Puphejmo/Dua Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unua Akto Indekso : Puphejmo
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Dua Akto
Tria Akto


Dua Akto


(La sama ĉambro. Fone en la angulo apud la piano staras la Jularbo, senornama, taŭzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur la sofo kuŝas la supervestoj de Nora.)

(Nora, sola en la ĉambro, paŝadas maltrankvila tien kaj reen; fine ŝi haltas ĉe la sofo kaj prenas sian mantelon.)

NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraŭ la pordon; aŭskultas) Ne, — neniu. Kompreneble — neniu venas hodiaŭ, la unuan Jultagon; — kaj ankaŭ ne morgaŭ. — Sed eble — (malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la leterskatolo; tute malplena. (antaŭen sur la planko) Ho, stultaĵo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiaĵo ne povas okazi. Neeblas! — Mi havas ja tri infanetojn.

(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la maldekstra ĉambro)

VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestaĵoj por la maskerado.

NORA. Dankon; metu ĝin sur la tablon.

VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo.

NORA. Ho, se mi povus ilin disŝiri en cent mil pecojn!

VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da pacienco.

NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min.

VARTISTINO. Nun — denove eliri? En tiu aĉa vetero? Sinjorino Nora kaptos malvarmumon, — malsaniĝos.

NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. — Kiel fartas la infanoj?

VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed —.

NORA. Ĉu ili ofte demandas pri mi?

VARTISTINO. Ili ja alkutimiĝis havi panjon ĉe si.

NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu povas esti kune kun ili tiom kiom antaŭe.

VARTISTINO. Nu, infanetoj al ĉio kutimiĝas.

NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se ŝi tute malaperus?

VARTISTINO. Dio gardu; — tute malaperus!

NORA. Aŭskultu, diru, Anne-Marie, — mi ofte pensis pri tio, — kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj?

VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora.

NORA. Jes, sed ke vi tion volis?

VARTISTINO. Kun ŝanco por tiel bona okupo? Malriĉa knabino trafita de misfortuno devas esti kontenta. Ĉar la malbona ulo faris ja nenion por mi.

NORA. Sed via filino vin certe forgesis.

VARTISTINO. Ho ne, ŝi ne forgesis. Ŝi skribis al mi je sia konfirmacio kaj ankaŭ kiam ŝi edziniĝis.

NORA (ĉirkaŭbrakas ŝian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi estis bona patrino por mi dum mi estis infano.

VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon.

NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi volus —. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. Nun mi devas — — Morgaŭ vi vidos kiel ĉarma mi fariĝos.

VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel ĉarma kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran ĉambron)

NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaŭ forĵetas ĉion). Ho, se mi kuraĝus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume okazus io hejme. Stulta babilaĵo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses — (krias) Jen, tie ili venas — (al la pordo, sed haltas sendecide)

(Sinjorino Linde eniras el la antaŭĉambro, kie ŝi demetis siajn supervestojn)

NORA. Ho, ĉu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? — Kiom bone ke vi venis.

LINDE. Mi aŭdis, ke vi venis demandi min.

NORA. Jes, mi ĵus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas helpi min. Ni sidiĝu ĉi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo morgaŭ vespere supre ĉe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun Torvald volas, ke mi estu fiŝista knabino el Napolo, kaj ke mi dancu Tarantelon, ĉar ĝin mi lernis en Kapreo.

LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon?

NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald tie en Napolo kudrigis ĝin por mi; sed nun ĉio estas tiel disŝirita, ke mi tute ne scias —

LINDE. Nu, tion ni baldaŭ ordigos; estas ja nur la garnaĵo, kiu iom malfiksiĝis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni bezonas.

NORA. Ho, kiom afabla vi estas.

LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaŭ, Nora? Sciu, — tiam mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis danki vin pro la agrabla vespero hieraŭ.

NORA (levas sin kaj faras kelkajn paŝojn). Nu, ŝajnis al mi, ke hieraŭ ne estis tiel agrable kiel kutime. — Vi estus devinta veni iom pli frue al la urbo, Kristine. — Jes ja, Torvald vere komprenas fari la domon perfekta kaj senmakula.

LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montriĝas, ke vi estas la filino de via patro. Sed nun diru al mi, ĉu doktoro Rank ĉiam estas tiel deprimata kiel hieraŭ?

NORA. Ne, hieraŭ tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de tre danĝera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo fariĝis malsaneca de infanaĝo.

LINDE (faligas la kudraĵon). Sed karega Nora, de kie vi havas tiajn informojn?

