Puphejmo/Unua Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Puphejmo Indekso : Puphejmo
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Unua Akto
Dua Akto


Unua Akto

(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordo dekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordo maldekstre fone kondukas al la oficejo de Helmer. Inter tiuj pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli antaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kun brakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe, estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiu estas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flanka pordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kun porcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝranko kun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en la forno. Vintrotago.)

(Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iu malfermas. Nora envenas, kontente kantetante; ŝi estas vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas sur la tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj oni vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al la ĉambristino, kiu malfermis por ili.)

NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu ĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto; elprenante la monujon) Kiom —?

PORTISTO. Kvindek oerojn.

NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.

(La portisto dankas kaj foriras. Nora fermas la pordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas la supervestojn)

NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la poŝo kaj manĝas kelkajn; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordo de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la dekstra tablo)

HELMER (en sia ĉambro). Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitas tie?

NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.

HELMER. Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie?

NORA. Jes!

HELMER. Kiam revenis la sciureto!

NORA. Ĵus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poŝon, kaj viŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis.

HELMER. Ne ĝenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto flirtis denove malŝparante monon!

NORA. Jes, sed, Torvald, ĉi-jare ni vere povas iom senbridiĝi. Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas ŝpari.

HELMER. Nu, nu! Malŝpari ni ne povas.

NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malŝpari, ĉu ne? Nur etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, multe da mono.

HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaŭ nova salajrodato.

NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.

HELMER. Nora! (proksimigas sin al ŝi kaj ŝerce pinĉas ŝian orelon) Ĉu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi hodiaŭ prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj jen finite pri mi —

NORA (kovras lian buŝon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel malbele!

HELMER. Supozu ke io simila okazus, — kio poste?

NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi ĉu mi havus ŝuldojn aŭ ne.

HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?

NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.

HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun ŝuldon! Neniam pruntepreni! Hejmo kiu fondiĝas sur ŝuldoj, fariĝos senlibera, do malbela. Ĝis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaŭ faros dum la mallonga tempo ankoraŭ necesa.

NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.

HELMER (sekvas ŝin). Nu, nu; la kantalaŭdo ne trenu siajn flugilojn. Kio? Ĉu la sciureto staras tie paŭtante? (elprenas la monujon) Nora, divenu kion jen mi havas.

NORA (turnas sin rapide). Monon!

HELMER. Jen rigardu! (donas al ŝi kelkajn monbiletojn) Kara mia, certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.

NORA (kalkulas). Dek — dudek — tridek — kvardek. Ho, dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe.

HELMER. Jes, vere ĝi devus.

NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, kion mi aĉetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn por Ivar — kaj sabron. Kaj jen ĉevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed ŝi ja ĉiuokaze baldaŭ disŝiros ilin. Kaj jen robŝtofo kaj tukoj por la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli.

HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?

NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi ĉi-vespere!

HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malŝparulineto, kion vi pensis por vi mem?

NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.

HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi pleje ŝatus havi.

NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, aŭdu, Torvald

HELMER. Nu?

NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni ion al mi, vi povus —; povus —

HELMER. Nu, nu, eldiru.

NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi aĉetos ion.

HELMER. Sed vidu, Nora —

NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Ĉu ne estus amuze?

HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj ĉiam malŝparas monon?

NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje bezonas. Ĉu ne estas tre saĝe? Ĉu?

HELMER (ridetante). Certe estas; kondiĉe ke vi vere kapablus reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere aĉetus ion por vi mem. Sed foje ĝi malaperas en la mastrumado, kaj foje ĝi forflirtas por aliaj superfluaj aĉetoj, kaj jen mi devas denove elspezi.

NORA. Tamen, Torvald —

HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon ĉirkaŭ ŝian talion) La ludanta birdo estas dolĉa; sed ĝi forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo teni ludbirdon.

NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere ŝparas ĉion, kion mi kapablas.

HELMER (ridetas). Jes, trafa diraĵo. Ĉion kion vi kapablas. Sed vi tute ne kapablas.

NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur scius kiom da elspezoj ni alaŭdoj kaj sciuroj havas, Torvald.

HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. Vi ĉirkaŭflaras ĉie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi havigis ĝin, ĝi kvazaŭ malaperas inter viaj manoj; vi neniam scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi estas. Kuŝas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.

NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la kvalitoj de paĉjo.

HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol ĝuste kia vi estas, mia dolĉa, eta kantalaŭdo. Sed aŭskultu; suspekto sin prezentas. Vi aspektas hodiaŭ tiel — tiel — nu kiel mi nomu tion? — tiel ruzeta —

NORA. Mi, ĉu?

HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la okulojn.

NORA (rigardas lin). Nu?

HELMER (minacas per la fingro). Ĉu eble la eta frandemulino ekscesis en la urbo hodiaŭ?

NORA. Ne, kial vi pensas tiel?

HELMER. Ĉu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al la sukeraĵisto?

NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald —

HELMER. Ne lipis iom da konfitaĵo?

NORA. Ne, tute ne.

HELMER. Eĉ ne gustumis makaronon aŭ du?

NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi —

HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur ŝercas —

NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi kontraŭe al vi.

HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi —. (proksimiĝas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia kara Nora. Ili certe malkaŝiĝos en la vespero ĉe la eklumigita Jularbo.

