Quo vadis?/Ĉapitro LIV
Vinicius, forlasinte la apostolon, iris al la malliberejo kun
koro, renaskita de la espero. Ie, en la fundo de lia animo,
kriis ankoraŭ laŭte malespero kaj teruro, sed li subpremis en
si tiujn ĉi voĉojn. Ŝajnis al li neeble, ke la propeto de la
reprezentanto de Dio kaj la potenco de lia preĝo restu senefikaj.
Li timis ne havi la esperon, li timis ekdubi. „Mi kredos
je Lia kompatemo — li parolis al si — se mi eĉ ekvidos ŝin
en la faŭko de leono”. Kaj je tiu ĉi penso, kvankam tremis
en li la animo kaj malvarma ŝvito surverŝadis liajn tempiojn,
li kredis. Ĉiu ekbato de lia koro estis nun preĝo. Li komencis
kompreni, ke la kredo movas montojn, ĉar li eksentis en si
ian strangan forton, kiun li sentis neniam antaŭe. Ŝajnis al li,
ke li kapablos plenumi per tiu ĉi forto tiajn aferojn, kiuj
hieraŭ ankoraŭ estis ekster lia eblo. Iafoje li havis la impreson,
kvazaŭ la malbono jam estus pasinta. Kiam la malespero
resonadis ankoraŭ ĝeme en lia animo, li rememoradis
tiun nokton kaj tiun sanktan, aĝan vizaĝon, levitan en preĝo
al la ĉielo. „Ne! Kristo ne rifuzos al Sia unua disĉiplo kaj al
la paŝtisto de Sia ŝafaro! Kristo ne rifuzos al li, kaj mi ne
ekdubos”. Kaj li kuris al la malliberejo, kiel anoncanto de
bona novaĵo.
Sed tie renkontis lin neatendita malhelpo.
La pretoriaj gardoj, alternantaj ĉe la Mamertina malliberejo, ĉiuj jam konis lin kaj ordinare faris al li neniajn malfacilaĵojn, sed ĉi-foje la vico ne malfermiĝis, anstataŭe proksimiĝis al li centuriestro kaj diris:
— Pardonu, nobla tribuno, hodiaŭ ni havas la ordonon neniun enlasi.
— Vi havas la ordonon? — ripetis Vinicius, paliĝante.
La soldato rigardis lin kun kompato kaj respondis:
— Ĵes, sinjoro. La ordonon de la cezaro. En la malliberejo estas multaj malsanuloj kaj eble oni timas, ke la vizitantoj disportos la malsanon tra la urbo.
— Sed vi diris, ke la ordono estas nur por hodiaŭ?
— Tagmeze la gardoj estas ŝanĝataj Vinicius eksilentis kaj malkovris la kapon, ĉar ŝajnis al li, ke la pileolus, kiun li surhavis, estas el plumbo.
Subite la soldato proksimiĝis al li kaj diris per mallaŭta voĉo:
— Trankviliĝu, sinjoro. La gardistoj kaj Ursus gardas ŝin.
Dirinte ĉi tion, li kliniĝis kaj en unu momento desegnis sur la ŝtona plato per sia longa galla glavo la formon de fiŝo.
Vinicius ekrigardis lin vive.
— ....Kaj vi estas pretoriano?....
— Ĝis mi troviĝos tie — respondis la soldato, montrante la malliberejon.
— Mi ankaŭ konfesas Kriston.
— Glorata estu Lia nomo! Mi scias, sinjoro. Mi ne povas lasi vin en la malliberejon, se vi tamen skribos leteron, mi donos ĝin al la gardistoj.
— Dankon al vi, frato!....
Kaj, preminte la manon de la soldato, li foriris. La pileolus ĉesis pezi al li, kiel plumbo. La matena suno leviĝis super la murojn de la malliberejo, kaj kune kun ĝia lumo kuraĝo denove komencis enflui la koron de Vinicius. Tiu soldato, kristano, estis por li kvazaŭ nova atesto de la potenco de Kristo. Post momento li haltis kaj, fiksinte la rigardon sur rozaj nubetoj, pendantaj super Kapitolo kaj super la templo de Statoro, li diris:
— Mi ne vidis ŝin hodiaŭ, Sinjoro, sed mi kredas je Via kompatemo.
Hejme atendis lin Petronius, kiu, kiel ordinare, „ŝanĝante tagon en nokton”, estis antaŭ nelonge reveninta. Li tamen sukcesis jam preni banon kaj ŝmiri sin antaŭ la dormo.
— Mi havas por vi novaĵojn — li diris — Mi estis hodiaŭ ĉe Tulius Senecio, kie estis ankaŭ la cezaro. Mi ne scias kial, venis al la aŭgustino la ideo alkonduki kun si la malgrandan Rufiuson.... Eble tial, ke li moligu per sia beleco la koron de la cezaro. Malfeliĉe, la infano, laca kaj dormema, endormiĝis dum la legado, kiel jam Vespasian, kion vidante, Ahenobarbus ĵetis sur ĝin pokalon kaj grave vundis la knabon. Poppaea svenis, kaj ĉiuj aŭdis, kiel la cezaro diris: „Mi havas jam sufiĉe tiun ĉi bastardon!” kaj vi scias, ke ĝi signifas morton!
