Prometeo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Printempa kanto Indekso : Prometeo
de Zygmunt Różycki
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Prometeo katenita
Prometeo
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Jam Prometeusz, przykuty do skały,
 Powrozem losów spętany boteśnie.

Mi, Prometeo, forigita al roko,
Per ŝnur' de sortoj ligita dolore
Al glita muro de glaci'-amasoj,
Ruliĝas kaj ŝiriĝas en turmentoj!
Rokrandoj vundas la streĉitajn brakojn,
Kiuj perforte volas liberiĝi.
Ŝiriĝas mi! Fortikaj ŝultroj tremas,
Brust' spiras lafon de volvitaj flamoj,
Anim' premiĝas, kor' pulsas sopire!

Ŝiriĝas mi, ruliĝas! Kaj jen, supre,
Arĝente brilas laktvoja turniĝo;
Stelar'-orgioj freneze fajreras,
De lunfantomoj fluas la oraĵoj,
Ĉirkaŭŝprucante per lumplenaj rondoj!
Streĉiĝas mi! Ho povu mi disrompi
De propra malgrandeco la katenojn,
De sort' mokanta disŝiri la ringojn,
Leviĝi supren per agla flugado,
Plektiĝi en harligon de kometoj,
Per brust' ekhati ŝildojn de lazuroj,
Elŝiri de ĉielo la misteron,
Kaŝitan en ondantaj, blankaj nuboj,
En spiroj de tagiĝo, en purpuro
De sunsubiroj printempaj, kvietaj;
Poste ekflugi ankoraŭ pli alten,
Per korfajrer' ekbati sunan ŝildon,
Kapti la torĉon de flamaj torentoj,
Kapti la fulmon — kun fulmo stariĝi,
Kiel demono sur plej alta supro,
Malsupren jeti ĝin — ĝi tondru, knaru,
Muĝante kuru tra tero-plataĵoj,
En splitojn rompu trabaĵon de l' mondo,
Kaj ĝi forviŝu la kruston de l' tero;
Per uragano-vipoj, fulmo-fajro,
Batu homaron, furioz-ebrian.
Batu homaron, en koto putrantan,
Kiu estingas korojn en pek-marĉoj,
Kaj la spiritojn makulas per falso.

Ruliĝas mi! Streĉita ŝultr' laciĝas,
Proteste tremas kor', ribele krias,
Ke malesper', malbon', mallum' ĉirkaŭe,
Ke estingiĝis lucernoj de l' vero,
Ke ĉio estas fumo, iluzio,
Anstataŭ vort', miraklofara ago!
Ŝiriĝas mi, ruliĝas! Sed jen kio?
Mi aŭdas ian ploron malproksime,
En kiu vibras ĉiuj kordoj koraj;
Mi aŭdas ĝemon kaj adiaŭ-psalmojn,
Kiuj nomiĝas "Neniam" — "Eterne".
Mi vidas milojn da frenez-vizaĝoj,
Da koroj, kiujn konsumas sopiro
Al lando de la eterna fratiĝo,
Al hela bordo de liber' konstanta,
Kiu al ĉiuj malfermos sezamojn
De l' vivo-ĝojo kaj de l' morto-ĝojo.

Streĉiĝas mi, ruliĝas! Donu spiron!
Iom da povo por unu momento!
El supr' ĉiela mi ne ĵetos fulmojn,
Nek volas mi per fajroflamoj spiri,
Sed iri volas en valojn! en valojn!
Kapti homaron per la flamaj brakoj.
Premi ĝin forte al brusto sanganta,
Kaj per titana svingo de sufero
Ĵeti vizaĝon al suno!