NORA (paŝante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje ricevas vizitojn de — de sinjorinoj, kiuj estas kvazaŭaj kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion.

LINDE (denove kudras; mallonga silento). Ĉu doktoro Rank vizitas vin ĉiun tagon?

NORA. Ĉiun laŭvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej bona amiko de Torvald, kaj ankaŭ mia bona amiko. Doktoro Rank kvazaŭ apartenas al la domo.

LINDE. Sed diru al mi: Ĉu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi sugestas, ĉu li ne ŝatas diri al homoj agrablaĵojn?

NORA. Ne, kontraŭe! Kial vi ekhavis tiun impreson?

LINDE. Kiam vi hieraŭ prezentis min al li, li asertis, ke en tiu ĉi domo li ofte aŭdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank —?

NORA. Jes, tute ĝuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua tempo li preskaŭ fariĝis ĵaluza, se mi nur menciis iujn el la karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi ofte parolas pri tiaĵoj; ĉar komprenu, li tre volonte aŭskultas.

LINDE. Nun vi aŭskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraŭ estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli aĝa ol vi, kaj havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri vin el tio ĉi kun doktoro Rank.

NORA. El kio mi devus eltiri min?

LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraŭ vi parolis pri iu riĉa adoranto, kiu havigus al vi monon —

NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas — bedaŭrinde. Sed kio plue?

LINDE. Ĉu doktoro Rank estas riĉa?

NORA. Jes, li estas.

LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan?

NORA. Ne, neniun; sed —?

LINDE. Kaj li vizitas vin ĉi-hejme ĉiun tagon?

NORA. Jes, kiel vi aŭdas.

LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste altrudi sin?

NORA. Mi vin tute ne komprenas.

LINDE. Ne ŝajnigu, Nora. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas, de kiu vi pruntis la mil ducent talerojn?

NORA. Ĉu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, kiu vizitas nin ĉiun opan tagon! Kia terure ĝena situacio tio estus?

LINDE. Do vere ne li?

NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam eĉ momente povus veni al mi en la kapon —. Tiam li ankaŭ ne havis monon por pruntedoni; nur longe poste li heredis.

LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonŝanco por vi, mia kara Nora.

NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron Rank —. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin —

LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros.

NORA. Kompreneble ne. Ŝajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke tio fariĝus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al doktoro Rank —

LINDE. Malantaŭ la dorso de via edzo?

NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaŭ tio estas malantaŭ lia dorso. Mi devas liberigi min el tio.

LINDE. Jes ja, tion mi ankaŭ hieraŭ diris; sed —

NORA (paŝadas sur la planko). Viro pli bone ol virino manipulas tiaĵojn —

LINDE. La edzo, jes.

NORA. Babilaĉo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan ŝuldon, tiam oni ja rericevos la ateston?

LINDE. Kompreneble, jes.

NORA. Kaj oni povas disŝiri ĝin en cent mil pecetojn kaj forbruligi ĝin, — la abomenan, malpuran paperon!

LINDE (rigardas ŝin atente, formetas la kudraĵon kaj stariĝas malrapide). Nora, vi kaŝas ion por mi.

NORA. Ĉu tiel mi aspektas?

LINDE. Io okazis al vi post hieraŭ matene. Nora, kio estas?

NORA (proksimiĝas al ŝi). Kristine! (aŭskultas) Ts! Torvald nun venis hejmen. Jen; sidigu vin ĉe la infanoj dume. Torvald ne toleras vidi tajloraĵon. Petu al Anne-Marie helpi vin.

LINDE (kolektas kelkajn el la aĵoj). Nu jes, sed mi ne foriros de ĉi tie, antaŭ ol ni sincere interparolis.

(Eliras maldekstren; samtempe Helmer envenas el la antaŭĉambro)

NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara Torvald.

HELMER. Ĉu estas la kudristino —?

NORA. Ne, estas Kristine, ŝi helpas min pretigi mian kostumon. Imagu kiom belaspekta mi estos.

HELMER. Jes, ĉu ne estis sukcesa ideo de mi?

NORA. Bonega! Sed ĉu mi ne estas ĝentila obeante vin?

HELMER (prenas ŝin sub la mentono). Ĝentila — ĉar vi obeas vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur ŝercas. Sed mi ne volas ĝeni vin; vi devas provi, mi supozas.

NORA. Kaj vi laboros kompreneble?

HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis la bankon — (volas eniri sian ĉambron)

NORA. Torvald.

HELMER (haltas). Jes.

NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io —?

HELMER. Kio do?

NORA. Ĉu vi tion volus fari?

HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas.

NORA. La sciuro ĉirkaŭkurus petole, se vi volus esti afabla kaj konsentema.

HELMER. Eldiru do.

NORA. La alaŭdo kvivitus en ĉiuj ĉambroj supre kaj malsupre.

HELMER. Nu ja, tion la alaŭdo ja tamen faras.

NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, Torvald.

HELMER. Nora, — ĉu ne estas tio sama, kion vi aludis en la mateno?

NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin!

HELMER. Kaj vi eĉ kuraĝas remueli tiun aferon?

NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad havi sian oficon en la banko.

HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino Linde.

NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi alian oficiston anstataŭ Krogstad.

HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Ĉar vi delogiĝis senpripense doni promeson pledi por li, mi farus —!

NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin —

HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memoraĵoj kiuj hantas vin.

NORA. Al kio vi aludas?

HELMER. Evidente vi pensas pri via patro.

NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la gazetoj pri paĉjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al li.

HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro kaj mi. Via patro ne estis neriproĉebla ŝtata oficisto. Sed tio estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi tenas mian oficon.

NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni povus vivi hejmece, trankvile kaj feliĉe ĉi tie en nia paca senzorga hejmo, — vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi petas vin el mia koro —

HELMER. Kaj ĝuste per via propeto pri li vi neebligas al mi reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al sia edzino ŝanĝi lian decidon —

NORA. Jes, kaj kio do —?

HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la obstinulineto —. Mi ridindigus min antaŭ la tuta personaro, — pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de ĉiaspecaj fremdaj influoj? Ja, kredu, mi baldaŭ spertus la rezultojn! Kaj krome, — estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, tiom longe kiom mi staras kiel direktoro.

NORA. Kaj kio do estas tio?

HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn —

NORA. Jes, ĉu ne, Torvald?

HELMER. Kaj mi aŭdas, ke li ankaŭ estas sufiĉe lerta. Sed li estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas ĝenata. Nu, mi povas ja diri al vi tute senpere: Ni antaŭnomiĝas. Kaj tiu nediskreta homo tion ne kaŝas, kiam aliuloj ĉeestas. Kontraŭe, — li opinias ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj ĉiumomente li anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tuŝas min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla.

NORA. Torvald, ĉio ĉi ne estas via sincera opinio.

HELMER. Nu? Kaj kial ne?

NORA. Ne, ĉar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj.

HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min malgrandanima!

NORA. Ne, kontraŭe, kara Torvald; kaj ĝuste tial —

HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaŭ mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! — Kredu min, tio nun havu finon. (iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj vokas) Helene!

NORA. Kion vi volas?

HELMER (serĉas inter siaj paperoj). Decidon. (La ĉambristino envenas.)

HELMER. Jen; prenu tiun ĉi leteron; iru kun ĝi tuj; trovu portiston, kaj igu lin ekspedi ĝin. Sed rapide. La adreso estas surskribita. Jen mono.

ĈAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero)

HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino.

NORA (senspire). Torvald, — kiu letero estis tiu?

HELMER. La maldungo de Krogstad.

NORA. Revoku ĝin, Torvald! Ankoraŭ estas tempo. Ho, Torvald, revoku ĝin! Faru tion por mi; — por vi mem; por la infanoj! Aŭdu, Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin ĉiujn.

HELMER. Tro malfrue.

NORA. Jes, tro malfrue.

HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, kvankam ĝi funde estas insulto kontraŭ mi. Jes, vere estas! Aŭ ĉu ne estas insulto kredi, ke mi timu venĝon de tia povra fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, ĉar la timo bele atestas pri via granda amo al mi. (prenas ŝin inter siajn brakojn) Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere gravas, kredu, mi havas kuraĝon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas viro por preni ĉion sur min.

NORA (timigita). Kion vi aludas per tio?

HELMER. Mi diras: Ĉion —

NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru.

HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, — kiel edzo kaj edzino. Estas kiel devas esti. (karesas ŝin) Ĉu vi nun estas kontenta? Nu, nu, nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj senenhavaj imagaĵoj. — Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj fermos ambaŭ pordojn, sekve mi aŭdos nenion; vi povos fari tiom da bruo kiom vi deziras. (turnas sin ĉe la pordo) Kaj kiam doktoro Rank venos, diru al li kie li trovos min.

