Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/Amiko
89. — Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
784. — Amikon montras malfeliĉo.
785. — Amiko — intimulo.
Amiko en ĝojo kaj ploro.
786. — Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.
Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.
787. — Kun kiu vi festas, tia vi estas.
788. — Amiko fidela estas trezoro plej bela.
789. — Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
Ŝatu amikon laŭ la dalo de akiro.
790. — Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
Se amiko petas, li neniam ripetas.
796. — Gardu min Dio kontraŭ amikoj, — kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
798. — Amikeco aparte, ofico aparte.
Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.
Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
952. — Amiko en ĝojo kaj malĝojo.