉiuj oni antaŭmetas tiun vorton. Devenas el latina vorto «Dominus» Sinjoro.

Batalrajda Kristo[redakti]

Post la Paca Kristo estis necesa al la homa historio la Batala Kristo, kaj tiam vi naskiĝis, don Kiĥoto. Kristo militira, Kristo kun armiloj, entenas kontraŭdiraĵon; el kie parte venas la komikeco de via figuro kaj ĝia superbeleco. Realan kaston oni alskribis al Kristo, el Davida sango oni diris ke Li estas, kaj vi konjektis, ke ankaŭ same al vi devas okazi. «Eble povas esti, ho Sanĉo!—vi diris—ke la klerulo skribonta mian historion limdifinu tiamaniere mian parencaron kaj naskdevenon, ke li min trovu kvina aŭ sesa pranepo de reĝo».

Naskiĝis Kristo en humila domaro, kiun Lia lulilo eltiris por ĉiam de nekoniteco. Vilaĝano ankaŭ vi estis kaj nur per vi vivas Argamasilla en memorado de la mondo.

Kiam oni aludis Lin per Lia naskoloko, oni ne ligis al Lia nomo tiun de Lia vilaĝo, sed tiun de Lia regiono: la Galileano, oni Lin nomis. Same vi prenis por aldoni al via nomo tiun de la landeto, el kiu vi devenis, tiun de la malnova Sportuaria Kampario; la Maŭra Manĉujo. Antaŭ ol ekfari nian elsavon, Li volis esti sanktigita el manoj de la Baptisto; same vi, antaŭ ol vin ĵeti en entreprenojn ne pli malgrandajn, vi volis ricevi de via Kastila kastelmastro la kolfrapon kaj glavŝultrobaton. Kvardek tagojn kaj kvardek noktojn Li pasigis dum izoliĝo en la Dezerto kaj vi pasigus aliajn kvardek ĉe via pentofarado en Sierra Morena, se el ĝi ne vin eltirus la homaj artifikaĵoj. Malĉastulinoj estis apud Li, kiujn Lia sankteco virtpurigis, kiel ankaŭ apud vi, transfiguritaj per via ĝentileco, estis virinaĉoj kaj publikulinoj. Li diris: «Feliĉegaj tiuj, kiuj elportas persekutadon pro justeco» kaj vi, transirante el la diraĵo en la trokuraĝan faron, disrompis la katenojn de malliberuloj. Li altiris kaj retenis sian militantaron per promeso al ĉiela reĝolando; tiel vi ankaŭ la vian—unupersonan nur, sed prezentantan la homan svarmemultiĝantan tutanaron—per la promeso al regado de insullando. Se malsanulojn Li resanigis, vi efikhelpis al ofenditoj kaj senhavuloj. Se Li sorĉeltiris malbonspiritojn el demonkaptitoj, vi priokupiĝis per riparado de sorĉaĵoj. Nek Lin volis la komunsaĝo akcepti kiel Mesion, nek vin kiel vagiran kavaliron. Mokon kaj obstinmalgloron ricevis Lia Mesieco, kiel via kavalireco, kaj se la patrino kaj fratoj de la Majstro serĉis Lin por Lin dekonvinki, ankaŭ ĉe via hejmo kontraŭstaris kaj malhelpis al vi via dommastrino kaj nevino.

Kiam vi dismetas la figurkonstruaĵon de publika amuzigisto, en kiu heroeco malaltiĝis ĝis ĵonglista ĉarlataneco, vi same agas kiel Li, kiam Li renversis la tablojn de komercistoj kaj la seĝojn de la vendistoj de kolomboj. Indignas la Jeruzalemaj pastroj, ĉar ili vidas, ke la homamaso festas Kriston, kaj ĉar vi estas festita ĉe la gedukoj, indignas ia ekleziulo, fieriĝinta kaj malsaĝa. Kaj via Jeruzalemo estas palaco de la gedukoj; tie, post festo, oni vin persekutas; tie oni vin mokas, tie oni vin superŝutas per malglorego. Kiel Petro la Majstron, Sanĉo,—via samfiguraĵo—, maldefendas vin, kiam per malkuraĝa sekreteco, trafas konfesi al la dukino tion, kion vulgaramaso kredas via frenezo. La surskribaĵo, kiun oni alkudras al via dorso en Barcelono, estas la devizo «Jen la Reĝo de Judoj», per kiu vi estas elmetita al mokridado. Unupublikigisto, Sankta Mateo, skribis la Kristan Evangelion; alia publikigisto, Miĥaelo de Cervantes, vian Evangelion.

Ĉe vi enestis du naturoj, kiel ĉe nia Mondsavinto: la dia, de Don Kiĥoto; la homa, de Alonso Kiĥano, la Bonulo. Mortis Alonso Kiĥano kaj por aliaj restis lia havo kaj la branĉoj kaj la malgrasa ĉevalaĉo kaj la kurema ĉashundo. Sed vi, don Kiĥoto, se vi mortis, vi reviviĝis post la tria tago, ne por ĉielen iri, sed por daŭrigi kaj elfini viajn glorajn aventurojn. Kaj vi ankoraŭ iradas tra la mondo, nevideble kaj ĉiekunestante; kaj vi ankoraŭ malfaras ofendojn kaj elrektigas maljustaĵojn kaj vi ankoraŭ militadas kontraŭ ensorĉistoj kaj helpas al malfortuloj, senhavuloj kaj humiluloj. Ho, vi, superbela don Kiĥoto, Elfaranta Kristo, Leono-Kristo, Kristo Batalrajda!.....


José Enrique Rodó
El hispana lingvo tradukis V. I.

Rimarkigo[redakti]

S-ro Inglada, kiel aliaj verkistoj, uzis esperantan ortografion por «Don Quijote», k. c.; sed oni opiniis konservi la hispanan, kaj tial, oni korektis la kompostaĵon; sed, poste, oni preferis prezenti la verkojn same kiel la verkistoj verkis ilin, kaj kiam oni rekorektis la kompostaĵon, oni forgesis korekti la titolon de la verko de S-ro Inglada (25a paĝo) «Cervantes kaj Don Quijote» kaj meti akuzative Kiĥoton de la 4.a linio de la sama verko.


Notoj[redakti]

  1. Elparolu Kiĥote.
  2. karcero; komp. la italan vorton.
  3. Elparolu Ĥorĥe Manrike.
  4. Elparolu Leopoldo Kano.
  5. Elparolu Sanĉo.
  6. Don Kiĥoto: II parto, XVI ĉapitro.
  7. Don Kiĥoto: II parto, VIII ĉapitro.