NORA. Ĉu vi memoris inviti doktoron Rank?

HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li manĝos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos antaŭtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom mi antaŭĝuas la vesperon.

NORA. Ankaŭ mi. Kaj kiom la infanoj ĝojegos, Torvald.

HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas ĝuiga penso, ĉu ne?

NORA. Ho jes, estas mirinde!

HELMER. Ĉu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj antaŭe vi enfermis vin en via ĉambro ĉiun vesperon ĝis malfrue post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj ĉiujn aliajn mirindaĵojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej enuiga tempo, kiun mi iam travivis.

NORA. Kontraŭe mi tute ne enuis.

HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom modesta, Nora.

NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Ĉu mi kulpus pri tio, ke la kato envenis kaj disŝiris ĉion?

HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis ĝojigi nin ĉiujn, kaj tio estas la ĉefa afero. Sed estas bone, ke tiu tempo de malriĉeco estas pasinta.

NORA. Ho jes, estas vere ĝojige.

HELMER. Nun mi ne bezonas sidi ĉi tie sola kaj enui; kaj vi ne bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn manojn —

NORA (manklakas). Ne, ĉu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho kiel mirinde bone estas tion aŭdi! (prenas lian brakon) Nun mi konfidu al vi kiel mi intencas ĉion aranĝi, Torvald. Tuj post la Jultagoj — (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la sidĉambro) Iu venos. Nu do, ĉagrene!

HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion.

ĈAMBRISTINO (ĉe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda virino —

NORA. Enlasu ŝin.

ĈAMBRISTINO (al Helmer). Kaj la doktoro venis samtempe.

HELMER. Li iris rekte en mian ĉambron, ĉu?

ĈAMBRISTINO. Jes, li tien iris.

(Helmer iras en sian ĉambron. La ĉambristino enlasas sinjorinon Linde, kiu estas vojaĝvestita, kaj fermas post ŝi)

LINDE (sinĝena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora.

NORA (necerta). Bonan tagon —

LINDE. Vi eble ne rekonas min.

NORA. Ne; mi ne scias — nu jes, ŝajnas al mi — (ekkrias) Sed? — Kristine? Ĉu efektive estas vi?

LINDE. Jes, estas mi.

NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi —? (iom malrapide) Kiom vi aliiĝis, Kristine!

LINDE. Jes, verŝajne — aliiĝis. Dum naŭ — dek longaj jaroj —

NORA. Ĉu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis feliĉega tempo, kredu. Kaj jen vi do venis ĉi tien en la urbon? Faris la longan vojaĝon dumvintre. Brava vi estas.

LINDE. Mi ĵus venis per la vaporŝipo matene.

NORA. Por amuziĝi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom ĝuige! Jes, amuziĝi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. Vi ne frostas, ĉu? (helpas ŝin) Jen; nun ni sidigu nin agrable tie apud la forno. Ne, ne; tien en la brakseĝon! En la balanca seĝo mi volas sidi. (prenas ŝiajn manojn) Jes nun vi ree havas vian antaŭan vizaĝon; estis nur en la unua momento —. Iom pli pala vi fariĝis, Kristine, — kaj eble iom pli malgrasa.

LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.

NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. (haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas babilante! Dolĉa, benita Kristine, ĉu vi povas pardoni min?

LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?

NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja fariĝis vidvino.

LINDE. Jes, antaŭ tri jaroj.

NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed ĉiam mi prokrastis, kaj ĉiam io intervenis.

LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.

NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! Kiom vi travivis. — Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?

LINDE. Neniom.

NORA. Kaj neniujn infanojn?

LINDE. Neniujn.

NORA. Do vere nenion?

LINDE. Eĉ ne aflikton aŭ sopiron kiel etan konsolon.

NORA (rigardas ŝin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?

LINDE (ridetas afliktite, kaj tuŝas ŝiajn harojn). Nu, tio foje okazas, Nora.

NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolĉajn infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, ĉar ili eliris kun la vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, ĉion —

LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.

NORA. Ne, vi komencu. Hodiaŭ mi ne volas esti egoisto. Hodiaŭ mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novaĵon mi devas diri al vi. Ĉu vi scias pri la granda feliĉo, kiu okazis al ni laste?

LINDE. Ne. Kaj kiu?

NORA. Pensu, mia edzo nomiĝis direktoro de la Akciobanko!

LINDE. Via edzo? Ho kia ŝanco —!

NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom ni ĝojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas vivi tute alimaniere ol antaŭe, — ĝuste kiel ni deziras. Ho, Kristine, kiom mi sentas min ŝveba kaj feliĉa! Ĉar estas ja ĝuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviliĝi. Ĉu ne?

LINDE. Jes almenaŭ estus kontentige havi por la necesaĵoj.

NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono!

LINDE (ridetas). Nora, Nora, ĉu vi ankoraŭ ne fariĝis saĝa? Dum la lernojaroj vi estis malŝparulino.

NORA (ridas mallaŭte). Jes, tion diras Torvald ankoraŭ. (minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta kiel vi pensas. — Ho, ne estis ĉiam por ni tiel, ke mi povus malŝpari. Ambaŭ devis ni labori!

LINDE. Ankaŭ vi?

