Quicumque Christum quæritis

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

Brevier-Himno[redakti]

esperante:

Serĉante Kriston levu do
l' okulojn supren al ĉiel',
ĉar tie povos vidi vi
la signon de l' eterna glor'.

Ĉi stel', pli hela ol la sun',
pli bela laŭ dekor' kaj bril',
anoncas, ke en homa karn'
alvenis Dio sur la ter'.

Jen magoj el la sin' de l' mond',
de l' orienta suno-pord',
fakule interpretas ĝin
simbol' de naskiĝinta reĝ'.

Demandas ili: Kia Li,
movanta astrojn sur ĉiel',
potenca super lum' kaj bril',
ke steloj tremas antaŭ Li?

Jen ion faman vidas ni,
majestan, en sublima glor',
pli oldan ol la firmament'
kaj ol ĥaos', sen ajna lim'.

De ĉiuj gentoj Li la Reĝ',
kaj de l' popolo Izrael',
laŭ Dia vort' al Abraham'
kaj liaj idoj tra l' eon'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent'.
La Patro kaj la Di-Spirit'
gloratu same en etern'.

latine:

Quicumque Christum quæritis,
oculos in altum tollite:
illic licebit visere
signum perennis gloriæ.

Hæc stella, quæ solis rotam
vincit decore ac lumine,
venisse terris nuntiat
cum carne terrestri Deum.

En, Persici ex orbis sinu,
sol unde sumit ianuam,
cernunt periti interpretes
regale vexillum magi.

Quis iste tantus – inquiunt –
regnator astris imperans,
quem sic tremunt cælestia,
cui lux et æthra inserviunt?

Illustre quiddam cernimus
quod nesciat finem pati,
sublime, celsum, interminum,
antiquius cælo et chao.

Hic ille rex est gentium
populique rex Iudaici,
promissus Abrahæ patri
eiusque in ævum semini.

Iesu, tibi sit gloria,
qui te revelas gentibus,
cum Patre et almo Spiritu,
in sempiterna sæcula.


Latina teksto:

Prudentius

Esperanta traduko:

Albrecht Kronenberger 2008

Breviero:

  • Propraj tekstoj laŭ la kalendaro > la 6-an de januaro > Epifanio de la Sinjoro > vespera laŭdo (1)
  • Propraj tekstoj laŭ la kalendaro > la 6-an de januaro > Epifanio de la Sinjoro > matena laŭdo
  • Kristnaska tempo > ekde Epifanio > matena laŭdo

Eksteraj ligiloj[redakti]