Pri la lingvo en medicinaj kongresoj internaciaj
1898
Indekso : Pri la lingvo en medicinaj kongresoj internaciaj (1898) |
Upsala: Akcia Societo de Upsala Nya Tidning, 1898. |
Pri la lingvo en medicinaj kongresoj internaciaj
1898
De tiu tempo, kiam la latina lingvo perdis sian rolon de la internacia scienca lingvo, la diversnaciaj reprezentantoj de la scienco ne ĉesas renkonti longan vicon da grandaj malfacilaĵoj ĉe la uzado de la sciencaj laboroj de iliaj kunfratoj, apartenantaj al la aliaj nacioj. Tiuj ĉi malfacilaĵoj estas tiel okulvideblaj, ke ne estas eĉ bezona nomi ilin detale: la malfacilaĵoj, renkontataj ĉe la tradukado de la diversaj sciencaj verkoj el unu nacia lingvo en la alian, estas konataj de ĉiuj. La grandega kvanto da tempo, kiun oni devas elspezi por la perfekta ellernado de tri aŭ kvar fremdaj lingvoj, estas ankaŭ pli-malpli juste taksata de ĉiuj. Sed oni povas konjekti, ke en la vasta rondo de la instruitaj homoj troviĝas tre malmultaj personoj, kiuj haltiĝis iam ajn antaŭ la demando pri tio, kiela kvanto da laboro, da tempo kaj mono estas elspezata kaj devas esti elspezata por traduki diversajn eminentajn verkojn kaj por eldoni ilin en diversaj lingvoj. Ankoraŭ pli malgranda nombro da personoj pensas pri tio, al kio devas fine konduki la pligrandiĝo kaj implikiĝo de tiu ĉi laboro, neeviteblaj ĉe la akre esprimiĝantaj en la lasta tempo naciaj tendencoj de la popoloj, loĝantaj la plej kulturan parton de la mondo.
La naciaj tendencoj tuŝis ĉiujn flankojn de la societa kaj kultura vivo de la popoloj, kaj la scienco — kiel ajn stranga tio ĉi ŝajnus ĉe la unua rigardo — ne evitis en tiu ĉi rilato la komunan sorton. Oni povas eĉ diri, ke la disvolviĝo de la scienca agado en ia lando fariĝas pli forta kaj pli fruktoporta precize de tiu momento, kiam disvolviĝas la nacia scienca lernejo kun difinita direkto de la komuna agado, kun pli-malpli severaj tradicioj, kun la posteuleco kaj konsekvenca disvolviĝo de la kreanta agado de l' homa spirito.
Kaj ju pli progresos la tendenco de l' apartigado de la popolaj grupoj, des pli kaj pli granda fariĝos la nombro de la naciaj sciencaj lernejoj kun iliaj karakteraj apartecoj.
Sed kiel ajn dividiĝus kaj multiĝus sciencaj lernejoj, la scienco mem neniam ĉesas esti tio, kio ĝi estas laŭ ĝia esenco: — propraĵo de ĉiuj homoj, de la tuta instruita kultura mondo.
Tio ĉi estas sentata kaj konsciata ne sole de la reprezentantoj de la scienco, sed de ĉiuj kleraj homoj. Kaj en la rolo de l' kreantoj, gvidantoj kaj inspirantoj de la naciaj sciencaj lernejoj aperas ĉiam nur tiuj veraj reprezentantoj de la scienco, por kiuj ĝi estas atingebla en tuta ĝia amplekso, nedepende de la malvastaj kadroj de l' nacieco kaj lingvo. Kaj jen apud la kreskado kaj fortikiĝo de la naciaj sciencaj lernejoj aperas la tendenco de ili proksimiĝado, de la reciproka interŝanĝo per novaj eltrovoj kaj almilitaĵoj en la regiono de l' spirita agado. Unu el la plej helaj kaj plej karakteraj esprimoj de tiu ĉi tendenco estas la internaciaj sciencaj kongresoj.
La medicina scienco en tiu ĉi rilato preskaŭ ĉiam iris antaŭ la aliaj branĉoj de la scienco. La internaciaj medicinaj kongresoj kunigas plej multe da diversnaciaj reprezentantoj de la scienco, estas aranĝataj pli ofte ol aliaj kaj plej forte altiras al si la atenton de la societo. La senĉesa kreskado de l' nombro da membroj de tiuj ĉi kongresoj, la konstanta disvastiĝo de la programoj de ilia agado, — tio ĉi sufiĉe pruvas, ke tielaj kongresoj fariĝis jam konstantaj kaj necesaj aperoj en la regiono de la scienca agado.
