Puphejmo/Tria Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dua Akto Indekso : Puphejmo
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Tria Akto


Tria Akto

(Sama ĉambro. La sofotablo kun seĝoj ĉirkaŭe estas metita antaŭen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de la antaŭĉambro estas malfermita. Aŭdiĝas dancmuziko de la supra etaĝo.)

(Sinjorino Linde sidas ĉe la tablo foliumante libron seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la pensojn; iujn fojojn ŝi streĉe aŭskultas en la direkto de la ekstera pordo.)

LINDE (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne. Kaj nun jam urĝas. Se li nur ne — (denove aŭskultas) Jen, tie li estas. (Ŝi eliras en la antaŭĉambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; kvietaj paŝoj aŭdiĝas sur la ŝtuparo; ŝi flustras:) Envenu. Ĉeestas neniu.

KROGSTAD (ĉe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion tio signifas?

LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi.

KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu ĉi domo?

LINDE. Hejme ĉe mi ne eblas; mia ĉambro ne havas apartan enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la ĉambristino dormas, kaj la gesinjoroj Helmer estas en balo supre.

KROGSTAD (venas en la ĉambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer dancas ĉi-vespere? Fakte?

LINDE. Jes, kial ne?

KROGSTAD. Nu jes, kial ne?

LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu.

KROGSTAD. Ĉu ni du do havas ion pli por priparoli?

LINDE. Ni havas multon por priparoli.

KROGSTAD. Tion mi ĝis nun ne opiniis.

LINDE. Ne, ĉar vi neniam vere komprenis min.

KROGSTAD. Ĉu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom simpla en la mondo? Senkora virino forpuŝas viron, kiam sin ofertas io, kio estas pli avantaĝa.

LINDE. Ĉu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj ĉu vi opinias, ke mi rompis de vi facilkore?

KROGSTAD. Vere ne?

LINDE. Krogstad, ĉu vi tion vere kredis?

KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian leteron, kian vi skribis?

LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Ĉar mi devis rompi kun vi, estis ja ankaŭ mia devo ekstermi en vi ĉion, kion vi por mi sentis.

KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio — tio nur por mono!

LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam longa atendado.

KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpuŝi min pro alia homo.

LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, ĉu mi tion rajtis.

KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentiĝis, kvazaŭ la firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi estas ŝiprompito sur vrako.

LINDE. Helpo povus esti proksima.

KROGSTAD. Ĝi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la vojon.

LINDE. Kontraŭ mia scio, Krogstad. Nur hodiaŭ mi eksciis, ke estas vi, kiun mi anstataŭos en la banko.

KROGSTAD. Mi kredas vin, ĉar vi tion diras. Sed nun, kiam vi scias, ĉu vi ne retiras vin?

LINDE. Ne; ĉar tio neniel utilus al vi.

KROGSTAD. Utilus, utilus —; mi tion tamen farus.

LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso instruis tion al mi.

KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn frazojn.

LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre saĝan. Sed fidi al agoj vi tamen devas?

KROGSTAD. Al kio vi aludas?

LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel ŝiprompito sur vrako.

KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri.

LINDE. Ankaŭ mi sidas kiel ŝiprompita virino sur vrako. Neniun por funebri, kaj neniun por prizorgi.

KROGSTAD. Vi mem elektis.

LINDE. Mi tiam ne havis elekton.

KROGSTAD. Nu, kaj kio pli?

LINDE. Krogstad, ĉu eble ni du ŝiprompitoj povus transiri unu al la alia?

KROGSTAD. Kion vi sugestas?

LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du.

KROGSTAD. Kristine!

LINDE. Kial, laŭ via supozo, mi venis al la urbo?

KROGSTAD. Ĉu eblus ke vi havus penson pri mi?

LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Ĉiujn miajn vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por kiuj labori.

KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem.

LINDE. Ĉu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita?

KROGSTAD. Ĉu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, — ĉu vi estas plene informita pri mia pasinteco?

LINDE. Jes.

KROGSTAD. Kaj ĉu vi scias, kiel ĉi tie oni rigardas min?

LINDE. Antaŭ nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi estus fariĝinta alia homo.

KROGSTAD. Pri tio mi estas certa.

LINDE. Ĉu ne eblus ankoraŭ?

KROGSTAD. Kristine; — tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. Mi vidas tion laŭ via esprimo. Ĉu vi do efektive kuraĝas —?

LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je via baza kerno; — kune kun vi mi ĉion kuraĝas.

KROGSTAD (prenas ŝiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; — nun mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaŭ en la okuloj de aliuloj. — Ho, sed mi forgesis —

LINDE (aŭskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru!

KROGSTAD. Kial? Kio estas?

