Raporto de la 9-11 komisiono, ĉapitro 1
"Ni havas kelkajn aviadilojn"[redakti]
Interne de la kvar aviadiloj[redakti]
[...]
Je 0750, Majed Moqedkaj Khalid al Mihdhar enaviadiliĝis, kaj sidigxis en 12A kaj 12B en la triaklasa sekcio. Hani Hanjour , asignita al seĝo 1B (unua klaso), sekvis baldaŭ. La fratoj Hazmi, sidantaj en 5E kaj 5F, kuniĝis kun Hanjour en la unuaklasa kajuto.
Newark: United 93. Inter 0703 kaj 0739, Saeed al Ghamdi , Ahmed al Nami , Ahmad al Haznawi , kaj Ziad Jarrah registriĝis ĉe la biletejo de United Airlines por Flugo 93, ironta al Losanĝeleso. Du transdonis siajn valizojn; du, ne. Haznawi elektiĝis de CAPPS. Oni kontrolis lian transdonitan valizon por eksplodaĵoj kaj tiam enaviadiligis ĝin.
La kvar viroj trairis la sekurecan kontrolejon, posedatan de United Airlines kaj laŭkontrakte funkciigatan de Argenbright Security. Same kiel ĉe la kontrolejoj en Bostono, mankis al ĝi nedissenda televida kontrolado, do ne estas dokumenta atestaĵo pri tio, kiam la kaperontoj trairis la kontrolejo, kiajn alarmilojn ili eble ekscitis, aŭ kiajn sekurecajn procedojn oni administris. Poste FAA intervjuis la kontrolistojn; neniu rememoris ion nekutiman aŭ suspektigan.
La kvar viroj enaviadiliĝis inter 0739 kaj 0748. Ĉiuj havis sidlokojn en la unuaklasa kajuto; ilia aviadilo posedis neniun parton por la komercista klaso. Jarrah sidis sur seĝo 1B, plej proksime al la pilotejo; Nami estis en 3C, Ghamdi en 3D, kaj Haznawi en 6B.
La 19 viroj estis en kvar transkontintentaj aviadiloj. Ili planis kaperi tiujn aviadilojn kaj fari el ili grandegajn regatajn misilojn, ŝarĝitajn je ĝis 11 400 galjonoj da jetfuelo. Antaŭ 0800 je la mateno de mardo, 11a de septembro, 2001, ili venkis ĉiujn sekurecajn tavolojn, kiujn la usona civilaviada sekureca sistemo tiam havis pretaj por malebligi kaperon.
La Kapero de American 11
American Airlines Flugo 11 havigis senhaltan servon de Bostono al Losanĝeleso. Je la 11a de septembro, Kapitano (Aviestro) John Ogonowski kaj Ĉefoficiro Thomas McGuinness pilotis tiun Boeing 767. Ĝi portis plenan skipon de naŭ stevardoj. Okdek-unu pasaĝeroj enaviadiliĝis kun ili (inter tiuj, la kvin teroristoj).
La aviadilo lanĉiĝis je 0759. Tuj antaŭ 0814, ĝi leviĝis al 26 000 futoj , iom sub ĝia komenca asignita krozalteco 29 000 futoj . Ĉiuj komunikoj kaj flugdatumoj estis en ordo. Je tiu tempo la ŝildo "Ligu sekurzonon" ordinare malŝaltiĝus kaj la stevardoj komencus pretigi la kajutan servadon.
Je tiu sama horo, American 11 la lastan fojon rutine komunikis kun la tero, kiam ĝi agnoskis naviginstrukciojn de la aertrafikrega (ATC) centro de FAA en Bostono. Dek-ses sekundojn post tiu sendo, ATC instrukciis, ke la pilotoj de la aviadilo supreniru al 35 000 futoj . Tiu mesaĝo kaj ĉiuj postaj provoj kontakti la aviadilon ne agnoskiĝis. Pro tio kaj aliaj atestaĵoj, ni opinias, ke la kapero komenciĝis je 0814 aŭ iomete poste.
Raportoj de du stevardinoj en la duaklasa kajuto, Betty Ong kaj Madeline "Amy" Sweeney , donas al ni la pliparton de niaj informoj pri tio, kiel evoluis la kapero. Kiam ĝi komenciĝis, kelkaj el la kaperantoj—pli probable Wail al Shehri kaj Waleed al Shehri , kiuj sidis en vico 2 en la unua klaso—ponardis la du senarmilajn stevardojn kiuj estus pretigantaj la kajutservadon.
Ni ne scias, kiel precize la kaperantoj sukcesis eniri la pilotejon; FAA reguloj postulis, ke la pordoj restu fermitaj kaj ŝlositaj dum la flugo. Ong konjektis, ke ili "enŝovis sin". Eble la teroristoj ponardis la stevardojn por havigi al si ŝlosilon al la pilotejo, por trudi al unu el ili malfermi la pilotejan pordon, aŭ por logi la aviestron aŭ la ĉefoficiron el la pilotejo. Aŭ povas esti, ke la stevardoj simple estis en malkonvena loko por ili. <--piednoto 26-->
Samtempe, aŭ baldaŭ poste, Atta -- la sola enaviadila teroristo edukita al pilotado de jeto—estus transirinta al la pilotejo de sia komercklasa sidloko, eble kune kun Omari. Dum tio okazis, pasaĝeron Daniel Lewin , kiu sidis en la vico tuj malantaŭ Atta kaj Omari, tranĉmurdis unu el la kaperantoj—ŝajne Satam al Suqami , kiu sidis tuj malantaŭ Lewin. Lewin oficiris kvar jarojn en la israela militservo. Povas esti, ke li klopodis malhelpi la kaperantojn antaŭ si, ne konsciante, ke alia sidis malantaŭ li.
La kaperantoj rapide ekregis la pilotejon kaj ŝprucis Mace, kapsikŝprucaĵon, aŭ alian iritilon en la unuaklasa kajuto, por removigi la pasaĝerojn kaj stevardojn al la malantaŭo de la aviadilo. Ili pretendis havi bombon.
Ĉirkaŭ kvin minutojn post la komenco de la kapero, Betty Ong kontaktis la Sudorientan Flugaranĝan Oficejon de American Airlines en Cary, Norda Karolino, per AT&T telefono, por raporti krizon en la aviadilo. Jen la unua el kelkaj okazoj je 9/11 kiam stevardoj ekagis ekster la gamo de sia edukiĝo, kiu emfazis ke, okaze de kapero, ili devos komuniki kun la pilotejanoj. La kriza telefonvoko daŭris proksimume 25 minutojn, dum Ong trankvile kaj profesie transdonis informojn pri okazaĵoj en la aviadilo al aŭtoritatuloj sur la tero.
Je 0819, Ong raportis: "La pilotejo ne respondas, iu estas ponardita en la komercklasejo -- kaj mi kredas, ke estas Mace -- ni ne povas spiri -- mi ne scias, mi opinias, ke ni estas kaperataj." Poste ŝi informis pri la ponardado de la du stevardoj.
Je 0821, Nydia Gonzalez , unu dungito de American en Norda Karolino, ricevanta la telefonvokon de Ong, avertis la operacicentro de American Airlines en Fort Worth, Teksaso, atinginte s-ron Craig Marquis, la deĵoranta estro. Marquis baldaŭ konsciis, ke temas pri krizo, kaj instrukciis al la kompania komunikisto respondeca pri tiu aviadilo, ke li kontaktu la pilotejon. Je 0823 la komunikisto sensukcese provis kontakti la aviadilon. Post ses minutoj, la aertrafikrega fakulo en la operacicentro de American kontaktis la bostonan aertrafikregan centron de FAA pri la aviadilo. La centro jam sciis pri la problemo.
