Radio telefonado GE 1914

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo



Radia telefonado kaj Esperanto[redakti]

Arnold Behrendt

I. Germana Esperantisto 1914 No, 1 B paĝo 4

La 21 an de Novembro 1913 finiĝis la diskutoj okaze de la 15a ĉefkunveno de la „Asocio por la tekniko en ŝipkonstruado." Post kiam direktoro Bredow el Berlin estis parolinta pri la radi-telegrafa aparataro kaj ĝia funkciado sur la vapor- ŝipo „Imperator", konteradmiralo Emsmann el Charlottenburg parolis pri senfadena, t. e radia, telefonio. Li diris proksimume jenon: A1 la pioniroj de la radia telegrafio la homaro certe suldas profundan dankon. La aranĝoj sur „Imperator" estas certe bonegaj. Spite de ĉio la vivotagoj de ĉi tiu sistemo sendube baldaŭ finiĝos; ĉar kiel maristo kaj kiel pasaĝero de la „Imperator" oni rajtas postuli, ke oni ne nur povu radie interrilati de sur la ŝipo al la kontinento, sed ke oni ankaŭ povu telefone paroli de sur la ŝipo kun Berlin, oficejo Centro, No. laŭvola. Post kiam oni sukcesis starigiraditelegrafan rilaton inter Nauen kaj Wien, eĉ inter Irlando kaj Kanadujo, oni demandis sin: Ĉar la elektra radiado ebligas telegrafadon trans la oceanon, kial ĝi ne ankaŭ ebligu raditelefonan interrilaton? Kvankam en la komenco multaj viroj tre pridubis finan sukceson, ni tamen tre baldaŭ povis montri eksperimenton al la princo Henriko, frato de la germana imperiestro. La eksperimento konsistis en raditelefona interparolo ĝis trans distanco de 800 kilometroj.

Jam post du tagoj la germana imperiestro mem aŭskultis paroladon de profesoro Goldschmidt, elpensinto de la uzata maŝino. La sekvo estis la fondo de asocio, kies tasko fariĝis la prosperigo de la radia telefonado. Oni konstruis unu stacion en Neustadt (provinco Hannover) kaj alian stacion en la ŝtato „New-Jersey" sur loko 150 kilometrojn suda de New-York. Tre baldaŭ ni havis radie telegrafan interrilaton inter la du stacioj, t. e. : trans distancon de 6500 kilometroj. La 27an de Oktobro 1913, inter la dua kaj tria horo posttagmeze, ni unuafoje sukcesis transsendi raditelefonan komunikon al Ameriko. Post ĉi tiu multe aplaŭdita parolado, direktoro Bredow rimarkigis jenon: la radia telefonio certe ne forpuŝos baldaŭ la radian telegrafion. Radia telefonado estos ebla sendube interne de Germanujo, kie la germana lingvo estas uzata, sed ĝi fariĝos ne ebla por lipoj, kiuj veturas ekzemple el germana haveno tra la kanalo preter Francujo al Portugalujo kaj poste eble al Hinujo kaj Japanlando. La lingvaj malfacilaĵoj estos tiel grandaj, ke la telefonio radia sin montros netaŭga. Oni konsideru ankaŭ la diversajn dialektojn, kiuj ankoraŭ plimalfaciligas la interkomprenon. Sekve de tio estas ne ebie, ke la radia telefonado ludos gravan rolon en ]a internacia rilataro por epoko jam prijuĝebla. La kondiĉoj en la radia telefonio ankaŭ estas tute aliaj kompare al tiuj en la fadena telefonio. En la fadena telefonio oni povas samtempe paroli kaj aŭdi, sed en la radia telefonio oni povas aŭ paroli aŭ aŭdi. Estos tre malfacile, fari veran interparolon. Tehnike la radia telefonado estas ebla, sed ĝi estas nepraktika por la internacia ŝiptrafiko.