(Li kapsalutas ŝin, iras kun siaj dokumentoj en sian ĉambron kaj fermas post si)

NORA (konfuzita de timo, staras kvazaŭ najlita, flustras). Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al ĉio en la mondo. — Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! — Eliron — (oni sonorigas en la antaŭĉambro) Doktoro Rank —! Prefere kion ajn! Prefere ĉion, kio ajn ĝi estu!

(Ŝi glatigas sian vizaĝon, rektigas sin, kaj iras por malfermi la pordon de la antaŭĉambro. Doktoro Rank staras tie, pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheliĝas.)

NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed ne eniru ĉe Torvald nun; ĉar mi opinias ke li estas iom okupata.

RANK. Kaj vi?

NORA (dum li eniras kaj ŝi fermas la pordon malantaŭ li). Ho, tion vi bone scias, — por vi mi ĉiam havas kroman tempon.

RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi povos.

NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos?

RANK. Jes. Ĉu tio skuas vin?

NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Ĉu io okazus?

RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere ne kredis, ke okazus tiom frue.

NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciiĝis? Doktoro Rank, diru al mi!

RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malboniĝas, kaj estas nenio farebla pri tio.

NORA (spiras liberigita). Pri vi —?

RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la plej mizera el ĉiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj tagoj mi faris ĝeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. Post unu monato mi eble kuŝos putrante tie supre en la tombejo.

NORA. Fi, fi, kiel naŭze vi parolas.

RANK. La afero ankaŭ estas malbenite naŭza. Sed la plej naŭza estas, ke antaŭos tiom da aliaj abomenaĵoj. Restas nur unu sola ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam komenciĝos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraŭ ĉio malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulĉambron.

NORA. Ho, tamen doktoro Rank —

RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por li. — Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga abomenaĵo komenciĝis.

NORA. Ne ne, hodiaŭ vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro.

RANK. Kun la morto en la manoj? — Kaj tiel punpagi por la kulpo de aliulo. Ĉu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas iamaniere tia senkompata fatalo —

NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje!

RANK. Jes, mi ĵuras, la tuto estas efektive nura ridindaĵo. Mia povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leŭtenantaj tagoj de mia patro.

NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj kaj pasteĉoj el anserhepato. Ĉu ne tiel?

RANK. Jes; kaj al trufoj.

NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas?

RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble.

NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj ĉampano. Bedaŭrinde ke ĉiuj tiuj delikataĵoj ataku la spinon.

RANK. Precipe bedaŭrinde ĉar ili atakas malfeliĉan spinon, kiu ĝuis eĉ ne guton da ili.

NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedaŭrinda.

RANK (rigardas ŝin esplore). Hm —

NORA (iom poste). Kial vi ridetis?

RANK. Ne, estas vi kiu ridis.

NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank!

RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi imagis.

NORA. Mi estas tiel incitita al frenezaĵoj hodiaŭ.

RANK. Aspektas tiel.

NORA (kun la manoj sur liaj ŝultroj). Kara, kara doktoro Rank, vi ne formortu de Torvald kaj mi.

RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaŭ forgesiĝas, kiu foriras.

NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias?

RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam —

NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn?

RANK. Tion faros vi ambaŭ, kiam mi estos for. Vi mem jam estas sur la vojo, mi opinias. Pro kio ĉeestis tiu sinjorino Linde ĉi tie hieraŭ?

NORA. Aha. — ĉu vere vi estas ĵaluza pri la kompatinda Kristine?

RANK. Jes, mi estas. Ŝi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi forestos, eble tiu ino —

NORA. Ts, ne parolu tiom laŭte; ŝi sidas en la apuda ĉambro.

RANK. Eĉ hodiaŭ? Jen vi vidas.

NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi estas. (eksidas sur la sofon) Estu saĝa, doktoro Rank; morgaŭ vi vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur por vi, — ja, kompreneble ankaŭ por Torvald; evidente. (prenas kelkajn aĵojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin ĉi tie, kaj mi montros ion al vi.

RANK (sidigas sin). Kio estas?

NORA. Jen. Rigardu!

RANK. Silkoŝtrumpojn.

NORA. Karnokolorajn. Delikatajn, ĉu ne? Tamen nun estas mallume; sed morgaŭ — Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu do, vi povas vidi ankaŭ la supron.

RANK. Hm —

NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Ĉu vi kredas ke ili ne estas laŭmezuraj?

RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion.

NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. (frapetas lin sur la orelon per la ŝtrumpoj) Tio estu por vi. (ree enpakas ilin)

RANK. Kaj kiujn aliajn admirindaĵojn povos mi vidi?