Bostona Centro sciis pri problemo en la aviadilo parto pro tio, ke tuj antaŭ 0825 la kaperantoj provis komuniki kun la pasaĝeroj. La mikrofono havis klavon, kaj unu el la kaperantoj tuj diris, "Neniu movu sin. Ĉio estos bona. Se vi provos fari ion, vi endanĝerigos kaj vin kaj la aviadilon. Restu kvietaj." Aertrafikaj regantoj aŭdis la sendon; Ong, ne. La kaperantoj ŝajne ne sciis kiel ĝuste funkciigi la pilotejan komuniksistemon, kaj tial senintence dissendis ilian mesaĝon pere de la aertrafikrega kanalo, ne pere de la kajuta laŭtparola kanalo. Ankaŭ je 0825, kaj ree je 0829, Amy Sweeney atingis la Flugservan Oficejon de American en Bostono, sed suferis dissendan nuligon post kiam ŝi raportis, ke iu estas vundita en la aviadilo. Post tri minutoj, Sweeney rekonektiĝis kun la oficejo kaj komencis transsendi aktualigojn al la estro, Michael Woodward .
Je 0826, Ong raportis, ke la aviadilo "flugas neregule". Post minuto, Flugo 11 turniĝis suden. American ankaŭ komencis ricevi identigojn de la kaperantoj, kiam Ong kaj poste Sweeney transdonis kelkajn el la sidlokaj numeroj de tiuj, kiuj senrajte aliris la pilotejon.
Sweeney kviete raportis per sia telefono, ke la aviadilo estas kaperita; viro en la unua klaso suferis gorĝotranĉon; du stevardoj estas ponarditaj—unu estas serioze vundita kaj estas oksigenata, dum la vundoj ĉe la alia ŝajnas malgravaj; kuracisto estas alvokita; la stevardoj ne povis kontakti la pilotejon; kaj estas bombo en la pilotejo. Sweeney informis s-ron Woodward, ke ŝi kaj Ong provas transsendi kiom eble plej multe da informoj al homoj sur la tero.
Je 0838, Ong informis s-inon Gonzalez, ke la aviadilo denove flugas neregule. Proksimume je tiu horo Sweeney informis s-ron Woodward, ke la kaperantoj estas Mezorientanoj, kaj nomis tri el iliaj sidlokaj numeroj. Unu parolis angle nur iomete kaj unu parolis angle tre bone. La kaperantoj sukcesis eniri la pilotejon, kaj ŝi ne sciis, kiel. La aviadilo rapide malsupreniras.
Je 0841, Sweeney informis s-ron Woodward, ke pasaĝeroj en la dua klaso supozas, ke estas rutina medicina krizo en la unua klaso. Aliaj stevardoj okupiĝis pri ekz-e pretigado de medicinaĵoj dum Ong kaj Sweeney raportadis la okazaĵojn.
Je 0841, en la operacicentro de American, kolego diris al Marquis, ke la aertrafikaj registoj deklaris Flugon 11 kapero kaj "supozas, ke tiu [American 11] celas [flughavenon] Kennedy [en Novjorko]. Ili alflankiĝas ĉiun Ili ŝajne vidas tiun per la ĉefa radaro. Ili ŝajne opinias, ke tiu malsupreniras."
Je 0844, s-ino Gonzalez raportis, ke ŝi perdis telefonan kontakton kun Ong. Je tiu sama horo Sweeney raportis al Woodward, "Io estas malbona. Ni rapide malsupreniras ... ni vagas ĉien." Woodward petis al Sweeney trarigardi la lukon por kontroli ilian lokon. Sweeney respondis: "Ni flugas malalate. Ni flugas ege, ege malalte. Ni flugas troege malate." Post sekundoj ŝi diris, "Ho, Dio, ni troege malaltas." Ĉesis la telefonkontakto.
[...]
Improvizante Patrujan Defendon[redakti]
Nacia Regado de la Krizo[redakti]
[...]