LINDE. Vi aŭdas la dancon tie supre? Kiam ĝi estos finita, ni povos atendi ilin.

KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Ĉio estas ja vana. Kompreneble vi ne scias pri la paŝo, kiun mi faris kontraŭ Helmer.

LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri ĝi.

KROGSTAD. Kaj tamen vi kuraĝus —?

LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon kiel vi.

KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita!

LINDE. Tion vi povus; ĉar via letero ankoraŭ kuŝas en la skatolo.

KROGSTAD. Vi estas certa?

LINDE. Tute certa; sed —

KROGSTAD (rigardas ŝin esplore). Ĉu tiel por kompreni? Vi volas savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkaŝe. Ĉu tiel estas?

LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, tion ne denove faros.

KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron.

LINDE. Ne, ne.

KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas ĉi tie ĝis Helmer venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, — ke nur temas pri mia maldungo, — ke li ne legu ĝin.

LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron.

KROGSTAD. Sed diru al mi, ĉu vere ne estas pro tio, ke vi decidis rendevuon ĉi tie?

LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu ĉi hejmo. Helmer nepre ĉion eksciu; tiu malfeliĉiga sekreto devas esti malkaŝita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne povas daŭrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj.

KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski —. Sed ion mi almenaŭ povas fari, kaj tion mi faru tuj —

LINDE (aŭskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas finita; ni ne plu estas sekuraj, eĉ ne momenton.

KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre.

LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo.

KROGSTAD. Tiom nekredeble feliĉa mi neniam antaŭe estis.

(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidĉambro kaj la antaŭĉambro restas malfermita)

LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia ŝanĝo! Jes, kia ŝanĝo! Homoj por kiuj labori, — por kiuj vivi; hejmo en kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru — Ke ili baldaŭ venu — (aŭskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestiĝi. (surmetas ĉapelon kaj mantelon)

(La voĉoj de Helmer kaj Nora aŭdiĝas ekstere; ŝlosilo turniĝas, kaj Helmer kondukas Nora preskaŭ perforte en la antaŭĉambron. Ŝi estas vestita en la itala kostumo kun granda, nigra ŝalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita nigra domeno supere)

NORA (ankoraŭ ĉe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne ĉi tien! Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue.

HELMER. Sed karega Nora —

NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, — nur unu horon ankoraŭ!

HELMER. Eĉ ne unu minuton, mia dolĉa Nora. Vi scias, ke estis interkonsento. Jen jen; en la ĉambron; aŭ vi malvarmumiĝos.

(Li kondukas ŝin malgraŭ ŝia kontraŭstaro, iom puŝetante en la sidĉambron.)

LINDE. Bonan vesperon.

NORA. Kristine!

HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi ĉi tie tiom malfrue?

LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita.

NORA. Ĉu vi sidis ĉi tie min atendante?

LINDE. Jes; bedaŭrinde mi ne venis sufiĉe frue; vi jam estis supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaŭ ol mi vin vidis.

HELMER (forprenas la ŝalon de Nora). Jes, bone rigardu ŝin. Mi opinius, ke ŝi valoras esti rigardata. Ĉu ŝi ne estas ĉarma, sinjorino Linde?

LINDE. Jes, vere ŝi estas —

HELMER. Ĉu ŝi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaŭ la komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina ŝi estas, — la dolĉa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaŭ devis uzi forton por kunvenigi ŝin.

NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi eĉ nur duonan horon pli.

HELMER. Jen, vi aŭdas, sinjorino. Ŝi dancas sian Tarantelon, — faras bruegan sukceson, — meritan, — kvankam estis en la esprimado eble iom tro da natureco; mi opinias, — iom pli ol laŭ strikta mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La ĉefa afero estas, — ŝi sukcesas; ŝi faras bruan sukceson. Ĉu mi post tio lasu ŝin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian ĉarman kaprean knabineton — kaprican kaprean knabineton, mi povus diri — sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; kliniĝon al ĉiuj flankoj, kaj — kiel oni diras en lingvo de romanoj — la bela vido malaperis. Finalo ĉiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed tion mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme ĉi tie. (ĵetas la domenon sur seĝon kaj malfermas la pordon de sia ĉambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu — (li tien eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn)

NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?!

LINDE (mallaŭte). Mi parolis kun li.

NORA. Kaj jen —?

LINDE. Nora, — vi devas diri ĉion al via edzo.

NORA (senvoĉe). Mi sciis.

LINDE. Vi ne havas kaŭzon por ion timi flanke de Krogstad; sed paroli vi devas.

NORA. Mi ne parolos.

LINDE. Do parolos la letero.

NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts —!

HELMER (revenas). Nu, sinjorino, ĉu vi nun admiris ŝin?

LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton.

HELMER. Ho, jam nun? Ĉu estas via, tiu trikaĵo?

LINDE (prenas ĝin). Jes; dankon; mi preskaŭ forgesis ĝin.

HELMER. Do vi trikas?

LINDE. Jes ja.

HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.

LINDE. Nu? Kaj kial?

HELMER. Ĉar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la brodaĵon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni kondukas la kudrilon — tiel — etende en longa kurbo; ĉu ne —?

LINDE. Jes, povas esti —

HELMER. Sed kontraŭe triki — neniam fariĝas alie ol malbele; rigardu; la kunprematajn brakojn, — la trikilojn, kiuj iradas supren kaj malsupren; — estas io ĉineca ĉe tio. — Ah, estis vere bonega ĉampano, per kiu oni regalis nin.

LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina.

HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde!

LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro.

HELMER (akompanas ŝin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte —; sed ne estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. (Ŝi foriras; li fermas la pordon malantaŭ ŝi kaj ree envenas) Jen, jen; fine ni sukcesis eligi ŝin. Ŝi estas terure teda, tiu homaĵo.

NORA. Ĉu vi ne estas tre laca, Torvald?

HELMER. Ne, tute ne.

NORA. Eĉ ne dormema?

HELMER. Absolute ne; kontraŭe mi sentas min treege vigla. Sed vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema.

NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaŭ dormi.

HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do ĝuste de mi, ke ni ne pli longe restus.

NORA. Ho, estas ja ĝusta, ĉio, kion vi faras.

HELMER (kisas ŝin sur la frunto). Nun la alaŭdeto parolas kvazaŭ ĝi estus homo. Sed ĉu vi observis kiom gaja Rank estis ĉi-vespere?

NORA. Ĉu? Li estis? Mi ne trovis ŝancon paroli kun li.

HELMER. Ankaŭ mi preskaŭ ne; sed dum longa tempo mi ne vidis lin en tia bona humoro. (rigardas ŝin dum momento; poste li alproksimiĝas) Hm, — estas do ĝue esti reveninta en sian propran hejmon; esti tute sola kun vi — Ho, vi rava, alloga juna virino!

NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald!

HELMER. Ĉu mi ne rigardu mian plej karan posedaĵon? Tiun admirindaĵon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete.

NORA (paŝas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel ĉi-nokte.

HELMER (sekvas). Vi ankoraŭ havas la Tarantelon en la sango, mi rimarkas. Kaj tio igas vin eĉ pli loga. Aŭskultu! Nun la gastoj estas forirantaj. (pli mallaŭte) Nora, — baldaŭ estos silente en la tuta domo.

NORA. Jes, mi esperas.

HELMER. Jes, ĉu ne, mia propra kara Nora? Ho, ĉu vi scias, — kiam mi tiel estas kun vi en festeno, — ĉu vi scias, kial mi tiom malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al vi ŝtelitajn okulĵetojn, — ĉu vi scias, kial mi faras tion? Estas ĉar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia juna sekreta fianĉino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter ni du.

NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke ĉiuj viaj pensoj estas ĉe mi.

HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la ŝalon ĉirkaŭ viajn delikatajn, junecajn ŝultrojn, — ĉirkaŭ tiu mirinda kolkurbo, — tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna novedzino, ke ni ĵus venis de la geedziĝa ceremonio, kaj ke mi la unuan fojon kondukas vin en mian loĝejon, — kaj ke mi la unuan fojon estas sola kun vi, — tute sola kun vi, vi juna, tremanta delikataĵo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, — tiam mia sango bolis; mi ne plu kapablis elteni; — tial mi kondukis vin ĉi tien malsupre tiom frue —

NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas ĉion ĉi.

HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, Nonjo. Volas; volas? Ĉu mi ne estas via edzo —?

(Iu frapas la eksteran pordon)

NORA (ekskuiĝas). Vi aŭdis —?

HELMER (al la enirejo). Kiu estas?

RANK (ekstere). Estas mi. Ĉu vi permesas, ke mi envenu momenton?

HELMER (mallaŭte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (laŭte) Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja ĝentile ke vi ne preterpasas nian pordon.

RANK. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vian voĉon, kaj mi deziris enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme ĉirkaŭen) Ak ja; tiuj karaj, konataj ĉambroj. Vi havas hejmecan varmon ene ĉe vi, vi du.

HELMER. Laŭaspekte vi inde ĝuis la etoson ankaŭ supre.

RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu ĉion en tiu ĉi mondo? Almenaŭ tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. La vino estis altkvalita —

HELMER. Precipe la ĉampano.

RANK. Ĉu ankaŭ vi tion rimarkis? Estas preskaŭ nekredeble, kiom multe mi kapablis engluti.