Sed ju pli vasta fariĝas la rondo de l' membroj kaj la programo de la agado de l' internaciaj kongresoj, ju pli ili proksimiĝas al la atingado de iliaj idealaj celoj, des pli kaj pli forte estas sentata kaj konsciata unu esenca malhelpaĵo sur ilia vojo. Tiu ĉi malhelpaĵo estas la diverslingveco. Jam nun en tiuj ĉi kongresoj estas farataj raportoj kaj komunikiĝoj, kaj la disputoj estas kondukataj en tri-kvar lingvoj, ĉe kio tre ofte okazas, ke al la raportanto, faranta komunikiĝon en la franca lingvo, du oponentoj rediras angle kaj germane. Kaj ĉu estas ebla kalkuli, kiu el la alestantoj ne komprenas alterne jen la raportanton, jen unu aŭ alian el la oponentoj?
Ju pli da membroj altirados tiuj ĉi kongresoj, des pli grandiĝos kaj fortikiĝos similaj neoportunaĵoj kaj des pli kreskos en la konvinko de la partoprenantoj de tiu ĉi fruktoporta afero la malgaja konvinko, ke multe el ilia komuna laboro vane perdiĝas por multaj iliaj kolegoj kaj ke el la malŝparataj penoj kaj energio naskiĝus multe pli fruktoportaj rezultatoj, se ne estus sur la vojo la neevitebla diverslingveco.
La internacia familio de la medicina scienco kreskas kaj vastiĝas; ne parolante jam pri italoj, hispanoj, svedoj, norvegoj, danoj, bohemoj, serboj kaj bulgaroj, — eĉ la turkoj kaj japanoj iom post iom eniras en ĝian konsiston. Kaj ĉiu konstanta komitato de la internaciaj kongresoj devas nur ĝoji je tiela vastiĝo, ĉiu vera reprezentanto de la scienco povas nur deziri rapidan kaj plenan disvolviĝon al ia nova naskiĝanta nacia scienca lernejo. Vidante tielan perspektivon oni nevole devas demandi sin: kio do estos, kiam la reprezentantoj de tiuj ĉi naskiĝantaj lernejoj, sekvante la vojon de la plej grandaj eŭropaj nacioj, faros ilian patrolingvon sola lingvo de ilia lernejo kaj poste aperos kiel plenrajtaj membroj de la internaciaj kongresoj?
Oni povas antaŭvidi la malfacilan dilemon, antaŭ kiu neeviteble staros la komitato de ĉiu internacia kongreso. De unu flanko, dezirante atingi la idealajn celojn de similaj kongresoj, — la altiradon de la plej multaj membroj kaj la vastigadon de la programo de agado, — oni devos allasi la plej grandan nombron da lingvoj por raportoj kaj disputoj. De alia flanko, celante la plej grandan fruktoportecon de la rezultatoj kaj la plej plenan atingeblecon de la komuna laboro por ĉiuj membroj, estos necesa elektadi nur du-tri plej konatajn lingvojn.
Kiel helega praktika jesigo de tiuj ĉi konsideroj servas la lastaj internaciaj medicinaj kongresoj kaj speciale la plej granda el ili — la moskva kongreso. Ĉiuj kredeble memoras, kiel la Komitato de tiu ĉi kongreso, sub la influo de persistaj praktikaj postuloj devis iom post iom forlasi la unue notitan celon: la eblan unuigon de la oficiala lingvo de l' kongreso, — kaj iom post iom ankaŭ oficiale konsenti la saman diverslingvecon, kiu regis en la antaŭaj kongresoj.
La eliro el tiu ĉi situacio devas esti trovita kaj la esenco de tiu ĉi eliro estas klara por ĉiuj: por la kuna komuna laboro de la reprezentantoj de diversaj nacioj devas ekzisti komuna lingvo. Estas dubebla, ke tiu ĉi tezo povu esti pridisputata en principo: la disputojn, nekonsentojn kaj kontraŭdirojn povas eksciti nur ĝia praktika solvo, se oni provos elekti unu el la ekzistantaj naciaj lingvoj.