NORA. Jes, pri malgravaĵoj; pinglolaboro, kroĉado, brodado kaj simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaŭ pri aliaj aferoj. Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni geedziĝis? Ne estis ŝanco por promocio en lia oficejo, kaj li ja devis enspezi pli da mono ol antaŭe. Sed la unuan jaron li trostreĉis sin tiel terure. Li devis ja serĉi ĉiajn kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de frue ĝis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li fariĝis morte malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri suden.

LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron?

NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojaĝi, kredu min. Ivar estis tiam ĵus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, estis mirinde ĝuiga vojaĝo. Kaj ĝi savis la vivon de Torvald. Sed kostis tre multe da mono, Kristine.

LINDE. Tion mi ja komprenas.

NORA. Mil ducent talerojn ĝi kostis. Kvar mil okcent kronojn. Jen granda sumo.

LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda feliĉo, ke oni havas la monon.

NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de paĉjo.

LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi kredas.

NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin varti. Ĉiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. Kaj mi ankaŭ devis varti mian malfeliĉan, morte malsanan Torvald. Mia kara bona paĉjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej peza travivaĵo, kiun mi spertis, post kiam mi edziniĝis.

LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al Italujo?

NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urĝis nin. Do, ni forvojaĝis unu monaton poste.

LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?

NORA. Sana kiel fiŝo!

LINDE. Sed — la doktoro?

NORA. Kiel?

LINDE. Ŝajnas al mi, ke la ĉambristino diris, ke estas la doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.

NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaŭ unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, eĉ ne horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaŭ mi. (eksaltas kaj manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj esti feliĉa! — —. Sed fi, estas abomene miaflanke —; mi ja nur priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud ŝi kaj metas la brakojn sur ŝian genuon) Ho, ne koleru kontraŭ mi! — Diru, ĉu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? Kial vi do akceptis lin?

LINDE. Mia patrino ankoraŭ vivis; sed ŝi kuŝis senhelpe malsana en la lito. Kaj mi devis ankaŭ zorgi pri miaj du pli junaj fratoj. Mi ne trovis, ke estas saĝe rifuzi lian edziĝpeton.

NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis riĉa?

LINDE. Li estis sufiĉe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj aferoj, Nora. Kiam li mortis, ĉio perdiĝis, kaj nenio restis.

NORA. Kaj poste —?

LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun ĝi atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, ĉar ŝi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas zorgi pri si mem.

NORA. Kiom vi devas senti vin senŝar —

LINDE. Ho ne! — nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. En ĉi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom feliĉa, ke mi trovus daŭran oficon, iun oficejan laboron —

NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure streĉa, kaj vi aspektas sufiĉe streĉita antaŭe. Estus pli bone por vi veni al iu banloko.

LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas paĉjon, kiu povus doni al mi vojaĝmonon, Nora.

NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraŭ mi.

LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraŭ mi. La plej malbona en situacio kia la mia, estas ke ĝi kaŭzas tiom da amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni devas eltrovi eblecojn ĉiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni fariĝas egoisto. Kiam vi rakontis pri la feliĉa ŝanĝo en via situacio — kredu — mi ne tiom ĝojiĝis pro vi, kiom pro mi mem.

NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald povus fari ion por vi.

LINDE. Jes, tion mi pensis.

NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe ŝatas. Ho, mi tre ŝatus esti helpa al vi.

LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia afero, — duoble afable de vi, kiu mem spertis tiom malmulte de la elprovoj kaj problemoj de la vivo.

NORA. Mi —? Mi spertis malmulte, —?

LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj tiaĵojn —. Vi estas infano, Nora.

NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru tiel arogante.

LINDE. Nu —?

NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi ĉiuj opinias, ke mi taŭgas al nenio grava —

LINDE. Nu, nu —

NORA. — ke mi elprovis nenion en ĉi tiu malfacila mondo.

LINDE. Kara Nora, vi ja ĵus rakontis al mi ĉiujn viajn travivaĵojn.

NORA. Pa, — tiujn bagatelojn! (mallaŭte) Mi ne rakontis pri mia granda ago.

LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas?

NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. Vi fieras, ke vi laboris tiel streĉe kaj longe por via patrino.

LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera kaj ĝoja, kiam mi pensas, ke ebliĝis al mi fari la lastan vivtempon de mia patrino tiel senzorga.

NORA. Kaj vi ankaŭ estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al viaj fratoj.

LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas.

NORA. Tion ankaŭ mi trovas. Sed nun vi aŭdu ion, Kristine. Ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja.

LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas?

NORA. Parolu mallaŭte. Se Torvald aŭdus, jen imagu! Li devas por neniu prezo en la mondo —; neniu devas scii, Kristine; neniu krom vi.

LINDE. Sed kio do estas?

NORA. Venu ĉi tien (tiras ŝin sur la sofon flanke de si) Aŭdu, — ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja. Estas mi, kiu savis la vivon de Torvald.

LINDE. Savis —? Kiel savis?

NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojaĝo al Italujo. Torvald ne travivus, se li ne estus veninta tien —

LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon —

NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj ĉiuj aliaj; sed —

LINDE. Sed —?

NORA. Paĉjo donis al ni eĉ ne unu ŝilingon. Estis mi, kiu havigis al ni la monon.

LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?

NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi diras?

LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Ĉu vi gajnis en la loterio?

NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus tio?

LINDE. Sed de kie vi ricevis ĝin?

NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!

LINDE. Ĉar pruntepreni vi ja ne povis.

NORA. Nu? Kial ne?

LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la edzo.

NORA (ĵetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom taŭgas pri negocaj aferoj, — edzino kiu scias iom saĝe aranĝi, kaj —

LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas —

NORA. Vi tion ankaŭ ne bezonas. Eble mi ne prunteprenis la monon. Eblus havigi ĝin alimaniere. (ĵetas sin malantaŭen en la sofo) Eble mi ricevis ĝin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, kiel mi —

LINDE. Facilanima vi estas.

NORA. Nun vi verŝajne estas senmezure scivolema, Kristine.

LINDE. Jes, aŭdu nun, kara Nora, — ĉu vi ne agis malprudente?

NORA (eksidas rekte denove). Ĉu estas malprudente savi la vivon de sia edzo?

LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio —

NORA. Sed ĝuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, ĉu vi ne komprenas tion? Li eĉ ne devus scii kiom danĝere estas pri si. Ja al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en danĝero; ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen komprenu, ke unue mi devis provi palpe serĉi la vojon. Mi prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj vojaĝi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus esti ĝentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus pruntepreni sumon. Sed tiam li fariĝis preskaŭ kolera, Kristine. Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj — kiel li nomis ilin. Nu ja, mi pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon —

LINDE. Kaj via edzo, ĉu li ne sciiĝis de via patro, ke la mono ne venis de li?

NORA. Ne, neniam. Paĉjo mortis ĝuste en tiuj tagoj. Mi intencis informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkaŝi. Sed ĉar li kuŝis malsana —. Bedaŭrinde, ne fariĝis necese.

LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?

NORA. Ne, pro ĉielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas tiom severa en tiu rilato. Kaj krome — Torvald, kun sia vira memkonscio — kiom ĝene kaj humilige estus por li scii, ke li ion ŝuldus al mi. Tio tute misŝovus la rilaton inter ni; nia bela, feliĉa hejmo ne plu restus, kio ĝi nun estas.

LINDE. Kaj vi neniam informos lin?

NORA (pensema, duone ridetante). Jes — iam eble; — post multaj jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu ŝatos min kiel nun; kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve — (interrompas) Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. — Nu, kion vi diras pri mia granda sekreto, Kristine? Ĉu ne ankaŭ mi taŭgas por io? — Cetere sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis ĉiam facile por mi plenumi la devojn en ĝusta tempo. Sciu ke en la mondo de negoco estas io, kio nomiĝas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio nomiĝas partopago; kaj estas ĉiam malfacile trovi monon por ili. Sekve mi devis ŝpari tie kaj tie laŭ ebleco, kiel vi komprenas. El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, ĉar Torvald devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La dolĉaj, benitaj etuloj!

LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonaĵoj, kompatinda Nora?

NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Ĉiam kiam Torvald donis al mi monon por novaj roboj aŭ io simila, mi neniam uzis pli ol la duonon; aĉetis ĉiam la plej simplajn kaj malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke ĉio tiel bone konvenas al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze multajn fojojn, Kristine; ĉar tamen estas agrable porti belajn vestojn. Ĉu ne?

LINDE. Ho jes, vere.

NORA. Nu, mi ja ankaŭ havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi ŝlosis la pordon de mia ĉambro, kaj ĉiun vesperon mi sidis skribante ĝis malfrue en la nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaŭ sentis min viro.

LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?

NORA. Nu, tion mi ne povas ĝuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi pagis ĉiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. (ridetas) Tiam mi sidis ĉi tie revante, ke maljuna riĉa sinjoro enamiĝis en mi —

LINDE. Kio? Kiu sinjoro?

NORA. Pa, pa! — ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata."

LINDE. Sed kara Nora, — kia sinjoro tiu estas?

NORA. Bona Dio! Ĉu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis ĉi tie revante ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras nek lin nek lian testamenton, ĉar nun mi estas senzorga. (eksaltas) Ho Dio! Tamen estas ĝuige pri tio pensi, Kristine! Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, ĉion kiel Torvald ŝatas ĝin! Kaj imagu, baldaŭ venos printempo kun vasta, blua ĉielo. Kaj eble ni povos iom vojaĝi. Eble mi revidos la maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti feliĉa. (sonoras en la antaŭĉambro)

LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.

NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald —

ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo). Pardonu, sinjorino, — estas sinjoro kiu deziras paroli kun la advokato.

NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri?

ĈAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis — ĉar la doktoro estas ja tie —

NORA. Kiu sinjoro tiu estas?

Juristo KROGSTAD (ĉe la pordo). Estas mi, sinjorino.

(Sinjorino Linde surpriziĝas, ekskuiĝas kaj turnas sin al la fenestro)

NORA (faras paŝon al li maltrankvilega; duonvoĉe). Vi? Kio estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo?

KROGSTAD. Bankaferoj — iel. Mi havas etan postenon en la Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras —

NORA. Do estas —

KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.

NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. (salutas indiferente, fermante la pordon de la antaŭĉambro; poste ŝi ordigas ion ĉe la forno)

LINDE. Nora, — kiu estas tiu sinjoro?

NORA. Estas juristo Krogstad.

LINDE. Do vere estas li.

NORA. Vi konas tiun homon?