NORA. Ankaŭ Torvald trinkis multe da ĉampano ĉi-vespere.

RANK. Ĉu?

NORA. Jes; kaj poste li ĉiam estas tiom amuza.

RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita tago?

HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedaŭrinde ne rajtas laŭdi min.

RANK (frapas lian ŝultron). Sed pri tio mi ja rajtas!

NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon hodiaŭ.

RANK. Ĝuste.

HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj!

NORA. Kaj ĉu mi povas gratuli vin pri la rezulto?

RANK. Jes, vere vi povas.

NORA. Ĝi do estas bona?

RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, — certeco.

NORA (rapide kaj esplorante). Certeco?

RANK. Kompleta certeco. Ĉu mi ne devus havi gajan vesperon poste?

NORA. Jes, vi ĝuste faris, doktoro Rank.

HELMER. Tion ankaŭ mi diras; se vi nur ne suferos pro tio morgaŭ.

RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage.

NORA. Doktoro Rank, — ŝajnas ke vi multe ŝatas maskeradojn?

RANK. Jes, kiam estas sufiĉe multaj burleskaj maskoj —

NORA. Aŭskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado?

HELMER. Vi eta, frivolino, — ĉu vi jam pensas pri la venonta!

RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu feliĉo-feino.

HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras.

RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel ŝi staras kaj iras tra la mondo —

HELMER. Vere trafe dirite. Sed ĉu vi ne scias, kio vi mem volas esti?

RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa.

HELMER. Nu?

RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla.

HELMER. Jen stranga kaprico.

RANK. Ekzistas granda, nigra ĉapelo —; ĉu vi neniam aŭdis pri la malaperiga ĉapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin vidos.

HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas.

RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al mi cigaron, unu el la nigraj Havana.

HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)

RANK (prenas unu kaj tranĉas la pinton). Dankon.

NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.

RANK. Dankon pro tio. (Ŝi tenas por li la alumeton; li ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaŭ!

HELMER. Adiaŭ, adiaŭ, kara amiko!

NORA. Dormu bone, doktoro Rank.

RANK. Dankon por tiu deziro.

NORA. Deziru al mi la samon.

RANK. Al vi? Nu ja, ĉar vi tion volas —. Dormu bone. Kaj dankon pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaŭ kaj foriras)

HELMER (mallaŭte). Li trinkis konsiderinde.

NORA (distrite). Eble.

(Helmer prenas el la poŝo sian ŝlosilaron kaj iras en la antaŭĉambron)

NORA. Torvald — kion vi intencas tie?

HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; ĝi estas tute plena; ne estos loko por la gazetoj morgaŭ frue —

NORA. Ĉu vi intencas labori ĉi-nokte?

HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. — Kio estas tio? Iu fuŝis la seruron.

NORA. La seruron —?

HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke la servistinoj —? Tie kuŝas rompita harpinglo. Nora, ĝi estas via —

NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj —

HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; — jen, mi tamen sukcesis malŝlosi ĝin (elprenas la enhavon kaj vokas en la kuirejon) Helene! — Helene; estingu la lampon en la koridoro.

(Li ree eniras en la sidĉambron kaj fermas la pordon de la antaŭĉambro)

HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasiĝis. (trafoliumas) Kio estas tio?

NORA (ĉe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!

HELMER. Du vizitkartoj — de Rank.

NORA. De doktoro Rank?

HELMER (rigardas ilin). Doctor medicinæ Rank. Ili kuŝis plej supre; verŝajne li enmetis ilin, kiam li foriris.

NORA. Ĉu estas io sur ili?

HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaŭ li anoncus sian propran morton.

NORA. Li ja tion faras.

HELMER. Kion? Ĉu vi ion scias? Ĉu li diris ion al vi?

NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiaŭis. Li volas enfermi sin kaj morti.

HELMER. Mia malfeliĉa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe havus. Sed tiom frue —. Kaj li sin kaŝas kiel vundita besto.

NORA. Kiam tio devas okazi, tiam estas plej bone, ke ĝi okazu senvorte. Ĉu ne, Torvald?

HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaŭ kun-kreskinta kun ni. Mi preskaŭ ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj sia soleco, donis kvazaŭ nuban fonon al nia sun-plena feliĉo. — Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaŭ por li. (haltas) Eble ankaŭ por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. (ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho vi, mia amata edzino; ŝajnas al mi, ke mi ne povas vin teni sufiĉe firme. Sciu, Nora, — multfoje mi deziras, ke superpenda danĝero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj sangon kaj ĉion, ĉion por vi.

NORA (sin deŝiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn leterojn, Torvald.