La subskribinto, plenumante sian ŝtatekzamenon, havis la taskon, fari paroladon pri la demando: Cu la radia telegrafado forpuŝos fadenan telegrafadon? Interkonsente kun la severa ekzamenantaro li neis Ia demandon kaj montris per ekzemploj, ke la radia telegrafado estos ĝoje salutata kompletigilo por la ĝisnuna telegrafado. El la supre cititaj paroladoj sin trudas simila demando: Ĉu la radia telefonado kapablos forpuŝi la radian telegrafadon? Strekante la vorton radia ni esploru iomete, ĉu ĝenerale la telefonado iam forpuŝos la telegrafadon. Starigi la demandon jam signifas ĝin respondi. Neniu praktikulo asertos, ke la telefonado iam plene anstataŭos la telegrafadon. Sufiĉos citi nur unu kaŭzon: Por ke mi povu telefone interrilati kun mia amiko en malproksima loko estas necese, ke ni ambaŭ havu je nia dispono telefonilojn. Kompreneble ni ambaŭ ja povas antaŭe interkonsenti, je fiksita horo viziti ejojn, kie telefoniloj ekzistas. Sed tia interkonsento nature ne povas okazi, kiam la interkomunikiĝo sub te fanĝas necesa. Tiukaze mi telegrafos. Ju pli multe la uzado de la telefono disvastiĝas, des pli multe, kompreneble, la uzado de Ia telegramoj ranĝos malpli ofta. Sed ĉiam ekzistos okazoj, en kiuj nur la telegrafo estos praktika. Ekzemple mi deziras rapide informi mian amikon en Paris, ke post unu horo mi ekvojaĝos, por viziti lin. Samtempe mi deziras sciigi lin pri afero, kiu estas negoca sekreto de ni ambaŭ. Telefona parolo al Paris estus ebla, ĝi fariĝas nepraktika kaj netaŭga, ĉar mi ne havas tempon, atendi kaj ne volas komisii alian per- sonon, komuniki mian negocan sekreton. Atendi mi ja devus, ĉar la necesaj fadenoj devas esti disponigataj por nia interparolo. Sekve restas, kiel sola rimedo, la telegramo.

Ni revenu al la radia telegrafado kaj radia telefonado. La radia telegrafado nuntempe estas uzata prefere en cirkonstancoj, kiuj malebligas fadenan telegrafadon, ekzemple oni radie telegrafas el surtera stacio al surmara stacio, kiu troviĝas sur veturanta ŝipo aŭ el veturanta ŝipo al alia veturanta ŝipo kaj simile. Gravan rolon la radia telegrafado ankaŭ ludas por la interrilatoj de surborda stacio kaj lumtura stacio, inter kiuj la flueganta ondaro malebligas la elmeton de kablo. En ĉiuj cititaj kazoj la radia telegrafado prezentas kompletigon ai la fadena telegrafado. La demando nun estas jena: Cu inter Ia cititaj kazoj ekzistas tiaj, en kiuj telefonado — se ĝi estas ebla — estas preferinda ol la telegrafado? La respondo estas facile trovebla. Imagu ekzemple, ke sur iu veturanta ŝipo troviĝas komercisto, kiu ĵus eksciis de alia pasaĝero ion tre gravan por sia negoco. Li deziras informi sian anstataŭanton en sia ĥejm- urbo kaj tuj ricevi respondon, ĉu intencata aranĝo estas ebla laŭ la hejmaj cirkonstancoj. Per radia telefonado la afero estas aranĝebla, telegrafado ja ne ebligas tujan respondon. Jen kazo, en kiu la telefonado kompletigas ta telegrafadpfl kaj nature nur povas esti radia. Car ĝi estas tehnike; ebla, nenio malhelpas, ke ĝi estas uzata. bŭ fakto, ke en radia telefonado oni povas aŭ paroli aŭ aŭdi, ne estas malhelpo. En la unua epoko de la telefonado oni ja ankaŭ posedis kaj uzis aparaton, per kiu oni aŭdis kaj parolis; la telefonanto devis meti la aparaton jen sur la orelon jen antaŭ la buŝon; tamen oni bone plenumis telefonan interparolon. Cetere la tehniko sendube baldaŭ trovos rimedojn, por ebligi ankaŭ en radia telefonado la samtempajn paroladon kaj aŭdadon. Ekzemple la parolanto sendu per sia aparato elektrajn ondojn de fiksita longo, kiuj funkciigas la aŭdilon de lia korespondanto; la ondoj, kiujn forsendas la korespondanto, havu i alian longon kaj funkciigu la aŭdilon de la unue parolinto. Jen la apliko de principo jam hodiaŭ uzata: ondoj de diversaj longoj ne detruas unu la alian. Sekve de tio ja estas eble, ke nuntempe korespondas ne nur du stacioj samtempe. La lingva malfacilaĵo por radia telefonado ne ekzistas en pli alta grado ol nun por internaciaj 1 rilatoj. Cetere ankaŭ por telefonaj rilatoj inter la samlingvanoj lingvaj malfacilaĵoj nuntempe ekzistas kaj estas pli - malpli bone venkataj. Kun la subskribinto ofte interparolas telefone samideano, kiu naskiĝis en regiono, kie oni parolas specialan germanan dialekton. Je mia granda bedaŭro mi konfesas, ke preskaŭ la duono de la vortoj de mia amiko restas nekomprenata de mi. E1 la alia duono mi divenas Ia enhavon. Kaj ni ambaŭ uzas la germanan lingvon! Sekve, se oni konsiderus la telefonadon malebla pro la dialektoj, eĉ interne de Germanujo la telefono havus tre limigitan f laborkampon. Oni ne forgesu, ke ĉiu telefonanto ja nur telefonos al persono, kies lingvon li komprenas kaj scias uzi: Pro la diverseco de la lingvoj kompreneble naskiĝas malfacilaĵoj, sed ili i ja estas venkeblaj eĉ jam venkitaj. Se oni volas aserti la neuzeblecon de radia telefonado pro la lingva diverseeo, oni samrajte povas pereigi la tutan aerveturadon pro tio, ke oni ne povas kie ajn surteriĝi. Same kiel oni ebligas surteriĝon per laŭcela preparo de kampo, same oni ankaŭ ebligos la radian universalan telefonadon per laŭcela preparo de la uzota lingvo. Por ĉiu universala aŭ internacia afero oni preparu — se alia rimedo ne estas havebla — universalan aŭ internacian lingvon, kiu ne estas submetita al dialektoj. Kompreneble ĉi tiu lingvo taŭgu por i la telefona interparolo. Nu — ĉu ekzistas tia ! lingvo, kiu bone taŭgas? Kiu jam estas sufiĉe ! elprovita ankaŭ en telefonaj interrilatoj? La ; internacia, universale uzebla lingvo, jam multfoje telefone elprovita estas — Esperanto! Kial ĝuste- Esperanto pro siaj sonoj eĉ pli bone taŭgas por telefona interparolo ol multaj naciaj lingvoj, estos traktata en sekvonta artikolo.


Radia telefonado kaj Esperanto

II. Germana Esperantisto 1914 No, 1 B paĝo 53

Mi jam konstatis, ke lingvaj malfacilaĵoj por la telefonado ne nur ekzistas inter diversaj lingvoj, sed eĉ interne de unu lingvo; la kaŭzo estas la varieco sufiĉe „multkolora" de dialektoj. Car mi deziras pruvi, ke nia Esperanto taŭgas por telefona interparolo eĉ pli bone ol kiu ajn nacia lingvo, mi speciale montru, ke Esperanto ne ek- zistigas unu malfacilaĵon, kiu sin trudas oftege en nacia, lingvo: tiu estas la prodialekta malhelpo de plena, facila interkompreno. Mi jam menciis, ke kun germanlingva amiko mi ofte telefone inter- parolas; ni uzas plejparte la germanan lingvon, ĉar ni ja ne bezonas alian interkomprenilon. Sed kelkfoje ni komencis nian interparoladon en Es- peranto. Tre baldaŭ mi ĉesigis tion. Malpli ol la duonon mi komprenis, ĉar bedaŭrinde li an- koraŭ aperigas la germanlingvan dialektkarak- teron ankaŭ en Esperanto. Kiam ni uzas la ger- manan lingvon, la afero ne multe pliboniĝas. La prodialekta malhelpo estas grandega. Ci tiu mal- helpo ekzistas ankaŭ en senpera buŝa interparolo. Simila malhelpo estas konstatebla en ĉiuj naciaj lingvoj kaj malaperus kompreneble nur, se mal- aperus Ia dialektoj. Tio ne okazos kaj estas eĉ ne dezirinda — por nacia lingvo. Por internacia lingvo la naskiĝo de dialektoj signifas pli-malpli rapidan pereon. Ke en nia Esperanto-movado tia pereo estas malhelpata, mi ne bezonas pruvi. Ciu ja scias, ke Ia universalaj kongresoj, la daŭra uzado de nia lingvo dum vojaĝoj k. s. ne permesas la ekvivon de parolmaniero, kiu iom post iom fariĝas dialekto. Kompreneble, mi ne asertas, ke Esperanto estas elparolata ĉiam kaj ĉie korekte. Sed — kiu ne sonigas nian lingvon tiel, kiel postulas la litersigno, tiu ne sufiĉe posedas la lingvon. Se okazas, ke dialektkaraktero el la nacia lingvo sin montras ankaŭ en Esperanto, la dialekto ne apartenas al la lingvo, sed nur al la parolanto; estas necese, ke ĉiu klopodu sonigi nian lingvon laŭ ĝiaj sonoj, ne laŭ sonoj de kiu ajn gepatra, nacia lingvo. La elparol-pekoj de la uzantoj ne estas mankoj de Esperanto, kiu mem ne povas montri dialektojn kaj sekve en ĉi tiu rilato estas supera al kiu ain nacia lingvo, kiom koncernas la eblon aŭ maleblon de neinterkompreno pro- dialekta. Ke la teoria postulo pri sendialekteco de la parolmaniero en la realo estas efektivigata, ĉiu konstatis, kiu aŭskultis la interparolon de vere „bonaj" esperantistoj. Ne estas trograndigo, kiam oni asertas, ke eĉ la nacieco de la parolantoj ofte ne estas rekonebla. Evidentiĝas, ke pri ek- zisto de dialekto oni ne povas diskuti, kie mal- aperas eĉ laŭnaciaj, ofte gravaj diferencoj inter la sonoj. Oni ne intermiksu la laŭdialektan sonigon kaj la uzon de speciala esprimo, kiu — en naciaj iingvoj — estas komprenata nur de pli-malpli granda nombro de lingvanoj. Tiaj es- primoj ne havas vivorajton en Esperanto ĝenerale, sed ilia ekzisto, ekzemple en la literaturo, por montri lokan karakteron, estas ebla; tamen la ordinara lingvo ilin ne konas. Esplorante la el- parolmanieron mi ankaŭ ekzamenu, ĉu nia lingvo en si mem eble posedas sonojn, kiuj eĉ korekte elparolataj malhelpas aŭ almenaŭ malfaciligas la interkomprenon per telefono. Estas konata fakto, ke kelkaj sonoj el la homa buŝo ne estas bone transkomunikataj per la telefonaparato. En ĉiuj naciaj lingvoj oni trovas tiajn sonojn, sekve nepre senriproĉe la telefono neniam funkcias. La erar- komprenoj estas sufiĉe oftaj. Pri tio oni ne kul- pigu la lingvojn, sed la aparaton, kies fizika per- fekteco ne estas kompleta. Nenio homa estas plene perfekta. La telefonaparato ne bone trans- sendas s-sonojn kaj kelkfoje malaperigas nuancojn inter vokaloj aŭ diftongoj. Konsonantoj, precipe en ia fino de vorto, ofte ne estas tre aŭdeblaj. Pro la malpreciza sonkaraktero ĉiuj „tranazaj" sonoj malbone transsendiĝas ktp. Certe mi estas prava, dirante, ke la aparatoj hodiaŭ uzataj multe superas tiujn, kiujn oni uzis antaŭ 20 jaroj; sekve ankaŭ la pertelefona interkompreno pliboniĝis. Sed— io restas, ĉar fizikaj limoj ne estas trans- paŝeblaj. Kaj ĉar ankaŭ Esperanto enhavas sonojn, kiujn posedas la naciaj lingvoj, ĉio ĵus dirita