— La puno de Dio ekpendis super la aŭgustino — respondis Vinicius — sed kial vi tion rakontas al mi?
— Mi rakontas ĝin tial, ke vin kaj Ligian persekutis la kolero de Poppaea, kaj nun, okupita per la propra malfeliĉo, ŝi eble forlasos la venĝon kaj lasos sin pacigi pli facile. Mi vidos ŝin hodiaŭ vespere kaj parolos kun ŝi.
— Dankon al vi. Vi anoncas al mi bonan novaĵon.
— Kaj vi banu vin kaj dormu. Via buŝo estas violblua kaj restis el vi nur ombro.
Sed Vinicius demandis:
— Ĉu oni ne diris, kiam okazos la unua ludus matutinus?
— Post dek tagoj. Sed antaŭe oni malplenigos aliajn malliberejojn. Ju pli multe da tempo restos al ni, des pli bone. Ne ĉio estas ankoraŭ perdita.
Kaj tiel parolante, li parolis tion, kion li mem jam ne kredis, ĉar li sciis bonege, ke se la cezaro, responde al la peto de Aliturus, trovis la brile sonantan respondon, en kiu li komparis sin mem kun Brutus, tiam estas nenia savo por Ligia. Li kaŝis ankaŭ de Vinicius, kion li aŭdis ĉe Senecio, ke la cezaro kaj Tigellinus decidis elekti por si kaj por siaj amikoj la plej belajn kristanajn virgulinojn kaj malvirgigi ilin antaŭ la morto, kaj la resto estis transdonota en la tago de la cirkludo mem al pretorianoj kaj bestistoj.
Sciante, ke Vinicius en neniu okazo volos postvivi Ligian, li intence nutris dume la esperon en lia koro, unue pro kompato al li kaj due, ĉar tiu ĉi estetikulo deziris ankaŭ, ke, se Vinicius devas morti, li mortu bela, ne kun vizaĝo mizeriĝinta kaj duonnigra de doloro kaj sendormeco.
— Mi diros hodiaŭ al la aŭgustino — li diris — pli malpli la jenon: savu Ligian por Vinicius, kaj mi savos nor vi Rufiuson. Ĉe Ahenobarbus unu vorto, dirita en konvena momento, povas iun savi aŭ pereigi. En malplej bona okazo ni gajnos iom da tempo.
— Dankon al vi — ripetis Vinicius.
— Vi dankos min plej bone, se vi matenmanĝos kaj iros dormi. Je Ateno! Odiseo eĉ en plej granda malfeliĉo pensis pri dormo kaj sonĝo. La tutan nokton vi certe pasigis en la malliberejo.
— Ne — respondis Vinicius. — Mi volis iri nun en la malliberejon, sed estas ordonite, ke oni neniun enlasu. Eksciu vi, Petronius, ĉu la ordono estas nur por hodiaŭ, ĉu ĝis la tago de la cirkludoj.
— Mi ekscios hodiaŭ nokte kaj morgaŭ matene mi diros al vi, por kiel longe kaj kial la ordono estas eldonita. Sed dume, se eĉ Helioso malsuprenirus pro ĉagreno en la Kimeriajn landojn, mi iras dormi, kaj vi imitu min. K aj iii disiris, sed Vinicius iris en la bibliotekon k aj komencis skribi leteron al Ligia. K iam li finis, li portis gin mem kaj transdonis en la m anojn de la k ristan a centestro, kiu tuj iris kun gi en la m alliberejon. Post m om ento li revenis kun saluto de Ligia kaj kun la p ro meso, ke an korau hodiau li reportos al li sian respondon. Vinicius ne volis tam en reveni kaj, sidiginte sur rokpeco, atendis la leteron de Ligia. La suno levigis jam alten sur la cielon kaj tra Clivus A rgentarius enfluadis sur la Forum on, kiel ordinare, amasoj da homoj. Stratvendistoj anoncadis siajn kom ercajojn; auguristoj rekom endadis al la pasantoj siajn servojn; civitanoj gravpase direktadis sin al R ostra, por auskulti hazardajn o ratorojn au rakonti al si recipoke piej fresajn novajojn. Laugrade kiel la varm ego brulis ćiam pli forte, amasoj da senfaruloj rifugadis sub la portikojn de tem ploj, el sub kiuj elflugadis ćiumomente tu taj aroj da kolom boj, brilante per siaj blankaj plum oj en la suna lumo kaj en la bluo. Sub la influo de la trolum o de la bruo, varm o kaj senlima laceco, la okuloj de Vinicius komencis ferm i sin. M onotonaj ekkrioj de knaboj, ludantaj apude m oraon, kaj la egalritm aj paśoj de la soldatoj lulis lin al dorm o. Kelkfoie li levis ankorau la kapon kaj prenis en la rigardon la m alliberejon, poste li apogis la frunton sur roka derom pajo, ekgemis, kiel infano, endorm iganta post longa plorado, kaj ekdormis. T uj eksvarmis ćirkau li vizioj. Sajr.is al li, ke en nokto li portas en la brakoj Ligian tra nekonata m nberejo, kaj antau li iras Pom ponia G raecina kun meclampo, lum igante la vojon. Iu voco, kvazau la voćo de Petronius, vokis post li el m alproksim e: „Revenu!” sed li ne atentis tiun vokon kaj iris pluen post Pom ponia, gis iii venis al kabano, sur kies sojlo staris P etro la apostolo. T iam li m ontris al la apostolo Ligian kaj diris: „N i venas el la areno, sinjoro, sed ni ne povas sin veki, vi veku sin” . Sed P etro respondis: „K risto mem venos sin veki!” Poste la bildoj komencis miksi sin an tau liaj okuloj. Li vidię songe N eron kaj Popaean, tenantan en la brakoj la m algrandan R ufiuson kun sanganta frunto, kiun lavis Petronius, kaj Tigellinuson, sursutantan per cindro tablojn, kovritajn per m ultekostaj mangajoj, kaj Viteliuson, glutegantan tiujn m angajojn, kaj m ultajn aliajn augustanojn, sidantajn će la festeno. Li mem kuśis apud Ligia, sed inter la tabloj pasis Ieonoj, de kies palflavaj barboj gutis sango. Ligia petis, ke li sin elkonduku, sd lin ekregis senforteco tiel granda, ke li ne povis efi
139 moviĝi. Poste en liaj vizioj sekvis ĥaoso ankoraŭ pli granda, kaj fine ĉio profundiĝis en plenan mallumon.
