Rano kaj bovo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Prometeo katenita Indekso : Rano kaj bovo
de Jean de la Fontaine
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Regu ondojn
Ankaŭ vidu : Esopo kaj Fabloj de I. A. Krilov/La rano kaj la bovo
Rano kaj bovo
elfrancigis Antoni GRABOWSKI

 La grenouille vit un boeuf,
 Qui lui semblait de belle taille.

Sur herbej' sin paŝtis bovo,
Altekreska, diktalia.
Rano, eta kiel ovo,
Lin ekvidis, do, envia,
Sin larĝigis kaj plenblovis,
Streĉis, kiel ĝi nur povis,
Por bovon egali laŭ diko.

Ĝi diris al sia baptano: "Amiko,
Ĉu tio sufiĉas?" — "Ne!" — "Mankas peceto?" —
— "Tre multe!" — "Nun?" — "Same!" — "Jen, kiel mi devis!"
— "Vi ne proksimiĝas!" — Do nia raneto
Sin tiel plenblovis, ke fine ĝi krevis.