Ministro Rumsfeld diris al ni, ke li ĵus estis konsciiĝanta pri la
situacio, kiam li parolis kun la Vicprezidanto je 1039. Lia ĉefa zorgo
estis certigi ke la pilotoj klare komprenu la regulojn laŭ kiuj ili
povus ataki.
La Vicprezidanto eraris je sia kredo, ke la pafpermeso transdoniĝis al
la pilotoj kiuj flugas laŭ la direktado de NORAD. Je 1045 estas, tamen,
alia grupo de ĉasaviadiloj ĉirkaŭiranta Washington, kiu havas tute
malsamajn regulojn pri atakado. Tiuj ĉasaviadiloj, anoj de la 113a
Aerarmea Grupo de la Nacia Aergvardio por la District of Columbia,
lanĉiĝis el Andrews Milita Flughaveno en Maryland reage al informaĵo kiun la Sekreta Servo transdonis al ili. La unua el la ĉasaviadiloj de
Andrews ekflugis je 1038.
Generalo David Wherley--estro de la 113a Aerarmea Grupo—kontaktis la
Sekretan Servon post aŭdante, malrekte, ke ĝi volas ke ĉasaviadiloj
ekflugu. Agento de la Sekreta Servo havis telefonon en ĉiu orelo, unu
konektita al Wherely, kaj la alia al kunagento ĉe la Blanka Domo, perante
instrukciojn, kiujn—laŭ la Blankdoma agento—ordonas la Vicprezidanto.
La gvidado por Wherley estis, ke li ekflugigu la aviadilojn kun ordono
protekti la Blanka Domo kaj paffaligi iujn ajn aviadilojn, kiuj minacas la
Kapitolon. Generalo Wherley tradukis tion, laŭ la milita terminaro, al
fluganta kun "armiloj liberaj"--tio estas, la decido pafi restu ĉe la
pilotejo, aŭ tiukaze ĉe la pilotejo de la ĉefpiloto. Li transdonis tiujn
instrukciojn al la pilotoj, kiuj ekflugis je 1042 kaj poste.
Tial, dum la pilotoj de la ĉasaviadiloj sub direktado de NORAD, kiuj
ekflugis el Langley, neniam ricevis ian ajn ordonon ataki, la pilotoj de
Andrews flugis kun "armiloj liberaj"--permesema regulo pri atakado. La
Prezidanto kaj la Vicprezidanto indikis al ni ke ili ne konsciis ke
ĉasaviadiloj ekflugiĝis el Andrews, je la peto de la Sekreta Servo kaj
ekster la milita komandĉeno. Ne ekzistas indikaĵo ke la estrejo de
NORAD aŭ militaj funkciuloj ĉe la NMCC sciis—dum la
mateno de la 11a de Septembro—ke la aviadiloj de Andrews flugas kaj
funckias laŭ malsamaj reguloj pri atakado.
Kio Se?
NORAD funkciuloj nepre asertas ke, se la pasaĝeraro ne estus kaŭzinta
la kraŝon de United 93, la militservo estus malebliginta ĝin atingi al
Washington, D.C. Tiu konkludo baziĝas sur versio de eventoj kiu, laŭ
nia nuna scio, estas erara. La ĉasaviadilojn de Langley ne ekflugigis
reage al United 93; NORAD ne havis 47 minutojn por interkapti la
aviadilon; NORAD eĉ ne sciis, ĝis post ĝi kraŝis, ke oni kaperis la
aviadilon. Taŭgas, tiel, rekonsideri ĉu United 93 estus interkaptita.