Efektive, tiela solva de tiu ĉi demando prezentas preskaŭ nevenkeblajn malfacilaĵojn. La patrolingvo estas kara por ĉiuj kaj ĉiu; ĉia el la ekzistantaj naciaj lingvoj, prijuĝata kiel ilo por internaciaj komunikiĝoj, havas multe da bonaj kaj malbonaj ecoj. Estas dubebla, ke oni povu krei ian instituton, sufiĉe kompetentan kaj aŭtoritatan por senpartie taksi tiujn ĉi ecojn de l' lingvoj. Eĉ la statistikaj sciigoj pri la vastiĝeco de ĉiu el la ekzistantaj lingvoj estas ĝis tia grado neprecizaj kaj problemaj, ke ili tute ne povas servi kiel fundamento por elekto de unu el la lingvoj. Kaj kune kun tiuj ĉi esencaj malfacilaĵoj aperas unu lasta — eble la plej nefondita kaj malgaja laŭ la esenco, sed sendube la plej forta kaj potenca en la afero de la praktika solvo de la demando: tio ĉi estas la nacia memamo. Kaj en tiu ĉi rilato la lasta moskva internacia kongreso kaj la energia akra protesto de la anglaj kuracistoj kontraŭ la forigo de ilia lingvo el la nombro da oficialaj lingvoj de l' kongreso — ankaŭ servas kiel helega praktika ekzemplo kaj inspiranta averto por la estonteco.
Sed se oni konjektos eĉ la preskaŭ neeblaĵon: la ebelcon de la internacia konsento pri tiu ĉi afero, la eblecon, ke oni elektos unu el la ekzistantaj naciaj lingvoj kiel la solan oficialan lingvon de la internaciaj kongresoj, — kio garantias, ke tiun ĉi decidon akceptos ĉiuj personoj, kiujn interesas la demando? Ni konjektu tamen ankoraŭ unu nekredeblaĵon: ni supozu, ke la personoj, akceptintaj la decidon, faras la plimulton, kaj ke tiu ĉi fakto estas iel pruvita; — kiu havos tiam sufiĉan aŭtoritaton por difini la signifon de la malplimulto, kiu ne akceptis la lingvon, por la scienco kaj taksi la perdojn, kaŭzitajn de la forigo de tiu ĉi malplimulto de la komuna laboro? Kaj kio do estos fine, se tiu ĉi malplimulto kreskos kaj en la daŭro de kelkaj jaroj fariĝos plimulto?
Oni povas diri eĉ pli: simila decido malproksimigus de la komuna laboro la multegon da homoj, kiuj principe nenion havus kontraŭ la akcepto de ia lingvo elektita, se ili nur scius ĝin. Ellerni fremdan lingvon kun tiela perfekteco, ke oni povu fari en ĝi raportojn, kontraŭdirojn kaj partopreni en la vivigitaj disputoj — tio ĉi estas afero tute ne facila, postulanta malŝparon de la laboro kaj tempo kaj atingebla tute ne por ĉiu homo. Kiu kalkulos la personojn, kiuj nenion havas kontraŭ principa elekto de unu sola lingvo, kiuj povus kaj dezirus multon enporti en la komunan trezorejon de la kuna laborado, sed ne havas la eblon fari ĝin nur danke al la okaza nescio de la lingvo elektita?