HELMER. Ne, ne; ne ĉi-nokte. Mi volas esti ĉe vi, mia amata edzino.

NORA. Kun la mortopenso pri via amiko —?

HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaŭ; malbeleco venis inter nin; pensoj pri morto kaj dissolviĝo. Ni liberiĝu de tio. Ĝis tiam —. Ni retiriĝu ambaŭ al la sia.

NORA (ĉirkaŭbrakante lian kolon). Torvald, — bonan nokton! Bonan nokton!

HELMER (kisas ŝin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn.

(Kun la paketo li iras en sian ĉambron kaj fermas la pordon malantaŭ si)

NORA (kun frenezaj okuloj, palpas ĉirkaŭe, kaptas la domenon de Helmer, volvas ĝin ĉirkaŭ sin kaj flustras rapide, raŭke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. (ĵetas la ŝalon sur la kapon) Ankaŭ neniam plu vidi la infanojn. Eĉ ne ilin. Neniam; neniam. — Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. Ho, la senfunda —; tio —. Ho, se nur estus finite. — Nun li havas ĝin; nun li ĝin legas. Ho ne, ne, ankoraŭ ne. Torvald, adiaŭ, vi kaj la infanoj —

(Ŝi volas kuri eksteren tra la antaŭĉambro; samtempe Helmer abrupte malfermas la pordon de sia ĉambro kaj staras tie kun malfermita letero en la mano.)

HELMER. Nora!

NORA (krias laŭte). Aj —!

HELMER. Jen kio? Ĉu vi scias, kion diras tiu letero?

NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri!

HELMER (retenas ŝin). Kien vi volas?

NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald!

HELMER (ekskuita stumblas malantaŭen). Vero! Estas vero kion li skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero.

NORA. Estas vero. Mi amis vin super ĉio en la mondo.

HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn.

NORA (paŝon pli proksimen). Torvald —!

HELMER. Vi malfeliĉiga, — kion vi entreprenis!

NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion sur vin.

HELMER. Neniu komediaĵo. (ŝlosas la pordon de la antaŭ-ĉambro) Tie ĉi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. Ĉu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Ĉu vi komprenas?

NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). Jes, nun mi komencas ĝisfunde kompreni.

HELMER (marŝas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekiĝas. En ĉiuj tiuj ok jaroj, — ŝi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, — hipokrita, mensogema, — ankoraŭ pli terure, krima! — Ho, la senfunda abomenaĵo kaŝita en tio! Fi, fi!

(Nora silentas kaj rigardas lin sendeturne.)

HELMER (haltas antaŭ ŝi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia okazus. Mi devus esti antaŭvidinta tion. Ĉiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro —. Silentu! Ĉiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun moralon, neniun devosenton —. Ho ve, kiom mi estas punata por indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min.

NORA. Jes, tiel.

HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan feliĉon. Vi perdigis al mi mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraŭ mi kiel al li plaĉas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laŭ siaj kapricoj; mi ne kuraĝos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki kaj perei pro la kulpo de facilanima virino!

NORA. Kiam mi estos ekster ĉi tiu mondo, vi estos libera.

HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaŭ via patro havis pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster ĉi tiu mondo, kiel vi diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantaŭe, — ke estas mi, kiu instigis vin! Kaj pro ĉio ĉi mi povas danki vin, vin, kiun mi portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Ĉu vi nun komprenas kion vi faris kontraŭ mi?

NORA (kun malvarma trankvilo). Jes.

HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni la penson. Sed ni devas iel nin aranĝi. Deprenu vian ŝalon. Deprenu ĝin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. — Kaj pri vi kaj mi devas aspekti kvazaŭ ĉio estus kiel antaŭe. Sed kompreneble nur en la okuloj de la mondo. Sekve vi daŭre restos en la domo, memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne kuraĝas konfidi al vi —. Ho, diri tion al ŝi, kiun mi tiom alte amis, kaj kiun mi ankoraŭ —! Nu, devas esti fino. De nun ne plu temas pri feliĉo; nun temas pri savo de la restaĵoj, la pecoj, la ŝajno — (oni sonorigas)

HELMER (ekskuiĝas). Kio estas? Tiom malfrue. Ĉu la plej terura —? Ĉu li —? Kaŝu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana.

(Nora restas staranta senmove. Helmer iras kaj malfermas la pordon de la antaŭĉambro)

ĈAMBRISTINO (duone vestita, en la antaŭĉambro). Jen venis letero al sinjorino.

HELMER. Donu ĝin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) Jes, estas de li. Vi ne havu ĝin; mi mem legos ĝin.

NORA. Legu vi.

HELMER (ĉe la lampo). Mi preskaŭ ne kuraĝas. Eble ni estas perditaj, ambaŭ. Ne; mi devas scii. (malfermas haste la leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan paperfolion; krio de ĝojo:) Nora!