NORA. Eĉ ne iometon pli vi rajtas vidi; ĉar vi estas malbonkonduta. (ŝi kantetas kaj serĉas inter la aĵoj)

RANK (post mallonga paŭzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune kun vi, tiam mi ne komprenas — ne, mi ne konceptas — kio fariĝus el mi se mi neniam estus veninta en tiun ĉi domon.

NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin sufiĉe komforta ĉe ni.

RANK (pli mallaŭte; rigardas antaŭen). Kaj jen esti devigata forlasi ĉion —

NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos.

RANK (kiel antaŭe). — kaj eĉ ne povran signon de dankemo povas mi postlasi; apenaŭ efemeran postsopiron, — nenio krom vaka loko, kiun la unue venanta povos okupi.

NORA. Kaj se mi nun petus vin pri —? Ne —

RANK. Pri kio?

NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco —

RANK. Jes, Jes?

NORA. Nu, mi celas, — ege grandan servon —

RANK. Ĉu vi vere unu fojon volus igi min tiom feliĉa?

NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas.

RANK. Nu, bone; do diru al mi.

NORA. Ne, ĉar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme ega, — kaj konsilo kaj helpo kaj servo —

RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed diru do. Ĉu mi ne havas vian konfidon?

NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Ĝuste tial mi volas diri tion al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi.

RANK (klinita kontraŭ ŝi). Nora, — ĉu vi do kredas, ke li estas la sola —?

NORA (kun ekmoveto). — kiu —?

RANK. Kiu ĝoje fordonus sian vivon por vi.

NORA (peze). Nu do tiel.

RANK. Mi ĵuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaŭ ol mi foriros. Pli bonan okazon mi neniam trovus. — Jes, Nora, nun vi scias. Kaj nun vi ankaŭ scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu alia.

NORA (stariĝas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi.

RANK (liberigas lokon por ŝi, sed restas sidanta). Nora —

NORA (ĉe la pordo de la antaŭĉambro). Helene, enportu la lampon — (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis vere malbele farita de vi.

RANK (ekstaras). Ke mi amas vin eĉ pli profunde ol kiu ajn alia? Ĉu tio estas malbela?

NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne necesa —

RANK. Kion vi aludas? Ĉu vi do sciis —?

(La ĉambristino envenas kun la lampo, metas ĝin sur la tablon kaj ree eliras.)

RANK. Nora, — sinjorino Helmer, — mi demandas vin, ĉu vi ion sciis?

NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aŭ ne sciis? Mi vere ne povas diri al vi —. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! Ĉio estis ja nun tiel bona.

RANK. Nu, vi almenaŭ nun scias, ke mi estas je via dispono kun vivo kaj animo. Ĉu vi nun volas malkaŝe paroli?

NORA (rigardas lin). Post tio?

RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas.

NORA. Nenion vi povas nun ekscii.

RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi tion, kio estas en homa eblo.

NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. — Cetere mi ne bezonas iun helpon. Eble ĉio estas nur imagaĵoj. Certe tiel estas. Kompreneble! (sidigas sin en la balancan seĝon, rigardas lin, ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj ĉu vi ne trovas kaŭzon por honto, nun kiam la lampo estas enportita?

RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru — por ĉiam?

NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu ĉi tien kiel ĝis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin.

RANK. Jes, sed vi?

NORA. Ho, mi ĉiam trovas ke fariĝas ege amuze, kiam vi venas.

RANK. Estas ĝuste tio, kio delogis min sur malĝustan vojon. Vi estas por mi enigmo. Multfoje ŝajnis al mi, ke vi same prefere estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer.

NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti.

RANK. Nu ja, estas iu senco en tio.

NORA. Kiam mi loĝis hejme, mi ja pleje amis paĉjon. Sed estis por mi ĉiam ege amuze, kiam mi povis ŝteliri en la ĉambron de la servistinoj; ĉar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis tiom tiklajn amuzaĵojn inter si.

RANK. Aha; do estas ili, kiujn mi anstataŭis.

NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri Torvald kiel pri paĉjo —

(La ĉambristino venas el la antaŭĉambro)

ĈAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al ŝi karton)

NORA (ĵetrigardas la karton). Ah! (metas ĝin en la poŝon)

RANK. Io malagrabla okazanta?

NORA. Ne ne, neniel; estas nur io —; estas mia nova kostumo —

RANK. Kiel? Tie kuŝas ja via kostumo.

NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis ĝin — Torvald ne sciu pri ĝi —

RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto.

NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna ĉambro; tenu lin okupata dume — — —

RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin.

(Li iras en la ĉambron de Helmer.)

NORA (al la ĉambristino). Li atendas en la kuirejo?

ĈAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan ŝtuparon —

NORA. Sed ĉu vi ne diris, ke gasto jam ĉeestas?

ĈAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis.

NORA. Li ne volis foriri?

ĈAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaŭ ol li parolis kun sinjorino.

NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; estas surprizo por mia edzo.

ĈAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas — (ŝi eliras.)

NORA. Okazos la teruraĵo. Ĝi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas okazi; ne okazu.

(Ŝi iras kaj riglas la pordon de Helmer.)

(La ĉambristino malfermas la pordon de la antaŭĉambro por juristo Krogstad, kaj fermas malantaŭ li. Li estas vestita en vojaĝpelto, botoj kaj felĉapo.)

NORA (proksimiĝas al li). Parolu mallaŭte; mia edzo estas hejme.

KROGSTAD. Nu, lasu lin.

NORA. Kion vi volas?

KROGSTAD. Informiĝi pri io.

NORA. Do, rapide. Kio estas?

KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.

NORA. Mi ne povis malhelpi ĝin, sinjoro Krogstad. Mi batalis ĝis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.

KROGSTAD. Ĉu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri kio mi povas endanĝerigi vin, sed tamen li kuraĝas —

NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciiĝis pri tio?

KROGSTAD. Ho ne, mi ankaŭ tion ne pensis. Ne karakterizus mian bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuraĝo —

NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.

KROGSTAD. Dio gardu, ĉian ŝuldatan estimon. Sed ĉar sinjorino tiel timeme tenas la aferon kaŝita, mi rajtas supozi, ke post hieraŭ vi iom pli bone informiĝis pri la graveco de tio, kion vi vere faris?

NORA. Pli ol vi iam ajn povus al mi instrui.

KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas —

NORA. Kion vi intencas pri mi?

KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, leĝkanajlo, iu — nu iu, kiel mi, ankaŭ havas iom da tio, kion oni nomas bonkorecon.

NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn.

KROGSTAD. Ĉu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro serioze. Ĝis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko.

NORA. Ho jes, ĉu ne; tion mi ja sciis.

KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas publikigi ĝin; ĝi restos inter ni tri.

NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii.

KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Ĉu eble vi povas pagi la restantan sumon?

NORA. Ne, ne tuj.

KROGSTAD. Aŭ ĉu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la proksimajn tagojn?

NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi.

KROGSTAD. Nu, ĉiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus ĉi tie kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus de mi vian ŝuldateston.

NORA. Do, klarigu al mi por kio vi ĝin uzos.

KROGSTAD. Mi nur retenos ĝin, — gardos ĝin zorge. Neniu nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema decido en malespero —

NORA. Mi faras.

KROGSTAD. — se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo —

NORA. Mi faras!

KROGSTAD. — aŭ se vi pensus pri tio, kio estas ankoraŭ pli malespera —

NORA. Kiel vi povas scii tion?

KROGSTAD. — forviŝu tiajn ideojn.

NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri tio?

KROGSTAD. La plimulto el ni pensas tiel komence. Ankaŭ mi pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuraĝon —

NORA (senvoĉe). Ankaŭ mi ne.

KROGSTAD (senŝarĝigita). Ĉu ne vere; ankaŭ vi ne kuraĝas?

NORA. Mi ne kuraĝas; mi ne kuraĝas.

KROGSTAD. Estus ankaŭ ega stultaĵo. Post la kulmino de la unua familia ŝtormo —. Mi havas en mia poŝo leteron al via edzo —

NORA. Kaj tie vi rakontas ĉion?

KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj.

NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Disŝiru ĝin. Mi tamen havigos monon.

KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed ĉu mi ne ĵus diris al vi —

NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi ŝuldas. Diru al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la monon.

KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.

NORA. Kion vi do postulas?

KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraŭ peniga malriĉeco; mi estis kontenta laborigante min supren ŝtupon post ŝtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur per indulga reakcepto. Mi volas supren, aŭdu. Mi volas reen en la bankon, — ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por mi —

NORA. Tion li neniam faros!

KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li eĉ ne kuraĝos grumbli. Tuj kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald Helmer, kiu estros la Akciobankon.

NORA. Tion vi neniam spertos!

KROGSTAD. Eble vi volas —?