Oni devas fine noti, ke, kreante tiom da malfacilaĵoj por la nuna tempo, la elekto de unu el la naciaj lingvoj promesas nenion firman por la estontaj generacioj. Oni ne povas esperi, ke tiela elekto devigos ĉiujn scienculojn de ia lando lerni nome tiun ĉi fremdan lingvon. La vastiĝo de la sciado de iu fremda lingvo, ĝia penetro en la fremdan landon dependas de multaj tre implikitaj kaj malfacile kapteblaj kaŭzoj; la akcepto de unu el la lingvoj, kiel komunan internacian lingvon de la sciencaj kongresoj eniras en la nombron de tiuj ĉi kaŭzoj eble eĉ kiel sufiĉe forta aganto; sed tiu ĉi sola fakto per si mem estas ankoraŭ senforta kaj ne povas enkonduki la scion de l' lingvo en diversajn landojn, estantajn en diversaj politkaj, ekonomiaj kaj kulturaj kondiĉoj. Kaj la alvoko de la agantoj de l' scienco difiniĝas nur en la aĝo matura, kiam oni ne havas jam tempon por komenci la ĉiuflankan lernadon de l' fremda lingvo. La plejmulto de la reprezentantoj de la scienco, se ili ne ellernis la elektitan lingvon en frua ago danke al la reganta en ilia lando kutimo, neniam ellernos ĝin, se eĉ ĝi estos elektita kiel oficiala lingvo de la internaciaj kongresoj. Kaj la fortikiĝo de la ellernado de ia lingvo en ia lando postulas tempon, ŝanĝon de unu-du generacioj: kiu do povas garantii, ke daŭre tiu ĉi tempo, sub la influo de politikaj kaŭzoj aŭ de okaza multeco de la personoj de iu nacio, la elektita lingvo mem ne estos ŝanĝita?
Sekve la elekto de lingvo nacia por la kongresoj internaciaj 1) estas tre malmulte kredebla, 2) promesas kaŭzi tre signifan kaj malfacile takseblan malprofiton al la celoj mem de la kongresoj kaj al ilia signifo por la scienco, kaj 3) tute ne garantias tielan vastiĝon de la elektita lingvo, kiela farus ĝin efektive internacian.
Ĉe similaj kondiĉoj aperas me la alia decido de la demando: — la elekto por tiu ĉi celo de neŭtrala lingvo arte kreita, facile ellernebla, atingebla por la plejmulto de homoj instruitaj kaj plene kapabligita por la buŝa kaj skriba parolo.
La ideo de simila lingvo okupis en diversaj formoj multajn grandajn saĝojn. Tie ĉi ne estas loko por rakonti la historion de la disvolviĝo de tiu ĉi ideo. Estas sufiĉa nur diri, ke inter la personoj sin okupintaj je ĝi oni povas memorigi tielajn nomojn, kiel Descartes, Leibniz, Locke, Wilkins, Grimm, Max Müller. Komencante de la XVII-a centjaro, daŭre preskaŭ 250 jaroj tiu ĉi ideo vivas ne mortante kaj per granda vico da laboroj de pli modestaj scienculoj kaj praktikaj agantoj ĝi en nia tempo estas jam elkondukita sur la veran vojon.
La arta lingvo, ĝis strangeco facile ellernebla, en plej granda grado kapabligita por la internaciaj komunikiĝoj, praktike provita por skriba kaj buŝa parolo, havanta eĉ malgrandan literaturon, ekzistas kaj vivas, kvankam ĝia ekzistado, bedaŭrinde, estas konata de tre limigita rondo de l' homoj. Tio ĉi estas la lingvo "Esperanto", kreita de rusa kuracisto, d-ro Ludovik Zamenhof kaj aprobita de tielaj personoj, kiel la glora oksforda profesoro Max Müller kaj la verkisto grafo Lev Tolstoj, kaj de tiel kompetenta instituto, kiel la speciale elektita komisio de la Amerika Filozofa Societo en Philadelphia.
Por la internaciaj medicinaj kongresoj tiu ĉi lingvo estas netaksebla ilo kaj ĝia elekto kiel komunan lingvon por tiuj kongresoj promesas, sendube, forigi la sennombrajn neoportunaĵojn; kunligitajn kun la diverslingveco, ne minacante per ia el la malgajaj kaj danĝeraj sekvoj, al kiuj povas konduki la elekto de unu el la vivantaj naciaj lingvoj.
Por la plena kaj perfekta ellernado de tiu ĉi lingvo sufiĉas unudusemajna laboro kaj du-tritaga praktikado, precipe por la personoj, havantaj eĉ tre neprofundan konatecon kun unu-du el la novaj aŭ malnovaj eŭropaj lingvoj. Ĝia plej plena neŭtraleco, ĝia malvasta kunligo kun la plejmulto da vivantaj lingvoj, la specialecoj de ĝia konstruo, farantaj la streĉon de la memoro preskaŭ nebezona, la simplaj, spritaj kaj en la plej granda grado facile ellerneblaj reguloj de ĝia uzado, grandega libero en la vortofarado, la mirinda precizeco de la esprimado de l' pensoj kun la plena potenco de la severa logiko en la sintaksa parto de ĝia gramatiko — ĉio tio ĉi donas al ĝi sennombrajn preferojn antaŭ la vivantaj lingvoj en ĉiuj internaciaj kongresoj.