(Nora rigardas lin demande)

HELMER. Nora! — Ne; mi devas denove legi unu fojon. — Jes, jes; tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita!

NORA. Kaj mi?

HELMER. Ankaŭ vi kompreneble; ambaŭ ni estas savitaj, vi kaj mi. Rigardu. Li resendas al vi la ŝuldateston. Li skribas, ke li bedaŭras kaj pentas —; ke feliĉa ŝanĝo en lia vivo —; Pa, estas indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora —; ne, unue ni forigu ĉiun ĉi abomenaĵon el nia mondo. Mi rigardu — (haste rigardetas al la ŝuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste ĉio estu nenio krom sonĝo. (disŝiras la ateston kaj ambaŭ leterojn, ĵetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, nun ili ne plu ekzistas. — Li skribis, ke vi de post Julvespero — Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora.

NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj.

HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol —. Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur ĝoju kaj ripetu: Finite; estas finite! Aŭskultu min do, Nora, laŭaspekte vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu — tiu rigida esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi ĵuras al vi: Mi pardonis al vi ĉion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi faris el amo al mi.

NORA. Jes, vere.

HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijuĝi. Sed ĉu vi kredas, ke vi al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne estus viro, se ne ĝuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi diris al vi en la unua teruro, kiam ŝajnis kvazaŭ ĉio renversiĝis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi ĵuras al vi, mi pardonis vin.

NORA. Mi dankas vin pro via pardono.

(Ŝi eliras tra la pordo dekstre)

HELMER. Ne, restu —. (rigardas enen) Kion vi faru en la alkovo?

NORA (de interne). Deĵeti la maskeradan kostumon.

HELMER (ĉe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu retrankviliĝi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas larĝajn flugilojn por vin kovri. (marŝas tien kaj reen proksime ĉe la pordo) Ho, kiom varma kaj bela estas nia hejmo, Nora. Ĝi estas rifuĝejo por vi; en ĝi mi gardos vin kvazaŭ ĉasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan koron. Iom post iom tio fariĝos, Nora; kredu min. Morgaŭ ĉio ĉi aspektos por vi alie; baldaŭ ĉio estos kiel antaŭe; mi ne longe devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin aŭ nur riproĉi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolĉa en tio, scii en si mem, ke li pardonis sian edzinon, — ke li pardonis ŝin el plena kaj sincera koro. Tiel ŝi estas ja kvazaŭ en duobla senco fariĝinta lia posedaĵo; li kvazaŭ enmetis ŝin en la mondon denove; ŝi estas iamaniere fariĝinta kaj lia edzino kaj lia infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa estaĵo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi ŝanĝis vestojn?

NORA (en sia ĉiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi ŝanĝis vestojn.

HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue —?

NORA. Ĉi-nokte mi ne dormos.

HELMER. Sed, kara Nora —

NORA (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne estas tro malfrue. Sidigu vin ĉi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli.

(Ŝi sidigas sin flanke de la tablo.)

HELMER. Nora, — kion signifas tio ĉi? Tiu rigida esprimo —

NORA. Eksidu. — Daŭros longe. Mi havas multon por priparoli kun vi.

HELMER (eksidas ĉe la tablo kontraŭe al ŝi). Vi timigas min, Nora. Kaj mi ne komprenas vin.

NORA. Ja, ĝuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaŭ mi neniam komprenis vin — antaŭ ĉi tiu vespero. Ne, ne interrompu min. Vi nur aŭskultu kion mi diras. — Estas decidiga konfrontado, Torvald.

HELMER. Al kio vi celas?

NORA (post mallonga paŭzo). Ĉu ne unu fakto estas rimarkinda, tiel kiel ni sidas tie ĉi?

HELMER. Kio tio estus?

NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Ĉu vi nun ne ekpensas, ke estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas kune?

HELMER. Nu, serioze, — kion tio signifas?

NORA. Dum ok plenaj jaroj, — jes eĉ pli longe, — ek de nia unua konatiĝo, ni neniam interŝanĝis eĉ unu seriozan vorton pri seriozaj aferoj.

HELMER. Mi devus do daŭre kaj ĉiam informi vin pri zorgoj, kiujn vi tamen ne povus helpi min porti?

NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune por serioze provi pridiskuti ion ĝisfunde.

HELMER. Sed, kara Nora, ĉu vere tio do interesus vin?

NORA. Jen ni estas ĉe la kerno. Vi neniam komprenis min. — Granda maljustaĵo estas farita kontraŭ mi, Torvald. Unue de paĉjo kaj poste de vi.

