Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/Afableco
Aspekto
711. — Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.
De vorto ĝentila ne doloras la lango.
1083. — Per vorto ĝentila ĉio estas facila.
Kiu agas afable, vivas agrable.
De bona vorto lango ne doloras.
Afabla vorto pli atingas ol forto.