Pri Esperanta gazetaro

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : Pri Esperanta gazetaro (1912)
de Czesław Jastrzębiec-Kozłowski
El La Ondo de Esperanto, 1912, N-ro 5. Republikigita en: Samideanoj: Satiroj kaj Humuraĵoj pri Esperanto kaj pri Esperantistoj, komp. Aleksander Korĵenkov (Kalinigrado: Sezonoj, 2006), p. 7-9.

Mi komencas per demando: ĉu ekzistas esperantisto, kiu neniam estus havinta la intencon eldoni gazeton? Nu, ekzistas nenia dubo, ke tia fenomeno ankoraŭ ne naskiĝis. Se iu esperantisto diras, ke li neniam deziris eldoni ĵurnalon, tio montras nur la profundan mensogemon de lia karaktero: por mi estas pli facile kredi eĉ tian absurdon, ke li ne verkis poemojn!

Mi estas homo (kaj nenio homa — krom eldonisto por miaj geni-verkoj — estas al mi fremda) kaj esperantisto. Nu… kompreneble ankaŭ mi revis pri eldonado de propra gazeto.

La komenco estis jena:

— S-ro Iksowski, mi volas al vi komuniki gravan aferon.

— Nome?

— Mi intencas de Januaro komenci eldonadon de granda semajna ilustrata revuo. Formato: 76 × 60. Ĉiu numero po 70 ĝis 80 paĝoj. La papero dika, luksa.Ĉu vi konsentas esti mia kunredaktoro?

— Plezure, s-ro Kozlowski. Antaŭ ĉio ni devas elekti titolon. Mi proponas: “Tempo”.

— Mi preferus: “Madagaskara Stelo”.

— Sed pro kio do Madagaskara? Ni ja estas Kievanoj.

— Nu, tio estas pravigebla, ekzemple, per… Cetere, la titolo povas esti “Stelego”, aŭ “Steleto”, aŭ io simila.

— Eble “Kvinpinta Stelo”?

— Estu tiel! Ni povos tion simbole signi per:

PEGkozlowski.jpg

La unua estas kvin, la dua pin’, la tria tas’ kaj la kvara — kapo de infaneto, kiu anstataŭ tero elparolas telo; la tuto kune: kvinpintastelo! Genie, ĉu ne?

— Nu, tiu kvara iom similas la konatan anekdoton. Tamen, entute estas nemalbone . . . Sed, ĉu vi havas monon por la eldono?

— Ho, je diablo! Tion mi tute forgesis! Ha, kiel estas malagrable! Do, ni devas informiĝi kiom kostos la gazeto… Ĝis la revido!

Post unu semajno mi ekscias, ke tia gazeto kostus tro multe. “La revoj dolĉegaj forflugas”. . .

— S-ro Iksowski, eble ni “hektografus” nian revuon.

— Tio estus ebla en Madagaskar. Sed ĉi tie estas malpermesate al privatuloj havi hektografon.

— Eble, litografi?

— Nu, litografi po 80 ĝis 90 paĝoj ankaŭ ne estas tre malmultekosta afero.

— Jes… Tiaokaze, eble nur 16 paĝoj?

— Konsentite! Sed kiamaniere ni presigus artajn ilustraĵojn? Iom dubinda arteco… litografita!

— Do, sen ilustraĵoj?

— Tamen ĝi kostos kare… kaj versimile ni ne havos abonantojn… La gazeto devos morti post 2 numeroj… Niaj malamikoj malice ĝojos.

— Jes, vere. Kion do fari? Jen, ideo! Ni simple skribu nian gazeton!

Postnelonge ni “eldonis” No 1 de “Kvinpinta Stelo”. Sed, ĉar ĝi estis skribita de s-ro Iksowski kaj de mi, neniu povis tralegi eĉ unu literon, kaj nature neniu volis “malpurigi manon” transskribante ĝin.

* * *

Tiamaniere nia entrepreno finiĝis bone, sed kiom da entreprenoj finiĝas malbone? “En la internacia helplingvo Esperanto estas eldonataj pli ol 200 ĵurnaloj”, triumfe krias propagandistoj. Sed, mi persone opinias, ke grava estas ne kvanto, sed kvalito.

Efektive, jen estas ordinara enhavo de kelkaj Esper. gazetoj:

1) Ĉefartikolo de la redaktoro, kiu deklaras, ke “kvankame mi solnure de unun semajnon instruiĝas le Esperanto, sed tamen mi nun jam perfekta konas tiu-ĉin mirebla linguo”.

2) Versaĵo! Neimageble terura.

3) Nekrologo, okupanta duonon da No 1. Iafoje versaĵo kaj nekrologo kuniĝas en unu teruregaĵo. Ekzemple, mi legis nekrologan versaĵon, en kiu pro rimo al vundo, oni nomis la mortinton… hundo!

4) Iu tre naiva sentimentala novelo, tradukita per plorige malbona Esperanto, sed kiu tamen prezentas al tutmonda esperantistaro specimenon de “nia belega literaturo”.

5) Bibliografio, kiu nur atestas, ke la recenzanto neniam legis la libron recenzatan.

Do! Mi demandas, ĉu ne estus dezirinde, ke niaj tro multenombraj gazetoj kunfandiĝu en kelkaj, sed bonegaj?

Ĉu ne estus dezirinde, ke “La Ondo de Esperanto” organizu jenan konkurson:

Oni elektus komitaton el kompetentaj esperantistoj (ne redaktoroj) po unu persono de ĉiu gazeto, kiu aperas jam pli ol unu jaron. Ili devus plej atente enregistradi ĉiun gramatikan kaj stilan eraron. La gazeto, kiu enhavos plej malmulte da eraroj gajnus premion por…

— S-ro Kozlowski!

— Mi petas, s-ro Iksowski?

— Ĉu vi jam havas monon por la premio?

— Ho, je diablo! Pri tio mi tute forgesis, s-ro Iksowski… “Es ist eine alte Geschichte”… (“Estas malnova historio”).