El la profunda dormo vekis lin nur la suna brulego kaj ia ekkrioj, kiuj eksonis tuj apud la loko, kie li sidis. Vinicius frotis la okulojn: la strato svarmis de homoj, sed du kuristoj, vestitaj per flavaj tunikoj, dispuŝadis per longaj kanoj la amason, kriante kaj farante lokon por luksa portilo, kiun portis kvar egiptaj sklavoj.
En la portilo sidis iu homo, vestita per blanka vesto, kies vizaĝon oni ne povis vidi bone, ĉar tuj ĉe la okuloj li tenis papirusan rulaĵon kaj diligente ion legis.
— Lokon por la nobla aŭgustano! — kriis la kuristoj.
La strato estis tamen tiel svarmoplena, ke la portilo devis halti por momento. Tiam la aŭgustano mallevis senpacience la paperrulaĵon kaj ŝovis la kapon eksteren, vokante:
— Dispelu tiujn ĉi sentaŭgulojn! rapide!
Subite, rimarkinte Viniciuson, li retiris la kapon kaj rapide levis al la okuloj la paperrulaĵon.
Kaj Vinicius ŝovis la manon sur la frunto, kredante, ke li sonĝas ankoraŭ.
En la portilo sidis Chilo.
Dume la kuristoj trabatis la vojon kaj la egiptanoj estis ekmarŝontaj, kiam subite la juna tribuno, kiu en unu momento ekkomprenis multajn aferojn, antaŭe por li nekompreblajn, proksimiĝis al la portilo.
— Saluton al vi, Chilo! — li diris.
— Saluton, junulo — respondis digne kaj fiere Chilo, penante doni al sia vizaĝo la esprimon de trankvileco, kiun li ne havis en la animo — sed ne retenu min, ĉar mi rapidas al mia amiko, la nobla Tigellinus.
Sed Vinicius, ekkaptinte la randon de la portilo, klinis sin al li kaj, rigardante rekte en liajn okulojn, demandis per subpremita voĉo:
— Vi perfidis Ligian?....
— Koloso de Memnono! — ekkriis Chilo, terurite.
Sed en la okuloj de Vinicius ne estis minaco, do la timo de la greko pasis rapide. Li ekpensis, ke li estas sub la protekto de Tigellinus kaj de la cezaro mem, tio estas de du potencoj, antaŭ kiuj ĉio tremas, kaj ke cirkaŭas lin fortaj sklavoj, dum Vinicius staras antaŭ li senarma, kun mizera vizago kaj kun figuro, fleksita de sufero. Ĉe tiu ĉi penso revenis lia malhumileco. Li fiksis sur Vinicius siajn okulojn, ĉirkaŭitajn de inflama ruĝo, kaj reflustris:
— Kaj vi, kiam mi estis mortanta pro malsato, ordonis min skurĝi.
Dum momento ambaŭ eksilentis, post kio aŭdiĝis la obtuza voĉo de Vinicius.
— Mi estis maljusta kontraŭ vi, Chilo!....
Tiam la greko levis la kapon kaj, ekklakinte per la fingroj, kio estis en Romo signo de malestimo kaj malrespekto, respondis tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi:
— Amiko, se vi volas peti ion de mi, venu en mian domon sur Eskvilino en la matena tempo, kiam post bano mi akceptas gastojn kaj klientojn.
Li mansignis; je tiu ĉi gesto la egiptanoj levis la portilon kaj la sklavoj, vestitaj per flavaj tunikoj, komencis voki, svingante la kanojn:
— Lokon por la portilo de la nobla Chilo Chilonides! lokon! lokon!....