NORA. Nun mi kuraĝas.

KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, kiel vi —

NORA. Vi vidos; vi vidos!

KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo.

NORA. Vi ne timigas min.

KROGSTAD. Ankaŭ vi ne timigas min. Tiaĵojn oni ne faras, sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la poŝo.

NORA. Poste? Kiam mi ne plu —?

KROGSTAD. Ĉu vi forgesas, ke tiam mi decidos pri via reputacio?

(Nora konsternita staras lin rigardante)

KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultaĵon. Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesaĝon de li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaŭ, sinjorino. (Li eliras tra la antaŭĉambro.)

NORA (al la pordo de la antaŭĉambro, malfermas ĝin duone kaj ŝtelaŭskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? Li staras ekstere. Ne malsupreniras la ŝtuparon. Ĉu li hezitas? Li eble —?

(Letero falas en la leterskatolon; poste oni aŭdas la paŝojn de Krogstad perdiĝantaj malsupre de la ŝtuparo)

NORA (kun mallaŭta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo apud la sofo; mallonga paŭzo). En la leterskatolo! (ŝteliras timeme al la pordo de la antaŭĉambro) Tie ĝi kuŝas. — Torvald, Torvald, — nun ni estas sensavaj!

LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra ĉambro). Nun mi ne trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu —?

NORA (raŭke kaj mallaŭte). Kristine, venu ĉi tien.

LINDE (ĵetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi aspektas kiel konfuzita.

NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? Tie; vidu, — tra la vitraĵo en la leterskatolo.

LINDE. Jes, jes; mi bone vidas.

NORA. Tiu letero estas de Krogstad —

LINDE. Nora, — estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la monon!

NORA. Jes, kaj nun Torvald sciiĝos pri ĉio.

LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaŭ.

NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon.

LINDE. Sed pro la ĉielo —?

NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia atestanto.

LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi —?

NORA. Se mi freneziĝos, — kaj tio ja povus okazi —

LINDE. Nora!

NORA. Aŭ se io alia al mi okazus, — io, tiel ke mi ne povus ĉeesti tie ĉi —

LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza!

NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi komprenas —

LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi —?

NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris ĉion. Memoru tion.

LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas ĉion ĉi.

NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindaĵo, kiu nun okazos.

LINDE. La mirindaĵo?

NORA. Jes, la mirindaĵo. Sed estas tiom terure, Kristine; ĝi nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo.

LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad.

NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan!

LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi.

NORA. Li?

LINDE. Kie li loĝas?

NORA. Ho, kion mi scias —? Jes, (serĉas en la poŝo) Jen lia karto. Sed la letero, la letero —!

HELMER (en sia ĉambro, frapas la pordon). Nora!

NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas?

HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja ŝlosis la pordon; eble vi surprovas?

NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald.

LINDE (kiu legis la karton). Li ja loĝas ĝuste trans la stratangulo.

NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kuŝas ja en la skatolo.

LINDE. Kaj via edzo havas la ŝlosilon?

NORA. Jes, ĉiam.

LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas elpensi iun pretekston —

NORA. Sed ĝuste je tiu ĉi tempo Torvald kutime —

LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble baldaŭ. (ŝi eliras rapide tra la antaŭĉambro)

NORA (iras al la pordo de Helmer, malfermas ĝin kaj enrigardas). Torvald!

HELMER (en la interna ĉambro). Nu, ĉu oni fine rajtas ree enveni en sian propran ĉambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. (ĉe la pordo) Sed kio estas?

NORA. Kio, kara Torvald?

HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado.

RANK (ĉe la pordo). Laŭ mia percepto; sed mi do eraris.

NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaŭ morgaŭ.

HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere streĉita. Ĉu vi tro multe ekzercis?

NORA. Ne, mi ankoraŭ tute ne ekzercis.

HELMER. Estos tamen necese —

NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas sen via helpo; mi ĉion tute forgesis.

HELMER. Nu, ni baldaŭ refreŝigu ĉion.

NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi tiom timas. La grandan festenon —. Vi devas dediĉi vin tute por mi ĉi-vespere. Eĉ ne etan bankaferon; eĉ ne plumon en la mano. Do? Ĉu ne, kara Torvald?

HELMER. Mi promesas; hodiaŭ vespere mi estos tute je via dispono, — vi senhelpa etulino. — Hm, jen, unue ion — (iras al la pordo de la antaŭĉambro)

NORA. Kion vi volas rigardi tie?