HELMER. Ĉu! De ni du, — de ni du, kiuj amis vin pli varme ol ĉiuj aliaj homoj?

NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke estas amuze min amindumi.

HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas?

NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme ĉe paĉjo, li diris al mi ĉiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kaŝis; ĉar tion li ne ŝatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon —

HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco?

NORA (neĝenate). Mi opinias: tiam mi transiĝis de la manoj de paĉjo en viajn. Vi aranĝis ĉion laŭ via gusto, kaj sekve mi ekhavis la saman guston kiel vi; aŭ mi ŝajnigis; mi tamen ne certe scias —; mi opinias, ke ambaŭ sintenoj okazis; foje la unua, foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, ŝajnas al mi, ke mi vivis kiel malriĉa homo, — nur de mano al buŝo. Mi vivtenis min farante artaĵojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj paĉjo faris grandan pekon kontraŭ mi. Vi estas kulpaj, ke nenio fariĝis el mi.

HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Ĉu vi ne estis feliĉa ĉi tie?

NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam estis.

HELMER. Ne — ne feliĉa!

NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi ĉiam estis bonkora al mi. Sed nia hejmo estis nenio alia krom ludejo. Ĉi tie mi estis via pupedzino, ĝuste kiel mi hejme estis la pupinfano de paĉjo. Kaj la infanoj, siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia geedzeco, Torvald.

HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, — kiom ajn malmodera kaj ekzaltita ĝi tamen estas. Sed de nun ĉio estu alie. La tempo de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko.

NORA. Kies eduko? La mia aŭ tiu de la infanoj?

HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora.

NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al ĝusta edzino por vi.

HELMER. Kaj tion vi diras?

NORA. Kaj mi, — kiel estas mi preparita por eduki la infanojn?

HELMER. Nora!

NORA. Ĉu vi ne mem tion diris antaŭ momento, — tiun taskon vi ne kuraĝis konfidi al mi.

HELMER. En la momento de ekzaltiĝo! Ĉu vere vi volas atenti tion?

NORA. Sed jes; estis ĝuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi.

HELMER (eksaltas). Kion vi diris?

NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj pri ĉio ekstera. Tial mi ne plu povas resti ĉe vi.

HELMER. Nora, Nora!

NORA. Mi foriros de ĉi tie nun baldaŭ. Kristine certe akceptos min ĉi-nokte —

HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas!

NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos miajn personajn propraĵojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, nek poste.

HELMER. Kia frenezaĵo estas do tio!

NORA. Morgaŭ mi vojaĝos hejmen, — mi volas diri, al mia antaŭa hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon.

HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreaĵo!

NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald.

HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros?

NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese por mi.

HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej sanktajn devojn.

NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn?

HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Ĉu ne estas viaj devoj al via edzo kaj viaj infanoj?

NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn.

HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus tiuj?

NORA. La devoj al mi mem.

HELMER. Unue kaj ĉefe vi estas edzino kaj patrino.

NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj ĉefe mi estas homo, mi, same kiel vi, — aŭ almenaŭ ke mi provu fariĝi tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentiĝi per tio, kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili.

HELMER. Ĉu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? Ĉu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Ĉu vi ne havas la religion?

NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas.

HELMER. Kia eldiro!

NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas tio kaj tio. Kiam mi estos libera de ĉio ĉi tie, kaj staros sola, tiam mi ekzamenos ankaŭ tiun aferon. Mi volas vidi ĉu estas ĝusta tio, kion diris la pastro Hansen, aŭ almenaŭ ĉu mi en jeno pravas.

HELMER. Ho, tia diraĵo de juna virino estas tamen senekzempla! Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaŭ al mi skui vian konsciencon. Ĉar moralan senton vi tamen havas? Aŭ, respondu, — eble vi neniun havas?

NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias, ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Ĵus mi ja ankaŭ aŭdis, ke la leĝoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj leĝoj estu ĝustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon. Virino do ne rajtus ŝirmi sian mortantan patron, aŭ savi la vivon de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas.

HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu vi vivas.

NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi ĝin. Mi devas provi eltrovi kiu pravas, la socio aŭ mi.

HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaŭ kredas, ke vi perdis vian prudenton.

NORA. Mi neniam antaŭe sentis min tiel klara kaj certa kiel ĉi-nokte.

HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn infanojn?

NORA. Jes; mi faras.

HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla.

NORA. Kiu?

HELMER. Vi ne plu amas min.

NORA. Nu jes, tiel estas.

HELMER. Nora! — Kaj tion vi diras!

NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja ĉiam bonkora al mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin.

HELMER (kun perforta sinrego). Ĉu ankaŭ tio estas klara kaj certa konvinko?

NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti ĉi tie.

