Quodvultdeus: Pri la Kredokonfeso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta episkopo Quodvultdeus pri la Kredokonfeso

Antaŭ ol esti kapablaj paroli, ili jam konfesas Kriston

Naskiĝis malgranda infaneto, tamen granda Reĝo. La stelo alkondukas la saĝulojn de malproksime por ke ili kliniĝu antaŭ la infano kuŝanta en la kripo, kiu regas en la ĉielo kaj sur la tero. Kiam la saĝuloj anoncis la naskiĝon de la reĝo, Herodo konfuziĝis kaj, por ne perdi sian reĝan potencon, li intencas mortigi lin. Sed se li ekkredus je la infano, li povus reĝadi tie ĉi sur la tero kaj senfine en la venonta vivo.

Kion vi timas, Herodo, aŭdinte pri la naskiĝo de la Reĝo? Li ja ne alvenis por detronigi vin. Li venis por faligi la diablon. Vi tion ne komprenas, tial vi timegas kaj furiozas. Por mortigi unu solan, kiun vi serĉas, vi mortigas multajn infanojn kaj fariĝas terura kruelulo. Haltigas vin nek amo de la plorantaj patrinoj, nek aflikto de la patroj super la kadavroj de siaj filoj, eĉ ne la krio kaj veado de la infanoj mem. Vi mortigas la korpojn de la etuloj, ĉar vin mortigas la timego en via koro. Vi sopiras mortigi la vivon mem, konjektante longe vivi, se vi sukcesos. Sed Li, la fonto de graco, tiel eta, sed samtempe tiel granda, kuŝas en la kripo skuigante vian tronon. Pere de vi, kvankam vi tion ne scias, li efektivigas siajn planojn kaj liberigas la animojn el la sklaveco de diablo. Li akceptas la infanojn de la malamikoj por fari ilin filoj adoptitaj.

La infanoj mortas por Kristo, ne sciante tion, la gepatroj priploradas la mortintajn martirojn. Li igas siaj atestantoj tiujn, kiuj ankoraŭ ne kapablas paroli. Jen, tiel reĝas tiu, kiu alvenis tiel reĝi. Jen, la liberiganto jam liberigas kaj la elaĉetanto alportas la savon.

Sed vi, Herodo, ne scias pri tio. Vi ekscitiĝas kaj furiozas. Kaj dum vi furiozas kontraŭ la infano, vi, nesciante, servas al li.

Jen, kiel granda donaco de graco! Per kio meritis la infanoj tiun venkon? Ili ankoraŭ ne kapablas paroli, kaj ili jam konfesas Kriston. Ili ankoraŭ ne kapablas batali per siaj membroj, kaj ili jam portas la palmon de la venko.


Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Quodvultdeus († ĉ. 453): Sermo de Symbolo ad Catechumenos 2, Cp. 1-3
en: Patrologia Latina 40, 655
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Sanktuloj > la 28-a de decembro > Sanktaj Senkulpaj Infanoj

Vidu ankaŭ[redakti]

Aŭgusteno: Pri la 1-a letero de Johano (1) (la 27-a de decembro > Sankta apostolo kaj evangeliisto Johano)
Bernardo el Clairvaux: Prediko 1 (la 29-a de decembro)
← (→) Paŭlo la 6-a: Alparolado en Nazaret (Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo)