Prometeo katenita

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Prometeo Indekso : Prometeo katenita
de Esĥilo
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Rano kaj bovo
Prometeo katenita
elgrekigis Antoni GRABOWSKI

 Ho dîos ajthèr kàj taĥypteroj pnoàj,
 Potamôn te pegàj pontion te kymàton

Etero dia kaj rapid-flugilaj blovoj!
Torento-fontoj kaj de l' ocean-ondegoj
Sennombraj briloj! vi, ĉiopatrino tero!
Kaj vi, vidanta ĉion, suna rond', rigardu:
Jen kion de l' diar' suferas mi, mem dio!
Rigardu, kian humiligon
Kaj turmentadon dum jarmiloj
Suferos mi! Elpensis jen
Por mi la nova estro de la dioj
Ĉi tiun senhonoran malliberon!
Ve, ve! mi ĝemas pro l' nuneco
Kaj pro l' sufer' estonta! Kiam ajn
Finiĝos miaj turmentoj?
Sed kion diras mi? Ĉu mi ne antaŭvidas
Plej malproksiman estontecon? Min surprizi
Sufer' ne povas ja. Mi devas destinaĵon
Toleri plej facile, konsciante tion,
Ke estas ĝi nerezistebla mond-nepreco.
Sed kiel ŝanĝos sorto tiun ĉi ekziston,
Ne diros mi, nek mi silentos, sed benaĵon
Mi donis al homar' kaj nun mi jugon portas.
En stip-bastonon kaŝis mi la fajrofonton
Ŝtelakiritan, kiu branda ben' al homoj
Kaj instruist' fariĝis ja pri ĉiuj artoj.
Pro tia peko mi suferas tian punon,
Forĝite per katenoj al aer'-altaĵoj.

          Ho! ho!
Jen kies eĥo? Kies spiro min alblovas?
Ĉu estas dioj, homoj? aŭ ĉu ambaŭ kune
Alvenas al limrando mem de l' mondo,
Por vidi mian suferadon? aŭ pro kio?
Rigardu katenitan, malfeliĉan dion,
Min, Zeŭsan malamikon, for de kiu
Malame sin forturnas ĉiuj dioj,
En Zeŭsan or-kortegon enirantaj,
Ĉar tro mi amis la homaron!
Ve, ve! Mi ree kian bruon aŭdas?
De birda plumar'? Etero ektremis
De zume svingataj malpezaj flugiloj!
Sed kio ajn venas, ĝi vekas teruron.