Jen kial la Komitato de la Odesa Filio de la Societo "Espero", kiu kune kun la aliaj societoj kaj kluboj havas la celon vastigadi tiun ĉi lingvon, decidis preni la iniciativon en la afero de la enkonduko de tiu ĉi lingvo en medicinajn kongresojn.
La Komitato de la Filio ne kaŝas de si, ke en nuna tempo la akcepto de simila lingvo kiel unu sola oficiala lingvo de la internaciaj kongresoj povas renkonti multe da malfacilaĵoj, ke la antaŭjuĝoj kaj nekonfido je ĉiu nova iniciativo povas krei multe da malhelpaĵoj por la tiela solvo de tiu ĉi demando.
Konsciante tion ĉi, la Komitato decidis por la unua fojo peti la Organizantan Komitaton de la estonta pariza medicina kongreso de la jaro 1900 pri la allaso de la raportoj kaj disputoj en la internacia lingvo "Esperanto" egale kun tiuj naciaj lingvoj, kiuj estos allasataj en tiu ĉi kongreso.
Nur la unua paŝo estas malfacila. Kiam simila lingvo estos allasita, ĝiaj preferoj montros sin mem kaj neeviteble alkondukos al la elekto de tiu ĉi lingvo kiel oficiala lingvo de la internaciaj kongresoj. Sed por la sukceso de la afero estas necesa, ke la membroj de la estonta kongreso estu almenaŭ malmulte pretigitaj por la aŭskultado kaj komprenado de la raportoj en tiu ĉi lingvo, kaj ke la peto de la Komitato de la Odesa Filio de la Societo "Espero" ne restu sola.
Tial la Komitato turnas sin al la medicinaj societoj de tuta la mondo kun la propono subteni ĝian peton antaŭ la Organizanta Komitato de la estonta pariza medicina kongreso kaj kune helpi al la vastigado de la konatiĝo kun la lingvo internacia inter iliaj membroj.
La tempo kaj la laboro, necesaj por ellerni la lingvon "Esperanto" estas tiel sensignifaj, la konatiĝo mem kun ĝia sistemo prezentas tiom da intereso por ĉiu homo instruita, ke oni ne povas dubi la sukceson de tiu ĉi lingvo inter la membroj de l' medicinaj societoj, precipe se oni memoros tiajn sennombrajn profitojn kaj oportunaĵojn, kiujn promesas la elekto de tiu ĉi lingvo kiel komunan lingvon por la internaciaj komunikiĝoj, kaj la grandecon de la ideo, promesanta per unu fojo forigi por ĉiam la diverslingvecon, tiom forte dividantan la reprezentantojn de l' diversaj nacioj.
La medicina scienco troviĝas en escepte favoraj kondiĉoj por fariĝi unu el la vivaj kaj agemaj kondukantoj de simila ideo en la homaron. Ĝia terminologio estas tute internacia kaj povus esti preskaŭ senŝanĝe transportita en la lingvon "Esperanto". La prezentantoj de la medicino ĉiutage renkontas multegon da homoj kaj ĝuas enviindan aŭtoritaton en la societo. Ilia voĉo, ilia helpo en la simila demando havas grandegan signifon. La alvoko mem de la kuracisto devigas lin fordoni sin al la servado al la homaro. La kuracistoj jam ne unu fojon aperadis kiel kondukantoj, per kies helpo eniradis kaj disvastiĝadis en la societo diversaj grandaj ideoj kaj la veroj de l' scienco. Kaj al la prezentantoj de tiela scienco pleje decas aperi en la rolo de la iniciatoroj en la praktika efektivigo de tiu grandega ideo, de kiu estis gvidataj la kreintoj kaj la vastigintoj de la lingvo internacia.
La Komitato de la Odesa Filio de la Societo "Espero" estas profunde konvinkita, ke la medicinaj societoj ankaŭ nun ne rifuzos subteni tiun ĉi aferon, meti ĝin al la trarigardo kaj prijuĝo en iliaj kunvenoj kaj vastigi la sciigojn pri tiu ĉi lingvo inter siaj membroj.