HELMER. Nur vidi ĉu venis letero.

NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald!

HELMER. Kion do?

NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu.

HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri)

(Nora, ĉe la piano, frapas la unuajn taktojn de la Tarantelo)

HELMER (ĉe la pordo, haltas). Aha!

NORA. Mi ne povas danci morgaŭ, se mi ne ekzercos kun vi.

HELMER (iras al ŝi). Ĉu vi vere estas tiom timema, kara Nora?

NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraŭ estas tempo antaŭ la manĝo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas.

HELMER. Volonte, tre volonte, ĉar vi deziras.

(Li eksidas ĉe la piano)

NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaŭ longan, multekoloran ŝalon, per kiu ŝi rapide drapiras sin; post salto mezen sur la plankon ŝi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun mi volas danci!

(Helmer ludas kaj Nora dancas; doktoro Rank staras apud la piano malantaŭ Helmer, rigardante)

HELMER (ludante). Malpli rapide, — malpli rapide.

NORA. Mi ne povas alimaniere.

HELMER. Ne tiel impete, Nora!

NORA. Ĝuste tiel devas esti.

HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne taŭgas.

NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Ĉu mi ne diris tion al vi?

RANK. Permesu al mi ludi por ŝi.

HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii ŝin.

(Rank sidigas sin ĉe la piano kaj ludas; Nora dancas pli kaj pli sovaĝe. Helmer prenis pozicion apud la forno, kaj ofte direktas al ŝi rimarkojn por korekti ŝin; ŝi ŝajne ne aŭdas tion; ŝia hararo malligiĝas kaj falas sur ŝiajn ŝultrojn; ŝi ne atentas tion, sed daŭrigas la dancadon. Sinjorino Linde envenas)

LINDE (staras konsternita ĉe la pordo). Oj —!

NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine.

HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaŭ estus por savo de la vivo.

NORA. Vere ja estas!

HELMER. Rank, ĉesu; tio estas ja pura frenezaĵo. Ĉesu, mi diras.

(Rank ĉesas ludi, kaj Nora subite haltas)

HELMER (al ŝi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis ĉion, kion mi instruis al vi.

NORA (forĵetas la tamburinon). Jen vi mem vidas.

HELMER. Do, jen instruo estas bezonata.

NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min ĝis la fino. Ĉu vi tion promesas al mi, Torvald?

HELMER. Vi povas fidi pri tio.

NORA. Vi ne devas, hodiaŭ nek morgaŭ, zorgi pri io alia krom mi; vi ne malfermu leteron, — ne malŝlosu la leterskatolon —

HELMER. Aha, ankoraŭ la timo pro tiu homo —

NORA. Jes, jes ja, ankaŭ tio.

HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kuŝas letero de li.

NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antaŭ ol ĉio atingis la finon.

RANK (mallaŭte al Helmer). Vi ne devas kontraŭdiri ŝin.

HELMER (ĉirkaŭbrakas ŝin). Ni plenumu la volon de la infano. Sed morgaŭ nokte, kiam vi estos dancinta —

NORA. Tiam vi estos libera.

ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas preta.

NORA. Ni volas havi ĉampanon, Helene.

ĈAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras)

HELMER. Aha, — granda festeno do?

NORA. Ĉampanofesteno ĝis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn makaronojn, Helene, multajn, — unusolan fojon.

HELMER (prenas ŝiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira sovaĝeco. Estu nun mia propra alaŭdeto kiel ordinare.

NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaŭ vi, doktoro Rank. Kristine, vi devas helpi min aranĝi miajn harojn.

RANK (mallaŭte, elirante). Supozeble ne estas io — io tia okazonta?

HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, kiun mi menciis al vi.

(Ili eliras dekstre)

NORA. Nu!?

LINDE. Forvojaĝis en la kamparon.

NORA. Mi divenis laŭ via aspekto.

LINDE. Li revenos hejmen morgaŭ vespere. Mi skribis leterslipon al li.

NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas ĝojego, tio, atendadi la mirindaĵon.

LINDE. Efektive, kion vi atendas?

NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj postvenos. (sinjorino Linde eniras la manĝoĉambron)

NORA (staras momenton kvazaŭ por sin orienti; poste ŝi rigardas sian horloĝon). La kvina. Sep horojn ĝis noktomezo. Poste, dudek kvar horojn ĝis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi.

HELMER (ĉe la pordo dekstre). Sed kie restas la alaŭdeto?

NORA (al li kun larĝe etenditaj brakoj). Jen la alaŭdeto!