LINDE. Mi konis lin — antaŭ pluraj jaroj. Dum periodo li estis prokuristo en nia distrikto.

NORA. Jes, li ja estis.

LINDE. Kiom li ŝanĝiĝis.

NORA. Li travivis malfeliĉan edzecon.

LINDE. Nun li ja estas vidvo.

NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.

(Ŝi fermas la pordon de la forno, kaj ŝovas la balancan seĝon iom flanken)

LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?

NORA. Ĉu? Povas esti; mi tute ne scias —. Sed ni ne pensu pri negocaj aferoj. Estas tiel tede.

(Doktoro Rank venas el la oficejo de Helmer)

RANK (enirante, parolante al Helmer). Ne, ne; mi ne volas ĝeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj rimarkas sinjorinon Linde) Pardonu, eble mi ĝenos ankaŭ tie ĉi.

NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde.

RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte aŭdas en ĉi tiu hejmo. Mi kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la ŝtuparo, kiam mi venis.

LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas.

RANK. Aha, iom kaduka interne?

LINDE. Prefere trostreĉita.

RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en la multaj festenoj?

LINDE. Mi venis por trovi laboron.

RANK. Ĉu tio estu efika rimedo kontraŭ troa streĉo?

LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro.

RANK. Jes, estas ja ĝenerala opinio, ke estas tiom necese.

NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, — ankaŭ vi volas tamen vivi.

RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen deziras subiĝi plej longe la torturon. Estas same pri ĉiuj miaj pacientoj. Kaj tiel estas ankaŭ pri la morale infektitaj. Ĝuste nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato ĉe Helmer —

LINDE (mallaŭte). Aj!

NORA. Al kiu vi aludas?

RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion scias. Difektiĝis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed eĉ li, kvazaŭ estus gravege, komencis paroli pri la neceso vivi.

NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald?

RANK. Vere mi ne scias; mi aŭdis nur, ke estas io pri la Akciobanko.

NORA. Mi ne sciis ke Krog —, ke tiu juristo Krogstad havas rilaton kun la Akciobanko.

RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino Linde) Mi ne scias, ĉu oni ankaŭ en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj anhelante ĉirkaŭkuras por elflari moralan putradon, kaj poste enmetigi la koncernaton por observado en iun avantaĝan oficon. La sanaj devas rezignacie stari ekstere.

LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon interne.

RANK (ŝultrotiras). Jen ĝuste tio. Estas tiu konsidero, kiu faras el nia socio malsanulejon.

(Nora en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.)

RANK. Kial vi ridas pri tio? Ĉu vi funde scias kio estas la socio?

NORA. Ĉu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, — io ege amuza. — Diru, doktoro Rank, — ĉiuj kiuj nun estas dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, ĉu ne?

RANK. Do estas tio, kion vi trovas tiom ege amuza?

NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri tio! (paŝas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze pensi, ke ni — ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn homojn. (elprenas la saketon el la poŝo) Doktoro Rank, bonvolu etan makaronon.

RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj varoj ĉi tie.

NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi.

LINDE. Kio? Mi —?

NORA. Nu, nu, nu; ne timiĝu. Vi ne povis scii, ke Torvald malpermesis tiaĵojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn dentojn. Sed pa, — unu fojon —! Ĉu ne, doktoro Rank? Bonvolu! (metas en lian buŝon makaronon) Kaj ankaŭ vi, Kristine. Kaj ankaŭ mi havu unu; nur etetan — aŭ eble du. (denove marŝas) Jes, nun vere mi estas senmezure feliĉa. Nun restas nur io sola, kion mi ege dezirus fari.

RANK. Nu? Kaj kio estas tio?

NORA. Estas io, kion mi ege ŝatus diri, kun Torvald aŭskultanta.

RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri?

NORA. Ne, mi ne kuraĝas, ĉar estas tro malbela.

LINDE. Malbela?

RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas —. Kio do estas tio, kion vi tiom ege ŝatus diri kun Helmer aŭskultanta?

NORA. Mi treege ŝatus diri: Diablo prenu!

RANK. Vi estas freneza!

LINDE. Sed Dio gardu, Nora —!

RANK. Diru. Jen li estas.

NORA (kaŝas la saketon). Ts, ts, ts.

(Helmer kun surtuto sur la brako kaj ĉapelo en la mano venas el sia ĉambro)

NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberiĝis de li?

HELMER. Jes, nun li foriris.

NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la urbo.

HELMER. Kristine —? Pardonu, sed mi ne scias —

NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine Linde.

HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino?

LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj.

NORA. Kaj pensu, ŝi faris la longan vojaĝon por paroli kun vi.

HELMER. Kion tio signifas?

LINDE. Nu, ne ĝuste —

NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun ŝi tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn sciojn —

HELMER. Tre prudente, sinjorino.

NORA. Kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi fariĝis bankdirektoro — venis telegramo pri tio — ŝi laŭeble rapide vojaĝis ĉi tien kaj —. Ĉu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Ĉu?

HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble vidvino?

LINDE. Jes.

HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron?

LINDE. Jes konsiderinde.

HELMER. Nu, do estas verŝajne ke mi povas vin enoficigi —

NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu!

HELMER. Vi venis en bonŝanca momento, sinjorino —

LINDE. Ho, kiel mi danku vin —?

HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaŭ vi devas pardoni min —

RANK. Atendu; mi vin akompanos. (serĉas sian pelton en la antaŭĉambro kaj varmigas ĝin apud la forno)

NORA. Ne forestu longe, kara Torvald.

HELMER. Eble unu horon, ne pli.

NORA. Ĉu ankaŭ vi foriros, Kristine?

LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por serĉi ĉambron.

HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato?

NORA (helpas ŝin). Bedaŭrinde ke ni loĝas tiel malvaste; sed neeblas —

LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaŭ, kara Nora, kaj multajn dankojn.

NORA. Ĝis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj ankaŭ vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi bonfartos; envolvu vin sufiĉe.

(Foriro tra la antaŭĉambro, dum ili interparoladas. Oni aŭdas voĉojn de infanoj ekstere en la ŝtuparo.)

NORA. Jen ili! Jen ili estas!

(Ŝi alkuras por malfermi. La vartistino Anne-Marie venas kun la infanoj)

NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolĉaj, benitaj —! Rigardu ilin, Kristine! Ĉu ili ne estas amindaj!

RANK. Ne babiladu ĉi tie en la trablovo!

HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por patrinoj.

(Doktoro Rank, Helmer kaj sinjorino Linde malsupreniras la ŝtuparon; la vartistino eniras la ĉambron kun la infanoj. Ankaŭ Nora, fermante la pordon de la antaŭĉambro.)

NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel ruĝaj viaj vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun ŝi) Kaj vi tre amuziĝis? Bonege. Ĉu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur la luĝo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu min teni ŝin iomete, Anne-Marie. Mia dolĉa eta pupinfano! (prenas la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun ŝi) Jes, jes, panjo dancos ankaŭ kun Bob. Kion? Vi ĵetis neĝbulojn? Ho, tie mi dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. Varma kafo por vi staras sur la forno.

(La vartistino eniras la maldekstran ĉambron. Nora deprenas la supervestojn de la infanoj kaj ĵetas ilin tien kaj tien, lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.)

NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed ĝi ne mordis? Ne, hundoj ne mordas etajn, dolĉajn pupinfanojn. Ne enrigardu la paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! Estas io terura. Nu? Ĉu ni ludu? Kion ni ludu? Kaŝludon? Jes, ni kaŝludu. Bob sin kaŝu la unua. Mi? Do mi kaŝu min la unua.

(Ili ludas dum rido kaj ĝojkrioj en la sidĉambro kaj la apuda ĉambro dekstre. Fine Nora kaŝas sin sub la tablo; la infanoj enkuras, serĉas, sed ne trovas ŝin, aŭdas ŝian sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas ŝin. Bruega ĝojo. Ŝi elrampas kaj ŝajnigas timigi ilin. Novaj ĝojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu malfermas la pordon duone, kaj juristo Krogstad aperas; li iom atendas; la ludo daŭras)

KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer —

NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, kion vi volas?

KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu estas forgesinta fermi ĝin —

NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad.

KROGSTAD. Tion mi scias.

NORA. Nu — kion vi do volas?

KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi.

NORA. Kun —? (al la infanoj, mallaŭte) Eniru al Anne-Marie. Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni denove ludos post kiam li foriris. (Ŝi kondukas la infanojn en la maldekstran ĉambron kaj fermas la pordon malantaŭ ili)

NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi?

KROGSTAD. Jes, mi volas.

NORA. Hodiaŭ —? Sed ankoraŭ ne estas la unua en la monato.

KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian Julplezuron vi havos.

NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaŭ —

KROGSTAD. Pri tio ni ĝis plue ne parolu. Estas io alia. Mi esperas, ke vi havas liberan momenton?

NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam —

KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian edzon malsupreniri la straton —

NORA. Nu ja —

KROGSTAD. — kun virino.

NORA. Kaj kio pri tio?

KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Ĉu ne tiu virino estas sinjorino Linde?

NORA. Jes.

KROGSTAD. Ĵus veninta urben?

NORA. Jes, hodiaŭ.

KROGSTAD. Ŝi estas ja via bona amikino?

NORA. Jes, ŝi estas. Sed mi ne komprenas —

KROGSTAD. Ankaŭ mi iam konis ŝin.

NORA. Mi scias.

KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, permesu ke mi vin demandu rekte: Ĉu sinjorino Linde ricevos postenon en la Akciobanko?

NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi min, sinjoro Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed ĉar vi demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj estas mi, kiu pledis por ŝi, sinjoro Krogstad. Do nun vi scias.

KROGSTAD. Mi do kalkulis ĝuste.

NORA (iom paŝadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke — Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu — eh —

KROGSTAD. — kiu havas influon?

NORA. Jes ĝuste.

KROGSTAD (ŝanĝas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian influon por mi.

NORA. Kion do? Al kio vi celas?

KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon en la banko.

NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian postenon?

KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaŭ mi. Mi bone komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; kaj nun mi ankaŭ komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli min.

NORA. Sed mi certigas —

KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraŭ tempo, kaj mi konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi.

NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas.

KROGSTAD. Vere ne? Ŝajnas al mi, ke vi mem ĵus diris —

NORA. Kompreneble tio ne signifus tion —. Mi! Kiel vi kredas, ke mi havus tian influon sur mia edzo?

KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj.

NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la pordon.