Se ĝi ne kraŝus en Pennsylvania je 1003, ni taksas ke United 93 ne
povus atingi Washington pli frue ol 1013, kaj kredeble estus alveninta
antaŭ ol 1023. Nur unu grupo de ĉasaviadiloj ĉirkaŭiradis Washington
dum tiu periodo—la F-16-oj de Langley. Ili havis armilojn kaj
NORAD direktis ilin. Post NEADS lernis pri la
kaperado je 1007, NORAD
estus havinta inter 6 kaj 16 minutojn por lokalizi la aviadilon, ricevi
permeson paffaligi ĝin, kaj komuniki la ordonon al la pilotoj, kiuj (dum
la sama periodo) devus aŭtentikigi la ordonon, interkapti la aviadilon,
kaj efektivigi la ordonon.
Je tiu momento, la pilotoj de Langley ne konas la minacon kiu
alfrontas ilin, ne scias kie United 93 estis, kaj ne havis pafpermeson.
Unue, oni neniam sciigis la pilotojn de Langley pri kial ilin
ekflugigis. Kiel la ĉefpiloto klarigis, "Mi revenis al la Rusa
minaco... mi supozis ke estas krozmisila minaco de la maro. Oni rigardas
malsupren kaj vidas la Pentagonon brulanta, kaj mi pensis, ke la
kanajloj ŝtelirigis unu preter ni...[O]ni ne povis vidi iŭjn ajn
aviadilojn, kaj neniu diris ion ajn al ni." La pilotoj sciis, ke ilia
komisio estas deturni aviadilojn, sed ili ne sciis ke la minaco estas
kaperataj pasaĝeraviadiloj.
Due, NEADS ne havis precizan informaĵon pri la loko de United 93.
Supozeble FAA estus liverinta tian informaĵon, sed ni ne scias kiom
da tempo estus pasinta antaŭ tio estus okazinta, nek kiom da tempo NEADS
estus bezoninta por lokalizi la celon.
Trie, NEADS bezonis la ordonojn por transdoni ilin al la pilotoj. Je
1010, oni emfaze diris al la pilotoj super Washington, "malpermeson
pafi." Pafpermeson oni unue komunikis al NEADS je 1031. Eble
komandantoj ĉe NORAD estus ordonintaj paffaligon sen aŭtoritato komunikita
de la Vicprezidanto, sed konsiderante la gravecon de la decido paffaligi
komercan pasaĝeraviadilon, kaj la zorgo de NORAD ke ĝi ne faru eraron,
ni opinias ke ĉi tiu okazo estus neprobabla.
NORAD funkciuloj asertis, ke ili estus interkaptintaj kaj paffaligintaj
United 93. Ni ne estas tiel certaj. Ni certas, ke la nacio ŝuldas
al la pasaĝeroj de United 93. Iliaj agoj savis la vivojn de nenombreblaj
aliaj, kaj eble savis aŭ la Kapitolon aŭ la Blankan Domon de detruado.
La detaloj de la okazoj dum la mateno de la 11a de Septembro estas
malsimplaj, sed ili malkaŝas simplan temon. NORAD kaj la FAA estis
malpretaj por la specoj de atakoj lanĉitaj kontraŭ Usono la 11an de
Septembro, 2001. Ili luktis, en malfacilaj situacioj, improvizi
patrujan defendon kontraŭ senprecedenta defio, kiun ili neniam antaŭe
renkontis kaj neniam antaŭe trejniĝis alfronti.
Tiun matenon, je 1002, adjunkto al la deĵorantarestro ĉe la
NORAD Nordorienta Aerdefendareo en Rome, New York,
laboris kun siaj kolegoj ĉe la komandcentro. Oni registris ke li rimarkis, dum momento de
kontemplado, ke "Jen nova speco de milito."
Li estis, kaj estas, prava. Sed la konflikto ne komenciĝis je 9/11. Oni publike deklaris ĝin antaŭ jaroj, plej rimarkinde en deklaracio faksita, malfrue en 1998, al arablingva ĵurnalo en Londono. Malmultaj usonanoj rimarkis tion. La faksaĵon sendis, de miloj da mejloj for, anoj de saŭdaraba ekzilito, kuniĝintaj en unu el la plej foraj kaj malriĉaj lokoj sur la Tero.