HELMER. Kaj ĉu vi ankaŭ povos klarigi por mi, per kio mi perdis vian amon?

NORA. Jes, mi povas. Okazis ĉi tiun vesperon, kiam la mirindaĵo ne venis; ĉar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi imagis.

HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin.

NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; ĉar, bona Dio, mi komprenis ja, ke la mirindaĵo ne estas ia ĉiutaga okazaĵo. Sed jen frakasante ondis tio ĉi super min; kaj tiam mi estis absolute certa ke: Nun venas la mirindaĵo. Kiam la letero de Krogstad kuŝis tie, — mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub la kondiĉojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio —

HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj malhonoro mian propran edzinon —!

NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke vi ekstarus por preni ĉion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa.

HELMER. Nora —!

NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi? Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraŭ la viaj? — Tio estis la mirindaĵo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por malhelpi tion mi decidis fini mian vivon.

HELMER. Mi ĝoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, — eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas sian honoron por tiu, kiun oni amas.

NORA. Tion faris centmiloj da virinoj.

HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensaĝa infano.

NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, — ne pro tio, kio minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endanĝerigita, kaj kiam la tuta danĝero pasis, — tiam estis por vi, kvazaŭ nenio estus okazinta. Ĝuste kiel antaŭe mi estis via eta kantalaŭdo, via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, ĉar ĝi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, — en tiu momento mi konsciiĝis, ke dum ok jaroj mi loĝas ĉi tie kune kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn —. Ho, mi ne eltenas pensi pri tio! Mi povus disŝiri min mem en pecetojn.

HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estiĝis fendego inter ni. — Ho, tamen Nora, ĉu ĝi ne estus pleniĝebla?

NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi.

HELMER. Mi havas forton min ŝanĝi.

NORA. Eble, — se oni forprenas de vi la pupon.

HELMER. Apartiĝi — apartiĝi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne povas koncepti tian penson.

NORA (eniras la dekstran ĉambron). Des pli certe devas tiel okazi.

(Ŝi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun ŝi metas sur la seĝon apud la tablo.)

HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu ĝis morgaŭ.

NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kuŝi tra la nokto en la ĉambroj de fremda viro.

HELMER. Sed ĉu ni ne povas loĝi ĉi tie kiel frato kaj fratino —?

NORA (ligas la ĉapelon). Vi bone scias, ke tio ne daŭrus longe —. (metas la ŝalon ĉirkaŭ sin) Adiaŭ, Torvald. Mi ne volas vidi la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili.

HELMER. Sed iam, Nora, — iam —?

NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi fariĝos.

HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi restos.

NORA. Aŭskultu, Torvald; — kiam edzino forlasas la domon de sia edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi aŭdis, li estas laŭ la leĝo libera de ĉiuj devoj al ŝi. Ĉiuokaze mi liberigas vin de ĉiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas esti ligita. Devas esti plena libereco ambaŭflanke. Jen, vi rericevas vian ringon. Donu al mi la mian.

HELMER. Ankaŭ tion?

NORA. Ankaŭ tion.

HELMER. Jen ĝi estas.

NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la ŝlosilojn. Pri la aferoj en la domo la servistinoj ĉion scias — pli bone ol mi. Morgaŭ, kiam mi estos forvojaĝinta, Kristine venos por paki la aĵojn, kiuj estas mia posedaĵo alportita de mia hejmo. Mi volas havi ilin postsenditaj.

HELMER. Finite; finite! Nora, ĉu vi neniam plu volas pensi pri mi?

NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la domo.

HELMER. Ĉu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora?

NORA. Ne, — neniam. Tion mi ne permesas.

HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas —

NORA. Nenion; nenion.

HELMER. — helpi vin, se vi bezonos.

NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj.

HELMER. Nora, — ĉu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por vi?

NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindaĵo devus okazi. —

HELMER. Nomu al mi tiun mirindaĵon!

NORA. Tiam ambaŭ ni devus nin ŝanĝi tiel, ke —. Ho, Torvald, mi ne plu kredas pri io mirinda.

HELMER. Sed mi volas kredi je ĝi. Nomu ĝin! Ŝanĝi nin tiel, ke —?

NORA. Ke kunvivado inter ni du povu fariĝi geedzeco. Adiaŭ.

(Ŝi eliras tra la antaŭĉambro.)

HELMER (sinkas sur seĝon ĉe la pordo kaj ĵetas la manojn antaŭ la vizaĝon). Nora! Nora! (rigardas ĉirkaŭen kaj stariĝas) Malplena. Ŝi ne plu estas ĉi tie. (Espero ekbrilas en li:) La mirindaĵo —?!

(El malsupre oni aŭdas la bruon de pordo, kiu frape ŝlosiĝas.)