KROGSTAD. Sinjorino estas kuraĝa.

NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaŭ liberiĝos el la afero.

KROGSTAD (pli sinrega). Aŭskultu nun, Sinjorino. Se fariĝos necese, mi batalos kvazaŭ por la vivo, por gardi tiun mian etan oficon en la banko.

NORA. Jes, aspektas ja tiel.

KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu eĉ plej malmulte gravas. Sed estas io alia —. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi kompreneble scias same bone kiel ĉiuj aliaj, ke mi antaŭ kelkaj jaroj fariĝis kulpa pri ago malprudenta.

NORA. Mi kredas, ke mi ion tian aŭdis.

KROGSTAD. Ne fariĝis proceso; tamen tuj ĉiuj vojoj bariĝis por mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi devis kroĉi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en la banko estas kvazaŭ la unua ŝtupo por mi. Kaj nun via edzo volas piedfrapi min for de la ŝtuparo, tiel ke mi ree staru en la koto.

NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi vin.

KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por vin devigi.

NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, ĉu? ke mi ŝuldas monon al vi?

KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus?

NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu estas mia feliĉo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj plumpa maniero, — ekscius ĝin de vi. Vi ĵetus min en terurajn malagrablaĵojn —

KROGSTAD. Nur malagrablaĵojn?

NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; ĉar tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi tute ne konservos vian oficon.

KROGSTAD. Mi demandis, ĉu estas nur familiaj malagrablaĵoj, kiujn vi timas?

NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; kaj poste ni havos neniun rilaton al vi.

KROGSTAD (paŝon pli proksimen). Aŭskultu, sinjorino Helmer; — aŭ via memorkapablo estas iom malforta, aŭ vi ne bone komprenas negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone pri la afero.

NORA. Kiel do?

KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por pruntepreni mil ducent talerojn.

NORA. Mi sciis pri neniu alia.

KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon —

NORA. Vi ja faris.

KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondiĉoj. Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom febre serĉis vojaĝmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraŭ ŝuldatesto, kiun mi redaktis.

NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis.

KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laŭ kiuj via patro garantiis por la ŝuldo. Tiujn liniojn via patro devus subskribi.

NORA. Devus —? Li ja subskribis.

KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Ĉu sinjorino memoras tion?

NORA. Jes, mi opinias —

KROGSTAD. Mi transdonis al vi la ŝuldateston, por ke vi sendu ĝin perpoŝte al via patro. Vi memoras, ĉu ne?

NORA. Jes.

KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; ĉar jam post kvin aŭ ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon.

NORA. Nu ja; ĉu mi ne repagis la partojn regule?

KROGSTAD. Jes, sufiĉe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni priparolis, — estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino?

NORA. Jes, vere estis.

KROGSTAD. Via patro kuŝis tre malsana, mi kredas.

NORA. Estis ĉe la fino.

KROGSTAD. Mortis baldaŭ poste.

NORA. Jes.

KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, ĉu vi eble memoras la tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas diri.

NORA. Paĉjo mortis la 29-an de Septembro.

KROGSTAD. Tute ĝuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas strangaĵo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi.

NORA. Kiu strangaĵo? Mi ne scias —

KROGSTAD. Estas jena strangaĵo, ke via patro subskribis tiun ŝuldateston tri tagojn post sia morto.

NORA. Kiel? Mi ne komprenas —

KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. Ĉi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. Ĉu ne strange, sinjorino?

NORA. (silentas)

KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, ĉu?

NORA. (daŭre silentas)

KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaŭ, ke la vortoj 2-an de Oktobro kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia hazarde faris tion antaŭ ol oni sciis pri la morto. Ne estas trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj tiu ja estas aŭtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Ĉu ne?

NORA (post mallonga paŭzo, ĵetskuas la kapon kaj rigardas lin spite). Ne, tiel ne estas. Estas mi, kiu skribis la nomon de paĉjo.

KROGSTAD. Aŭdu, sinjorino, — ĉu vi scias, ke tio ja estas danĝera konfeso?

NORA. Kial? Vi baldaŭ ricevos vian monon.

KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la paperon al via patro?

NORA. Ne eblis. Paĉjo ja kuŝis malsana. Se mi petus lian subskribon, mi devus ankaŭ diri al li por kio ni uzus la monon. Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia edzo estas en danĝero. Estis ja neeble.

KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu vojaĝo eksterlanden.

NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojaĝo ja savus la vivon de mia edzo. Mi ne povis rezigni pri ĝi.

KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraŭ mi —?

NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel ĝenis min pri vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilaĵoj, kiujn vi faris, kvankam vi sciis kiom danĝera estis la sanstato de mia edzo.

KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran ideon, pri la ago je kiu vi kulpiĝis. Sed mi povas ekspliki al vi, ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj tio detruis mian tutan civitanan staton.

NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom kuraĝan por savi la vivon de via edzino?

KROGSTAD. La leĝoj ne demandas pri motivoj.

NORA. Do estas ja tre malbonaj leĝoj.

KROGSTAD. Ĉu malbonaj aŭ ne, — se mi prezentos tiun paperon en la tribunalo, vi estos kondamnata laŭ la leĝoj.

NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraŭ timo kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la leĝojn; tamen mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi verŝajne estas malbona juristo, sinjoro Krogstad.

KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, — tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi plaĉas. Sed tion mi diras al vi: se mi duan fojon estos forpelita, vi min akompanu.

(Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro)

NORA (dum tempo pensante; ĵetskuas la kapon). Ho jen! — Voli min timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la infanoj; baldaŭ ĉesas) Sed —? — — Ne, sed estas ja neeble! Mi agis el amo!

INFANOJ (ĉe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris tra la pordego.

NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda viro. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne al paĉjo!

INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraŭ ludu?

NORA. Ne, ne; ne nun.

INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.

NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. Eniru, eniru, karaj dolĉaj infanoj.

(Ŝi ŝovas ilin milde en la apudan ĉambron, kaj fermas la pordon post ili.)

NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn kudrerojn, sed baldaŭ haltas). Ne! (forĵetas la brodaĵon, ekstaras, iras al la antaŭĉambra pordo kaj vokas:) Helene! enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!

ĈAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu ĝin, sinjorino?

NORA. Tien; meze sur la plankon.

ĈAMBRISTINO. Ĉu mi alportu ion kroman?

NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.

(La ĉambristino, kiu jam demetis la arbon, eliras.)

NORA (dum ŝi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj — kaj tie floroj. — La abomena homo! Babilaĉo! Estas nenio ĝena. La Jularbo estu belega. Mi faros ĉion, kion vi ŝatos, Torvald; — mi kantos por vi, dancos por vi —

(Helmer, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el ekstere)

NORA. Ah, — vi jam revenas?

HELMER. Jes. Ĉu iu vizitis?

NORA. Ĉi tie? Ne.

HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.

NORA. Ĉu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.

HELMER. Nora, mi povas vidi laŭ via vizaĝo, ke li vizitis vin, kaj petis, ke vi parolu favore por li.

NORA. Jes.

HELMER. Kaj tion vi farus kvazaŭ laŭ propra instigo, ĉu? Kaj vi devus kaŝi por mi, ke li estis ĉi tie. Ankaŭ pri tio li petis?

NORA. Jes, Torvald; sed —

HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi mensogon!

NORA. Mensogon —?

HELMER. Vi diris, ke neniu estis ĉi tie, — ĉu ne? (minacas per la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas ŝin ĉirkaŭ la talion) Ĉu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas ŝin) Kaj nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece estas. (foliumas siajn dokumentojn)

NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!

HELMER. Jes.

NORA. Mi ege antaŭĝuas la kostumobalon ĉe geamikoj Stenborg postmorgaŭ.

HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi surprizos min.

NORA. Ho, tiu stulta kaprico.

HELMER. Nu?

NORA. Mi ne povas ion taŭgan elpensi; ĉio aspektas tiel stulte, tiel sensignife.

HELMER. Ĉu Nonjo atingis tiun rekonon?

NORA (malantaŭ lia seĝo, la brakojn sur la seĝodorso). Ĉu vi estas tre okupata, Torvald?

HELMER. Nu —

NORA. Kiaj paperoj estas tiuj?

HELMER. Bankaferoj.

NORA. Jam nun?

HELMER. Mi igis la eksiĝantan estraron rajtigi min fari la necesajn ŝanĝojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras ĉion ordigi ĝis novjaro.

NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad —

HELMER. Hm.

NORA (daŭre apogata al la seĝodorso; malrapide taŭzante liajn nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri ege granda servo, Torvald.

HELMER. Diru. Kio estus?

NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia kostumo?

HELMER. Jen, jen; la obstinulineto serĉas savonton?

NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo.

HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon.

NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; paŭzo) Kiel bele la ruĝaj floroj aspektas. — Sed diru, ĉu vere estas tiom fia, la ago pri kiu Krogstad kulpiĝis?

HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio signifas?

NORA. Eble li tion faris pro mizero?

HELMER. Eble, aŭ, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola ago.

NORA. Ne, vere ne, Torvald?

HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkaŝe konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon.

NORA. Punon —?

HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin.

NORA. Vi kredas, ke fariĝus —?

HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj hipokriti kaj simuli al ĉiuj flankoj, kaj montri maskon antaŭ siaj plej proksimaj, eĉ antaŭ sia propra edzino kaj siaj propraj infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, Nora.

NORA. Kial?

HELMER. Ĉar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Ĉiuj enspiroj de la infanoj en tia hejmo estas plenaj de ĝermoj por io fia.

NORA (pli proksime malantaŭ li). Kaj pri tio vi estas tute certa?

HELMER. Kara mia, tion mi sufiĉe ofte spertis kiel advokato. Preskaŭ ĉiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn patrinojn.

NORA. Kial ĝuste — patrinojn?

HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble influas en la sama direkto; tion tre bone scias ĉiu juristo. Kaj tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. (etendas al ŝi la manojn) Tial, mia dolĉa Nonja promesu al mi ne pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la ĉeesto de tiaj homoj.

NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari.

HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaŭ ol iri al la tablo. Ankaŭ vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur ŝian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian ĉambron kaj fermas la pordon post si.)

NORA (mallaŭte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas neeble. Devas esti neeble.

VARTISTINO (ĉe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, ke ili povu enveni al panjo.

NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu ĉe ili vi, Anne-Marie.

VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon)

NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn —! Venenigi la hejmon? (eta paŭzo; ŝi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je eterno tio ne estas vero!