kon- cernas ankaŭ Esperanton, kiom la sonoj estas ko- munaj. Restas necese, ekzameni, ĉu la malbone transsendeblaj sonoj en Esperanto estas samoftaj, aŭ ĉu la lingvo posedas preferon, kiu taŭgigas ĝin speciale ankaŭ por telefona interparolado. Por ke mi ne kaŭzu erarkomprenon, mi volas antaŭ ĉio konstati, ke laŭ mia opinio ne estas manko en kiu ajn nacia lingvo, se ĝi ne taŭgas por la tele- fonado: oni ja ne kreis la Iingvon, por ke oni praktike utiligu la telefonaparaton, sed oni aranĝis la telefonaparaton, por ke ĝi transkomuniku la parolatan vorton. Iom alia la afero estas rilate al Esperanto, kiu ne estas nacia aŭ (tielnomata) natura lingvo. De ĝi oni eble rajtas postuli, ke ĝi taŭgu speciale bone ankaŭ por la telefonado, ĉar oni ja „kreis" ĝin kaj devis konsideri ĉiun aplikon. Konsekvence — pro la telefono! — oni devis malhavi en la lingvo ĉiujn s = sonojn, konsonantojn en la fino de vortoj ktp.! Nu — tio kompreneble estas sensencaĵo. Sed eble la malfacile transsendeblaj sonoj estas tiel oftaj en Esperanto, ke telefona interkompreno fariĝas aparte malfacila. Ciu kalkulado estas teorio, la pruvon pri taŭgeco aŭ maltaŭgeco havigas Ia praktiko. Nuntempe ja sendube proporcie mal- ofte nia lingvo estas uzata por telefonado, ĉar ne ekzistas ofta neceso kaj eblo por tio. Mi mem sufiĉe ofte uzis Esperanton telefonante kaj konstatis, ke la iriterkompreno estas nepre feon- tentiga. Mi rimarkis, ke la finaĵoj „aj" Kaj „oj" estas bone aŭdeblaj kiel interdifcreBeaj sonoj, ke la siblaj sonoj neniom malhelpis, ke ĝenerale la interparolo okazis sen malhelpo. Neniu pridubas, ke nia lingvo estas vokalriĉa; kaj ĉar vokaloj estas bone komunikeblaj tra la telefono, ĉi tiu riĉeco plibonigas la ŝancon de Esperanto kiel taŭga telefon-lingvo. Fakto estas, ke ĉiuj siblaj sonoj estas malbone kompreneblaj, kiam ili estas parolataj aparte; sed tio ja ne okazas, la antaŭa aŭ posta aŭ ambaŭ vokaloj komprenigas. Cetere fri ilia ofteco mi konstatis jenon: Germana sperantisto No 3A, 1913, sur sia paĝo 41 (mal- dekstra kolono), ampleksas 59 liniojn, en kiuj mi kalkulis 160 s = sonojn (s, c, z, ĉ, ĝ, ĵ, ŝ); la teksto estas esperantlingva. Sur la paĝo 42 de la sama numero mi kalkulis en la maldekstra kolono 57 liniojn kun 195 s = sonoj; la teksto estas germanlingva. Sekve speciala riproĉo por Esperanto, pri la ofteco de la s = sonoj, ne ŝajnas rajtigita. Tia malvasta statistiko ne multe pruvas, sed ĝi rajtigas la eldiron, ke Esperanto verŝajne ne malpli taŭgas por telefonado, ol la germana lingvo, lciom koncernas s = sonojn. Kompare al la franca lingvo nia Esperanto estas supera por la nun diskutata celo pro la nehavo de „tranazaj" sonoj. La rusa kaj la pola lingvoj estas pli riĉaj je siblaj sonoj ol Esperanto, kies prefero rilate al la angla lingvo konsistas en la klareco de la vokalsonoj. A1 ĉiuj naciaj lingvoj unu manko estas komuna: intersimileco de silaboj. Ni ne diskutu, ĉu tio estas vera manko de la lingvo, aŭ ĉu la manko sidas en la malprecizeco de la elparolado: fakto estas, ke ekzemple „ein" (nedifina artikolo) kaj „neun" (naŭ) en la germana lingvo pfte estas intermiksataj; anstataŭ „neun" (naŭ) estas komprenata „ein" (unu). Simile en Esperanto: ses kaj sep. Tiaj intersimiloj estas konstateblaj verŝajne en ĉiu lingvo. La telefonantoj facile trovas rimedojn por bone komprenigi sin. Multe helpas en ĉi tiu rilato ekzakta parolmaniero, kiu cetere en Esperanto estas ordinara pro la foresto de dialektoj. Kaj fine, erarkompreno pro intersimilaj silaboj okazas ankaŭ en senpere buŝa interparolado, jen pli jen malpli ofte, laŭ la pli-malpli granda ekzakteco de la parolantoj. Por la tele- fonado ja ĉiukaze estas necesa ekzakta parol- maniero; ĝin postulas Esperanto per si mem en pli alta grado ol naciaj lingvoj! Ĝi estas natura kaj karakteriza por Esperanto; ĝi estas helpata de vokalriĉeco speciale granda en Esperanto. La teorian aserton pruvas la praktlko, en kiu mi mem akiris nepre kontentigajh spertojn.

Resume: Pro la devige ekzakte elparolataj sonoj Esperanto tre taŭgas por la telefonado, eĉ pli ol naciaj lingvoj. La sonoj restas ĉiam samkarakteraj pro la deviga foresto de dialektoj.

Arnold Behrendt